Tri Gastoj

Tri Gastoj

Teksto kaj melodio: Luiza Carol

Notoj

En sekreta varma groto
varma groto
brilas granda ora poto
de sorĉist-marmoto.

Sed la poto ne funkcias
sen sorĉvorto
kaj la gastoj devas diveni
la sorĉvorton.

Venas Mama Mamutido
kiu diras: MA MA MA MA
sed la poto ne funkcias
ne funkcias.

Venas Li l’ Aligatoro
kiu diras: LI LI LI LI
sed la poto ne funkcias
ne funkcias.

Venas Strigo Gogostrigo
kiu diras: GO GO GO GO
sed la poto ne funkcias
ne funkcias.

La tri gastoj diras unu
post l’ alia: MAMA
LI
GO

kaj la poto ekfunkcias
ekfunkcias.

Ili trovis la sorĉvorton:
“mamaligo”
kaj ekbolas mamaligo
mamaligo.

Ne forgesu la sorĉvorton:
“mamaligo”
Ne forgesu la sorĉvorton:
“mamaligo”

******

Noto: “mamaligo” = tradicia rumana kaĉo el maizo.