Piloloj

Said Baluĉi kaj Marianne Pierquin

Roterdamo Parizo, Septembro 2021 (pdf)


Marjan ŝategas vojaĝi. Mi ne. Mi preferas sidi hejme kaj verki. Sed sen vojaĝi kion rakonti?

Tial ni interkonsentis vojaĝi unu monaton kaj resti hejme du monatojn por verki.

Pasintmonate ni vojaĝis al Vjeron. Ĝi estas granda lando kun diversaj homgrupoj. Laŭ la historio, tien migris el pli ol du cent nacioj. Pli- malpli kun tiom da diversaj nacilingvoj.

Kompreneble, kiel esperantistoj, ni avide volis scii kio okazis ke tiom da nacilingvanoj nuntempe ne havas lingvoproblemon.

Ni multe serĉis, esploris, demandadis, sed verŝajne neniu sciis aŭ ŝajnigis nescion aŭ ne volis dediĉi tempon al nia stulta demando.

Finfine oni gvidis nin al Vjaran. Li estis malaltstatura maljunulo kun blanka barbo kiu trapasis lian umbilikregionon.

Vjaran postulis antaŭpagon! Mi elpoŝigis mian monujon kaj montris ke mi pretas pagi. Li okule montris la diamantkolieron de Marjan. Marjan tuj elkoligis sian multe- multekostan kolieron kaj dupolme donaceme donis ĝin al li. Ja ŝi estas pli ĝentila ol mi.

Mi volis kontraŭi. Sed jam estis malfrue. La maljunulo invitis nin al la kelo de sia hejmo. Kia hejmo? Kiel granda brokantvendejo! En la kelo li deprenis polvoplenan kovrilon desur aparato, nekonata de ni.

Post multe da rigardado, Marjan konfirmis ke temas pri ia zootropo.

Mi konfesas ke Marjan estas pli inteligenta ol mi.

Ho, kiom da fojojn infanaĝe mi pagis al stratvagabonda zootropisto por spekti ĉiam la samajn kliŝojn. Sur la aparato estis skribite “vidinte, vi bedaŭros, ne vidinte des pli”!

Vjaran ekfunkciigis la aparaton. Efektive ŝajnis al mi pli komplika maŝino ol simpla aparato. Ĝi pli similis al moderna projekciilo ol malmoderna zootropo.

Ni devis, unuope, enigi nian kapon en la nigran tolon ĉirkaŭ la enrigardejo de la maŝino kaj meti niajn okulojn al du aperturoj en kies fundoj estis instalitaj ioj similaj al lensoj. Mi ĵuras ke ili ne estis lensoj, sed okuloj de fremda besto! Kvankam Marjan neniam kredas miajn ĵurojn.

Unue Marjan trarigardis. (Nur en danĝeraj vojoj Marjan lasas min iri malposte). Kiam mi demandis ŝin kion ŝi vidis, ŝi faris grimacon kies signifon mi ne trovis en la emoĝioj de mia saĝtelefono. Laŭ mia impreso ŝi dubis ke ŝi trovis la respondon aŭ temis simple pri fraŭdo. Poste mi rigardis.

Estis pulbazaro. Plena de homamasoj, vendistoj kaj vendistinoj en abundkoloraj vestaĵoj. Ĉiuj vendis pilolojn. Sur ĉiu pilolo estis nomo de iu lingvo. Super ĉiu budo estis skribite “ekposedu vian duan lingvon per nur unu pilolo”.

La implica celo verŝajne estis ia referendumo por elekti la interlingvon en tiu babelo.

Homoj aĉetis, enprenis la pilolon per glaso da kolao kaj tuj komencis krii ke ili tutposedas la lingvon. Sed mi aŭdis ke ĉiu krias en la sama lingvo.

Mi demandis la maljunulon:

– Sed ĉiuj parolas la saman lingvon. Li respondis mokridante;

– Jes! Ili parolas sian lingvon sed eliĝas nur unu sama lingvo el buŝoj de ĉiuj.

– Kiu lingvo?

– La Vjerona!