Merci Kwibe

Mi nomiĝas Merci Kwibe. Mi esperantigis mian nomon en 2014. Oni ĉiam vokas min DANKON KWIBE. Mi naskiĝis en januaro 1994. Mi loĝas en D R KONGO/ PROVINCO DE SUDA KIVUO EN UVIRA, AFRIKO. En mia familio ni estis sep infanoj. Du infanoj mortis kaj ni restis kvin infanojn kaj mi havas kvar fratinojn. Mi havas gepatrojn. Malbonŝance mia patro lasis nin kiam mi havis dek jarojn kaj mi restis kun mia Patrino, kiu vendas tomatojn. Mia patrino penis pagi por mi la lernejpagon ĉar tomatoj kiuj ŝi vendis ne estis por ŝi. Ĝi nur helpis ŝin trovi manĝaĵojn por mi kaj miaj fratinoj. DI-BENE mi sukcesis akiri mian pedagogion diplomon kaj tio ne estis facile. Mia patrino estis edziĝinta kun alia patro. Mia patro lasis ŝin preskaŭ estante 27 jaraĝa. Kaj kiam ŝi estis edziĝinta verdire mia patrino ne havis eblecon helpi min. Pro tio mi komencis vendi ovojn por ke mi daŭrigu kun la studado. Verdire mi ne havis multe da mono por vendi multe da ovoj sed mi nur havis 5$, kiu helpis min pagi la lernejpagon. Mia patro nenion kontribuis en mia lernejo. Mi konsideris ĉiujn tagojn kiel tagojn de pluvo.

Mi eklernis Esperanton en 2014 kaj mi nun instruas ĝin al infanoj kaj al gejunuloj senpage. Mi jam eniriĝis la lingvon en la bazlernejo. Mia fejsbuko konto estas Dankon kwibe. Verdire mi trapasis la malfacilaĵojn. Mi ankaŭ jam edziĝis. Mi edziĝis la16an de decembro 2017. Mi ankaù instruas Infanojn ĝis nun.

 

LA PLUVO

Tago de la peno
Estas tago de la pluvo

Tago de malgaja
Estas tago de la pluvo

Tago de chagreno
Estas tago de la pluvo

Tago de funebro
Estas la tago de la pluvo

Tago de akcidento
Estas tago de la pluvo

Tago de fortseparado
Estas tago de la pluvo

Tago de eksedzigho
Estas tago de la pluvo

Tago de malsukceso
Estas la tago de la pluvo

Tago de konsternacio
Estas la tago de la pluvo