Vero vivos

Luiza CAROL

Svarmas malveroj en dikaj manlibroj
pri la nuntempo kaj pri historio.
Plenas ĵurnaloj je falsaj priskriboj
ĝeneracio post ĝeneracio.

Tro multaj homoj klaĉadas pri tio
kion neniam neniel ekkonis.
Tro multaj homoj konsilas pri ĉio
kvankam neniam neniel scipovis.

Plenas la mondo je aĉaj malveroj
disvastigataj pro homa nescio,
krom mensogaroj kaj mensogeroj
disvastigataj samkiel rabio.

Vortoj de vero perdiĝas en vento,
spurojn de vero la sablo forviŝas,
revoj pri vero fariĝas lamento
kiu dolore, korŝire fandiĝas.

Muĝas la voĉo de fikalumnio;
vero kaŝiĝas en nest’ de l’ silento.
Serĉi la veron fariĝas defio
pli kaj pli akra en nia jarcento.

Varman gratulon, ho, juna amiko
kiu aprezas la flustron de l’ vero,
dum la malver’, kiel falsa muziko
fie bruegas surdige sur tero.

Spite al ĉio la vero ne mortas,
ĉar ĝiaj semoj subgrunde ekdormas.
Mute, mirakle, la semoj kaŝiĝas
eĉ dum jarcentoj, sed poste vekiĝas.