La papilio

LA PAPILIO

Originala afiŝo de 1904, farita de Adolfo Hohenstein

Luiza CAROL

(kun muziko el “SINJORINO BUTTERFLY” de PUCCINI)

ROLULOJ:

KURAKU PAINFULJOY – viro 40-jara, ĝardenisto kaj poeto; filo de japanino kaj usonano.

LA MALJUNULO – japana maljunulo, eksa kuiristo kaj gastejposedanto

KVIN PUPOJ AǓ PANTOMIMISTOJ

KADRO KAJ TEMPO

Sceno 1    – 1945, frue vespere, sur la ruinoj de la urbo Nagasako, mallongan tempon post la eksplodo de la atoma bombo. (Kun kelkaj retrorigardaj scenoj de florplena urbo Nagasako en 1902 kaj 1905.)

Sceno 2    – 1945, sekva tago, sama loko, sama horo.

SCENO 1.

Nuba frua vespero. La ruinoj de Nagasako mallongan tempon post la eksplodo de la atoma bombo en 1945. En angulo sidas maljunulo, manĝante el bovlo. Orkolora papilio eniras la dezertan pejzaĝon. Eniras Kuraku Painfuljoy, 40-jara viro, kun botelo da drinkaĵo en la mano. Kuraku sekvas la papilion, stumblas kaǔze de la maljunulo, senvole puŝas lin.

 LA MALJUNULO: Hej! Rigardu kien vi iras!

KURAKU: Ho! Kial vi elektis ĉi tiun lokon por manĝi? Kion vi faras ĉi tie?

LA MALJUNULO: Kion vi faras ĉi tie?

KURAKU: Kial vi sidas ĝuste ĉi tie?

LA MALJUNULO: Kial vi kuras ĝuste ĉi tie?

KURAKU: Iru for! For! Ne plu ĝenu min!

LA MALJUNULO: Vi iru for! Mi venis ĉi tien antaǔ vi.

KURAKU: Iru for! Kion vi volas? Ĉu vi algluiĝis ĉi tie por la tuta tago?

LA MALJUNULO: Ne ĝenu min! Vi iru for! Vi timigis kaj forpelis miajn pensojn. Vi ĵus forpelis spiriton de mortinto.

KURAKU: Kion vi volas diri?!

LA MALJUNULO: Ĉu vi ne vidis papilion? Orkoloran papilion. Mi estis ĉi tie, ĝuste ĉi tie. Vi rapidis ĉi tien kaj fortimigis ĝin.

KURAKU: Do, ankaǔ vi vidis la papilion? Mi sekvis ĝin delonge.

LA MALJUNULO: Mi ja vidis la papilion. Se ĝi estis papilio. Sed mi opinias, ke ĝi estis spirito.

KURAKU: Mi estis la unua, kiu vidis ĝin. Mi sekvis ĝin, kiam mi stumblis kaǔze de vi. Do, ankaǔ vi opinias, ke ĝi estis spirito…

LA MALJUNULO: Jes, kompreneble. Kion povus serĉi papilio tie ĉi? Papilio en Nagasako? Post la eksplodo de la atoma bombo? Neniu floro restas tie ĉi. Kial papilio venus tien ĉi? Kial?

KURAKU: Ankaǔ mi pensis same. Mi timis, ke ĝi estas nur kreaĵo de mia fantazio. Verdire, mi estas iomete ebria. Ĉiukaze, se tiu papilio estas spirito, ĝi serĉas min.

LA MALJUNULO: Ne, ne, ne. Min ĝi serĉas. Mi delonge atendas ĝin. Mia filo mortis tie ĉi, antaǔ 20 jaroj. Tiu spirito venis tien ĉi ne hazarde.

KURAKU: Mia patrino mortis tie ĉi, antaǔ 40 jaroj. Ŝia nomo estis Ĉo-Ĉo: Papilio. Mi vidis la papilion antaǔ ol vi. Mi rimarkis ĝin, kiam ĝi estis je la piedo de la monteto. Ŝajnis al mi, ke ĝi volas montri al mi ion… aǔ iun. Kaj ĝi venigis min tien ĉi. Ĝuste tien ĉi.

LA MALJUNULO: Eble ne estas tute hazarde, ke vi kaj mi renkontiĝis tie ĉi…

KURAKU: Ĉu vi vere kredas je spiritoj?

LA MALJUNULO: Kiel mi povus ne kredi? Mi eĉ parolas kun ili kelkfoje. Ili aperas en miaj sonĝoj. Spiritoj ne estas tiom mensogemaj kiel homoj. Se vi longtempe pensas pri iu spirito, ĝi aperas en unu el viaj sonĝoj aǔ ĝi sendas al vi ian signon. Ĉu ankaǔ vi kredas je spiritoj?

KURAKU: Mi ne scias, kion diri. Mia patrino kredis je ili, sed ŝi kredis ankaǔ je la kristana Dio.

LA MALJUNULO: Ĉu ŝi instruis vin preĝi al la spiritoj?

KURAKU: Mi ne memoras pri tio. Mi estas orfa ekde kiam mi aĝis tri jarojn kaj duonon. Vartistino zorgis pri mi, kaj ŝi kutimis rakonti al mi pri la spiritoj de la mortintoj. Mi ja kredis je spiritoj, kiam mi estis infano. Poste, longtempe mi ne plu kredis je ili. Kaj nun, subite… mi sentis ion, kiam mi vidis tiun papilion. Mi ne scipovas klarigi, kion mi sentis. Mi rememoris… la ĉi tiean ĝardenon kun azaleoj kaj hidrangeoj…

LA MALJUNULO: Kaj ĉerizarboj…

KURAKU: Jes, jes… kaj ĉerizarboj… (Li puŝas la rubaĵon kaj malkovras frakasitan framon.) Ĉu vi memoras tiun ĉi pordon? Jen tiu ĉi pordo, kiu nun disigas nenion de nenio…

LA MALJUNULO: Dum dek jaroj… tra tiu ĉi pordo pasis mia filo ĉiutage…

KURAKU: Ĉi tie… vidu, ĉi tie troviĝis malgranda tablo… Panjo kutimis alporti al mi pleton kun teo… En mia menso mi vidas ŝin venantan… vestitan per violkolora silka robo…

LA MALJUNULO: Mi neniam trapasis tiun ĉi pordon. Mi kverelis kun mia filo, antaǔ ol li transloĝiĝis tien ĉi. Pli malfrue, post kiam li mortis, mi venis ĉi tien por vidi la domon kaj la ĝardenon… Sed mi ne iris enen. De ekstere, mi rigardis la florantajn ĉerizarbojn…

KURAKU: Florantaj ĉerizarboj… Etaj petaloj falis sur la robon de mia patrino…

LA MALJUNULO: Hmm… Tre poemece! Askultu: ĉu vi estas poeto?

KURAKU: Jes… fakte, ne… tio estas… iel… hmmm… Kiel vi divenis tion?

LA MALJUNULO: Mi ja konis poetojn dum mia vivo. ” Etaj petaloj/ falis sur la robon de/ mia patrino…”  Tiuj estas vortoj de poeto.

KURAKU: Mi estis poeto, foje. Nun mi ne plu estas.

LA MALJUNULO: Vi ja estas. Homo kiu kuras post papilio tra la ruinoj de Nagasako… ja estas poeto. (Paǔzo.)

KURAKU: Kaj vi diris, ke vi venis tien ĉi ne hazarde, ĉu?

LA MALJUNULO: Hmm… Mi opinias, ke nenio okazas tute hazarde en la vivo. (Paǔzo.) Ĉu vi hastas?

KURAKU: Kien mi hastu? Neniu atendas min. (Li trinkas el la botelo.) Mi havis tiom da malbonŝanco: mi renkontis la spiriton de Panjo, ĝi gvidis min ĉi tien kvazaǔ ĝi volis… ĝi volis… (Li faras geston de rezigno.) Vi kulpas, ke ĝi malaperis.

LA MALJUNULO: Malbonŝanco? Mi ne scias… Eble tio estas bonŝanco por ni ambaǔ…

KURAKU: Bonŝanco? Kion vi volas diri? Kia speco de bonŝanco?

LA MALJUNULO: Mi rakontus al vi historion, pri malbonŝanco kaj bonŝanco. Ĉu vi volas aǔskulti ĝin?

KURAKU: Jes… Mi ŝatas rakontojn. Sed mi ne volas aǔskulti ĝin ĉi tie. Foriru ni…

LA MALJUNULO: Nu, se vi hastas, foriru, foriru… Mi daǔre ripozos iom.  (Li manĝas.)

KURAKU: Ne, ne… Mi ne hastas. (Paǔzo.) Kaj vi? Ĉu vi estas filozofo, hazarde?

LA MALJUNULO: Filozofo? Mi? Kio okazas al vi? Mi estas simpla maljunulo…

KURAKU: Vi ŝajnas stranga homo… kiel mi diru…

LA MALJUNULO: Kio ekzakte ŝajnas al vi stranga, rilate min?

