Puzlo pri la elefanto

LA PUZLO PRI LA ELEFANTO
(Komentoj pri “Poemo de Utnoa”1)

Luiza CAROL

Se la tutan Esperantan literaturon minacus monda katastrofo (ĉu natura, ĉu socia) kaj mi kapablus savi unu solan Esperantan libron por la estonteco, tiam mi elektus el miaj ĝisnunaj legaĵoj tiun, kiu ŝajnas al mi la plej “tipa”, por ke la posteuloj pli-malpli komprenu postkatastrofe, kion la Esperanta kulturo signifis por ni. Kaj mi sentas, ke tiu libro estus “Poemo de Utnoa” de la kataluna verkisto Abel Montagut. Mi sentas, ke ĝi enhavas la semojn de ĉiuj bonaj ecoj de la Esperanta kulturo…
Mi komentos pri nur kelkaj aspektoj de tiu epopeo, interpretebla diversmaniere.

LA AŬTORA VOĈO
            Abel Montagut uzas aŭtoran maskon por sia epopeo. La aŭtora voĉo, kiu adresas la leganton kvazaŭ per 7000-verse longa sursceneja monologo, estas la voĉo de iu mistera Daa-35, kiu subskribas la ege signifan “Averto de la aŭtoro”, antaŭ la komenco de la verko mem.2 Li estas nek la ĉefa heroo nek unu el la aliaj herooj (teranoj aŭ aliplanedanoj) partoprenantaj la eventojn priskribitajn en la epopeo. Li eĉ ne estas la samtempano de tiuj herooj: li rakontas pri pasintaj eventoj, samkiel Homero kaj Vergilio faris. Laŭ siaj evidentaj konoj pri la nuna historio, Daa-35 ja estas nia samtempano, sed… li ne ŝajnas esti nia samplanedano. Nek ŝajnas li esti “gobdo” (t.e. “raciulo devenanta de la planedo Goba”, laŭ la difino de la epopea glosaro). En la epopeo, la nomoj de la gobdoj, kvankam strangaj laŭ terana vidpunkto, neniam enhavas ciferojn. La nomo “Daa-35” aspektas kiel mistera kodo aŭ pasvorto. Mia propra supozo estas, ke Daa-35 povus esti loĝanto de la fikcia planedo Ummo, priparolata en la sciencfikciaj tekstoj “Informoj de Ummo”, kiuj troviĝas en la listo de fontoj je la fino de la libro.3 Tiu aneksa listo ja estas farita de Abel Montagut mem, senmaske. Sed en la malpli detala listo de fontoj, farita de la tiel nomata Daa-35 en la “Averto de la aŭtoro”, oni asertas, ke la plej gravaj fontoj de la epopeo  estas: “Poemo de Gilgameŝ, Biblio, Ramajano, Eneado, Dia Komedio” . Frapokule mankas el tiu listo ĝuste “Informoj de Ummo”. Anstataŭe, Daa-35 asertas: “Aliflanke mi baziĝis sur konfederaciaj arkivoj, ĉu aŭdvidaj ĉu grafikaj, transdonitaj de posteuloj de tiuj stelanoj, kiuj antaŭ jarmiloj ĉeestis la rakontotajn okazaĵojn dum kolonia kosmovojaĝo.” 2 Se oni rememoras, ke la loĝantoj de Ummo havas tiajn nomojn kiel IE 456 aŭ WIE 1, oni konjektas, ke Daa-35 povus aparteni al la sama gento aŭ eble al iu parenca gento, kun pli-malpli simila tradicio pri nomoj.4
Do, la aŭtora voĉo de “Poemo de Utnoa” apartenas al aliplanedano, kiu studas de malproksime kaj neŭtrale ĉiujn homajn kaj “gobdajn” dokumentojn pri la eventoj, kiujn li priskribas.  La surteraj fontoj de liaj informoj estas la supre menciitaj malnovaj rakontpoemoj. Sed kiuj estas tiuj misteraj dokumentoj el “konfederaciaj arkivoj, ĉu aŭdvidaj ĉu grafikaj”? La leganto trovas en la teksto mem de “Poemo de Utnoa” ne malmultajn detalojn pri la dokumentoj, kiujn la gobdoj kolektis dum multaj jaroj, kaŝobservante la teron. En la epopeo, la gobdoj tre ofte estas kolektantaj, studantaj kaj pridiskutantaj diversspecajn dokumentojn pere de “hologramkuboj”, “girosfero”, “spektroskopo cerebra” k.a. Pere de centoj da versoj, la leganto konatiĝas kun korŝirantaj dokumentaj “holodramoj” pri la homa raso, malvarme spektataj de la gobdoj dum ties kunsidoj. Jen fragmento el sceno, kiu okazas en la gobda parlamento nomata “Ajuba”:
“…. Meze de l’ halo Ajuba,/ sur kondiĉita ejo, en travidebla kasono,/ aperis buntaj bildoj kaj reliefe viviĝis./ Kiu neniam spektis tiajn, ekkredus alarme/ ĉion reala kaj timus pro la fluo de sango/ kaj orelŝiraj ŝrikoj. Sed la Najanoj atente,/ senmove alrigardis. …” 5
En la supra ekzemplo, ni konatiĝas kun unu el la multaj teknikaĵoj, pere de kiuj Daa-35 studis la dokumentojn, konservitajn en la tiel-nomataj “konfederaciaj arkivoj”.

LA VIDPUNKTO DE LA AŬTORO
Rilate la vidpunkton de Abel Montagut, mi rememorigos faman azian fablon, laŭ ĝia ĵainisma varianto. Temas pri ses blinduloj, kiuj tuŝis la saman elefanton, kaj poste priskribis ĝin tiel: kiu tuŝis unu el la kruroj, tiu diris, ke la besto similas al kolono; kiu tuŝis la voston, tiu deklaris, ke la besto similas al ŝnuro; kiu tuŝis la rostron, tiu asertis, ke la besto similas al branĉo; kiu tuŝis unu el la oreloj, tiu supozis, ke la besto similas al ventumilo; kiu tuŝis la ventron, tiu konjektis, ke la besto similas al muro; kiu tuŝis unu el la eburdentegojn, tiu sciigis, ke la besto similas al pipo.
