Tempo rabita

TEMPO RABITA (radiodramo)

Luiza CAROL

 Sceno 1.

Lidja ZAMENHOF kun ombrelo enmane. Foto de 1930

Prezentanto: Ni troviĝas dum la dua mondmilito, unu vesperon de la jaro 1942. La loko estas unu malluma ĉambro en la geto de Varsovio. En la malforta lumo de kandelo, preĝas virino 38 jara. Ŝi estas Lidja Zamenhof, la plej juna el la filinoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Antaŭ la milito, ŝi vojaĝis multe tra la mondo, instruante Esperanton kaj prelegante pri tiu lingvo, samkiel pri la bahaa kredo. Nun ŝi sidas en angulo kaj flustras la preĝon pri feliĉo, revelaciitan de Abdu’l-Bahá. Antaŭ ol ŝi finas la preĝon, junulino 14 jara eniras la ĉambron senbrue. Ŝia nomo estas Eva.

Granda Lidja: – “Ho Dio! Refreŝigu kaj ĝojigu mian spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas ĉiujn miajn aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifuĝejo. Mi ne plu estos malĝoja kaj ĉagrenita; mi estos feliĉa kaj ĝojplena. Ho Dio! Mi ne plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne plu fiksiĝos je la malagrablaj aferoj de la vivo. Ho Dio! Vi estas plia amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dediĉas min al Vi, ho Eternulo!”

Eva: F-ino Lidja! F-ino Lidja! Ĉu vi estas sola?

Granda Lidja: Mi estas sola, Eva, ne timu.

Eva: Al mi ŝajnis, ke vi parolas kun iu.

Granda Lidja: Mi nur eldiris preĝon, karulino. Preĝon pri feliĉo.

Eva: Feliĉo? Ho, fraŭlino, kelkfoje vi ŝajnas tiom stranga…

Granda Lidja: Stranga? Kial vi opinias tion, Eva?

Eva: He… Mi ne scias… Ĉu vi estis iam ajn feliĉa, f-ino Lidja?

Granda Lidja: (ridas) Hmm…Mi ĉiam estas iomete feliĉa, Eva. Eĉ kiam mi estas malgaja, ege malgaja kiel ekzemple nun… mi tamen konservas pecon da feliĉo en mia koro…

Eva: Pecon da… feliĉo? Ĉu? Mi tion ne komprenas… …

Granda Lidja: Kara Eva, vera feliĉo estas io, kion neniu povas tutece depreni de ni…

Eva: Mi ne komprenas vin. Mi amas vin, sed ne komprenas vin.

Granda Lidja: Ho, karulino… Ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi, kiel mi malkovris la ombrelon de feliĉo?

Eva: Vi konfuzigas min, f-ino…

Granda Lidja: Vidu, la ombrelon de feliĉo, mi ekkonis kiam mi estis 9 aŭ 10 jara… mi ne plu rememoras ekzakte la jaron kaj la lokon… ie, en iu urbo de la centra Eŭropo… eble en iu hotelo de Berno… eble aliloke… Ekde tiu tago, kiam mi volas, mi imagas min sub magia ombrelo helblua, kiel peco de serena ĉielo. Mi promenas tra la mondo, sub mia propra peceto da ĉielo. Kaj mi kapablas flugi pere de ĝi en alian lokon, en alian tempon… Kvazaŭ mi rabus la avaran tempon, deprenus de ĝi la ŝlositajn trezorojn…

Eva: Trezorojn?

Granda Lidja: Jes, mi rabas feliĉajn pasintajn momentojn, kiuj dormas en la trezorejo de la tempo. Sed ankaŭ estontajn karajn momentojn, kiujn mi esperas travivi iam… Ĉu vi volas provi? Pensu pri la magia ombrelo, kaj imagu iun vesperon, kiam vi estos plenkreska virino kaj troviĝos kune kun via edzo kaj infanoj apud la kameno, babilante trankvile kaj manĝante mielkuketojn…

Eva: Ho! Pensi pri mielkuketoj! Mielkuketoj! (ŝi ridas)

Granda Lidja: (ridas) Ĉu vi vidas? Ĝi funkcias! La magia ombrelo funkcias ankaŭ por vi! Via tuta vizaĝo radias feliĉon. Jes, jes… Tio estas tempo rabita, Eva… Feliĉo, kion oni ne povas depreni de vi…

 

Sceno 2. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno.)

