Kandanco

KANDANCO

Luiza CAROL

“Homo estas kano pensanta” (Blaise PASCAL)

Kara knabino! Bonvolu trapasi la sojlon de mia
ronda malgranda kabano senplanka, farita el kanoj.
Venu! Bonvolu elekti el mia kolekto de ŝuoj
paron plej taŭgan, kun lignaj plandumoj refleksterapiaj.*
Jes… Nun observu la enajn plandumojn: sur ĉiu el ili,
brilas po kelkdek glatrondaj butonoj, el kiuj triopo

estas fernigraj magnetaj, duopo jadŝtonaj, l’ aliaj
estas faritaj el ligno. Surmetu la ŝuojn kaj staru.
Jen la butonoj vekiĝas kaj dolorigetas la plandojn.
Fermu nun viajn okulojn. Aŭskultu la ritmon de l’ koro,
kanton de l’ sango aŭskultu do, kiam la plandoj tutnudaj
rekte gluiĝas al lignaj plandumoj kaj tiuj gluiĝas
rekte kaj forte al grundo. Kano tremanta vi estas,
kano kantanta vi estas, en kana kabano senplanka.
Kion vi vidas sub viaj palpebroj? Kaj kion vi sentas?
Ĉu vi vidsentas kareson de l’ suno? Kaj ĉu vi vidsentas
sub viaj plandoj la teron, kun ĝia kernfajra mistero?
Ĉiuj butonoj samtempe ektremas sendante radiojn
varmajn tremlumajn, tra via kantanta tremkorpo ĝiscerben.
Kano pensanta vi estas, en kana kabano senplanka.
Nun mallevetu l’ genuojn kaj rotaciigu la koksojn
ree kaj ree… maldekstren kaj dekstren… malsupren kaj supren…
Kano dancanta vi estas en kana kabano senplanka.
Movu la koksojn, la ŝultrojn, la brakojn, la manojn, la fingrojn…
El via korpo elfluas penslumo tra lignaj plandumoj,
kvazaŭ la feraj magnetaj butonoj fariĝus tertruoj,
kvazaŭ la tero ĵus aliformiĝus en penslumsuĉilon.
Kreskas radikoj el via danckorpo profunde enteren.
Kan’ pensdancanta vi estas, kun lumaj radikoj tercentren.
Jen vi lumtuŝas la varman kaŝitan tremkoron de l’ tero.
Rotaciigu la koksojn, la ŝultrojn, la brakojn, la fingrojn…
Provu aŭskulti la ritman misteran spiradon de l’ tero.
Nun vi vidsentas varmetajn radiojn fluantajn inverse.
En vian korpon enfluas penslumo tra lignaj plandumoj,
kvazaŭ la tero ĵus aliformiĝus en penslumfontanon.
Kano revanta vi estas, kun longaj radikoj radiaj.
En via menso, vi sentas la tempon fluante fandiĝi
kiel ŝvelantan riveron, en kiu vi nun balanciĝas
ree kaj ree… malsupren kaj supren… kaj ree… kaj ree…
Ritme alvenas per brilaj koloroj, kun ombroj en ondoj,
eroj el grandaj malĝojoj kaj ĝojoj, delonge pasintaj…
Venas sub viajn palpebrojn la gravaj momentoj de via
vivo, lumjarojn distance dormintaj en via memoro.
Ĉu vi nun sentas serenan tremmildan rideton de l’ tero,
varme fluantan tra via dancanta tremkorpo ĝiscerben?
Ĉu vi kapablas rideti pri amoj kaj timoj pasintaj?
El via koro forviŝu kolerojn kaj vanambiciojn.
Provu prilumi per ama rideto pasinton kaj nunon.
Jes, vi kapablas radii rideton el via penskorpo.
Kan’ ridetanta vi estas, en kana kabano senplanka…

Viajn okulojn malfermu… Nun provu deglui de l’ grundo
viajn piedojn kaj poste bonvolu demeti la ŝuojn.
Vian rideton konservu. Per tiu prilumu la mondon.
Ĉiam vi povos reveni ĉe l’ kanan kabanon senplankan.

* refleksterapio = alternativa terapio konsistanta en premado de plando, polmo aŭ orelo kun la celo tiel kuraci internajn organojn de la korpo.