HOMA EMANCIPIĜO KAJ LA UZO DE UNIVERSALA KOMUNIKILO

HOMA EMANCIPIĜO KAJ LA UZO DE UNIVERSALA KOMUNIKILO: la rolo de Esperanto por la solvo de la dramo de milit-refuĝintoj

Paŭlo Nascentes

Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo – projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

 

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

Homa emancipiĝo. ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago

Carcharodon carcharias, aŭ ŝarko, Balaenoptera physalus, baleno, Delphinus delphis, delfeno, Aquila chrysaetos, aglo, kaj ĵuse Homo sapiens, inter aliaj, kunprofitas la spaco-ŝipon, nome Panjo Tero. Ĉiuj vojaĝas al Senfino de Eblecoj de Ascendo en la pluridimensia universo de Konscienco de Unuo. Ne ĉiam pace. Ajna lingvaĵo kaj sinsekva komunikkapablo uzadas. Tamen, nur Homo sapiens uzas la tielnomatan duoblan artikulacion[1], produktas sennombron da lingvoj, dialektoj kaj lokaj elparoloj. Kiam migras tra la Planedo, ili estas escepto. La individuoj de la ceteraj specioj tenas netuŝebla la komunikkapablon kaj, pere de la kunlaboro per elementa lingvaĵo, tuj adaptiĝas al novaĵoj de la medio. Male, Sapiens povos travivi mistrafojn dum migrado en fremdan landon sen paroli la lokan lingvon, eĉ se parolanta la imperian lingvon. Manke de efika komuniko, kiel sociiĝi por respondi al la defioj?

Gardita, la komunikkapablo implicas emancipadon, alivorte, memstaron, sendependecon, mem-regadon, liberecon gvidi la propran ekzistadon. Homa emancipiĝo faciliganta feliĉon estu do nia temo. Manifesto de Prago[2] envicigas la antaŭpostulojn por komunikilo nin faciliganta vojaĝojn kaj kunvivadon kun niaj samspecanoj. Tio okazos sen ajna komprena baro, per kunlaboro, kiel okazas al la ceteraj mamuloj, al fiŝoj, birdoj, insektoj.

Ĉu ekzistas iu elturniĝo por tiu nia senelira situacio, konsiderante la praktikan maleblon flue paroli tiom da lingvoj dum la ekzistado? Ĝis nun malesperigaj estadas niaj elektebloj. Frustraj estas la esperoj proponataj de modernaj porteblaj aparatoj. Neniel ili superas la vivantan riĉecon de babilado, vid-al-vide, starigante afekciajn kaj efikajn interŝanĝojn ĉiujnivele. Uzi nacian lingvon en internacia kunteksto implicas ja formortigi demokration, lingvan diversecon kaj precipe la egalrajtecon, la lingvajn rajtojn de ĉiu persono, laŭ proponite kadre de plurflankaj interkonsentoj.

Ankoraŭ min kortuŝas signifoplenan epizodon travivitan en 2002, en Fortalezo, dum la partopreno en mia unua internacia kongreso de Esperanto, evento tute libera je la uzo de aĉaj aŭskultiloj. Akompanis mi tiam la dramon de ĉarma kaj fragila japana sinjorino, 94-jaraĝa, perdita pro malkono de la urbo kaj de la loka lingvo. Ni gastiĝis en la sama hotelo. La dokumentujo pendigita sur mia ŝultro denuncis nian eblan komunan destinon. Ŝi riskis: Pardonu min, kiu estas la buso por la kongresejo? Responde mi informis, ke ankaŭ mi iris al la universala kongreso de Esperanto. En la buso ŝi diris, ke ŝi volis surprizigi sian nepinon loĝantan en San-Paŭlo per salutvortoj en la portugala. Tuj poste ŝi alvokus telefone la nepinon. Uzante laŭpete la alfabeton de Esperanto kiel fonetikan transskribilon, mi portugaligis la frazon: Mi volas paroli al vi. Jen per tiu genia rimedo, ŝi sukcesis diri ĝin per neriproĉebla prononco: [ke’ru falaĥ’ kun vose’]. Ajna alia Esperanto-parolanto same bone tion sukcesus fari. Mi gape ekmalkovris gravan rolon kaj funkcion de la Lingvo Internacia, vidante la lumigitan vangon pro la ĝojo, kiam ŝi raportis al mi pri la kormovo de la nepino, kiam ŝi aŭskultis la mesaĝon portugale. Dum kafopaŭzoj, la sama ridetoplena mansvingo! Ŝi vivis tute sola en japana vilaĝeto, plantis legomejon kaj delonge vojaĝadis ĉiujare tra la mondo por partopreni la universalan kongreson. Ŝi nur scipovis Esperanton krom la japanan. Kia rara ekzemplo de aŭtonomeco, libereco, monda civitaneco! Nenia fragileco do!

