Rapsodio

Maria Nazaré Laroca



                                      

Kvinjara knabino
feliĉon balancas
sur ŝnuro ligita
al du arbaj branĉoj.

Sed ŝi ne suspektas
pri nepra ŝnurego:
kvindekjara ino,
pont’ super abismo.

La knabino feliĉas
pro la momento pura;
tamen ŝi malkonfidas
al l’ abismo el plumoj.

Kaj ŝi teksas kaj malteksas
la silkon de l’ temprivero,
kiu eterne revenas…

La virino kvindekjara
la vivspegulon transiras,
kaj kun kaos’ dialogas.

Sed ŝi nur sukcesas trinki
de l’ tago l’ okulon bluan,
sub  la printempa suno…

Juiz de Fora, 09/10/2018
MG Brazilo