Gasto

Maria Nazaré Laroca

 

 

 

 

 

 

 

Nedezirinda gasto,
kiu nin konfuzas: jen doloro
(abstrakta substantivo
nur en la vortaro).

Bruego de rompitaj tendenoj
fulmtondras en la ŝultro,
bruligas  la kolon,
kaj frostigas la perpleksan brakon:
flugon abortitan, orfon de ĝojo.
Sed  la korpo plu vojaĝas.

Juiz de Fora, 19/08/2017.