La deturniĝo

La deturniĝo

Luiza Carol

Li estis 90 jarojn aĝa. Tiu ĉi estis lia unua ekspozicio. Ĝi signifis kaj debuton kaj bilancon por li.

Ĝis la aĝo de 80, li vivis kiel simpla bienisto, kies ŝatokupo estis skulptado. Neniu aparte aprezis liajn kreaĵojn ĝis tiam. Lia domo estis plen-plena de nevenditaj skulptaĵoj. Liaj aliaj skulptaĵoj plenigis la ĉambrojn, kelojn kaj subtegmentojn de najbaroj, kiuj plendadis pri tio, ke ili ne plu havas spacon por liaj verkoj. Ili petadis lin ne plu donaci al ili aliajn skulptaĵojn.

Je la aĝo de 80, al li okazis subita mistera ŝanĝo, kiun la artokritikistoj nomis “la deturniĝo”: li ŝanĝis sian stilon tutece kaj subite iĝis famega skulptisto.

Nun li estis jam 10 jarojn post “la deturniĝo”. Lia korpo estis kurbiĝanta kaj tremanta, liaj okuloj nebulkovritaj. Ĉiuj grandaj muzeoj en la mondo estis provintaj aĉeti liajn skulptaĵojn. Li malkonsentis pri ĉiuj ofertoj. Li ambiciis konservi ĉiujn siajn verkojn en sia montara antikva vilaĝo, kie oni ĵus organizis lian unuan ekspozicion, sentegmentan, ene de grandega parko.

Li elektis neniun verkon de sia junaĝo por tiu ĉi ekspozicio. Ŝajnis kvazaǔ lia tuta vivo okazis nur dum la lastaj 10 jaroj, post “la deturniĝo”.

***

– Kaj kio igis vin, Majstro, ŝanĝiĝi tiom profunde je la aĝo de 80?

La juna raportistino atendis kun la mikrofono enmane. Li aǔskultis la demandon, dum liaj okuloj ŝajnis observi ion, kio estis nevidebla por ŝi. Li trankvile respondis:

– Ne, mi ne ŝanĝiĝis; la tempo muldis min, je la sama maniero laǔ kiu pluvo kaj vento muldas ŝtonon.

– Tamen – insistis la raportistino – post “la deturniĝo”, viaj verkoj ŝajnas pensitaj de alia menso, sentitaj de alia animo, ĉizitaj de alia mano…

– Prave – li diris, kun iom ironia rideto. La verkoj post “la deturniĝo” ne estis ĉizitaj de miaj manoj.

La raportistino silentis konsterne. La maljunulo daǔrigis:

– Ekde la aĝo de  80, miaj manoj tremas, mia ĉizilo glitadas el miaj fingroj, miaj okuloj apenaǔ ebligas min vidi kvazaǔ tra nebulo. Ekde la aĝo de 80, mi ne plu ĉizas la ŝtonojn, mi karesas ilin. Mi ne plu vidas la ŝtonojn, mi aǔdas ilin. Mi ne plu laboras en la laborejo, mi promenas tra la montaro rajdante mian azenon. Mi aǔdas la ŝtonojn alparolantajn min kaj meditas pri iliaj vortoj. Mi forpuŝas la muskokovritan aǔ herbokovritan grundon kaj elprenas ŝtonojn kiuj kaŝis sin sube.

***

Malheliĝis. La duopo trankvile kaj malrapide trairis la ekspozician parkon. La Majstro rajdis malaltan azenon, la juna raportistino akompanis lin piedirante, kun funkcianta surbendigilo enmane. Super ili, la ĝiba luno ŝajnis maljuna, malsana, ĝia korpo ŝajnis tremi kaj ĝiaj okuloj ŝajnis nebulkovritaj.

La vojo daǔre supreniris tra la malnova arbaro, kiun oni aliformis en ekspozician parkon. En la branĉoj de la arboj ekfunkciis rondaj neonaj lampoj, kiel mildaj diketaj lunidoj, scivolaj kaj demandemaj. La ŝtonoj de la Majstro troviĝis inter la arbotrunkoj. Kiam la duopo alproksimiĝis al ili, la ŝtonoj ekviviĝis laǔvice kaj ekparolis per homa voĉo. Fakte, ili ĉiuj parolis per la sama trankvila voĉo de la Majstro, ĉar ili mem ne havis buŝojn. La surbendigilo estis funkcianta. Unu post la alia, la ŝtonoj aǔdigis siajn vortojn.

“Kio ne mortigas vin, tio plifortigas vin…”    

            “Ĉiu tago estas nova komenco…”

            “Misoj ne ekzistas. Ekzistas nur lecionoj, pri nerefarindaj agoj…”

            “Aǔskultu la voĉon de via interna vero…”

            “Fali estas nehontinde. Ne plu leviĝi estas hontinde…”

            “Ĉiu baro estas ŝtupo al via celo…”

            “Lernu el la estinteco kaj konstruu por la estonteco…”

            “Por venki, vi devas helpi aliajn venki…”

            “Ne portu senbezonatajn pezaĵojn…”

            “Ju pli vi donas, des pli vi riĉiĝas…”

            “Aliformu ĉiun tagon en festotagon…”

            “Vivu ĉiun tagon kvazaǔ ĝi estus via lasta tago…”

Malrapide, la duopo atingis la montopinton. La lasta ŝtono troviĝis tie, je la rando de profundegaĵo. Ekde tie, la vojo deturniĝis subite dekstren, subirante laǔ malhela kruta deklivo.

La lasta ŝtono silentis. La Majstro silentis. Li forlasis la azenon kaj sidis senmove apud la lasta ŝtono, gapante al la kruta deklivo. La ŝtono similis brakon kun malfermita manplato, kiu ŝajnis teni la ĝiban lunon.

La ŝtono silentis. La Majstro silentis. La surbendigilo daǔre funkciis. La raportistino kriis:

– Majstro! Majstro! Majstro!

La Majstro silentis. La monto silentis.

La azeno levis la kapon kaj ekploris. Dum kelkaj minutoj, ĝiaj raǔkaj ĝemoj falis en la profundegaĵon, frapante la ŝtonajn murojn de la valo.

La raportistino malfunkciigis la surbendigilon  Ŝiaj manoj ektremis. Ŝi elprenis la kasedon el la surbendigilo kaj forĵetis ĝin en la profundegaĵon. Ĝi falis senbrue, kiel folio portata de vento.