La vidpunkto de Daa-35 estas tiu de detektivo, kiu provas kompreni post jarmiloj tion, kio vere okazis antaŭ la fama inundego de la tero. Li ŝajnas koni tre bone la konkretajn cirkonstancojn de la katastrofo, sed tiuj detaloj ne plu interesas lin. Tial li ne rakontas al ni la “sekvon” de la eventoj (ne diras, ĉu asteroido vere koliziis kun la tero,  ĉu Noa vere plenumis sian planon ktp.). Daa-35 interesiĝas precipe pri la ampleksaj psikologiaj antaŭkatastrofaj konfliktoj, okazantaj inter la gobdoj kaj la homoj, inter la homoj mem kaj ankaŭ inter la gobdoj mem. Daa-35 studas la sociajn cirkonstancojn de tiu epoko kaj surtere kaj sur la kosma stacio, uzante unuflanke la skribitajn atestojn troviĝantajn sur la tero kaj aliflanke la gobdajn arkivojn. Verŝajne ĉar li ŝajnas ravita de la tiama homa kreopovo (samkiel parto el la gobdoj, jarmiloj antaŭe…), Daa-35 imitas la homajn antikvajn kutimojn kaj tial elektas la formon de epopeo por priskribi la eventojn. Li ŝajnas verki tiun beletraĵon, por sciigi la nunan homaron pri la veraj animaj travivaĵoj, okazintaj dum tiu antaŭkatastrofa tempo. Li ŝajnas admoni kaj averti la nunan homaron pri la estontaj eblecoj, kvazaŭ ni denove travivas iun antaŭkatastrofan tempon…
La rilato inter Daa-35 kaj Abel Montagut estas interesa. Ni povus imagi, ke la kataluna verkisto estas “mediumo”, kiu ricevas aliplanedanajn informojn pere de hipnozo, samkiel okazas en la “Informoj de Ummo”. Ni ankaŭ liberas imagi, ke Daa-35 estus spirito, kiu kontaktas Abel Montagut iamaniere, laŭ spiritismaj tradicioj (kiel ekzemple okazas en la spiritisma libro “La Genezo” de Allan Kardec, kie spiritoj informas i.a. pri la diluvo 6). En “Poemo de Utnoa”, aperas alvokoj al “muzo”, kiuj povas esti konsiderataj simplaj ŝablonaj alvokoj laŭ la antikva tradicio… sed aliflanke, oni povas pensi, ke la “muzo” flustranta al Montagut estas ĝuste la mistera Daa-35.
La vidpunkto de Montagut estas tiu de poeto, kiu rigardas la aliplanedanon (spiriton? muzon?) Daa-35 rigardantan ses antikvajn dokumentojn postlasitajn de ses “blinduloj” (la dokumentoj estas: “Poemo de Gilgameŝ”, “Biblio”, “Ramajano”, “Eneado”, “Dia Komedio” kaj lastvice sed ne lastrange “Konfederaciaj arkivoj”) kaj provantan rekonstrui la tutan “puzlon de la elefanto” el la pecoj. La leganto sentas kvazaŭ Daa-35 havas spertojn, kiujn Montagut ne konas tutece, sed ankaŭ Montagut havas homecajn spertojn kaj komprenojn, kiuj estas fremdaj al Daa-35. Tiamaniere, per la masko nomita “Daa-35”, Montagut realigas ege riĉajn simbolojn kaj senfinajn eblecojn de interpretado.

TEMPAJ  KAJ LOKAJ KOORDINATOJ
Abel Montagut scias, ke la epopeo, kiun Daa-35 verkas (aŭ verkigas?) entenas “anakronismojn” (laŭ la komuna vidpunkto de teranoj), sed li ne korektas tiujn. Li lasas la aliplanedanon rakonti laŭ sia propra maniero, kaj la rezulto estas, ke en la epopeo, la reĝo Nimrod kaj la Babela turo ekzistas antaŭ la Diluvo, la homaj lingvoj abundas antaŭ la falo de la Babela turo… Oni rimarkas multajn tiajn cirkonstancojn. Sed, ĉu entute temas pri anakronismoj? La antikvaj tekstoj, kiujn ni posedas sur la tero, estas kutime pecoj el tekstoj, kiujn oni kopiis laŭ pli fruaj tekstoj, jam kopiitaj kaj iom ŝanĝitaj kaj ree kopiitaj, kelkfoje kun eraroj (eventuale intencaj), kelkfoje ŝanĝante la ordon de la ĉapitroj aŭ alineoj… La tempoindikoj en tiuj tekstoj estas interpretitaj de fakuloj, kies opinioj ofte malkongruas, kelkfoje eĉ malkongruegas… Aliflanke, geologoj parolas pri pli ol unu granda inundo (minimume du), kaj ankaŭ iliaj opinioj malkongruas ofte. Pri neniu antikva indiko de tempo aŭ loko ni povas esti tute certaj. Kial do ni zorgu pri la historia “vereco” de “Poemo de Utnoa”, kiam la vero kiu gravas por la aŭtoro ŝajnas esti la mistero de la homa psikologio? Samkiel la antikvaj epopeoj de la mondo, “Poemo de Utnoa” ŝvebas inter legendo kaj historio.
En tiu epopeo, Utnoa konstruigas ŝipon, forbruligas ĝin kaj planas rekonstruigadon. Kiom da fojoj li refarigos la ŝipon? Kaj kiom longe la tutan homaron minacos findetruonta katastrofo? Eble la diluvo estas nur eterna simbolo de detruo kaj renaskiĝo? Eble la ŝipo mem estas eterna simbolo? Eble la teksto mem de “Poemo de Utnoa” fariĝas iusence unu el la malmultaj altvaloraj “ŝipoj”, celantaj savi la belajn tradiciojn de la homaro, la bonajn tutmondajn homajn kreaĵojn – inkluzive Esperanton kaj la katalunan (la 2 lingvojn per kiuj Montagut verkis po unu versio de tiu libro) kaj inkluzive la literaturan formon de epopeo… Eĉ la abundo de plantoj kaj bestoj diverskontinentaj kaj diverstempaj igas la leganton rigardi tiun ĉi libron kiel vortkonstruitan “ŝipon de Noa”.