KURAKU: Ĉio… mi volas diri ke… homo kiu manĝas trankvile sur la ruinoj de Nagasako… homo kiu pretas diri rakonton al nekonato… kiel mi diru… Mi ne scias, ĉu vi estas ege stulta aǔ ege saĝa…

LA MALJUNULO: Hmm… Mi estas ege libera. Mi havas liberan animon. Tio estas ĉio. Ĉu vi komprenas?

KURAKU: Ne. (Paǔzo.)

LA MALJUNULO: Ĉu vi volas aǔskulti rakonton?

KURAKU: Veran rakonton?

LA MALJUNULO: Jes.

KURAKU: Pri malbonŝanco kaj bonŝanco?

LA MALJUNULO: (Kapjesas.)

KURAKU: (Ne tro entuziasme.) Rakontu.

LA MALJUNULO: Ĉu vi vere deziras aǔskulti?

KURAKU: Rakontu.

LA MALJUNULO: Aǔskultu. Antaǔ longe, kiam mi estis juna, mi estis tre soleca kaj malriĉa. Mia sola posedaĵo estis unu bovino. Unu tagon, la bovino falis en profundegaĵon kaj mortis. Nu, kion vi opinias pri tio? Ĉu mi estis malbonŝanca?

KURAKU: Jes ja… Vi certe estis malbonŝanca…

LA MALJUNULO: Ankaǔ mi pensis tiel. Sed atendu iom kaj vi vidos… Kiam mi komprenis, ke mi posedas nenion, mi forlasis la vilaĝon por serĉi laboron aliloke. Fin-fine mi trovis gastejposedanton, kiu akceptis min kiel helpanton de sia kuiristo. Mi ricevis liton kaj manĝon kaj komencis lerni kuirarton. Nu, kion vi opinias nun? Ĉu la morto de mia bovino estis por mi malbonŝanco?

KURAKU: Oh, tiukaze… vi bonŝancis!

LA MALJUNULO: Ankaǔ mi opiniis tiel. Sed atendu momenton kaj vi vidos… La gastejposedanto dungis nur tri kuiristo-helpantojn, sed la festenoj daǔris tagojn kaj noktojn, dum labortagoj kaj festotagoj. La kuiristo ja instruis al ni la metion, sed li ne lasis al ni sufiĉan tempon por ripozi.  Ni apenaǔ povis dormi kelkajn horojn tagnokte. Rilate manĝaĵon, mi rememoras, ke ni ricevis nur tion, kion la klientoj postlasis. Nu, kion vi opinias nun? Ĉu la morto de mia bovino estis aǔ ne estis malbonŝanco por mi?

KURAKU: Jes, fakte… vi estis malbonŝanca… (Li supozas ke la rakonto finiĝis kaj stariĝas por foriri.)

LA MALJUNULO: Ankaǔ mi opiniis tiel. Sed atendu iom kaj vi vidos… Foje, en la gastejon venis familio kun du junulinoj, kaj mi ekamiĝis al unu el ili. Tiu junulino estis la plej granda amo de mia vivo. Se mi ne estus laborinta en tiu gastejo, mi ne ekkonus ŝin. Se mia bovino ne mortintus, mi neniam estus alveninta al tiu gastejo. Nun, kion vi diras?

KURAKU: Vidu… Tiu ĉi rakonto via estas senfina…

LA MALJUNULO: Jes, jes, ĝi estas senfina rakonto. Ĉar ĝi estas vera. Veraj historioj estas senfinaj. Mi rakontis ĝin al vi, ĉar vi konsideris vin malbonŝanca pri tio, ke la papilio malaperis senspure.

KURAKU: Ho jes, jes… Kaj nun? Kion ni atendu? Ĉu granda bonŝanco okazos?

LA MALJUNULO: Ĉu vi ne vidas, ke la bonŝanco jam venis al ni ambaǔ? Ni renkontiĝis. Du homoj, kiuj ŝatas rakontojn. Ni bonŝancas pri tio, ke ni renkontiĝis!

KURAKU: (Senentuziasme.) Ĉu vere? Bone, ni diru, ke ni bonŝancas… (Paǔzo. Li oscedas.) Mi povus akompani vin al via hejmo, se vi volas. Kie vi loĝas?

LA MALJUNULO: Nenie. Mi delonge havas nenian familion aǔ hejmon. Mi havas nenion perdeblan. Nun mi estas libera. Mi spektas la vivon, kiu faras kaj malfaras aferojn. Tio estas ĉio. Mi spektas.

KURAKU: Kaj kion vi vidas, kiam vi spektas min?

LA MALJUNULO: Kion mi vidas? (Li rigardas la alian atente.) Mi vidas solecan homon, dronintan en profundan malgajon… Via animo glaciiĝis, neniu vento movas ĝin… Nek amo nek malamo troviĝas en ĝi…

KURAKU: (Subite.) En mia koro troviĝas dezerto, samkiel dezerto de neloĝata planedo! Kaj mi sentas neniun deziron por transpasi tiun ĉi dezerton. Mi ne havas eĉ la plej malgrandan esperon, ke trans la dezerto en mi mem ekzistas io, por kio indas vivi.

LA MALJUNULO: Homo, kio okazas al vi? Kio igis vin perdiĝi en tia dezerto ene de vi mem? Kion precize vi perdis?

KURAKU: Mi perdis ĉion… ĉion…

LA MALJUNULO: Ĉu ĉion? Mi vidas, ke via korpo estas tuteca.

KURAKU: Jes… Mia korpo estas tuteca…

LA MALJUNULO: Ĉu vi perdis vian edzinon? Viajn infanojn?

KURAKU: Ne.

LA MALJUNULO: Do, vi nenion perdis, krom la domo, ĉu?

KURAKU: Domon mi ne perdis, ĉar mi ne havis. Miaj edzino kaj infanoj troviĝas nun ĉe miaj  bogepatroj, en la insulo Hokajdo. Mi estis loĝinta sola en Nagasako, en luita apartamenteto. Kiam la katastrofo okazis, mi hazarde troviĝis for de la urbo.

LA MALJUNULO: Vi vivas, via korpo estas tuteca, vi perdis neniun kaj nenion… Vi ne rajtas plendi, amiko… tute ne…

KURAKU: Mi scias, ke mi ne devus plendi. Tiom multaj homoj mortis… Tiom multaj aliaj ege vundiĝis… Mi ja vivas, sed ne havas kion fari per mia vivo… Ĉu vi komprenas? Mi ne volas reveni al mia familio. Mi ne plu volas resti en Nagasako. Mi nenie povas trovi mian lokon. (Li flustras.) Min hantas malnova malbeno: la malbeno de la dio Sarundasiko. Tiu estas malbeno pro perfido de praavoj.  (Paǔzo.) Tiu estas la malbeno kiu persekutis miajn gepatrojn, kaj nun ĝi persekutas ankaǔ min. Mi volas forkuri, kaŝi min, malaperi el la vivoj de miaj edzino kaj infanoj. Mi estas malbenita homo. Mi ne volas damaĝi iliajn vivojn per la ŝarĝo de mia malbeno. Helpu min forkuri, maljunulo, helpu min forkuri!

LA MALJUNULO: Kien vi volas forkuri el vi mem, homo?

KURAKU: En la Puran Landon de la budhismaj sanktaj skriboj. Mi sentas, ke vi troviĝas tie… Mi kapablas vidi vin kaj aǔdi vin… sed mi ne kapablas proksimiĝi al vi. Helpu min transpasi la nevideblan sojlon, helpu min… Mi sentas ke vi malsimilas min, mi sentas ke vi estas saĝa kaj serena, mi sentas ke vi havas internan forton kiu mankas al mi… Viaj okuloj radias trankvilon, kiun mi neniam konis. Mi sopiras pri via interna paco. Tiu papilio… ja sciis, kien ĝi gvidis min. Ĝi ne vane gvidis min al vi. Helpu min! (Longa silento.)

LA MALJUNULO: Vi sopiras pri mia interna paco. Kiel vi povas koni la prezon kiun mi pagis por ĝi… Ĉiu homo konas sian propran vojon tra la vivo. La Pura Lando apartenas al liberaj animoj. Via animo ne estas libera. Ankoraǔ ne. Kiam vi estos vere libera, vi trovos la Puran Landon en via koro. Neniu forkuras en la Puran Landon. Neniu kaŝas sin en la Pura Lando. La vojo al la Pura Lando ja estas belega, sed nur por tiuj, kiuj kapablas vidi ĝin… Malbenita homo ne kapablas vidi ĝin. Simple ne kapablas. Aǔskultu min. Mi scias, kion signifas malbeno. (Paǔzo.) Unue, vi devas liberigi vin el la malbeno.

KURAKU: Sed kion mi devus fari? Kiel mi liberigu min el la malbeno de Kami Sarundasiko? Diru ion… Diru ion ajn, eĉ stultaĵon, nur diru ion ajn!

LA MALJUNULO: Mi ne kapablas helpi vin. Mi ne kapablas liberigi iun el malbeno.

