Markus Gabor

MÁRKUS Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Finis studprogramon de la Budapesta Ekonomiko-scienca Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato. En 1982 ricevis stipendion de japana Entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan Universitato en mezjapana urbo Nagoya. Post la sukcesa fino de la studprogramo  li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo. En la naŭdekaj jaroj li fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizo, la Nacia Petrola Korporacio (MOL). Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj en 1993 li sukcese finis studprogramon en urbo Boston, Massachussetts, USA. Kiam la orient-europaj landoj decidis aliĝi al la eŭropa komunumo, tiam li estiĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditora organizo (ÁSZ) havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio. Li estas verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj, la ĉefverkoj estas: Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj (eldonis sia universitato en 1974), Internacia kunlaboro en la publika administrado (eldonis la hungara Ĉefministra Oficejo en 1995), Financa kontrolo kaj aŭdito en la Eŭropa Unio (eldonis la hungara Financa Ministrejo en 1994), Ruĝa suno kaj verda stelo (esperante), “Vörös nap és zöld csillag” (hungare), “Tavasz a Szentföldön”, “Buddha ölelő karjaiban”, “A kenguruk földjén”, “Délkelet Ázsiai utazások”, 赤い太陽と緑の星 (japane),  황해를 넘어서 (koree), 东南亚之旅 (ĉine), แบบฝึกหัดภาษาเอสเปรันโต โดย ดร. มาร์คุส การ์บอร์ (taje). Dum la lastaj jaroj li gvidis lingvokursojn kaj prelegis pri diversaj kulturaj kaj ekonomikaj temoj en la Indramang Universitato en Koreio, en la King Mongkut’s University of Technology Thonburi kaj en la Srinakharinwirot Universitato en Tajlando. Li estas prezidanto de la Eurazia Kultura Centro kaj komitatano en la Universala Esperanto Asocio en Nederlando.

Ĉi tiuj libroj rakontas pri Japanio kaj Koreio:
Trans la Flava Maro
Ruĝa Suno kaj Verda Stelo
Koreio la Kongreslando