La lokoj kie okazas la eventoj estas la Tero kaj la spackolonio Naje (la stacio de la gobdoj), samkiel la scenejoj de la grandaj malnovaj epopeoj estis la Tero kaj la Ĉielo (kiu signifas la loĝlokon de la dioj aŭ de Dio).
En la 5a kaj la 7a kantoj, la “paradiza” kaj la “infera” sonĝoj de Utnoa aperas kiel du fulmaj vizioj pri estonteco, el malsimilaj vidpunktoj. Iel, la du sonĝoj (instigitaj de aliplanedanoj) ŝajnas fragmentoj de plirapidigitaj filmoj, dum kiuj Utnoa kaj liaj akompanantoj rigardas la teron el birda perspektivo. La du sonĝojn, oni povus legi kaj komenti ankaŭ kiel memstarajn beletraĵojn – kvazaŭ antikvajn utopion kaj distopion pri la historio de la homaro ĝis nun. La unua prezentas nur la plej admirindajn realigaĵojn de nia mondo; la dua, pli fantazia, prezentas superrealisme imagitajn punojn pro la homaj realaj kulpoj. Ili esploras kaj spegulas la samajn spacon kaj tempon, el du malsimilaj vidpunktoj. El tiuj du sonĝ-spektakloj reĝisoritaj de gobdoj, min plej multe impresis la “priekologia” fragmento el la priinfera sonĝo. Kaj pro la literatura valoro, kaj pro la aktualeco de la socia mesaĝo, mi aprezegas tiun fragmenton.

LA HEROOJ
La ĉefa heroo de “Poemo de Utnoa” estas samtempe Utnapiŝtim (la ŝipkonstruinto en la eposo “Poemo de Gilgameŝ”) kaj Noa (la simila ŝipkonstruinto en “Genezo”). La aŭtoro malavare donacas al li tri nomojn: Uttu, Noa kaj Utnoa. La leganto povas laŭvole konsideri tiujn kiel tri mallongigaĵoj el la nomo Utnapiŝtim (kiu signifis “li trovis vivon”). La biblia nomo Noa (originale “Noah”) signifas “ripozo” (eble rilate al la fakto ke post la diluvo, la grundo fariĝis pli taŭga por kultivado, kaj tiel la homa laboro plifaciliĝis, do la homoj povis iom ripozi). La leganto povas interpreti la kunmetitan nomon “Utnoa” laŭ diversaj manieroj. Mi proponas kunmetitan simbolan sencon: “li trovis kaj donis al la homaro spiritajn vivon kaj ripozon”. 7
Utnoa estas la ĉefa “kobajo”, sur kiu la aliplanedanoj studas la ecojn de la homa specio. Por ili, li estas interesa specimeno; por la leganto, li iĝas simbolo de homa heroeco. Temas pri novtipa heroeco, kiel trafe rimarkas Probal Daŝgupto en la postparolo de la libro: “La teksto de Montagut rekte ĝisfosas ĝis la heroa bazo de ĉia literaturado kaj reverke rezistas la longe akceptitan, sed ne plu akcepteblan, kodon de la heroa militado.” 8
Samkiel ĉiuj aliaj teranoj, Utnoa ne kapablas pensi tiom racie, kiel la gobdoj. Krome, liaj prisciencaj konoj estas ege limigitaj kompare kun tiuj de la gobdoj. Tial ŝajnas al li, ke la aliplanedanoj estas dioj. Ekde la komenco ĝis la fino de la epopeo, nek Utnoa nek alia terano komprenas ion ajn pri la onta katastrofo, anoncita de la gobdo Emme. Ili ĉiuj pensas, ke la dioj decidis helpi ilin reveni al sia perdita lando. La konfuzo okazas pro tio, ke longa tradicio igis la genton de Utnoa (inkluzive lin mem) esperi, ke ili sukcesos meriti la pardonon de la dioj kaj la reakiron de sia perdita lando (tiu estis la eble mita, eble historia insulo Dilmun, pri kiu oni aludis en “Poemo de Gilgameŝ” kaj aliaj antikvaj tekstoj.) La sopiro pri la insulo Dilmun, perdita antaŭ 7  generacioj, identiĝas en la epopeo kun la universala sopiro de la homaro pri iu perdita Paradizo, kiu aperas en ĉiuj tradicioj iamaniere. Samkiel en la Biblio, Moseo hezitas siatempe antaŭ ol konsenti fariĝi la gvidanto de la granda “Eliro”, ankaŭ Utnoa hezitas en la epopeo: “Krome, ĉu vere realas/ l’ insulo praa? Ĉu ĝi ne estas revo de niaj/ avoj, ia pensaĵo mita aŭ nura legendo/ por konsoladi korojn, por trankviligi ĉe premoj,/ ĉar multe tra la jaroj nia popolo suferis?” 9
Estas ege kortuŝa tiu granda malkongruo inter la anonco de la gobdo Emme (pri la baldaŭa diluvo) kaj la maniero laŭ kiu Utnoa kaj la resto de la “dilmunida” gento interpretas ĝin. Tio pensigas la leganton pri la limoj de la homa komprenpovo, tiam kaj ĉiam…
