Je mia memoro

Maria Nazaré Laroca

Estas nur nia ekzistado,
kiel kvarsezona tago,
ĉiam teksita de sonĝoj,
kiuj venas, kaj iras for…

Do nostalgi’ pri l’ estonto
min invadas  ekan jaron:
mi nur ŝaŭm’ el  memor’ estos
en historioj de l’ nepoj.

Juiz de Fora, 12/01/2018.