Prezentanto: En la menson de Lidja, envenas rememoroj pri la feliĉa semajno, kiun ŝi pasigis en Berno en 1913, kiam ŝi akompanis sian familion al la 9a Universala Kongreso. Preskaŭ tri jardekoj pasis de tiam. La tempo koncentriĝas en ŝia menso, tiel ke ŝi ree travivas tiun semajnon en nur kelkaj sekundoj. Eva tute ne konscias pri tiu ĉi tempa retroiro en la menso de Lidja. Ilia dialogo estas nur kelkajn sekundojn interrompita per normala paŭzeto. Intertempe, Lidja vidas sin mem kiel 9-jaran knabinon, en iu hotelo de Berno. Estas suna mateno, kaj la hotelo estas dekoraciita per floroj. Eta Lidja sidas ĉe modesta vertikala piano en la salono. Ŝi pianludas la porinfanan valson en “la” minoro de Ŝopeno. Apud ŝi staras ridetanta sinjoro 53-jara, kiu dirigentas per sia fermita blua ombrelo. Eta Lidja ne estas aparte talenta pri muziko, ŝi fuŝas fragmentojn, tamen  ĝuas ludi kaj estas tre gaja. Granda Lidja alparolas Etan Lidjan en sia menso, sed tiu ne kapablas aŭdi voĉon el la estonteco.

La Barono Félicien MENU DE MÉNIL kun ombrelo enmane. Karikaturo de ĉ. 1913.

Granda Lidja:(flustre) Eta Lidja! Lili! Kie vi estas?

S-ro kun blua ombrelo: Atentu, Lili, atentu… vi povas iom malrapidi, kaj tuj poste rapidi, tiel ke la daŭro de la tuta mezuro ne ŝanĝiĝu… Tiu artifiko nomiĝas “tempo rabita”, ĉu vi memoros? “Tempo rabita”.. mi / la si doo doo/ re mi faaaa/ si do re la sol fa/ mi re miiii… (Li daŭre parolas, sed oni ne plu distingas liajn vortojn.)

Granda Lidja: (flustre) Ĉu vi scias, kiu li estas, Lili? Tiu ĉi gaja sinjoro estas “la feliĉa Felisjeno”, la barono Félicien Menu de Ménil, unu el la amikoj de Paĉjo. Li aŭtoris muzikan terminaron en Esperanto. Kaj ĉu vi scias, kial li estas tiom feliĉa ĝuste nun? Ĉar la melodio, kiun li komponis laŭ unu el la poemoj de Paĉjo, fariĝas pli kaj pli populara kaj multaj jam konsideras ĝin “la Esperantista himno”. Eta Lidja! Ĉu vi sentas mian ĉeeston? Eta Lidja!

Prezentanto: La sinjoro eliras, lasante sian fermitan ombrelon sur la piano. Eta Lidja malfermas ĝin kaj dancas kun ĝi.

Eta Lidja: Mi estas rabanta la tempon! Mi vojaĝas estontecen… Granda Lidja! Lidja! Ĉu vi rememoras min? Ĉu vi vidas min?

Granda Lidja: (ridas) Vi nenion komprenas nun, pri kio tiu sinjoro ĵus parolis. Nur venontjare, via instruistino pri muziko klarigos al vi, kio estas “tempo rubato”. Jes, itala termino, kion fari… (ridas) Oni daŭre uzas la italan por preskaŭ ĉiuj muzikaj terminoj… (ridas) Vi estas konfuzita nun pri la ideo de “tempo rabita”. Sed vi ĵus malkovris novan ludon… tre interesan ludon… Vi vojaĝas tra la tempo per magia blua ombrelo…

Eta Lidja: Iam, mi estos plenkreska virino kaj similos Panjon. Mia edzo similos Paĉjon, kaj ni havos 3 infanojn…

Granda Lidja: Ne, Lili. Ne. Mi ne estas edziniĝinta kaj ne havas infanojn.

Eta Lidja: Granda Lidja, vi neniam perfidos min, ĉu? Vi ne forgesos plenumi miajn dezirojn, ĉu? Vi amos viajn infanojn kaj ĉiujn aliajn infanojn, ĉar vi ne forgesos min, ĉu? Ĉu?

Granda Lidja: Mi neniel perfidas vin, eta Lidja. Mi konservas en la koro tutece viajn malmensogemon kaj malkompromisemon. Vi volis, ke mi edziniĝu kun viro kiu similu Paĉjon, aŭ kun neniu. Jen, mi edziniĝis kun neniu. Vi volis, ke mi amu infanojn. Jen, mi ja amas infanojn kaj ankaŭ gejunulojn, kiuj laŭaĝe povintus esti miaj gefiloj, kiel ekzemple mian nevon aŭ Evan… Eva!

Sceno 3.

Eva: Jes, fraŭlino Lidja. Mi alportis al vi terpomojn.

Granda Lidja: Dankegon, karulino. Jen, mia bofratino sendas al vi ŝmiraĵon el la malsanulejo. Ŝi diris, ke ĝi taŭgos por la vundo de via patrino. Ĝi devos sufiĉi por tri tagoj, se vi uzos ĝin ŝpareme.