Homa emancipiĝo okazas laŭ la diversaj niveloj de la persona travivaĵo inter partneroj ankaŭ dorlotantaj kore tiun deziron, ni ĉiuj finfine. Frue infanoj estas enkatenitaj de parencaj kaj sociaj ordonoj de la familio kaj kulturo, etno, povaj tribaj kredoj, dogmoj rikoltitaj el sanktaj libroj, prelegoj, lernejoj, skoloj, eklezioj, scioj havantaj la benon de scienco aŭ tiaj, kiuj enmiksiĝas en sonĝoj kaj evidentoj de gapoj antaŭ tiom da aferoj neklarigeblaj, ho kiom da penetrigoj skuotaj el haŭto kaj pelto! Jam temp’ está de kompleta emancipiĝo per la forto mem de spirito libera, senkondiciita. Tiu emancipiĝo frakasos malnovajn sigelojn, malvualigante la purecon de la vivmisio ĝis nun malsuspektata. Jam temp’ está de la nedisputebla certeco ke ni estas spirituala tutaĵo vivanta korpigitan sperton. Ni vivas samtempe en pluraj dimensioj. Jam temp’ está de la komunio kun la magio de la likva kristalo[3], kiu enestas librojn, portalojn kaj susurojn lulitajn de la ekzotika konduto de subatomaj partikloj, laŭ sugestite de la Kvantuma Fiziko. Sed, tamen kion diri pri la internacia komunikilo, kiu certe antaŭvenos la estontan eraon de telepatio?

Perretaj esploroj montras silentan kaj neatenditan kreskon de la nombro de homoj jam parolantaj aŭ kiuj volas lerni Esperanton. Tiuj volas ke siaj spertoj kun gefratoj de aliaj kulturoj preterlasu la peradon de interpretistoj. Neniel plu gvidataj vizitoj al Eksterlando, antaŭplanitaj itineroj, malhelaj fenestroj en klimatizitaj komfortaj aŭtobusoj. Ne plu samtempaj aŭ sinsekvaj tradukoj. Diverslandaj delegitoj dum multflankaj kunsidoj finfine forĵetos aŭskultilojn, lingvajn misinterpretojn kaj nenecesajn ĝenojn, kiuj nur estas gajaj kaj ridindaj post la forpelo de la apenaŭ kaŝeblaj embarasoj. Novaj generacioj de Esperanto-parolantoj, siavice, multe amuziĝas en la vizitataj fremdaj hejmoj, kie ili praktikas Esperanton kaj la lokan lingvon, dum profite frandas la kulturon de ĉinoj, peruanoj, cazaĥoj, hispanoj, slovenoj, italoj, francoj, niĝerianoj, japanoj, skandinavoj. Sen la baro de la diverseco de lingvoj kaj dialektoj, tiu mondo iĝas ankoraŭ pli altira kaj alloga. Kiuj vivas la transnacian kulturon, kiu kreiĝas kaj ampleksiĝas laŭpaŝe de ĝia fruado ne volas alian vivmanieron. En tiu kunteksto, la homa emancipiĝo per neŭtrala internacia komunikilo, kapabla ligi ĉiun koron kaj menson al ĉiuj ceteraj tuj starigas la fratan ridon dum vid-al-vidaj kontaktoj, pliigas la solidaran interkomprenon, redimensias la amon al niveloj antaŭe neimageblaj.

Kial mi ne mencias la refuĝintojn? Simple. La ĉiuhoma emancipiĝo per la povo de Spirito kaj Amo senpovigas apartigecon, nur iluzio. Refuĝintoj vere ŝirmiĝas ĉe la Unuo, kiu ja ni estas.

Al tiu miraklo oni povas nomi homan emancipiĝo tra la senfrakcieco cele al ĉies komuna feliĉo. Ni tion meritas!

 

[1] Klarigo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_komunikado

[2] Plia informo ĉe https://eo.wikisource.org/wiki/Manifesto_de_Prago_de_la_movado_por_la_internacia_lingvo_Esperanto

[3] http://gildavasconcelos.com.br/home.html