Nepleneco

Maria Nazaré Laroca

Kvankam en la dia menso,
kompleta jam estas mi,
mia konstruata anim’
malnet’ ankoraŭ fariĝas
ja en mia nuna tempo.

Skizo el ŝtono kaj lumo,
ĉiutaga maltrankvil’,
konstruas  pacon serĉatan
ĉe l’ poezio de  l’ vivo.

São Paulo, 15/10/2017.