La tamburoj “Taiko” aǔdiĝas el malproksime. Aǔdiĝas la basa voĉo de la onklo de Ĉo-Ĉo San, alvokante la dion:  “Kami Sarundasiko!” Kuraku drinkas el la botelo. Li levas la pugnon al la ĉielo.

KURAKU: Kami Sarundasiko! Hej, Kami Sarundasiko! (Li leviĝas, ŝajnas kreski kune kun siaj vortoj.) Tiom longe, kiom mi vivos, vi ne venkos min, Kami Sarundasiko! Tiom longe, kiom mi vivos, mi luktos kontraǔ vi!

La tamburoj “Taiko” respondas lian alvokon. Poste, li turnas sin al la maljunulo. Intertempe ankaǔ tiu ĉi leviĝis. La maljunulo konsterniĝas pri la subita forto de Kuraku kaj milde atingas lin.

KURAKU: Ne ĝenu min. Se vi ne kapablas helpi min, foriru! Lasu min lukti sola kontraǔ mia malbeno.

LA MALJUNULO: Se vi decidis lukti kontraǔ la malbeno, tio signifas ke vi komencas liberigi vin el ĝi, kaj vi ne bezonas iun aǔ ion por tio. Mi ŝatus ekscii pli multon pri tiu malbeno.

KURAKU: Ĉu vi vere deziras ekscii pli multon pri tio?

LA MALJUNULO: Jes ja. Mi volas ekscii kiel eble plej multe pri la malbeno de Kami Sarundasiko.

KURAKU: Kial?

LA MALJUNULO: Nu… ĉar mi ŝatas rakontojn. Sed ne la malverajn aǔ la sensencajn rakontojn. Mi scivolas, precize kial kaj kiam iu afero komenciĝis. Precipe kiam temas pri malbenoj.

KURAKU: Hmm… Mi ne estas babilema homo. Sed mi havas pli kaj pli fortan senton, ke tiu papilio gvidis min tien ĉi por babili kun vi. Do… ĉu mi rakontu al vi la tutan historion ekde la komenco?

LA MALJUNULO: Ekde la komenco. Kaj rakontu nur la Veron! La tutan Veron! Alie, tio estus nur “rakonto”, ne la vivo mem. Kiel mi povus kompreni la vivon… el fragmentoj? El pecetoj de la Bono kaj de la Malbono?

KURAKU: Nu… Neniu povus rakonti la tutan aferon. Sed… mi klopodos klarigi al vi kiel la malbeno komenciĝis.   (Paǔzo.) Rigardu! Tie, sur tiu monteto,  troviĝis foje la Kristana Misiejo de Nagasako. Ĉu vi rememoras ĝin?

MALJUNULO: Jes, kompreneble. Tiu estis la unua kristana misiejo en Japanujo.

KURAKU: Mia patrino Ĉo-Ĉo San kutimis viziti ĝin tre ofte. Fin-fine, ŝi edzigis usonan mararmean leǔtenanton, kiu nomiĝis Benjamin Franklin Pinkerton.

La pordoframo iĝas la kadro de malgranda scenejo, kie okazas pupspektakleto aǔ pantomimeto, akompanita de muziko el la opero “Sinjorino Butterfly”. Tiu ĉi spektakleto ilustras la vortojn de Kuraku. Ĝi bezonas 5 rolulojn: Benjamin Franklin Pinkerton, Ĉo-Ĉo San, la onklo de Ĉo-Ĉo, Kate kaj la infano Kuraku. Ĉio okazas sur du niveloj: Kuraku kaj la maljunulo ne povas vidi la etan scenejon. La agado okazanta sur la eta scenejo estas la resumo de la originala libreto por la opero “Sinjorino Butterfly” de Puccini.

KURAKU: (Trinkas el la botelo.) Mia patro ne scipovis la japanan, tamen li ja sciis, ke la nomo de mia patrino, Ĉo-Ĉo, signifas “Papilio”. Li kutimis voki ŝin en la angla:

Pinkerton kaj Ĉo-Ĉo San aperas sur la eta scenejo. Pinkerton alvokas ŝin: “Butterfly! Butterfly!”

KURAKU: Miaj gepatroj geedziĝis en Nagasako, laǔ la japana tradicio. Ĝuste en tiu ĉi ĝardeno, okazis la geedziĝa festo. Tiam Panjo estis amanta kaj ĝoja. Tiam ŝi estis tre juna, preskaǔ knabino.

Sur la eta scenejo aperas Ĉo-Ĉo. Aǔdiĝas koruso kiu kantas: “Tiom multe da ĉielo! Tiom multe da maro!… Milda venteto blovas!… Tiom multe da floroj!” Ĉo-Ĉo kantas: “Sur la maro kaj sur la tero, mi estas la plej feliĉa junulino el Japanujo. Ne! El la mondo! Geamikoj, mi respondis al ama alvoko. Mi estas sur la sojlo de amo, kie renkontiĝas ĉiuj feliĉoj apartenantaj al la vivantoj kaj la mortintoj.”

KURAKU: Panjo estis  orfa, ĉar ŝia patro estis sinmortiginta. Ŝin prizorgis onklo, kiu estis budhisma pastro. Tiu ne volis, ke Panjo edzigu alilandanon, kaj ege malplaĉis al li ke ŝi spertu la influon de la kristana religio. Dum la geedziĝa festo, la onklo de Panjo venis ĉi tien kaj malbenis ŝin. Li akuzis ŝin pri perfido de la religio de praavoj. Tiutage, la onklo eldiris teruran malbenon. Li alvokis venĝeman dion: Kami Sarundasiko.

Sur la eta scenejo aperas la onklo, kiu krias al sia nevino: “Ĉo-Ĉo San! Ĉo-Ĉo San! Hontu! Kion vi faris ĉe la Misiejo?”. La onklo parolas al la spektantoj, kvazaǔ tiuj estus la gastoj ĉe la edziĝfesto: ” Ŝi perfidis la religion de siaj praavoj!” La onklo alvokas la dion: “ Kami Sarundasiko!”  Kaj denove li krias al Ĉo-Ĉo: “Terura sufero minacas vian aĉan animon! Vi forlasis nin, tial ni forlasas vin!”

KURAKU: Kelkajn monatojn post la geedziĝa festo, la malbeno efektiviĝis. Mia patro foriris al Usono kaj promesis reveni la sekvan printempon. Poste, li neniam skribis al Panjo. Li lasis ŝin kompreni la veron per lia silento… Tipa malkuraĝo de viro, kiu ne kapablas rigardi virinon rekte en la okulojn kaj diri al ŝi klare, ke li ne plu volas resti kun ŝi. Li ne kapablis eĉ skribi al ŝi leteron, por ke ŝi ne atendu lin… (Paǔzo.) Kiam li foriris, mia patro ne sciis, ke Panjo estis graveda…  (Paǔzo.) Mia kompatinda patrino estis tre sensperta. Mia patro estis la unua kaj la lasta viro en ŝia vivo. Ŝi imagis, ke la kristanaj viroj pli fidelas ol la aliaj. Panjo sincere kredis je Dio, kiun ŝi nomis “la amerika dio”.

Sur la eta scenejo, Ĉo-Ĉo kantas: “La japanaj dioj estas dikaj kaj maldiligentaj. Mi certas, ke la amerika Dio respondas pli rapide al tiuj, kiuj petegas Lin. Sed… mi timas pri tio, ke eble Li ne scias, ke ni apartenas al Lia familio.”

KURAKU: Panjo atendis mian patron unu jaron… kaj ankoraǔ unu jaron… kaj ankoraǔ unu jaron… Intertempe, mi naskiĝis. Ŝi nomis min “Doloro”. Ŝi diradis, ke ŝi nomos min “Ĝojo” kiam mia patro revenos hejmen. Sed fakte lia reveno ne alportis ĝojon al Panjo. Mia patro revenis al Nagasako post tri jaroj, kune kun sia nova edzino Kate.

LA MALJUNULO: Kaj kio okazis al vi?

KURAKU: Mia patro eksciis, ke li havas filon kaj decidis preni min en Usonon. Kate, lia usona edzino, promesis zorgi pri mi kvazaǔ mi estus ŝia propra filo. Sed Panjo sentis sin tiom ofendita kaj humiligita, ke…

LA MALJUNULO: …ke?

KURAKU: … ke ŝi sinmortigis.

LA MALJUNULO: Ĉu vere?

KURAKU: Jes. Ŝi estis 19-jara. Ŝi enpikis ponardon en sian ventron. Temis pri ponardo de samurajo. La ponardo de ŝia patro.

LA MALJUNULO: Ĉu ŝia patro estis samurajo?

KURAKU: Jes, mia avo estis samurajo. Li estis sin mortiginta antaǔ longe, pro la ordono de la imperiestro. Ankaǔ Panjo volis morti kiel samurajo. Ŝi prenis la malnovan ponardon kaj legis la lastan fojon la vortojn, kiujn ŝi ege bone konis, la vortojn, kiujn la imperiestro gravurigis sur ĝian tenilon, kiam li sendis ĝin al mia avo. Tiuj vortoj estis mesaĝo, kiu signifis la imperiestran ordonon pri sinmortigo.

