Egalrajta Komunikado

Paŭlo Nascentes

Esperant’ demokratias
ĉiu civitan’ egalas
tra ĝi ja internacias:
lingvobaroj tuj disfalas

la mondo fine konstruas
interlingve novan ordon
la popolo gaje ĝuas:
Esperanto boras pordojn

tra la pordoj sentoj fluas
koroj tuj komunikiĝas
al homfratec’ kontribuas:
la homaro kunfratiĝas

kreiĝas per poezio
(finiĝas do mia kanto)
tempo jen de harmonio:
mirindaĵoj de Esperanto

silentas nun ĉi kantist’:
kial nu nin surprizigas
la tipa esperantist’?