En la regno de l’ senfinaj mil unu vortoj

En la regno de l’ senfinaj mil unu vortoj

Maria Nazare Laroca

Luma estas milda kaj feliĉa vortulino vivanta en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj. Ŝi estas ankaŭ muzika poezivorteto, leĝera kaj facilmova kiel feinoj loĝantaj en proksima regno. Kiam Luma naskiĝis, la Patro komprenis, ke lia filino estas speciala, ĉar ŝi elmontris brilegan aŭreolon.

Luma kreskis en tiu regno farita el vortoj, versoj, poemoj kaj kanzonoj. Poetino ŝi estis kaj gracie servis ĉiujn donacante per sia dolĉa voĉo ĝojon al tristaj kaj forlasitaj vortoj. Ŝi ankaŭ laboradis kiel instruistino de muzikmalagordaj vortetoj, plibonigante ilin por estonteco.

Foje, Luma foriris frumatene por rikolti stelojn, plej zorge aranĝante ilin ene de la faldo de sia tuniko. Ŝi revenis hejmen nur kiam mateniĝis, kaj tiam ŝi metis la noktrikolton en grandan kristalan kruĉon nur por rigardadi la trembrilon de steloj. Kial ŝi agis tiamaniere?

Ha! Vizitante geamikojn, dumadiaŭe ŝi longe ĉirkaŭbrakis ilin kaj diskrete kaj ameme gluis sur ilian bruston trembrilan stelon, kiu sanigis la malsanulojn, vigligis la solulojn, lumigis tiujn, kiuj estis ene de mallumo; tiamaniere ŝi donacis sian kareson. Al malproksimaj amikoj ŝi kutimis sendi pensostelojn. Jen do la kialo de ŝiaj noktaj promenadoj por kapti stelojn…

Luma ankaŭ frekventis la templon de Verbum, saĝa sacerdoto, kiu lernigis ŝin malkovri sian specialan kapablon komuniki kun aliregnaj kaj alidimensiaj estuloj.

Tamen temis pri  trudata kaj neobeebla regulo. Kiam Luma ricevis la plej altan gradon kiel Majstrino samtempe pri  Muziko kaj Poezio, Verbum gravmiene ordonis al ŝi:

– Laŭtlegu la ĵuron sur la sankta pergameno.

– “Mi neniam transpasos la limon de Poezio kaj Magio.”

Kaj tiel okazis.

Tamen ekde tiu tago Luma falis en maltrankvilon ĉar, krom sendependa kaj kuraĝa, ŝi estas vortulino sufiĉe scivolema. Kio estas transponte? Ŝia menso dancadis laŭ la ritmo de l’ kreskantaj demandoj. Petola vento flustradis ĉe oreloj de la floroj, disvastigante sekreton, kiu estas konata de ĉiu ajn krom Luma, kiu finfine ĝin malkovris multe poste.

Transponte estis la limo de la regno de homaj kreitoj! Kaj ekde nun Luma volis sperti homajn sentojn. Laŭ ŝia penso loĝus iu simila al ŝi en tiu mistera kaj nebula ombra regno. Sekve Luma-vorto obstine ekserĉis Luma-knabinon, sian referencan spegulon ene de tiu iom primitiva mondo!

Sur la alia flanko de la rivero de la vivo, Luma-knabino nomiĝas Maria el Lumo, aŭ simple Lumeto, laŭ sia volo. Ankaŭ Lumeto estis estis milda poetino kaj kantistino; tamen, foje, ŝi fariĝis tre malĝoja kaj sola.

Aliflanke Luma konis kaj spertis nur ĝojon; ŝi neniam ploris antaŭ ol transpasi la sekreton de la malpermesata ponto….

Kiam Luma malfermis la okulojn, ŝi vidis sin ene de impona biblioteko en nekonata metropolo. Lumeto ĵus malfermis poezian libron, kaj subite vidis la ekleviĝantan Luman, kiu mane tuj salutis ŝin:

– Saluton! Mi estas Luma! Estas plezuro konatiĝi kun vi!

Tute surprizita, malgraŭ sia kutima kunvivado kun vortoj, Lumeto miris tiun neatenditan aperaĵon:

– Saluton, mi nomiĝas Maria el Lumo, Lumeto… Ĉu vi loĝas ene de tiu libro?

– Tute ne, knabino! Mi veturis per libro nur celante alproksimiĝi al vi.