Sur la eta scenejo, Ĉo-Ĉo laǔtlegas la vortojn gravuritajn sur la ponardon: “Kiu ne kapablas vivi honore, devas morti honore.”

KURAKU: Kion mi rakontis al vi ĝis nun, mi scias de mia vartistino Suzuki. Kion mi mem rememoras, estas la momento, kiam Panjo adiaǔis min.

Sur la eta scenejo troviĝas Ĉo-Ĉo kaj la infano Kuraku. Ŝi kantas: “Vi, kiu venis al mi el la Paradizo, rigardu la vizaĝon de via patrino, por ke vi rememoru ĝin. Rigardu min atente! Adiaǔ, karulo…”

KURAKU: Poste, Panjo diris al mi iri en la ĝardenon. Kiam mia patro alvenis por preni min, Panjo ne plu estis vivanta

Sur la eta scenejo, Pinkerton krias:

“Butterfly! Butterfly!” Poste, la eta scenejo malaperas.

LA MALJUNULO: Terure. Kaj vi admiras vian patrinon, pro kio ŝi faris?

KURAKU: Mi? Mi neniam pardonis ŝin pri tio! Imagu: juna kaj sana virino… sin mortigis kaj lasis min orfa! Ŝi povintus batali kontraǔ la malfeliĉo, kontraǔ la malbeno de Kami Sarundasiko… Panjo sin mortigis nur por venĝi sin kontraǔ mia patro. Panjo estis revema. Ŝi postulis senfinan amon de mia patro… Kiam ŝi komprenis, ke tio ne eblas, ŝi postulis senfinan penton de li. Kaj tio estis precize, kion ŝi ricevis. Mia patro ege suferis. La malbeno de  Kami Sarundasiko atingis ankaǔ lian animon. Li tiom suferis, ke lia koro malsaniĝis, kaj li mortis sur la ŝipo, vojaĝante al Usono. Mi iĝis kaj senpatrina kaj senpatra, kiam mi aĝis nur tri jarojn kaj duonon. Mi atingis la urbon San Francisco, kune kun Kate kaj Suzuki.

LA MALJUNULO: Ĉu Suzuki estis via vartistino?

KURAKU: Jes. Ŝi estis la servistino de Panjo en Nagasako. Mia patro permesis al ŝi akompani min en Usonon. Suzuki zorgis pri mi dum la sekvaj 10 jaroj; poste ŝi edziniĝis kaj foriris. Danke al ŝi, mi ne forgesis la japanan. Suzuki rakontis al mi malnovajn historiojn pri la spiritoj de la praavoj. Ŝi estis la sola, kiu rakontis al mi pri Panjo. Kate neniam parolis kun mi pri Panjo.

LA MALJUNULO: Ĉu vi loĝis kun Kate, en Usono?

KURAKU: Jes. Kate respektis sian promeson. Ŝi kreskigis min samkiel siajn proprajn gefilojn, sed ŝi ne amis min samkiel ilin. Mi sentis min iel fremda, mi estis “tolerata” en la familio. Mi ja sentis la malbenon de Kami Sarundasiko, la saman malbenon, kiu persekutis miajn gepatrojn.

LA MALJUNULO: Ĉu Kate edziniĝis denove?

KURAKU: Jes. Ŝi havas unu filinon kaj du filojn. Ili ĉiuj loĝas en Kalifornio. Nur lastatempe mi eksciis, ke ili vivas. (Paǔzo.)

LA MALJUNULO: Ĉu vi estas baptita kiel kristano?

KURAKU: Jes. Oni nomis min Benjamin, samkiel mia patro. Sed Suzuki ofte rememorigis al mi, ke Panjo nomis min “Doloro” kaj esperis nomi min “Ĝojo” je la reveno de mia patro. Kiam mi komencis verki poemojn, mi kunmetis ambaǔ nomojn, kiujn Panjo elpensis por mi. Mi kunmetis ilin kaj en la japana kaj en la angla. Mi subskribis miajn versojn: “Kuraku Painfuljoy”.

LA MALJUNULO: En kiu lingvo vi verkis?

KURAKU: Kaj en la angla, kaj en la japana. Mi verkis du-lingvajn poemojn. (Paǔzo.)

Estas malfrue.

LA MALJUNULO: Estas malfrue. Ĉu vi ne volas manĝi kun mi? (Manĝas.)

KURAKU: Vidu tiun ĉi peceton da fajenco. Foje, ĝi estis parto de taso. (Paǔzo.)

LA MALJUNULO: Kaj vi diris, ke vi ne estas poeto?

KURAKU: Foje, mi ja estis.

LA MALJUNULO: Se vi estis, vi daǔre estas. Mi jam konis poetojn al kiuj okazis similaj aferoj. Poetoj kelkfoje ĉesas verki, kaj post kelka tempo verkas denove, eĉ pli bone ol antaǔe. Vi diris, ke vi subskribis viajn poemojn kiel?

KURAKU: Kuraku Painfuljoy.

LA MALJUNULO: Kuraku Painfuljoy… Kaj vi verkas dulingve… En kiu lingvo vi verkas unue?

KURAKU: Tio dependas de la maniero, laǔ kiu miaj pensoj fluas: unu strofo povas veni en la angla, la sekva en la japana… Poste mi tradukas la versojn el la angla en la japanan, el la japana en la anglan, ree kaj ree… ĝis kiam ambaǔ versioj kontentigas min.

LA MALJUNULO: Ĉu tio ne fariĝas malsimpla?

KURAKU: Ne. Mi tradukas vortojn el unu  lingvo en alian kvazaǔ mi verŝus teon el unu taso en alian.  Kiam mi estis eta infano, Panjo kutimis verŝi mian teon el unu taso en alian, ĉar ŝi ne volis, ke ĝi estu tro varma por mi… Tio estas unu el la tre malmultaj aferoj, kiujn mi rememoras pri Panjo…

LA MALJUNULO: Teo malvarmiĝas, kiam oni verŝas ĝin el unu taso en alian. Ĉu poezio ne malvarmiĝas, kiam oni tradukas ĝin?

KURAKU: Mi malŝatas varmegan teon. Ankaǔ miaj poemoj ŝajnas al mi malbonaj, kiam ili bolas varmigitaj de freneza entuziasmo. Se mi tradukas poemon ree kaj ree, mi provas plibonigi ĝin. Ŝajnas al mi, ke vin ja interesas poemoj.

LA MALJUNULO: En mia junaĝo, mi estis kuiristo longtempe. Mi eĉ sukcesis fariĝi posedanto de gastejo. La klientoj, kiuj venadis tien estis tre diversaj, kaj mi kutimis babili kun ili. Homoj, kiuj bone manĝas kaj trinkas, multe babilas; ili rakontas verajn historiojn pri sia vivo aǔ pri la vivoj de aliaj… Mi renkontis ĉiuspecajn homojn. La  rakontoj estis tiom multaj, kiel la klientoj. Mi eĉ havis kelkajn klientojn, kiuj kutimis renkontiĝi ĉe mia gastejo ĝuste por deklami poemojn kaj pridiskuti ilin. Mi opinias, ke poezio similas kuiradon: ambaǔ estas miksaĵoj de arto, scienco kaj lerteco; ambaǔ kapablas doni al oni la senton de harmonia miksaĵo de ĉiuj elementoj de la naturo: fajro, tero, aero, akvo.

KURAKU: Mi ŝatas, kion vi ĵus diris. Vi devus surpaperigi tiujn vortojn. Vi diris iun specon de poemo.

LA MALJUNULO: (Ridetas, poste daǔrigas la babiladon serioze.) Ekde kiam vi verkas poemojn?

KURAKU: Ekde kiam mi lernis subskribi mian nomon en du lingvoj: “Kuraku Painfuljoy”. Mia subskribo fariĝis dulingva poemo. Unue mi kreis mian subskribon, kaj poste venis ĉiuj aliaj poemoj. Sed nun… mia fonto de poezio sekiĝis…

LA MALJUNULO: Kial?

KURAKU: Kiel mi povas scii? Eble ĉar mi konsideras poezion precipe kiel komunikilon. Mi opinias, ke oni devas ami la mondon, por ke oni volu babili kun ĝi kaj pri ĝi. Eble oni povus verki beletraĵojn ankaǔ kiam oni malamas la mondon. Mi nek amas nek malamas. Mia koro estas dezerta, samkiel ŝtona planedo. Mi perdis manuskripton dum la katastrofo de tiu ĉi urbo. Tio estis dika kajero enhavanta ĉiujn poemojn, kiujn mi verkis dum la kvar jaroj de milito. Fakte mi verkis multajn aliajn poemojn sur apartaj paperoj, sed mi forĵetis grandan parton el ili. Mi kopiis en tiun kajeron nur la poemojn, kiujn mi opiniis la plej bonaj. Nun ili malaperis, kune kun la apartamento, kie mi loĝis. Ili fandiĝis. Ĉu vi opinias, ke tio suferigas min? Ne, tio tute ne gravas por mi. Mi  neniun amas, al neniu mi povus doni tiujn vortojn, elirantajn el miaj koro kaj menso. Eĉ al miaj infanoj mi ne povus doni ilin. Se tiu kajero ne estus perdiĝinta, mi mem forĵetus ĝin. Mi ne bezonas ĝin.