Eva: Dankon, fraŭlino. Kaj dankegon al via bofratino. (heziteme) Ĉu… ĉu vi pensis pri alia respondo?

Granda Lidja: Respondo? Al kio?

Eva: Vi scias… temas pri tiu maljuna pola amiko de via patro… kiu demandas vin, ĉu vi ne…

Granda Lidja: Mi jam respondis.

Eva: Li petas vin denove.

Granda Lidja: De kiu vi scias tion?

Eva: De la s-ro fervojisto… tiu, kiu sekrete alportas al ni terpomojn… Li diris, ke la maljunulo demandas denove, ĉu vi ne pretas ŝanĝi vian decidon pri…

Granda Lidja: Mi ne ŝanĝos mian decidon. Mi ne povas.

Eva: Pardonu min, f-ino. Mi ne komprenas vin. Kial vi ne konsentas savi vian vivon?

Granda Lidja: Mi ne volas riski la vivon de aliuloj por savi la mian. Vi ja scias, ke oni mortigas la polajn familiojn, ĉe kiuj oni trovas kaŝitajn judojn. Krome, mi ne povas forlasi mian propran familion, kiun mi amas.

Eva: Sed f-ino Lidja, vi eĉ ne plu estas judino. Vi estas bahaanino, ĉu ne?

Granda Lidja: Vi miskomprenas, Eva. Mi neniam ĉesis esti judino. Mi estas kaj judino kaj bahaanino. Tia mi restos, ĝis la fino de mia vivo. Mi amas miajn familianojn kaj ne povas forlasi ilin. Homoj ne perfidas siajn kredojn kiam ili fariĝas bahaanoj, samkiel ili ne perfidas siajn denaskajn lingvojn eklernante ankaŭ Esperanton. Bahaismo, laŭ mia kompreno, estas la Esperanto de la religioj. Ĝi estas por mi la realigo de tiu “homaranismo”, pri kiu parolis Paĉjo. Ĝi estas la vojo al pli bona mondo…

Sceno 4. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno.)

Prezentanto: Lidja denove vidas sin en la menso, ludantan en la hotelo de Berno, en 1913. Ŝi vidas sin dancantan kun la malfermita blua ombrelo.

Eta Lidja: Iam, mi estos plenkreska virino samkiel Panjo. Ĝis tiam, longega tempo pasos. Ĝis tiam, la mondo fariĝos multe, multe pli bona. Tiam militoj ne plu ekzistos, malamo ne plu ekzistos…

Sceno 5.

Eva: Ankaŭ mia frato parolas ofte pri pli bona mondo. Sed mia patrino kutimas diri: “Ve… Supo en la sonĝo ne estas supo, sed sonĝo!… Pli bona mondo en la sonĝo ne estas pli bona mondo, sed pli bona sonĝo!…” (ili ambaŭ ridas)

Lidja ZAMENHOF en la infanaĝo, kun ombreleto enmane. Foto de 1909.

Granda Lidja: Via patrino pravas cent procente, Eva. Sed pensu, ke sonĝo facile aliformiĝas en revon, kaj Dio donacis al la homoj la kapablon realigi siajn revojn.

Eva: Sed… se aliaj homoj havas malicajn revojn? Se ĝuste tiuj realiĝas? Mia patrino diras, ke malamo kaj malfeliĉo kreskas ĉiutage en la mondo …

Granda Lidja: Unuflanke jes… Sed pensu ankaŭ pri la kuraĝaj fervojistoj, kiuj sekrete alportas al ni manĝaĵojn kaj kuracilojn. Pensu pri ĉiuj bravaj homoj, kiuj helpas nin… Kiel ni supervivintus ĝis nun sen ili? Kaj kion ni diru pri la herooj (jes, herooj!) kiuj riskas siajn vivojn por kaŝi judojn en siaj domoj? Kompare kun ili, mi konsideras min kiel malkuraĝan muson…

Eva: Mia patrino diras, ke tiaj raraj herooj ŝajnas nur kelkaj gutoj de espero, kompare kun la oceano de malamo kaj krueleco ĉirkaŭ ni…

Granda Lidja: Mi kunsentas kun via patrino. Sed mi esperas, ke ĝuste tiuj “gutoj” havos la potencon ŝanĝi la sorton de la mondo. Kaj mi opinias, Eva, ke tiu “oceano de malamo kaj krueleco” estas fakte… oceano de misinformo kaj miskompreno. Mi multe vojaĝis kaj multe babilis kun ne-judoj  el multaj landoj. Laŭ mi, estas tute normale kaj logike, ke oni malamu popolon, kiun la ĵurnaloj kalumnias, la radio kalumnias… Infanoj aŭdas ekde la plej frua aĝo, ke unu popolo kulpas pri ĉiuj malfeliĉoj en la mondo… Kial ili ne deziru, ke tiu popolo malekzistu? Se mi kreskintus en tia etoso, ankaŭ mi pensintus tiele…  Ankaŭ vi pensintus tiele…

Eva: Mi? Neniam. Certe ne!

