La Patro

La Patro

Maria Nazare Laroca

Senlaca polifonio. La nazsona lamento de trajno transiras la solecon de la postnoktomezo kontraste al la galopa pluvo sur la fridan aŭtunon de Juiz de Fora. Mi spiras mallaŭte apud la lito de la malsana patro, kiu povas vekiĝi iam ajn. Kaj mi kaj la tempo ne dormas. Subite, jen la rememoro el la adoleskaj matineaj filmoj.

La patro sub blanka kostumo; parfumita eleganteco. Li tiel granda kaj mi tiel eta knabino. Ni malsupreniris sur la strato Halfeld por spekti filmojn ĉiusabate: multajn usonajn vakerfilmojn, komediojn, muzikaĵojn…

Kaj el la tunelo de la jaroj 60, mi revidas la blondan bildon de Kim Novak. Paradas antaŭ mia menso scenoj de la filmo Vertigo (reĝisorita de Alfred Hitchcock), kiun ni spektis kune. Tiam do kinoarto porĉiame eniris en mian vivon kaj neniam foriris.

Mia patro, dormanta giganto, kiu pasigas la maldormajn tagojn en la hejma infanĝardeno. Kaj jen mi eta kaj malfortika, zorgante pri li kaj pensante pri kinoarto.

Sed poemo rondkuŝiĝas kiel kato kaj min spionas en la duonluma ĉambro. La prinuna filmo daŭrigotas.