Estu lumo!

Maria Nazaré Laroca

“Tiel same via lumo lumu.” (Mateo: 5:16)

Heredantoj de l’ Lumo,
jen ni  feliĉaj, tamen,
dancantaj en la mallumo
de nia malsaĝeco.

Ni avidas je l’ ombro
vanta de l’ aplaŭdoj
nutranta la  famon,
kiu nin trompas,
kaj forpasas.

Lumiĝi bezonas
la senmova animo,
dum estas tempo:
ĉar nur la lumo
ne korupteblas!

Juiz de Fora, 20/09/2018.