Turisto

Maria Nazaré Laroca

Novjarfestoj en Novjorko:
pluv’ da lumoj, kiu nin ravas…
Sur la stratoj de Manhattan,
mi marŝas, kiel rolulo
de filmo de Woody Allen.

L’ impona urbo filmeca
elegante sin vestas;
dume en la Centra Parko,
ĉiuj arboj senvestiĝas
por bonvenigi  la vintron.

Tamen averto nin sekvas,
ĉie, per ruĝa afiŝo:
jen ĉioestanta  EXIT 
Necesas hejmenreveni.

Nova York, 01/01/2019.