LA MALJUNULO: (Li manĝas. Li proponas al Kuraku kelkajn rizokukojn. Kuraku rifuzas ilin, per mansigno. ) Ĉu vi ne malsatas? Vidu… mi serioze pensas pri vi. Iel, vi ŝajnas ridinda. Epoko estas falanta, alia epoko estas naskiĝanta ĉirkaǔ vi, la historio skuiĝas ĝisfundamente, kaj vi… vi pensas nur pri vi mem!

KURAKU: Ho ne, ne! Ĉu vi komprenis nenion el ĉio, kion mi rakontis al vi? Temas ne nur pri miaj poemoj. Homo, ĉu vi komprenas, kio okazis al mi? Mi perdis mian fidon je vortoj! Kiu ĉesas fidi vortojn, tiu ĉesas fidi homojn. Kiu ĉesas fidi homojn, tiu ne plu sentas sin homo. Terura afero okazas al mi, terura afero…

LA MALJUNULO: Eble ĝuste  tial, vi devus reverki tiun perditan manuskripton. Provu rememori viajn proprajn poemojn. Eble viaj pasintaj vortoj nun revenus al vi kiel balzamo, kiel beno. Provu…

KURAKU: Ne, mi ne povas. Mi ne estas nun la sama persono. La perditaj poemoj restos perditaj.

LA MALJUNULO: Ĉu tiuj perditaj poemoj ne estis publikitaj en beletraj revuoj aǔ krestomatioj?

KURAKU: Ha, ha! Ĉu vi opinias, ke mi publikigis poemojn dum la milito? Ha, ha! Ne. Mi nenion publikigis dum la milito. Mi kaŝis min dum kvar jaroj.

LA MALJUNULO: Ĉu vi kaŝis vin?!

KURAKU: Kion alian mi povintus fari en Japanujo dum la milito? Ĉu mi dirintus laǔte, ke mi estas la filo de usona mararmea levtenanto? Ĉu mi publikigintus miajn dulingvajn poemojn, en kiuj mi protestis kontraǔ la milito? Kiu bezonis poemojn verkitajn de homo kun du patrujoj, konsiderata kiel ano de etna minoritato en ambaǔ? Kiu bezonis poemojn verkitajn de orfo… jes, orfo, kiun du patrujoj adoptis, “toleris” kaj malbenis? Kiel forpelita besto mi kaŝis min dum la milito… kiel besto…

LA MALJUNULO: Per kio vi perlaboras? Mi ja scias, ke per la verkado de poemoj oni neniel povas vivteni sin, eĉ dum tempo de paco.

KURAKU: Mi estas ĝardenisto. Tio estas mia profesio, kiun mi lernis de mia bopatro. Mi lernis kreskigi florojn; mi ŝatas aranĝi parkojn, ĝardenojn kaj forcejojn. Sed dum la milito mi faris ajnan laboron, kiun mi trovis. Mi ne estis tro elektema. Mi laboris kiel portisto, kiel purigisto de ĉevalejo… Mi ŝajnigis min muta, por ke oni ne demandu min, de kie mi venas, kial oni ne rekrutigis min al la armeo, kion mi opinias pri la milito… Mi ŝajnigis min muta. Mi lasis mian barbon kreski kaj portis okulvitrojn kun dika framo… Mi ne volis, ke iu ajn rekonu min aǔ rimarku, ke mia vizaĝo ne estas cent procente japana. Mia familio diris al la najbaroj, ke mi mortis dum tertremo. Eĉ nun, miaj infanoj daǔre hontas diri, ke ili estas miaj. Ili vivis tiom longe en tiom malamema mondo… Kiu ne aǔdis siajn proprajn infanojn malbeni la landon de lia infanaĝo… tiu ne kapablas kompreni min. Kiu ne aǔdis siajn proprajn duon-gefratojn malbeni la landon, kie li kreskigas siajn infanojn… tiu ne kapablas kompreni min…

LA MALJUNULO: Mi kapablas kompreni multon.

KURAKU: Miaj japanaj infanoj malbenas Usonon… Miaj usonaj duon-gefratoj malbenas Japanujon…

LA MALJUNULO: Hodiaǔ la mondo estas denove plena de malbenoj.

KURAKU: Jes ja. Ĉiutage mi aǔdas kaj legas amason de malamaj vortoj. Kelkfoje mi sentas, kvazaǔ malamo disvastiĝas super la tutan mondon samkiel radioaktiva nubo. Kiu bezonos denove miajn dulingvajn poemojn, ie ajn? Kiu? Ha, ha, dulingvaj poemoj… ha, ha! Kiu en tute volus legi poemojn post atoma eksplodo?

LA MALJUNULO: Eble ni bezonas alian specon de poemoj post atoma eksplodo. Rigardu ĉirkaǔ vi: orfoj abundas en la mondo. Orfaj homoj… orfaj revoj… ekzistas orfaj vortoj serĉantaj poetojn…

KURAKU: Ne. Neniu bezonas vortojn. De la vortoj komenciĝis ĉiuj mondaj katastrofoj. Mi malamegas vortojn. Ĉiujn vortojn, de ĉiuj lingvoj. Kaj kiom multe mi ja amis vortojn, foje… Mi amis la japanan kaj la anglan kvazaǔ la vortoj anstataǔus Panjon kaj mian patron. Mi kutimis skribi poemojn per penikoj, uzante diverskolorajn inkojn. Mi kutimis desegni poemojn, kvazaǔ ili estus magiaj papilioj, sur kajerojn el blanka riza papero… Mi amis Usonon kaj Japanujon, kvazaǔ tiuj du landoj estus miaj gepatroj. Mi kreskigis viton en Usono. Mi kreskigis florojn en Japanujo. Sed ĉie hantis min la malbeno de Kami Sarundasiko. Ĉie mi estis “alilandano”. Ĉie mi estis “tolerata”. Mi sentas, ke neniu loko estas mia, ĉu vi komprenas? Neniu bezonas min… Sed ankaǔ mi neniun bezonas. Tiuj kvar jaroj kiam mi ŝajnigis min muta estis jaroj, kiam mi malamis ĉion, pri kio la aliaj babilis ĉirkaǔ mi. Ĉi-momente mi sentas, ke mi malamas la lingvon, per kiu miaj infanoj malbenas. Mi malamas ankaǔ la lingvon, per kiu miaj duon-gefratoj malbenas, ĉe la alia flanko de Pacifiko. Mi malamas ĉiujn vortojn, ĉar de la vortoj komenciĝis tiun ĉi infero. Mi mortigus min, sed…

LA MALJUNULO: Sed?

KURAKU: … mi ĉiam pensas pri Panjo. Alfronti la vivon estas pli malfacile ol alfronti la morton. Kaj fakte, memmortigo estas formo de malkuraĝo. Ambaǔ miaj gepatroj estis malkuraĝuloj. Mi heredis ambaǔ formojn de malkuraĝo. Mi kapablas nek vivi, nek morti. Mi ŝatus forkuri en la Puran Landon, por ke mi liberiĝu de mia malbeno… Mi laciĝis…

LA MALJUNULO: Se vi volas lukti kontraǔ malbeno, provu kompreni kio estas la malbeno. Oni ne povas lukti kontraǔ malamiko, kiun oni ne komprenas. Laǔ mi, malbeno estas malamo, kiu eksplodas per vortoj.

KURAKU: Jes, mi sentas same. Malbeno estas malamo.

LA MALJUNULO: Ies malamo povas frapi onin diversmaniere. Plej terure ĝi frapas onin de ene. Ĝi eniras onian animon kaj frapas onin de ene. Kaj oni ne kapablas eĉ vidi ĝin, samkiel oni ne kapablas vidi la ĝermon de pesto. Por protekti sin kontraǔ malamo, oni devas konstrui muron ĝuste ene de onia animo. Kaj tio ne estas facila. Vi estas kontaĝata per malamo, Kuraku. Tio estas la vero.

KURAKU: Mi? Kontaĝata per malamo? Mi neniam malbenis iun ajn dum mia tuta vivo…

LA MALJUNULO: Mi kredas vin. Sed tiu cirkonstanco nur donas al vi la impreson, ke vi estas virtulo. Tio estas speco de mensogo similanta la mutecon, kiun vi ŝajnigis dum jaroj. Tio ne estas la pura Amo, tio ne estas la Vojo, kiun vi serĉas. Rigardu ene de vi, Kuraku. Kie estas nun via amo por du landoj? Kie estas nun via amo por du lingvoj? Respondu! Kie estas via amo por via edzino, por viaj infanoj? Viaj amoj malaperis, samkiel floroj frapitaj de hajlo. La tutan vivon, vi malamis ŝovinismon. Nun vi malamas ankaǔ la ŝovinistojn mem. Vi agas samkiel kuracisto, kiu ne plu malamas nur la malsanon, sed ankaǔ la malsanulojn!

