Vidpunkto

Maria Nazaré Laroca

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj. (Hebreoj, 12:1)

Ni vivas trempitaj
en la penso de Dio;
tamen multaj el ni
estas ribelemaj fiŝoj,
kiuj ĉiam neadas
la ekziston de l’ oceano.

Juiz de Fora, 15/02/2020.
Brazilo