Vidpunkto

Maria Nazaré Laroca

Kiel fiŝoj somnambulaj,
dubantaj pri l’ oceano,
ni kuŝas mergitaj
en la materi’ trompiĝo
senmaskigita longe
de l’ kvantumteorio.

Spiritaj estuloj,
el densigita lumo,
ni ĝuas la nudan dormon
de la sensoplezuroj.

La universo tiel grandas,
kiel nia egoismo fia
el fiera vanteco …

Sed jen ni teruritaj
de la ombro de l’ morto,
denove forgesitaj,
ke la Vivo ne mortas;
ĝi nur renoviĝas!

Iam ni elkarniĝos,
sed ni neniam mortos!

Juiz de Fora, 01/05/2019.