KURAKU: Sed tio ne estas la sama afero. La ŝovinistoj estas danĝeraj por siaj proksimuloj…

LA MALJUNULO: La samo oni povas diri pri homoj, kiuj suferas pri pesto. Ni ĉiuj estas kompatindaj homoj, batalantaj kontraǔ niaj propraj timoj fronte al la morto… Iuj el ni havas nur mildajn formojn de malsano; aliaj enfalas en tre gravajn formojn sen rimarki tion. Ekzemple vi mem. Rigardu vin: nun vi fariĝis plej aĉa ŝovinisto.

KURAKU: Mi?! Ŝovinisto?! Kiel vi povas diri tiaĵon?!

LA MALJUNULO: Vi estas duoble ŝovinisto! Ĉar normala ŝovinisto estas multe pli modera ol vi: normala ŝovinisto ja amas sian familion, eĉ se ĝi estas ŝovinisma familio; kaj tiu amas sian popolon, eĉ se ĝi estas ŝovinisma popolo. Dum vi? Vi amas neniun. Jen la vero. Vi amas neniun.

KURAKU: Silentu! Silentu! Lasu min! Ĉiu vorto, kiun vi diras, vundas min. Silentu!

LA MALJUNULO: Vi amas neniun, Kuraku. Jen la vero. Neniun. Vi estas plej aĉa ŝovinisto!

KURAKU: Silentu! Mi sufiĉe suferas eĉ sen viaj mordoj! Silentu!

LA MALJUNULO: Kelkfoje, estas pli facile enpiki ponardon en sian ventron, ol rigardi la veron…

KURAKU: Silentu! Silentu!

La voĉo de la onklo aǔdiĝas de malproksime: “Kami Sarundasiko!”

LA MALJUNULO: Levu la kapon! Alfrontu la veron, nepo de samurajo! Batalu kontraǔ vi mem, nepo de vakero! Levu la kapon!

KURAKU: Silentu! Silentu! Foriru! Mi ne plu volas aǔdi vin! Foriru! Se tio estas la Pura Lando, mi ne bezonas ĝin. Vi estas senkora maljunulo. Vi neniam suferis dum via vivo. Tio ne estas saĝeco. Tio ne estas sereneco. Tio estas stoniĝo. Vi primokas la homan suferon. Kiu nomas min ŝovinisto, tiu primokas la homan suferon. Foriru.

LA MALJUNULO: Mi foriras. Kiam vi volos babili kun mi denove, vi trovos min en la sama loko, je la sama horo.

KURAKU: Foriru, mi diris! Foriru!

LA MALJUNULO: En la sama loko. Je la sama horo.

La maljunulo foriras, kunprenante sian bovlon. Kuraku restas kelktempe kun sia kapo en la manoj.

“Masko de maljunulo por “No”-dramo. (El la kolekto de Porinfana Muzeo en Indianapolis.)


SCENO 2.

Oni malŝaltas la lumon kaj ŝaltas ĝin denove, por aludi pri la pasado de unu tago.

Dum la paǔzo oni povas aǔskultigi la komencon de la dua parto de “Sinjorino Butterfly”. La kadro estas la sama kiel en Sceno 1. Kuraku estas sur la scenejo, en alia pozicio. Eniras la maljunulo kun sia bovlo de manĝaĵo.

 LA MALJUNULO: Ankaǔ vi venis pli frue! Jes… estas pli frue ol mi diris…

KURAKU: Ne gravas por mi, kioma horo estas. Mi restis tie ĉi ekde kiam vi foriris. Ne gravas por mi, ke vi foriris. Mi ne bezonas vin.

LA MALJUNULO: Vi ekkoleras… Ĉu mi faris al vi ion malbonan?

KURAKU: Ĉu vi faris al mi ion bonan? Vi ne scias, kio estas malbeno. Viaj vortoj ne donis al mi serenecon, ili donis al mi eĉ pli da sufero. Ĉar via koro estas farita el ŝtono. Vi iras tien kaj tien preter la homaj suferoj kaj manĝas rizokukojn. Vi igis min malfermi mian koron antaǔ vi, vi vidis ĉion ene de ĝi kaj kondemnis min senkompate: “Kuraku, vi kulpas.” Vi neniam estis malfeliĉega. Vi ne scias, kiel oni sentas sin, kiam oni amas neniun… eĉ sin mem oni ne amas. Ne klarigu al mi, kio estas malbeno, vi nenion scias pri tio. Kiel vi aǔdacas nomi min ŝovinisto, kiam vi… vi eĉ ne estas homo… vi estas… vi estas… Ĉu vi ja kapablas fari ion ajn krom manĝi? (Li renversas la bovlon de la maljunulo.)

LA MALJUNULO: Vi pravas. Mi estis maljusta. Sed bonvolu ne juĝu min laǔ kelkaj vortoj, kiujn mi diris haste kaj malatente. Mi devintus rakonti pri mi kelkajn aferojn. Aǔskultu min, Kuraku.

KURAKU: Denove? Ĉu mi aǔskultu alian rakonton pri malbonŝanco kaj bonŝanco? Alian fabelon porinfanan? Malbonŝanco – bonŝanco… bonŝanco – malbonŝanco… ĉu vi ludas per vortoj? Parolu, parolu. Mi ja volas aǔdi, ke du atomaj bomboj estis granda bonŝanco por Japanujo. Mi ja volas aǔdi tion. Aǔ eble vi perferas klarigi al mi, ke en Pearl Harbor okazis la bonŝanco de Usono? Parolu, parolu.

LA MALJUNULO: (Parolas malfacile.) Mi havis nur unu infanon dum mia tuta vivo. Mi havis filon, kiu, se li estus vivanta, aĝus ĉirkaǔ kvindek jarojn nun. Foje, mia filo forlasis la hejmon, kaj mi malbenis lin. Ĉu vi kapablas kompreni tion? Mi malbenis mian solan filon. Ĉu vi kapablas kompreni tion? Mi malpermesis al li reveni hejmen, mi malpermesis al li skribi al mi leterojn, mi ne plu volis aǔdi pri li. Ĉu vi kapablas kompreni? Ĉu vi fidas min nun? Ĉu vi fidas min, kiam mi diras, ke mi ja scias kelkajn aferojn pri malbenoj? Ĉu vi fidas min?

KURAKU: (Paǔzo.) Vidu, nun vi jam ŝajnas al mi homeca! Vi estas abomeninda, sed almenaǔ vi estas homo. Tiu papilio… ĝi ja sciis ion… ĝi gvidis min al vi ne vane. Finfine ni ja estas du homoj, kiuj parolas unu al la alia. Finfine. Kial vi malbenis lin?

LA MALJUNULO: Mia filo havis iun specon de maltrankvileco, iun specon de sopiro pri foriro. Li ne ĝuis la vivon en la gastejo, ne ŝatis kuiri, volis ion alian en la vivo. Li mem ankoraǔ ne sciis kion precize li volas, sed li ja sciis, ke li bezonas ion alian. Li malakceptis resti kun mi en la gastejo. Kaj tiam mi opiniis, ke li ne sufiĉe amas min… ne sufiĉe estimas min… Mi profunde ofendiĝis pro tio, ke li ne volis resti en la gastejo. Kaj mi malbenis lin pro tio. Mi mem estis tre juna tiam… Mi estis obstina, hastema… Mi sekrete esperis, ke, se mi malbenus lin, li tuj pardonpetus kaj restus kun mi… kaj tiam la malbeno malaperus per si mem… ni ambaǔ forgesus pri ĝi… Tiumomente mi ne komprenis… nu… mi ne komprenis ke malbenante lin, mi malbenis ankaǔ min… Mi ne komprenis, ke, dum lia vivo estos malfacila sen la patro, mia vivo estos pli malfacila sen la sola filo… Ĉu vi komprenas, kiom multe mi suferigis min? Neniu kapablas suferigi onin tiom multe, kiel oni mem kapablas.  (Paǔzo.)

KURAKU: Kaj poste?

LA MALJUNULO: Poste li forlasis la hejmon. Kelkfoje, li sendis leterojn al mia edzino, sekrete. Mi ja sciis, ke ŝi ricevadis leterojn, sed mi ŝajnigis ignori tion. Mi estis tro vanta por demandi ŝin, kion li skribadis. Ŝi diris al mi nenion pri tio, timante, ke ŝi povus ofendi min. Kelkan tempon mi esperis, ke la knabo revenos hejmen malgraǔ ĉio. Poste mi ĉesis esperi. Multaj jaroj pasis tiel.

KURAKU: Kiom da jaroj?

LA MALJUNULO: Multaj… Ĉirkaǔ dek… Unu tagon mi rimarkis, ke mia edzino ploregas. Ŝi diris al mi, ke nia filo mortis. Tiam mi ekkomprenis. Mi komprenis, ke mi neniam revidos lin, mi neniam kapablos ripari ion ajn. La malbeno finiĝis por li, sed por mi… por mi ĝi ĝuste komenciĝis… ĉu vi povas kompreni tion?