La sopiro pri la perdita paradiza insulo kunekzistas kun la sento de kulpo, kiu hantas la “dilmunidojn”. Ili pensas, ke ilia ekzilo estis dia puno pro tio, ke ili venĝis kaj mortigis unu la alian antaŭ longe (pli precize: antaŭ 7 generacioj). Ili freneze kaj despere klopodas plibonigi siajn karakterajn trajtojn, por meriti la promesitan “savon”. Iom post iom, Utnoa fariĝas speco de Savanto, liaj proksimuloj fariĝas iusence martiroj, kaj kelkaj kernaj scenoj rekte pensigas la leganton pri la fruaj kristanaj martiroj. Ekzistas ekzemple tre impresa sceno en kanto IV, kie la “dilmunidoj”, inkluzive de Utnoa, rezignas eĉ pri la sindefendo, por ne vundi aŭ mortigi aliajn homojn. Ili akceptas esti buĉitaj, fanatike ĉirkaŭante la ŝipon, kiu (laŭ ilia kredo) devintus porti ilin en la insulon Dilmun: “Ĉirkaŭ goferaj traboj, apud la bordo Puratta,/ la Dilmunidoj staris, leviĝis fronte fiere,/ kun angorplena brusto sed kun vizaĝo serena,/ kun kora turmentiĝo, vidante verŝi la sangon/ de samtribanoj karaj, de ĝemplorantaj etuloj,/ kaj knabinetoj mildaj, sed ĉiuj firme rezistis/ kaj staris plu senmove en manenmana kateno/ ĉirkaŭ altprua ŝipo, ĉar plenkonvinke fidemis,/ ke el ĝi flue fontas mistera forta savanta.” 10
Tiu sceno kaj kelkaj aliaj igis min pensi pri similaj scenoj rilate kristanajn martirojn, en la romanoj “Quo vadis?” de Henryk Sienkiewicz kaj “La ŝtona urbo” de Anna Löwenstein (kvankam ekzistas distanco de jarcento inter tiuj romanoj, kaj granda malsimileco de perspektivo inter la aŭtoroj). La judea kaj kristana devigo “Amu vian proksimulon kiel vin mem”, kiu aperas kaj en la Malnova 11 kaj en la Nova Testamento 12, fariĝas la testo pri homeco por la herooj en “Poemo de Utnoa”. Kvankam ĝi ne estas vortumita tiel en ajna verso de la epopeo, oni fortege sentas ĝin en ĉiuj dilemoj kaj turmentoj de la herooj. Fakte, oni sentas la konflikton inter la instinkto pri memprotekto kaj la morala devigo “Amu vian proksimulon kiel vin mem”. Se oni ĝisfunde enprofundiĝas en tiun devigon, oni devas ami per tute simila amo sian filon kaj ties mortiginton; en cirkonstancoj de milito, oni devas agi tiel, ke la ĝenerala nombro de viktimoj en ambaŭ flankoj estu kiel eble plej malalta, eĉ se tio signifus, ke oni oferu sian tutan genton, inkluzive sin mem kaj siajn plej amatajn familianojn kaj amikojn. Se oni komencas filozofumi kaj fadenspliti, por diferencigi inter pli proksimaj kaj malpli proksimaj proksimuloj… oni jam pridubas la esencon de la senkondiĉa amo. “Justeco” kaj “maljusteco” estas ideoj, kiuj ne kongruas ĝisfunde kun senkondiĉa amo.
Ĉu la “dilmunidoj” sukcesis malpliigi la tutan nombron de homaj viktimoj per sia rezigno pri sindefendo? Portempe jes, ĉar portempe ili ĉesis la ĉenon de venĝoj. Sed pro ilia sinofero, la procento de agresemuloj kreskis en la mondo. Tio signifas, ke baldaŭ tiuj komencos aliajn seriojn de atakoj kaj venĝoj aliloke. Tial, la efiko de la “dilmunida” sinofero estas pridubinda.
Ĉu la “dilmunidoj” sukcesis kontentigi tiujn, kiujn ili nomas “dioj” (t.e. la gobdojn)? Nur malgranda aro el tiuj estas kortuŝitaj pri la sinofero de la “dilmunidoj”.  Ĉu tiu aro kapablos konvinki ankaŭ la aliajn gobdojn, ke ja indas savi la homan specion? Jen alia dilemo, ĉi-foje koncernanta la konsciencon de la gobdoj.
Kiu fakte savas la vivon de la lastaj kelkaj “dilmunidoj”, dum la supre menciita milito? Nek Utnoa, nek alia “dilmunido”, nek unu el la gobdoj. La fremda soldato Tudar, timeme fuĝinta el la malamika urbo Ur, spektas la atakon kontraŭ la pacemaj “dilmunidoj” kaj sentas tioman koleron fronte al la maljusteco, ke li mortigas la ĉefon de la malamika armeo. Tiel li ĉesigas la buĉadon, pagante tion per sia propra vivo. Jen tute nekliŝa portreto pri normala homo, simpla soldato, foje malkuraĝa, alifoje bravega, neniel fanatika, neniel tro racie agema, sed ĝuste pro tio homeca kaj tre realisma laŭ psikologia vidpunkto.