– Ha! Bonege! Do ŝajnas, ke vi konas min, ĉu?!

Kiel mi ne konus? Mi scias ĉion pri vi! Mi deziras vian amikecon…

– Jes, kompreneble! Ĉu vi povus klarigi al mi kiel vi min konas? De kie vi venas? Kiu vi estas?

– Trankvile, Lumeto! Demandon post demando!

Tiamaniere, paciencplene, Luma klarigadis al la scivolema knabino. Unue ŝi raportis pri sia vivo en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj; pri la ĵuro farita al Verbum kaj finfine pri la malobeo al tiu grava promeso.

Aliflanke, ankaŭ Lumeto rakontis al Luma sian ĝisnunan iom tedan kaj malĝojan vivon. Ŝi priparolis siajn beletrajn kaj muzikajn preferojn, revojn kaj aspirojn. Tiamaniere ambaŭ ekkonsciis sian similecon: Luma kaj Lumeto, preskaŭ tute samaj. Ververe ili estis la du flankoj de la sama poezia monero.

Ekde tiam Lumeto kaj Luma ofte renkontiĝis en la granda biblioteko; ili interparolis pri ĉio, interŝanĝis poeziaĵojn kaj ekkonadis sin reciproke.

Lumeto brilegis pro la ĝojo de Luma; aliflanke Luma kreskis en saĝeco spertante la la malĝojon de Lumeto: nostalgion, kiu foje venis milde kiam vesperiĝis.

Kaj la tempo pasadis. Fakte Luma ekloĝis en la biblioteko, kaj ekmalkovris la ombran flankon de tiu mondo. Vespere ŝi ekvidis centojn da fivortoj, kiuj foriris por sperti la noktan vivon de la fascina kaj danĝera urbego. Ŝi sentis sin sola kaj malĝoja. Lumeto ne povis akompani ŝin la tutan tempon, ĉar ŝi estas homa, ŝi devis studi, kanti en ĥoro, fari la hejmajn taskojn; cetere ĉio estis severe gardata de la patrino.

Estis nokte kiam Luma ploris pro hejmsopiro. Tiu forta unuafoje spertita malĝojo ĉirkaŭvolvis ŝin per peza kaj sufoka nubo. Luma ekperdis la entuziasmon pri poezio, kaj samtempe ĉesis revi. Kaj ŝi ekfariĝis pli kaj pli senbrila kaj senkolora: ŝi malsaniĝis pro malĝojo, ostaĝoj de galopa soleco.

Aliflanke, en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj Patro kaj Verbum estis maltrankvilaj pro la malapero de Luma kaj, celante havigi helpon, ili decidis vojaĝi al alia proksima regno, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj.

En tiu regno la ĉielo estas smeraldverda, kaj verdaj steloj kantadas himnon omaĝe al universala frateco. Patro kaj Verbum estis karese akceptitaj de Esperanto, la spirita mentoro de tiu paca regno. Ili delonge scipovis paroli la lingvon uzatan de tiu popolo, pro tio estis facile konatiĝi kun tiuj frataj vortoj.

Post kunveno kun Majstro Esperanto, Patro kaj Verbum esperplene reiris hejmen. Esperanto promesis liberigi Luman kaj Lumeton konigante al ili la tutan belecon kaj celon de la internacia lingvo kreita de Zamenhof.

Kaj tiel okazis. Sekvatage Lumeto jam havis enmane la Fundamenton de Esperanto kaj feliĉe montris sian trezoron al la amikino Luma.

Tiam ĉi tiu tuj memoris la belan priparolatan Esperantion, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj pro la facila interkomunikiĝo kun  aliaj landoj proksimaj aŭ malproksimaj …

Tiel la ĝojo revenis al la koroj de Luma kaj Lumeto.

Uzante Esperanton ili lernos kaj kunprofitos multe da belaĵoj.

Tiam en alia nemulte malproksima regno, kie floroj, birdoj kaj sorĉistinoj kunvivadas harmonie, Floreto, kiu estas verkistino, longe suspiras malfermante la libron, kie estas la rakonto, kiun ŝi ĵus finverkis.

Nu, kiel ŝi emas konatiĝi, intime, kun tiuj du fratanimoj…

Kiel ŝi deziras lerni la verdan lingvon de frateco! Kaj kiel ili triope ŝatos kreadi ludante kune, ie ajn!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 01/05/2017.

(El Beletra Almanako N-ro 12 (Oktobro 2011)