KURAKU: Mi provas kompreni…

LA MALJUNULO: Tiam mi demandis mian edzinon: “Kion li faris dum tiu tempo? Kiel li pasigis tiujn dek jarojn, malproksime de ni?”

KURAKU: Kaj kion ŝi diris al vi?

LA MALJUNULO: Ŝi rakontis, ke nia filo estis aktoro ĉe tradicia japana teatro. Ĉi tie, en Nagasako. Nia filo, kiu ne plu revenis hejmen, pasigis jarojn enirante scenejon ĉiuvespere kaj ludante la ĉefan rolon de unu “no”-dramo. Li estis la protagonisto kiu revenas al sia propra pasinteco. Ĉiuvespere li renkontis la alian protagoniston sur la scenejo: la saĝan maljunulon. Kaj tiu maljunulo helpadis lin kompreni sian pasintecon kaj sin mem. Tiu maljunulo sur la scenejo neniam maltrafis renkontiĝon. Li neniam seniluziigis mian filon. Ĉiuvespere ili renkontiĝis en la sama loko, je la sama horo. Ĉiu “no”-dramo havis ĉefan protagoniston kaj maljunulon; la aktoroj neniam interŝanĝis la rolojn. Dum mi estis maljuniĝanta, atendante, ke mia filo revenu hejmen… li renkontadis maljunulon sur la scenejo… Kaj tiu ne estis mi… Tiu estis alia maljunulo… En la sama loko. Je la sama horo.  (Paǔzo.) Post kelka tempo, mortis ankaǔ mia edzino. Mi restis sola. Soleca maljunulo, hantata de sia propra malbeno. Kaj mi forlasis la hejmon, dronante en la mutecon de mia sufero. Mi ne scias, kial okazis tiel, ke mi ne freneziĝis. Eble ĉar subite mi komprenis, ke mi ne povas daǔrigi tiun mutecon… kaj mi malfermis la buŝon. Mi estis aǔskultinta multajn rakontojn dum mia vivo… kaj nun mi komencis rerakonti ilin. Tio okazis antaǔ ĉirkaǔ dudek jaroj. Nu… Vi demandis min, ĉu mi estis malfeliĉega iam ajn. Kion vi opinias nun? Ĉu mi estis?

KURAKU: Jes ja. Multe pli malfeliĉa ol mi.

LA MALJUNULO: Ĝi foriras, ĝi foriras… Malfeliĉo foriras.

KURAKU: Kiel ĝi foriras?

LA MALJUNULO: Ĉio foriras: malfeliĉo… feliĉo… Ĉio foriras. Post ĉiu nokto, venas tago… Ĉiuj scias tion, kaj ĉiuj forgesas tion.

KURAKU: Jes, jes… Post ĉiu nokto, venas tago… Post ĉiu vivo, venas morto… Sed post la morto? Kio devas veni post la morto?

LA MALJUNULO: Post la morto… ? Mi ne provas pensi pri tiaj demandoj. Ĉiukaze, baldaǔ mi scios la respondon. Kial mi hastu? Finfine ni ĉiuj ekscios, kio devas okazi post la morto. Nun… min interesas tiun ĉi vivo, tie ĉi. Mi vivas nur nun kaj tie ĉi.

KURAKU: Vi malpravas. Vi estas samkiel ĉiuj aliaj. Ankaǔ vi havas pasintecon, kiun vi rememoras. Vi ja vivas nun kaj tie ĉi, sed vi babilas pri aferoj, kiuj okazis antaǔ longa tempo, tie ĉi aǔ aliloke…

LA MALJUNULO: Jes, mi ja rememoras la pasintecon, sed mi ne plu lasas ĝin detrui min. Mi ne plu portas miajn rememorojn, kvazaǔ ili estus ŝarĝoj. Mi portas ilin, kvazaǔ ili estus rakontoj. Ne gravas, ĉu mi rakontas pri mi mem aǔ pri alia. Ĉu vi komprenas, Kuraku? Por iu kiu suferis tiom multe, libereco estas unu el la alternativoj. Mi povus porti mian pasintecon kiel rokon… aǔ kiel rakonton. Tion mi nomas libereco. Jes, jes. Ajna sufero povas aliformiĝi al rakonto en la fino. Al sencohava rakonto aǔ al sensenca… La senco dependas de la maniero, laǔ kiu oni rakontas ĝin… de la homo, al kiu oni rakontas ĝin…

KURAKU: Ĉu vi ofte babilas kun malfeliĉuloj?

LA MALJUNULO: Ho jes! Ekzistas tiom multe da rakontoj kiel da homoj… malfeliĉo kaj feliĉo, denove malfeliĉo kaj feliĉo… Vidu, mia filo mortis pro kora malsano. Subite. Li ne suferis eĉ unu tagon. Unu vesperon li enlitiĝis kaj poste… neniam ellitiĝis. Kaj nun, mi serĉas lian ombron en Nagasako. Kaj mi opinias, ke li estis bonŝanca pro tio, ke li ne mortis en tiom da sufero, kiom aliaj homoj alfrontis pli malfrue, en Nagasako. Kaj kiom bonŝanca li estis, ke liaj okuloj ne devis vidi Japanujon tia, kial mi vidas ĝin hodiaǔ! Jes, jes. Mi venis tien ĉi por ĝui la fakton, ke mia filo mortis antaǔ ol la katastrofo de Japanujo. Ĉu vi kapablas kompreni tion, sinjoro “Dolora Ĝojo”?

KURAKU: Mi provas kompreni… Hodiaǔ, ĉiuj japanoj iel sentas la urbojn Hiroshimo kaj Nagasako ene de sia propra sango. Sed vidu, mi sentas ankaǔ la urbon Pearl Harbor ene de mia sango. Tio estas la diferenco inter ni. Granda diferenco.

LA MALJUNULO: Ni ĉiuj sentas nin kaj mortigantoj kaj viktimoj post tia milito…

KURAKU:  (Li prenas sian kapon en la manoj.) Mi ja komprenis multajn aferojn… Mi devas lasi la tempon agi…

LA MALJUNULO: Kuraku,  vi estas poeto, vi scias kiom da forto povas havi vortoj. Sed ne forgesu, ke ili povas frapi ankaǔ reen. Malamo povas turniĝi kontraǔ tiu, kiu malamas, samkiel amo povas ĝeneri amon por tiu, kiu amas… Kaj tio okazas pro la forto de la vortoj.

KURAKU: Ĉu vi celas diri, ke la onklo de Panjo estis eble frapita per la sama malbeno, kiun li eldiris?

LA MALJUNULO: Mi estas preskaǔ certa. Mi ne konis lin persone. Sed mi scias, ke malbeno estas danĝera ludo. Mi ja spertis tion. Kaj mi scias, ke ankaǔ la malo okazas: homoj ĝuas  kaj dirante, kaj aǔdante amvortojn. Tiam ili ridetas… ridas…

KURAKU: Mi forgesis rideti… Mi forgesis ridi…

LA MALJUNULO: Kuraku, rigardu ĉirkaǔ vi… Ĉu vi ne vidas, kie vi estas?… Neniam kaj nenie la homoj tiom multe bezonis vortojn pri amo kaj apogo … kaj florojn kaj poemojn. Neniam kaj nenie la infanoj tiom multe bezonis la amon de siaj gepatroj. Neniam kaj nenie oni tiom multe bezonis homojn kiel vi, Kuraku!

KURAKU: Mi scias, ke vi pravas. Mia menso konsentas pri tio, kion vi diras, sed mia koro ankoraǔ ne povas akcepti tion… Kiel mi refariĝos mi mem iam ajn? Kio restas vivanta ene de mi? Mia plumnomo brulis kune kun la manuskripto. Kiam mi subskribadis “Kuraku Painfuljoy”, mi mem estis puraj doloro kaj ĝojo. Ĉiu el miaj vortoj estis pura kiel matena roso. Tiu manuskripto estis mia planedo de floroj kaj amo, mia oazo de espero dum la jaroj de milito. La katastrofo de Nagasako detruis mian esperon. Post Nagasako, ne plu ekzistas poezio. Ne plu ekzistas Kuraku Painfuljoy. La poeto estas cindro. Nun, mi estas Benjamin Pinkerton. Mi estas la senpatruja orfo, malkuraĝa, malforta, hantata de malbeno…

LA MALJUNULO: Nur de vi mem dependas, ke vi refariĝu Kuraku Painfuljoy, pli matura kaj forta ol antaǔe. Ĉiam estos malbenoj kaj malamoj en la mondo. Alie ne eblas. Tiu ĉi mondo ne estas la Paradizo.

KURAKU: Vidu… mia menso ne kapablas kunmeti poezion kun malamo…

LA MALJUNULO: Kio?!?! Tio estas infaneca ideo!! Vi diris, ke, laǔ vi, poezio signifas precipe komunikadon. Sed por aliaj homoj, poezio signifas ankaǔ aliajn aferojn. Ĉiuspecajn aferojn. Ekzistas poemoj pri malamoj kaj malbenoj, kiuj havas siajn proprajn belecon kaj kialon en la mondo. Tiamaniere la animo kapablas kelkfoje liberigi sin de venenaj tensioj kaj timoj. La opinioj pri la poezio estas tiom diversaj, kiel tiuj pri la vivo.