Granda Lidja: Jes! Certe jes! Ĉu vi ne malamegus tiujn, pri kiuj vi pensus, ke ili suferigas la tutan mondon? Vi ne povas imagi, kiom da mensogoj oni disvastigas… La homoj kiuj malamegas nian popolon scias preskaŭ nenion veran pri nia vivo kaj supozas, ke ni estas tute strangaj estaĵoj, samkiel malicaj aliplanedanoj celantaj la detruon de la tero…

Eva: Mi ne komprenas, kiel tio povas okazi…

Granda Lidja: Inter ĉiuj estaĵoj, ni, la homoj, estas la solaj al kiuj Dio donacis parolkapablon. Kaj jen kion oni faras per tiu Dia donaco: oni mensogas. Kaj jen la rezulto: homoj interkompreniĝas malpli facile ol estaĵoj malkapablaj paroli… Nu, ni tamen esperu, ke post tiom da sufero, la homaro iĝos pli saĝa…

Eva: Mi ne komprenas tion, kio okazas nun en la mondo… Mi estas tro stulta kaj malklera por kompreni…

Granda Lidja: Ne turmentiĝu, Eva. Vi tute ne estas stulta, karulino.  Ne kredu, ke mi komprenas multe pli. La homa menso komprenas nur malgrandan parton el la mistero de la vivo. Ne fidu tiujn, kiuj supozas, ke ili ĉion komprenas pri la historio de homaro kaj ĉiujn problemojn kapablas solvi. Se vi jam komprenas, ke vi ne komprenas, vi estas pli saĝa ol tiuj…

(Aŭdiĝas bruoj de pezaj botoj sur la strato, kvazaŭ 2-3 viroj preterpasas la domon.)

 Eva: Ili jam pasis. Mi devas foriri nun. Fartu bone, fraŭlino Lidja.

Granda Lidja: Estu prudenta, Eva. Kaj ĝoju, karulino! Ĝoju! Ne perdu la esperon! Pli bona tempo venos por ĉiuj. Pensu pri la ombrelo de feliĉo kaj… rabu la tempon! Rabu ĝin! Pensu pri via estonteco, kiam vi realigos viajn plej belajn revojn! Pensu pri tio kaj ĝoju! Ĝis revido!

 

Sceno 6. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno.)

Prezentanto: Eva eliras. Lidja vidas sin denove en la menso kiel 9-jaraĝan knabinon, daŭre paŝantan kun la malfermita blua ombrelo enmane.

Granda Lidja: Eta Lidja! Kie vi estas? Mi bezonas vin! Pli ol ĉiam mi bezonas vin!

Eta Lidja: Mi estas kun vi, Granda Lidja. Mi iel pritimas ion, sed mi ne scias kion kaj kial… Ĉu ni preĝu kune?

Granda Lidja: Jes, ni preĝu kune.

Eta Lidja: La sola preĝo kiun mi konas estas la poemo verkita de Paĉjo: “Preĝo sub la verda standardo”.  Mi parkeris la unuan strofon. Ĉu vi rememoras ĝin, Granda Lidja ?

Granda Lidja: Jes… jes…

Granda Lidja kaj Eta Lidja: “Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,/ fortego, la mondon reganta,/ al  Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero/ kaj fonto de vivo konstanta,/ al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,/ sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,/ al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,/ hodiaŭ ni preĝas.”

Epilogo.

Prezentanto: Epilogo. En la jaro 1993, maljuna sinjorino respondis al intervjuo, pri siaj travivaĵoj en la geto de Varsovio. La nomo de la sinjorino: Eva Toren. Ŝi estis 14-jara en 1942. La sinjorino parolis i.a. pri la tago, kiam ŝia pli aĝa amikino Lidja Zamenhof (38-jara) estis puŝita en la trajnon, kiu portis homojn al la mortigejo Treblinka. De tie, Lidja neniam revenis.

===FINO===

Dokumenta bibliografio.

  • “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj” – kolekto de la verkoj de Lidja ZAMENHOF,

eldonita de FEL, Antwerpen 2008.

  • “Ni vivos!” – dramo de Julian MODEST, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1987.
  • “La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto” de Wendy HELLER, Antwerpen 2007.
  • “La Zamenhof-strato” – L. K. ZALESKI-ZAMENHOF intervjuita de R. DOBRZYNSKI, Varpas, Kaunas 2005.
  • “Bahaismo kaj Esperanto” – publikaĵo de Bahaa Esperanto-Ligo, 2009.