Akceptado

Maria Nazaré Laroca

 

Mi malfrue paciĝis kun mi mem,
antaŭ ol la alvoko por la elsceniĝo…
Tiel mi tion esperas!

Mi lernis, ke vivo estas dieco,
kiu  estiĝas  en  tabernaklo
farita el korpo, lumon serĉante.

Kaj dolĉe estas la ĝojo scii,
ke loĝas en mi, kiel en vi,
la difajrero, heredant’ amata,
por la dia gloro.

Juiz de fora, 28/09/2017.