Dum la unua legado, miris min la fakto, ke post tiu milito, Utnoa funebris sian amikon Laŝmu pli fervore ol siajn edzinon kaj fileton. Mi opiniis tiam, ke tio estas nur preteksto por la aŭtoro, por enigi en la epopeon memorindan funebran lamenton, spegulantan tiun faman lamenton de Gilgameŝ je la morto de Enkidu (des pli ke la personeco de Laŝmu rememorigas tiun de Enkidu: la sama korinklino kontraŭstari ĉasadon por protekti bestojn k.a.). Sed je la dua legado mi komprenis ke, krom tiu aludo al Enkidu, la reago de Utnoa havas sian naturan homecan bazon. La mortigojn de la edzino kaj filo, Utnoa ne povintus malhelpi, ĉar li ne troviĝis ĝuste apud ili, kiam la malfeliĉo okazis. Sed lia plej fidela amiko estis sovaĝe buĉita antaŭ liaj okuloj, kaj li ne defendis lin… Utnoa ne kapablas trovi pacon en sia animo, ne kapablas tutkore “ami siajn proksimulojn”, kiuj suferigis tiom kruele la noblan Laŝmu. Lamentante pri la forpaso de Laŝmu, Utnoa fakte lamentas ankaŭ la forpason de sia fido en la justeco de la dioj, kaj ankaŭ la forpason de sia espero, ke li kapablus senti egalan amon por ĉiuj “proksimuloj”. Vane la gobdoj provas kuraĝigi lin per la spektakla sonĝo pri la “Paradiza” eventuala estonto de la homaro. Pli forta ol la gobda racia pledo estas la intima voĉo de lia koro. Tial, tuj post la sonĝo, Utnoa bruligas la ŝipon kune kun la senviva korpo de Laŝmu, dirante: “- Adiaŭ, Laŝmu, frato, via spirito liberu,/ vi povu preternubi ĝis la insulo feliĉa;” 13
           
            La dua sonĝo reĝisorita de gobdoj, la “Infera” sonĝo, celante ĉi-foje malkuraĝigi la animon de Utnoa, estas same neefika. Kvankam ege artece prezentita, la sonĝo pri la eventuala estonta infero restas nekonvinka por Utnoa, kiu jam spertis dum sia vivo multegajn realajn malfeliĉojn. Krome, la malfeliĉuloj en la “Infero” ja meritis sian sorton, tial mankas tie la sento de maljusteco, kiu tiom akre turmentis kaj daŭre turmentas la homajn realajn vivojn. Do, denove la gobdoj fuŝas sian provon manipuli la homajn agadojn: la novedziĝinta Utnoa vekiĝas post la priinfera sonĝo, rememorante nenion alian ol imago de dutranĉa hakilo, pri kiu li rakontas al sia nova edzino. Temas pri simbola sonĝo (spegulanta la similan sonĝon de Gilgameŝ), kaj la edzino interpretas ĝin kiel kuraĝigan signon de la dioj… Verdire, “dutranĉaj” (aŭ dusencaj?) ŝajnas preskaŭ ĉiuj klopodoj de la gobdoj komuniki ion ajn al la teranoj…
La intergobdaj rilatoj, kvankam multege pli raciaj ol la interhomaj, tute ne estas perfektaj: la gobdoj ofte ŝajnas hipokritaj, egoismaj, nefidindaj, enviemaj kaj intrigemaj ne nur fronte al la homoj sed ankaŭ inter si. Ili eksperimentas pri la homaj specimenoj, samkiel nuntempaj biologistoj en nia mondo eksperimentas pri kobajoj, ofte sufiĉe kruele. Plej interesa estas la fakto, ke ankaŭ ili spertas la saman turmentigan moralan dilemon alfrontatan de la homaro: elekti inter siaj propraj instinktoj pri sinprotekto kaj la kosma morala leĝo, deviganta ilin savi la teranojn, eĉ riskante la pereon de sia propra kosma stacio. La kosma morala leĝo fakte identas kun la judea-kristana devigo “Amu vian proksimulon kiel vin mem”, sed por la gobdoj “proksimulo” signifas ajnan racian estaĵon en la kosmo. Tial, la tuta gobda konflikto evoluas ĉirkaŭ la morala bezono decidi ĉu la teranoj estas entute raciaj estaĵoj.
En la epopeo, la plej memorinda respondo al tiu demando apartenas al la gobdo Emme. En sia monologo priskribanta la ecojn de la homa specio, li diras i.a.: “Inter surteraj homoj ekzistas ja violento/ ĉar ŝajne la pasioj en ili multe pli fortas,/ sed ĝuste ĉi elano ilian arton ebligas./ Necesus praimpulsojn al krea vervo direkti/ anstataŭ al detruo, venĝo, murdemo, malamo./ Ties inklinoj koraj esence plej pozitivas,/ ĉar estas fundamento por transformanta progreso.” 14
La rilatoj inter la gobdoj kaj la homoj pensigas onin pri la historiaj okazoj, kiam koliziis teraj civilizacioj apartenantaj al malsimilaj niveloj de teknika evoluo. Evidentiĝas, ke longa sperto ĉi-rilate kondukis la gobdojn al la konkludo, ke ilia kunvivado kun malpli evoluita civilizacio signifus ties totalan detruon, nepre evitenda. Jen kion diras Emme ĉi-rilate: “Se ni ekloĝus teron, l’ aŭtoktonaro radike/ alieciĝus. Oni la terkulturon atence/ nuligus, krom se gobdoj je la tekniko rezignus,/ ĉar tute malsimilas la evolua nivelo/ de ambaŭ. Tamen kelkaj juĝas, ke nepre superas/ la civilizo nia kaj eĉ ke tiu ilia/ estas fordetruenda. Tiel respekti ne eblos/ kulturon de l’ terglobo.” 15
En la sama monologo, tuj poste, Emme tuŝas la problemon de lingva ekologio, antaŭvidante la danĝeron, ke la gobda lingvo anstataŭigu ĉiujn lingvojn de la tero: “Unu sola lingvo en nia mondo ĉiamis,/ ekstreme riĉa, rare bela, duoble mesaĝa,/ kaj ni evoluigis altgrade telepation,/ sed ĉe ni mankas tiu ege varia riĉeco/ de l’ teraj lingvoj. Ĉiu el ili propre prezentas/ unikan konkretigon de l’ esprimpovo homara,/ kvazaŭ petaloj buntaj aŭ panoramoj irizaj./ Ĉu ni forviŝu ĉiujn, al unu sola reduktu?” 16
[La kolizio inter du civilizacioj el diversaj planedoj aperas kiel ĉefa temo en amaso da sciencfikciaj verkoj. La dilemo de la gobdoj pensigas min pri la fama sciencfikcia romano “Aĉaj cignoj”17 de la fratoj Strugackij. Tie, fremdaj misteraj estuloj faras ĝuste la decidon, kiun Emme klopodas eviti: ili ja ekokupas la teron kaj edukas siamaniere novan generacion de teranoj. La romano priskribas terurajn psikologiajn ŝokojn ĉe la teranoj, konfliktojn inter homaj generacioj ktp. La tragedia etoso de tiu libro iel kongruas kun la plej teruraj timoj de Emme.]
