Supo de legomoj

Supo de legomoj

Teksto kaj melodio: Luiza Carol  

Notoj


Supo, supo,

supo de legomoj
bongusta, bonodora,
supo de legomoj
varmega, buntkolora,
supo de legomoj.

Metu en la poton
terpomon, karoton,
brilruĝan kapsikon,
blankan florbrasikon,
iom da maizo
kun iom da pizo,
cepon rozkoloran,
kukurbeton oran,
tomaton kaj beton
kaj ankaŭ aneton.

Supon salu, pipru,
ĉion ĉi boligu
ĉirkaŭ duonhoron;
aldonu citronon,
iom da paneroj,
iom da aveloj…
Jen la supo pretas,
pretas kaj varmegas!
Jen la supo pretas,
varmegas!

Supo, supo,
supo de legomoj
bongusta, bonodora,
supo de legomoj
varmega, buntkolora,
supo de legomoj.