Figuro

Maria Nazaré Laroca

Eble mi estas
la reverso de la bildo,
kiun kaptas via okulo:
metaforo…
aŭ metonimio
pri mi: ribelema
ĉe l’ rando poezia
de l’ neesprimeblo.

Juiz de Fora, 09/08/2017