Flugantaj riveroj

Maria Nazaré Laroca

Subite mi malkovris,
ke ni estas mergitaj
en nevidebla mondo
de ondoj da poezio:
aeraj riveroj flugas
super niaj kapoj.

Riveroj el vapor’ akva,
naskitaj el oceano,
nutradas  Amazonion,
kiu ilin renovigas:
blovado, kiu karesas
tiun cirkviton de l’ vivo.

Juiz de fora, 23/04/2018.