Dum la teranoj kredas je diversaj dioj (kiujn ili fidas kaj respektas diversgrade,  laŭ siaj portempaj inklinoj), la ĝenerala eduksistemo de la gobdoj ŝajnas materiisma. Ili travivas siajn gravajn viveventojn (ekzemple naskojn, mortojn, geedziĝojn) sen preĝi al ajna mistera forto de la universo. Kvankam nepetantaj kaj nedankantaj al ajna supera forto, ili tamen klopodas respekti la kosmajn leĝojn pri moralo. Oni povus priskribi tian “kosman leĝon” kiel  formon de la “kategoria imperativo”, kiun Kant esprimis tiel: “Agu laŭ maniero, kiu povas samtempe sin transformi al universala leĝo”.18 Apenaŭ rimarkinde, kvazaŭ hazarde, la aŭtoro mencias dufoje iun gravan kunvensalonon de la “Ajuba” (la gobda parlamento), kie gravega komputilo estas alirebla. Jen la fragmentoj: “Post kiam l’ oponantoj finis alporti la pruvojn/ kaj argumentojn taŭgajn, la Tribunalo Supera/ kunvenis konsiliĝe en najbardoma salono,/ revidis la informojn, nove kontrolis atestojn/ dum helpe prikonsultis la komputilon Ajuban.” 19 Kaj denove post kelkdeko da paĝoj: “Fine de la atestoj, la Tribunalo de Goba/ kunvenis en salono de l’ Komputila Cefalo.”20 Kaj jen alia ĉirkaŭteksto, tute malsimila, kie aperas la sama “Komputila Cefalo”: temas pri la geedziĝfesto de paro de junaj gobdoj. Oni povas rimarki la grandan rolon de tiu aparato en la personaj destinoj de la gobdoj: “Nun funkciulo venis, reprezentanto popola/ ĉi-kaze, kunportante la terminalan ekipon/ de l’ Centra Komputilo. Li estis sperta fakulo/ biokosmologia. Tiam laŭmore li faris/ la lastan prikonsulton al Komputila Cefalo./ Sekve, al la geparo solenavorte parolis:” 21
Pri kia speco de komputilo temas? Kia speco de informoj donis ĝi al la gobdoj? Ĉu pere de tiu “Komputila Cefalo”, la gobdoj sentis sin pli proksimaj ol ni al la grandaj misteroj de la kosmo?? Daa-35 ne donas pliajn klarigojn ĉi-rilate. Ni povas supozi ion ajn… Ĉiukaze, malgraŭ sia granda teknologia supereco kaj edukita racieco, la gobda mondo ne ŝajnas ĉiam kaj ĉiel pli trankvilanima kaj feliĉa ol la nia…

LA AMPLEKSAJ KOMPAROJ
La ampleksaj komparoj de la epopeo plibeligas la tekston kaj samtempe markas la stilon per tre aparta eco. Ili daŭrigas la tradicion de la famaj komparoj en la antikvaj epopeoj, kaj aliflanke ili estas tiom originalaj, ke ili pruvas iusence la “aliplanedanecon” de Daa-35. En preskaŭ ĉiuj ampleksaj komparoj de “Poemo de Utnoa”, oni komparas la konfliktojn de la homaj sentoj kun la agadoj de diversaj bestoj. Malsimile al teranaj verkistoj, la aliplanedano Daa-35 ne imagas la emociojn de siaj teranaj herooj, sed vidas tiujn emociojn pere de viddokumentoj. La teksto de la epopeo entenas detalan priskribon de la maniero, laŭ kiu la gobdoj observis kaj konservis siajn informojn pri la homaj emocioj. Jen fragmento pri la gobdo Roa Numuo kaŝobservante la emocian staton de Utnoa: “Senmove inter nuboj per girosfero rigardis/ kaj vidis la tribanojn el la kabanoj eliri./ Baldaŭ li stude sondis per spektroskopo cerebra/ la menson de Utnoa kaj kvankam bluoj enestis/ li trovis superregon de la viola refrakto,/ kio indikis klare pri l’ animstato de Uttu,/ ke malgraŭ ŝanceliĝoj li entrepreni nun emas.” 22
Laŭ tiu priskribo, ni komprenas ke la “konfederaciaj arkivoj” studitaj de Daa-35 konservis la emociojn de la teranoj en viddokumentoj, laŭ kiuj ĉiuj psikaj reagoj havis formojn kaj kolorojn, verŝajne moviĝis kaj koliziis unuj kun la aliaj samkiel teraj bestoj kolizias, logas aŭ forpelas unuj la aliajn ktp. Nemirinde do, ke tiuj ampleksaj komparoj aspektas tiom riĉenhavaj, kvazaŭ ili estus etaj memstaraj fabloj ene de la epopeo. Tamen, ne temas pri tradiciaj fabloj, ĉar ili ne estas alegorioj kun klaraj moraligaj celoj.  Oni povus elpreni ĉirkaŭ 50 tiajn ampleksajn komparojn kaj krei originalan kolekton de komparoj, spegulantaj buntajn homajn emociojn. Mi citos ĉi tie unu solan, kiu ŝajnas al mi tre signifa, pro la fakto ke ĝi bone spegulas la konfliktajn kaj rapide ŝanĝeblajn animrilatojn inter la homoj kaj la gobdoj, similantajn tiujn inter la homoj kaj la iom pli evoluitaj bestoj. Jen ĝi: “Samkiel grotsimio en sekarbara dezerto/ vidas vagulon bori tra termitejo kaduka/ misteran truon rondan kaj poste tien enkaŝi/ el nigra ŝultrosako aferojn ŝajne manĝindajn;/ kiam li posttrunkiĝas, de scivoleco puŝate/ ĝi kuras ŝovi manon, sed ekkaptinte la semojn/ ne povas ĝin retiri, la pugnon daŭre fermante,/ kaj kriĉe ne komprenas pri l’ tute stranga faraĵo,/ dum tiu ĝin ŝnurligas por ke ĝi gvidu ĉe fonton,/ post kiam li alĵetos salbulojn ĝin soifigi;” 23
            Cetere, oni povas rimarki ankaŭ la fakton, ke la tuta epopeo estas iusence unu granda ampleksega komparo: Daa-35 ŝajnas kompari la tiutempajn gobdojn kun la homoj, samkiel la tiutempaj gobdoj estis studantaj kaj komparantaj la siatempajn homojn kun la bestoj sur la tero. Krom tio, kaj la gobdoj kaj la homoj alfrontas la minacon pri la definitiva pereo de siaj specioj, tial ĉiuj el ili zorgas pri la savo de sia propra “ŝipo”. Aldone al tiu zorgo, la gobdoj cerbumas heziteme kaj konflikteme ankaŭ pri la ebla savo de la teranoj. Tra la tuta epopeo (precipe en la ampleksaj komparoj) aperas granda nombro de bestoj kaj plantoj, apartenantaj al ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj etapoj de la surtera vivo. Al tiuj aldoniĝas ankaŭ aliplanedanaj vivformoj. La granda riĉeco de vivformoj kapablas kelkfoje doni al la leganto la impreson, ke la tuta epopeo estis elpensita kiel bela literatura savŝipo. (Tiun ĉi rimarkon, mi ligas al mia propra emocia reago al la libro – la reago per kiu mi komencis la eseon).
