Ekzistado

Maria Nazaré Laroca

Ĝardeno neniam kompletas.
Tiel la mondo staras, kiel
moviĝanta ĝarden’ je januaroj
el ŝtonoj, doloroj kaj revoj
de kaŝitaj knaboj en birdflugiloj.

La Ĝardenisto venas kaj kreas
la poezion de la vivo.
Ĉiam semante, Li ĉion nutras
kaj kun am’ prizorgas.

La rozoj de l’ garden’ floras
en beleco kaj parfumo,
poste ili velkas kaj mortas.

Sed revenas Ĝardenisto
por la fiherbojn tondi,
renutradi la grundon,

kaj do vivo renoviĝas.

Juiz de Fora, 03/01/2021. Brazilo