Kurba

Paulo Sérgio Viana

La Ondo de Esperanto 04/2020


Voĉlegado: Halina Gorecka

Malgrasa, kurba, iranta tra la urbo en ĉiutaga, senfina pilgrimado, kun la okuloj fiksitaj al la grundo, vestita per grizkotona robo longa kaj malstrikta. Ĉe la talio, ŝi portis etan tolsakon kun la aperturo fermita per malpura ŝnureto. Ŝia aĝo estis nedifinebla, je ia punkto en la dua duono de la vivo. Kurba vivo.

Ŝi vagadis tra ĉiuj stratoj, prefere tra plej homplenaj, per nelongaj, ofte interrompataj paŝoj, kaj ŝi kolektadis malgrandajn objektojn, kiujn la homoj kaj la hazardo faligis al ŝi survoje. Fine de ĉiu tago, ŝi revenis hejmen, nome al domaĉo en la ĉirkaŭaĵo de la mondo, por kontroli kaj meti en ŝuskatolojn, tre organizita kaj klasigita, la tagan kolekton. Ŝi havis skatolon por vestbutonoj, alian por moneroj, tiun por harpingloj, por orelringoj, skribilfermiloj, nerompitaj globkrajonoj, krajonstumpoj, kudriloj, vinkorkoj, harfiksiloj, infansuĉiloj, malplenaj fajriloj, pecoj de ŝnuretoj, ŝlosiloj, paperklipoj, fadenbobenoj, vitraj globetoj, kandelstumpoj.

Ne malofte, Kurba vidis ion, kio ŝajne taŭgis, tiam ŝi sin klinis malrapide, kun la manoj sur la dorso, ekprenis la trovitaĵon, ekzamenis ĝin longe, iom pripensis kaj reĵetis ĝin surgrunden; ĝi ne taŭgis. Tio signifis ian kriterion, ian limon inter tio, kio meritis eniri la saketon (kaj poste la ĝustan departementon) kaj tio, kio estis nenio alia ol spitinda rubo. Tiel Kurba ne akceptis simplajn ŝtonetojn, bruligitajn alumetojn, cigaredstumpojn, paperpecojn (eĉ se kolorajn), plastajn sakojn, bierajn aŭ alibotelajn ŝtopilojn. Ankaŭ ne ĉifonojn. Kaj ankaŭ ne objektojn tiel nedifinitajn, ke oni ne povus identigi ilian devenon, ilian originan utilecon.

Koncerne la ŝtonojn, estis unu aparta afero. De tempo al tempo stratbuboj en grupo ĵetis sur ŝin malbelajn ŝtonojn kaj parolojn: katarto, nizo, vulturo. Kurba neniam respondis, ŝi ne deturnis sian korpon, ŝi nur rigardis iom mire. La ĵetitajn ŝtonojn, tiujn ŝi ja alprenis kaj konservis. Ili venis en specialan skatolon, tegitan per blanka, malnova poŝtuko. Fakte, tiuj atakoj de buboj lastatempe maloftiĝis. La nereago de Kurba, ŝia pasiveco kaj malkoleremo malstimulis la kruelon. Krome, la buboj ne komprenis, ke ŝi prenis la ŝtonojn kaj ne reĵetis ilin. Tio estis same, kiel ĵeti malbelajn ŝtonojn kaj parolojn en la akvon de lago.

Malofte okazis, ke iu kompatema homo proponis al ŝi almozon – etan moneron, panpecon, dolĉaĵon. Kurba tre konsterniĝis kaj multe pardonpetis, antaŭ la elreviĝo videbla sur la mieno de la proponinto. Tiam ŝi plej milde klarigis, por provi malpliigi la malkomfortan situacion: al mi tre plaĉus akcepti, kaj mi multe dankas, mia sinjoro, sed miaj trovitaĵoj tion ne permesas al mi; ili tre ofendiĝus.

Tiel okazis, ke Poeto, grasa kaj grizhara negro, tre konata en la proksimeco de iu stratangulo pro la kokosdolĉaĵoj, kiujn li mem kuiris kaj vendis, eksciis pri la serĉado kaj rifuzado de Kurba. Tiu alnomo venis al li pro la pitoreska kutimo proponi kokosdolĉaĵojn kune kun naivaj versoj: kokosdolĉaĵo al kliento, je prezo de nura vento; dolĉajojn al vi mi proponas, similajn neniu konas; prenu kvar, pagu por tri, vi restos fidela al mi; se en la vivo vi solas, Poeta dolĉaĵo konsolas; se mankas kokosdolĉajo en la deserto, la vivo fariĝas dezerto; de la dolĉaĵo, dilemo: ĉu la simpla, aŭ kun kremo; la vivo pli plaĉas, se vi kokosdolĉajon maĉas; manĝu sentime, la Poeto kuiras estime; aŭdaca kokosdolĉaĵo konvenas, se la vivo vin ĝenas.

Tia vendostrategio bone funkciis. La klientoj ŝatis la ekstravagancajn versojn kaj fine aĉetis la dolĉaĵojn, kiuj cetere ne estis la plej bonaj, sed ja la plej malmultekostaj. Eĉ Kurba haltis por iom ripozigi la okulojn kaj aŭskulti la versojn de Poeto.

Unu tagon Poeto starigis kaptilon. Kiam li vidis, ke Kurba venas ĉe la ekstremo de la trotuaro en sia kutima kolektado, li faligis moneron sur lokon, kie ŝi certe devos pasi. Kaj li sidiĝis apude, por observi. Ŝi venis, kliniĝis kaj prenis la allogaĵon, klare mirante, ke ŝi trovis tian valoraĵon, tiel facile videblan. Tiam ŝi ekvidis la vizaĝon de Poeto, kiu bonhumore ridetis. Kurba komprenis la aranĝon kaj trankvile demandis:

– Ĉu vi lasis ĉi tien la moneron?

– Ne mi. Iu alia faligis ĝin.
Kurba ne scipovis kontesti. Unu fojon prenita, la monero al ŝi apartenas, eĉ se la aranĝo estis nehonesta. Poeto kaptis la okazon kaj aldonis:

– Do aĉetu de mi kokosdolĉaĵon per tiu monero. Ĉu vi preferas blankan aŭ brunan?

– Blankan.

Kurba pagis, prenis la dolĉaĵon kaj metis ĝin en la sakon de trovitaj objektoj.

– Mia sinjorino, se vi permesas al mi demandon, kion vi kaptadas dum tiom longa tempo?

– Mi kaptas tion, kion la homoj faligas.

– Kial?

– Mi volas kompreni, kion la homoj faligas.

Kaj Kurba, kiu neniam parolis, nek ridis, tiam ridetis dolĉe. Poeto serioziĝis.

– Nu, ankaŭ mi estas stratkolektanto. Unu tagon mi trovos verson, kiu valoras pli ol miaj kokosdolĉaĵoj.

Kiam li finis sian frazon, Kurba jam troviĝis tri paŝojn for, sur la trotuaro, ĉiam kun la okuloj turnitaj malsupren. Tuj poste ŝi kliniĝis, prenis etan perditan objekton, zorge metis ĝin en la sakon kaj antaŭeniris.