Marianne Pierquin kaj Said Baluĉi

Said Baluĉi (1962) estas irana esperantisto. En Irano li docentis persajn lingvon kaj literaturon en tehranaj universitatoj.  23-jaraĝe li esperantistiĝis memstudante kaj poste daŭrigis en la klasoj de Ĵila Sedigi kaj M.H. Sahebzamani. La temo de lia MAgistriga tezo ĉe Azad-universitato de Tehrano (1998) estis “Esperantigo de persaj poemaj kaj prozaj specimenoj”.
Ekde la jaro 2013 Said loĝas en Nederlando, estas membro de UEA ekde 1989 kaj UEA-fakdelegito ekde 1996. Nuntempe li estas fakdelegito de UEA en Epe (Gelderland-Nederlando).
Li iĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto Asocio ekde la jaro 2016 kaj ĝia prezidanto por 2017/18 .
Ekde 1989 aperas liaj verkoj kaj tradukoj en Kontakto, Fonto, Monato…
Kun Marianne Pierquin, prezidanto de la parizia E-asocio, ili komencis verki dukulturajn tekstojn por helpi interkulturan komprenon.

 

Marianne Pierquin Mi naskiĝis en 1966, loĝas en Francio apud Parizo kaj fariĝis bibliotekisto. Ĉu hazardo ? Tute ne! Ekde mia infaneco mi ŝatas legi literaturon de la tuta mondo. Laŭ mi, literaturo kaj Esperanto estas la plej bonaj rimedoj por pace unuigi la popolojn kaj kompreni sin reciproke. Mi ankaŭ kredas je komuna laboro por komuna celo. Tial, Said Baluĉi kaj mi ekverkis noveletojn. Li ankaŭ afable helpas min traduki miajn ŝatatajn legendojn.
Kulturaj diversecoj estas riĉeco!

La kanto de l’ĝinoj – Tradicia legendo el la Sahela regiono. Libere tradukita el la franca, de Marianne Pierquin. Relegado, korektoj kaj afablaj konsiloj de Said Baluĉi.

Mamurzo – rakonto de Said kaj Marianne.

Migrantoj – rakonto de Said kaj Marianne.

Ajlan – rakonto de Said kaj Marianne.