Fenestro sur la timo

FENESTRO SUR LA TIMO

Eduardo Galeano
Esperantigis: Paŭlo Nascentes

La malsato voras timon. Timi silenton turmentas
La stratojn. Timo minacas:
Se vi amas, havos aidoson.
Se fumas, havos kanceron.
Se spiras, infektiĝos.
Se trinkas, akcidentiĝos.
Se manĝas, havos kolesterolon.
Se parolas, maldungiĝos.
Se promenas, venos perforto.
Se pensas, havos angoron.
Se dubas, ja freneziĝos.
Se sentas, sola vi iĝos.