La ĉambro

Maria Nazaré Laroca

Mi sidas en blua boato ŝvebanta sub flava ĉielo: jen mia eta dormoĉambro. Ĝi varmigas min, kaj sopiras la aman volupton de la skarlata kovrilo. Tamen espero ne malfermas la fenestron senutile verda.

Du malplenaj seĝoj interparolas silente. Bildoj avide emas eksalti de la muroj kaj disfrakasiĝi sur la malcerteco de la planko. Nur la saĝa spegulo komprenas la solecon de la kapkusenoj.

La horoj min enuigas, kiel muŝoj. Kiu mi estas? Ĉu freneza poeto, kies versojn neniu legas? Ĉu pentristo kun malkomprenita brilo en la okuloj? Kial mi estas ĉi tie? Kien mi iros? Finu vi mian rakonton…

Juiz de Fora, 14/08/2018.