Nikolao Neĉajev

Mi naskiĝis en 1964. En 1990 mi esperantistiĝis, kaj en 2003 mi ekverkis. En 2012 aperis mia poemaro ‘Karavelo’. Miaj plej ŝatataj poetoj estas Ragnarson, Dresen, Giŝpling kaj Mao Zi Fu.

Mia vivo ĉe Bajkalo

Mia vivo ne komfortis:
Vojoj krutis, ventoj fortis,
Malvarmegis maraj banoj,
Oftis pluvoj, uraganoj.
Tamen mi reveni volas,
Nur Bajkalo min konsolas.

Imitas

Mia pulso tajdan ritmon,
Miaj gestoj laran flugon,
Mia voĉo laran kriĉon,
Mia haŭto rufan ŝelon
De pinaro en julio.

Deĉifro

Belon mondan mi deĉifros
Kiam vento l’ harojn ĉifos,
Kiam suno l’ vangon tuŝos,
Kiam pluvo l’ korpon duŝos,
Kiam ŝtormo l’ koron skuos.
Belon mondan mi intuos.

Angara bordo

La bordo krutas,
La bordo altas.
Mi venton glutas,
La koro artas.
Mi venton spiras,
Min logas foro.
Mi versen iras,
Al metaforo.

Mi silentas

Mi ne kordas, mi ne klavas.
Mi silentas. Kiel lavas
Melodia maro min?
Mi ne povas pentri belon.
Mi silentas. Kiel velon
Vento pelas al mondfin’?

Glacio

ĉe glata glaco de glaci’
Silentas cerbo kaj raci’,
Parolas kor’ intuici’.

Du veteroj

Siringo lilis
ĉe blua vento,
Sub flava suno.
Pro tiu bel’
Anime lirlis
Kun ĝoja sento,
Kun verva juno
Versakvarel’.
ĉi-tage lavas
Pluvet’ asfalton.
Minora guto
Min tuŝas nun.
ĝi l’ koron klavas,
Vi ĝuas arton.
En ĉi minuto
Aperas run’.
La kor’ pianas
En tiu tago.
Mi harmonias
Kun la akver’.
Min akompanas
Pluveto-mago,
Mi melodias
Dum ĉi veter’.

Kato sur pomarbo en vintro

Nigras kato, ruĝas pomoj,
Inter ili bluas alt’.
Sed ne pentras belon homoj,
Ne aperas farba art’.

Tiu kato vane pozas,
Vane pozas poma arb’.
Nia vivo kuriozas:
L’ vivo belas, mutas farb’.

Cigno kaj korvo

Tago estas cigno,
Nokto estas korvo.
Inter tiuj birdoj
Vivas mia kor’.

Mi estas ŝipo

Mia vivo estas maro,
Mia spino estas masto,
Miaj pulmoj estas veloj,
Belaj versoj estas cel’.

Mi navigas el amaro
Al feliĉa ĝoja vasto.
Tie min atendas beloj
De lirika akvarel’