Travintrado

Maria Nazaré Laroca

Ankoraŭ hastas l’ animo,
tamen ĝi ŝatas mediti
pri la revers’ de l’ mistero.

Kaj la korpo malrapidas,
bezonas vagi sen hast’
tra la placoj de la urbo,

tra neŝanĝeblaj arbejoj
laŭ la distritaj okuloj
donantaj novajn kolorojn
al pasinta vivotempo.

Juiz de Fora, 13/06/2019.