L’ arbo de Kaŝambuo

 Maria Nazaré Laroca

En la Parko de l’ Akvoj
de la urbo Kaŝambuo
jen arbego impona
mian koron alparolas…

Kaj  venis Esperanto
tuj al mi en la kapon:
ĉies   arbo fluganta,
kiu ĉiame floras,
kaj nutras nian koron!

Juiz de Fora, 08/12/2018.