KURAKU: Kiam mi estis eta infano… ĉi tie, en Nagasako… Panjo kutimis verŝi mian teon el unu taso en la alian kaj kanti por mi… La melodio kaj la vortoj estis fandiĝantaj kune kun la odoro kaj gusto de la teo, kun la rideto kaj la larmoj de Panjo, kun la bildo de la papilioj broditaj sur ŝian silkan robon.  Poste, en Kalifornio, la teo havis por mi la guston de ŝiaj kantoj. Dum mia tuta vivo, poezio signifis por mi la rideton de Panjo. Kaj nun… nun… Vi postulas, ke mi komprenu, ke poezio povas signifi ankaǔ malamon. Diru al mi, fakte, kio estas malamo por vi?

LA MALJUNULO: Ĝi estas timo. Unu el la vizaĝoj de la timo. Mi opinias, ke nur Amo kaj Timo ekzistas en la animoj de la homoj. Amo kaj Timo ne povas ekzisti unu sen la alia. La poemoj estas nur pecoj de spegulo, kie oni povas vidi pecojn de la Amo kaj la Timo, kiuj hantas la mondon nun. Nur poste, kiam la nunaj poetoj ne plu vivos, alia generacio atente kolektos la pecojn kaj zorge kreos mozaikon per ili. En tiu mozaiko, la homoj povos vidi iom (nur iom!) el la veroj rilate niajn nunajn amojn kaj timojn. (Paǔzo.)

KURAKU: Ĉu iam ajn vi timis la malbonecon de la homoj? Ĉu vi vere timis ĝin?

LA MALJUNULO: Nu… vidu… Kiam mi havis vian aĝon, mi ege timis, ke la aliaj ne akceptos min. Mi tiom timis tion, ke mi ŝatintus ŝanĝi ĉiujn, konvinki ilin pensi aǔ senti laǔ la maniero, kiun mi konsideris bona. Feliĉe, tio maleblas. La mondo estas senlime diversa, kaj tia ĝi devas resti. Sed vidu… mi sentis min seniluziiĝinta pri la mondo. Mi malamis la mondon, ĉar mi ne kapablis ŝanĝi ĝin. Kuraku, ĉu vi povas imagi, kiom ridinda mi estis? Mi estis kiel pulo, kiu seniluziiĝas pro tio, ke ĝi ne kapablas transloki la Monton Fuĵio en la Pacifikan Oceanon, ĉar laǔ ĝia opinio la tero devus esti ebena!

KURAKU: Tamen, la mondo estas ĉiam ŝanĝiĝanta.

LA MALJUNULO: Jes ja. Sed seriozajn ŝanĝojn faras milionoj da kuniĝitaj fortoj… (Paǔzo.) Nu… Mi pensas pri vi, Kuraku… Ne surŝarĝu vin per ŝarĝoj, kiuj estas pli pezaj ol vi povas porti. Mi sentas, ke vi obsediĝas pri morala perfekteco. Vi tiom timas akcepti viajn proprajn malfortecojn, vi tiom timas akcepti la malfortecojn de la homoj ĉirkaǔ vi, ke vi komencis malami kaj vin mem, kaj la mondon. Sed malamo estas herezio laǔ ĉiuj religioj en la mondo. Malamo estas malmorala.

KURAKU: Sed ĝi estas homeca. (Paǔzo.) Vi igis min vidi klare kaj kompreni… Mi ne estas perfekta, mi portas ĝermojn de malamo en mia animo, samkiel ĉiuj aliaj. Hieraǔ, kiam mi renkontis vin, mia animo estis malplena, malelteneble malplena. Mi nenion sentis, krom granda deziro ŝanĝiĝi. Nun mi eksentas deziron vivi… Mi vidas denove la ĉielon super mi kaj la sunon subirantan. Rigardu, kiel la ĉielo ŝanĝas siajn nuancojn sur la rivero Urakami-Gaŭa! Ĉu vi vidas ĝin? Mi opinias, ke niaj vivoj estas ŝanĝeblaj samkiel tiu ĉi pejzaĝo… Amo kaj malamo aliformiĝas unu en la alian, samkiel la nuancoj de la ĉielo…

LA MALJUNULO: Vidu, Kuraku, ŝajnas al mi, ke vi ankoraǔ ne ricevis kaj ne donis sufiĉe da ĝojo dum via vivo. Fakte, vi ne vere scias, kio estas ĝojo.

KURAKU: Kio ĝi estas?

LA MALJUNULO: Mi ne scias, kio estas ĝojo por vi nun. Vi mem estas la sola, kiu povas decidi tion.

KURAKU: Kaj por vi? Kio estas ĝojo por vi, nun?

LA MALJUNULO: Por mi? Nu, ĝi estas tiu ĉi libereco por babili kun homoj, kiuj fidas min, dum mi fidas ilin.

KURAKU: Kial vi fidas min?

LA MALJUNULO: Mi ne scias. Kial vi fidas min?

KURAKU: Mi ne scias. Mi neniam babilis tiom libere kun iu ajn. Eĉ kun mia edzino mi neniam…

LA MALJUNULO: Ĉu vi vidas? Fido ne rilatas al onia menso. La samo okazas pri la amikeco. La samo okazas pri la amo.

KURAKU: Ankaǔ malamo ne estas racia. Ho, ĝi estigas tiom da sufero! Kial ni devas travivi tiom multe da sufero? Rigardu: ni babilas trankvile ĉi tie, kaj proksime de ni estas homoj, kiuj suferas tiom multe, ke nia menso ne kapablas eĉ kompreni tion… Kial? Kial?

LA MALJUNULO: Mi ne kapablas respondi al ĉiuj viaj demandoj, karulo. Mi estas nur eksa kuiristo… Mi estas maljuna… Se mi estus en via situacio, mi ne maltrankviliĝus pri tiaj demandoj. Laǔ mi, la vojo al la Pura Lando estas la libereco por ĝui la vivon. Sentu vin libera ricevi kaj doni tiom multan ĝojon, kiel vi povas. Vi estas poeto de ĝardenoj, do reiru al viaj floroj! Vi estas ĝardenisto de dulingvaj poemoj, do reiru al viaj vortoj! Malfermu denove vian koron al la amo. Pura amo ĉiam trovas ĝiajn vortojn. Donu novan vivon al tiu brulinta manuskripto! Tio donus novan sencon al via vivo. La vojo al la Pura Lando troviĝas ene de vi mem, Kuraku. Nur ene de vi mem.

Tamburoj “Taiko” aǔdiĝas de malproksime.

KURAKU: Jes, mi ja sentas la vojon ene de mi.

LA MALJUNULO: Aǔskultu! Aǔskultu la tamburojn “Taiko”. La koro de Japanujo pulsas. Japanujo reviviĝas. (Paǔzo.) Se mi estus en via situacio, mi revenus al mia familio. Mi instruus miajn infanojn planti florojn kaj arbojn, flugigi kajtojn kaj legi poemojn… Jes, tiel mi agus. Mi skribus florpoemojn en bedojn de la parkoj. Mi pentrus dulingvajn poemojn sur brilantaj kajtoj kaj flugigus ilin en la ĉielon de Japanujo. Mi pentrus poemojn sur tetasoj, fruktobovloj, bonodoraj kandeloj, kaj mi sendus ilin al miaj familianoj trans la oceano. Je la fino de la festivaloj de la forpasintoj, mi pentrus kolorajn poemojn sur flosantaj lanternoj kaj flosigus ilin vespere, ĝis malproksimen, en la senfinan oceanon. (Paǔzo.)

KURAKU: Dankon, amiko. Dankon pro tiu ĉi bela poemo kiun vi ĵus kreis por mi. Dankon pro ĉio kion vi farus, se vi estus en mia situacio. Sed vi ne estas en mia situacio. Neniu estas en la situacio de alia, iam ajn. Mi sentas min bone pro tio, ke mi povis libere babili kun iu. Mi ja sentas, ke la vortoj revenas al mi.  (Li komencas manĝi.)

Jes, mi supozas, ke mi verkos denove… Mi ne scias, ĉu mi verkos poemojn… eble mi verkos aliajn aferojn. Sed mi plu verkos, precipe porinfanajn beletraĵojn. Mi ne scias, ĉu miaj infanoj legos miajn verkaĵojn, eble aliaj infanoj legos ilin… Kaj eble aliaj infanoj ĝuos la florojn, kiujn mi plantos… Gravas, ke mi plu verkos kaj plantos.

LA MALJUNULO: Ĉu vi vidas nun, ke la veraj rakontoj restas senfinaj?  (Li donas al Kuraku pli da rizokukojn.) Prenu pli da rizokukojn… Vi delonge ne manĝis. Vi verŝajne malsatas…

FINO