En la postparolo de la libro, Probal Daŝgupto nomas tiujn komparojn “abelajn komparojn”, laŭ la nomo de la aŭtoro kaj la imago pri abeloj en unu el ili. Li trafe priskribas ilin kiel “malobjektaj kaj partoprenaj”, rimarkante ke ili “plulinias la specifan vivadon de  la enfokusaj protagonistoj, daŭrigante ĉi ties agadodramformojn en aliaj tempoj, kontinentoj, speciosferoj, kaj dotante ilin per tiu konkreta mita valideco, kiu signas la epopeojn.” 24
            La amaso de bestnomoj kaj plantnomoj en la ampleksaj komparoj riĉigas ankoraŭ pli la ege buntan vorttrezoron de “Poemo de Utnoa”. En la tuta libro, sed precipe en la ampleksaj komparoj, la aŭtoro ŝajnas ame kolekti por sia epopea “vortŝipo” vortojn apartenantajn al ĉiuj vortspecioj: unuradikaj kaj kunmetitaj, oficialaj kaj neologismaj (inkluzive imagitajn neologismojn aliplanedan-devenajn!).
Indas aldoni ke ofte, la maniero laŭ kiu ĉiu komparo rilatas al sia ĉirkaŭteksto donas apartan humuran spicon al la epopeo.

LA LOKO DE “POEMO DE UTNOA” ENE DE LA ESPERANTA LITERATURO
La Esperanta kulturo havas riĉan trezoron de longaj rakontpoemoj.  La plej frua el ili estas la epopeo “Uranogedio” 25 de Johano Ricci, finverkita en 1926. Mi supozas ke, pro ĝiaj enhavo kaj strukturo, ĝi estas la plej komparebla kaj komparinda kun “Poemo de Utnoa”. Post “Uranogedio”, aperis en Esperanta literaturo multaj aliaj longaj rakontpoemoj, kelkaj el ili jam tre famaj, aliaj ankoraŭ nemulte konataj.26
La ĉ. 7000 versa “Poemo de Utnoa” de Abel Montagut eldoniĝis en 1993, post 10 jaroj de verkado. En 1996, eldoniĝis la ĉ. 10000 versa “Vivo de Prometeo” de Bonipatij Tornado, tri jarojn post la forpaso de sia aŭtoro (do en 1993 ĝi jam estis finita, sed oni ne konas detalojn pri la periodo/j kiam ĝi estis verkita). Tio signifas, ke ĉirkaŭ la jaro 1987, je la centjariĝo de Esperanto, minimume du gravaj epopeoj estis ĝermantaj.
En sia “Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto” 27 eldonita en 2008,  Geoffrey Sutton konstatas la fakton ke, kvankam la longa rakontpoemo estas tre malofta formo en nuntempaj etnaj literaturoj, tamen ĝi estas ofte preferata de verkistoj en Esperanto.  Sutton konkludas la  jenan: “Eble tio rilatas al la interna ideo de Esperanto koncernanta justecon kaj egalecon, kontraŭanta la niatempan supozon, ke globa kultura unuformeco estas akceptebla kaj neevitebla.” 28
Mi aldonas ke, laŭ mi, la entuziasmo de la esperantistaj verkistoj pri longaj rakontpoemoj rilatas ankaŭ al la deziro kontraŭstari la popularan antaŭjuĝon de la neesperantistoj, ke nia kulturo estas “senradika”, ĉar al ĝi “mankas” originalaj proverboj, legendoj kaj longaj rakontpoemoj. Defie, la esperantista kulturo iĝis riĉega je proverboj, legendoj kaj diversaj formoj de longaj rakontpoemoj (epopeoj, sagaoj, didaktikaj eposoj, miksformaj poemegoj ktp)
Indas rimarki, ke Montagut verkis ankaŭ katalunan version de sia epopeo, aperintan prozforme en la sama jaro, kiam la Esperanta versforma versio aperis. 29 Do, la epopeo de Montagut “spiras” ekde komence kaj en Esperanto kaj en la denaska lingvo de la aŭtoro.
En la tuta enhavo de “Poemo de Utnoa”, oni povas trovi eĥojn el “Felikso aŭ Libro de la mirindaĵoj” 30 – fama mezepoka didaktika prozaĵo pri ĉiuj aspektoj de la vivo, verkita en la 13-a jarcento de la kataluna verkisto Ramon Llull. (Felikso, la juna protagonisto de tiu libro, lernas pri Dio, anĝeloj kaj homoj, pri bestoj kaj plantoj, vizitas la paradizon kaj la inferon… La ĉapitro pri bestoj estas aparte fama kaj bele eĥigas la ampleksajn komparojn de “Poemo de Utnoa”.) Llull estis unu el la plej universalemaj mezepokaj verkistoj, tial la katalunaj radikoj de “Poemo de Utnoa” harmonie interplektiĝas kun ĝiaj plurkulturaj radikoj kaj ankaŭ kun la tradicia “puzleco” de la Esperanta kulturo.
