Sentoj

Maria Nazaré Laroca

 

En soleco agonias
la silento buŝoŝtopita,
dum dronadas la mondo
en strida galimatio.

Nur Dio en silento
aŭdebla nin alparolas;
tamen neniu sukcesas
aŭskulti  la Dian Voĉon.

Juiz de Fora, 17/10/2018.