Kuraĝo

Maria Nazaré Laroca

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogilo trankviligos min. (Psalmo 23:4)

En la skatolo mistera
de la bela Pandora,
ankoraŭas espero,
la parfumo el ĝojo,
kiu nutras kuraĝon,
kaj fortigas la koron.

Juiz de Fora, 13/02/2020.
Brazilo