En sia enkonduko al “Poemo de Utnoa”, William Auld rimarkas la apartan lokon de tiu epopeo, ne nur en la Esperanta literaturo, sed ankaŭ en la tutmonda kulturo. Auld diras: “Ŝajnas al mi, ke ‘Poemo de Utnoa’ estas la unua vere atentinda fantascienca epopeo en la mondo, kaj unu el tre malmultaj modernaj epopeoj.” 31
En la libroserva retpaĝo de UEA, Ionel Oneţ komentas pri tiu libro koncize kaj trafe: “Jen unu el tiuj originalaj libroj en Esperanto, por kiuj indas (bone) lerni Esperanton.” Tio igas min pensi, ke eble la originaleco de la Esperanta literaturo devus esti pli ofte menciita dum niaj informadoj pri Esperanto en neesperantistaj medioj.
___
PIEDNOTOJ
1 “Poemo de Utnoa”, Abel MONTAGUT, eldonejo Pro Esperanto, Vieno 1993.
2 “Poemo de Utnoa”, paĝo 7
3 “Poemo de Utnoa”, paĝoj 201, 202
4 Mi uzis la retpaĝon “More On The Ummo Contacts” (“Pli multe pri la kontaktoj de Ummo”) http://www.bibliotecapleyades.net/vida_alien/alien_ummites05.htm
5 “Poemo de Utnoa” kanto I, versoj 5-11.
6 “La Genezo. La Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritismo”, Allan KARDEC, elfrancigita de Affonso SOARES, Federaçao Espírita Brasileira 2002.
7 Indas mencii parenteze, ke en la bahaisma tradicio, la ŝipo de Noa estas interpretata kiel simbolo. Laŭ la bahaa profeto, Noa savis la spiritan vivon de tiuj homoj, kiuj sekvis lian moralan ekzemplon:  “Konsideru, ekzemple, ke inter la Profetoj estis Noa. Kiam Li estis vestita per la robo de profeteco kaj instigita de la Spirito de Dio (p)or leviĝi kaj proklami Lian Aferon, kiu ajn ekkr(e)dis je Li kaj konfesis Lian kredon, al tiu favordonita estis nova vivo. Pri tiu homo oni povis sendube diri, ke li estis renaskita kaj revivigita, …” [Fragmento el parto 1 alineo 61 el “Kitáb-i-Íqán” (“Libro de certeco”) de BAHÁ’U’LLÁH, esperantigita de Lidia ZAMENHOF laŭ la versio angligita de Shogi EFFENDI.]
8“Poemo de Utnoa”, postparolo, paĝo 205.
9 “Poemo de Utnoa” kanto II, versoj 361-365.
10 “Poemo de Utnoa” kanto IV, versoj 552-560.
11 Malnova Testamento, Levidoj 19:18.
12 Nova Testamento, Marko 12:31.
13 “Poemo de Utnoa” kanto V, versoj 1216-1217.
14 “Poemo de Utnoa” kanto VI, versoj 122-128.
15 “Poemo de Utnoa” kanto VI, versoj 93-100.
16 “Poemo de Utnoa” kanto VI, versoj 111-118.
17 “Гадкие лебеди”, братья Аркадий  и Борис Натанович СТРУГАЦКИЙ, 1972. / Aĉaj cignoj”, fratoj Arkadij kaj Boris STRUGACKIJ, elrusigita de Aleksandr KERBEL, KD, 2009.
18 Originala citaĵo: “Handle nur nach derjenigen Maxime, durch die du zugleich wollen kannst, dass sie ein allgemeines Gesetz werde. ” [“Grundlegung zur Metaphysik der Sitten” (“Fundamento pri la metafiziko de etiko”), Immanuel KANT, 1785 / “Groundwork of the Metaphysics of Morals” translated by Thomas Kingsmill ABBOTT, published by ReadaClassic.com, USA 2009.]
19
“Poemo de Utnoa” kanto I, versoj 611-615.
20 “Poemo de Utnoa” kanto V, versoj 210-211.
21 “Poemo de Utnoa” kanto III, versoj 449-454.
22 “Poemo de Utnoa” kanto VII, versoj 260-266.
23 “Poemo de Utnoa” kanto II, versoj 598-607.
24 “Poemo de Utnoa” postparolo, paĝo 210.
25 Mi legis nur la fragmenton, kiu aperis en “Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981”. La manuskripto ne estas ankoraŭ eldonita tutece.
26 Jen kelkaj ekzemploj laŭ kronologia ordo:  “La kosmo” (1952) de John FRANCIS, “La infana raso” (1956) de William AULD, “La konflikto de la epokoj” (1961) de Edwin DE KOCK, “Homara epopeo” (1977) de Sylla CHAVES, “Poemo de Utnoa” (1993) de Abel MONTAGUT,  “Vivo de Prometeo” (1996) de Bonipatij TORNADO kaj “Ĥodapro. En tarda sorpotempo“ (2009) de Folke WEDLIN.
27 “Concise Encyclopedia Of The Original Literature Of Esperanto”, Geoffrey SUTTON, Mondial Books, New York 2008.
28 Originala citaĵo: “There may be a correlation with Esperanto’s raison d’être of fairness and equality standing in opposition to contemporary supposition that globalized cultural uniformity is acceptable and inevitable.” (paĝo 12)
29 “La gesta d’Utnoa”, Abel MONTAGUT, Pagès editors, Lleida, 1993.
30 ”Fèlix, o Llibre de les meravelles”, Ramon LLULL, 1289. Mi uzis la francan version: “Félix, ou le Livre des Merveilles”, Raymond LULLE, tradukita de Patrick GIFREU, Anatolia – Éditions du Rocher, 2000.
31 “Poemo de Utnoa”, enkonduko, paĝo 6.