Koloroj

Maria Nazaré Laroca


Al Mark Twain

Flamo, fajrer' etera’,
Anim' ne havas koloron!
kantas poeto Chico César.

Ni sentas la saman doloron,
kaj kun nigra haŭto,
kaj blanka aŭ flava!

En ĉi tiu bunta mondo,
la saman feliĉon tamen
nur per Amo ni trovas.

Juiz de Fora, 25/08/2021.
Brazilo