Unua esprimo

Paŭlo Nascentes

El la diskurso
la kurson
– ne stagnan akvon

El la teksto
ĝian kaŝitan senson
– ne la deziratan pretekston

El la formulo
la elpelilon kie la forto
virtuale dormas

El la vorto
la malplenon de felina salto
en l’ abismon de konotacioj

Volas mi fine el la poemo
ne nur l’ emblemon,
sed skuon, sismon, tertremon
– tia poezia produkto

(sekreta nomo de lumo)