ESPERANTISMO KAJ VEGETARISMO

ESPERANTISMO KAJ VEGETARISMO: SIMILAJ TRAJTOJ

Luiza CAROL

En la somero de 2008, festas la centjariĝojn kaj Universala Esperantista Asocio (en Roterdamo) kaj Internacia Vegetarana Unio (en Dresdeno). Ankaǔ Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, kiel spirita filio de ambaǔ supre menciitaj asocioj, festas sian centjariĝon kaj en Roterdamo kaj en Dresdeno. Ĉi-okaze, multaj rememoras tion, ke la esperantista kaj la vegetarana movadhistorioj tre ofte interplektiĝis. Sed ĉu oni bone konscias, kiom multe interplektiĝas ankaǔ la ideoj disvastigataj de tiuj du movadoj? Fakte, la plejmulto el la esperantistoj ne estas vegetaranoj, dum la plejmulto el la vegetaranoj ne estas esperantistoj. Kial do mi elektis tiun temon por mia eseo? Ĉar mi supozas ke, ju pli bone oni konscius pri la rilatoj inter esperantismo kaj vegetarismo, des pli efike oni povus disvastigi Esperanton inter vegetaranoj, kaj des pli multaj esperantistoj interesiĝus pri vegetarismo.

ALFRONTO DE SIMILAJ ANTAǓJUĜOJ

Vegetarismo ne estas nur nutromaniero, samkiel esperantismo ne signifas nur lernadon de lingvo: ambaǔ signifas ankaǔ pensmanieron kaj movadon. Plej ofte, ĉiu el ili devas alfronti pli-malpli similajn antaǔjuĝojn, kiuj devenas de malbona informado. Jen kelkaj ekzemploj:

Dum pri Esperanto oni kelkfoje imagas, ke ĝi estas danĝera al la socia sano (precipe oni imagas, ke ĝi minacas la etnajn lingvojn, kvankvam ĝi fakte  kapablus protekti ilin), pri vegetarismo multaj imagas ke ĝi estas danĝera nutromaniero, kiu povus malsanigi homojn pro malsufiĉo de proteinoj kaj aliaj nutroelementoj. Fakte, nezorgata nutromaniero ja povus iĝi malsaniga, ĉu kun ĉu sen viando. Mi aǔdis multajn malgajajn verajn rakontojn, rilatantajn al homoj kiuj decidis fariĝi vegetaranoj sen peti konsilojn de profesiaj dietistoj apogantaj vegetarismon, kaj eĉ sen klopodi legi kelkajn librojn pri saniga nutrado, verkitajn de kompetentaj kuracistoj kiuj studis vegetarismon kaj entuziasme apogas ĝin. Foje, mi ekkonis mezaĝan viron, ege dikan kaj malsanan, kiu rakontis al mi sian tre bedaǔrindan sperton. Evidentiĝis ke, en la junaĝo, li hazarde vizitis bovbuĉejon, kaj post tiu terura sperto li ĵuris ne plu manĝi viandon. Antaǔ ol fari tiun decidon, la solaj senviandaj pladoj kiujn li ŝatis manĝi estis frititaj terpomoj kaj kelkaj simplaj dolĉaĵoj. Li estis primokinta la ideon, ke oniaj manĝaddecidoj bezonus kompetentan konsilon, lernadon, legadon aǔ almenaǔ bazan informiĝon. Do, li ĉesis manĝi viandon kaj  komencis manĝi duoble aǔ trioble pli multe el la ĝistiama kvanto de frititaj terpomoj kaj dolĉaĵoj! Sen freŝaj fruktoj, nuksoj aǔ semoj, sen diverseco de legomoj, grenoj kaj fungoj, liaj ĉiutagaj manĝoj ekŝajnis al li tro similaj. Tial li komencis deziri pli kaj pli malsimplajn dolĉaĵojn, vizitante pli kaj pli multekostajn dolĉaĵejojn…  Kiam mi ekkonis lin, li plendadis ne nur pri sukermalsano kaj kormalsano, sed ankaǔ pri… malriĉeco, kaǔze de vegetarismo! Tio estas tipa ekzemplo de miskompreno, rilate vegetarismon.

Inter kuracistoj regas malakordo rilate vegetarismon. Iliaj sintenoj ege varias. Foje, sincera kuracisto diris al mi: “Fakte, mi ja certas ke kompetente zorgata vegetarana nutromaniero estus saniga, sed mi ne konsilas ĝin al miaj pacientoj. Kiam mi konsilas al ili manĝi iom malpli multe da viando, mi esperas, ke eble ili sekvos tiun bonan konsilon, almenaǔ kelkfoje. Sed se mi konsilus al ili tute rezigni pri viando, legi librojn pri nutrado, ŝanĝi tutece la manĝadkutimojn… hmm… ili prefere ŝanĝus la kuraciston!”

Alia amika kuracisto diris al mi rilate vegetarismon: “Se oni tute rezignus pri la plezuro de manĝado, oni certe liberigus sin de kelkaj korpaj malsanoj, sed oni ege suferus spirite…Ĉar manĝaĵoj devas esti ne nur sanigaj, sed ankaǔ bongustaj.”  Do, tiu honesta kaj kompetenta kuracisto konsentis, ke vegetarismo ja estas saniga nutromaniero, sed li imagis ke… sanigaj manĝaĵoj estas nepre malbongustaj! Li tutkore kompatis la pacientojn, al kiuj li kelkfoje devis konsili manĝi malpli multe da viando kaj pli multe da vegetaloj, almenaǔ portempe! Kiam mi rememoras liajn vortojn, mi senvole pensas pri tiuj lingvistoj dirantaj, ke Esperanto estas ne esprimkapabla lingvo. Laǔ mia sperto, oni ja povas miskuiri ĉu vegetarane ĉu ne, samkiel oni ja povas misesprimi sin ĉu per Esperanto ĉu per alia lingvo. Tamen, oni ne konkludu, ke vegetaraj manĝaĵoj devas esti nepre fuŝitaj aǔ ke Esperantaj tekstoj devas esti nepre misverkitaj!

Mi konis kuracistinon, kiu pli-malpli konsentis pri la ideo ke ankaǔ vegetaraj manĝaĵoj povas esti preskaǔ bongustaj kelkfoje, tamen manĝado sen viando ŝajnis ankaǔ al ŝi tro kruela rezigno, pri unu el la plej grandaj plezuroj de la vivo. Krome, ŝi supozis ke vegetarana kuirado estas ege temporaba. Verŝajne ŝiaj spertoj pri  tia kuirado estis ege limigitaj. Kiu vere interesiĝas pri vegetarana kuirado, tiu ja malkovras amason da receptoj kaj bonaj konsiloj por prepari bongustajn kaj ne tro temporabajn manĝaĵojn. Kaj kiu komprenas la pensmanieron de vegetarismo, tiu ne konsideras ĝin kiel malfeliĉan rezignon pri plezuro, sed tute male.

Foje mi legis en la reto artikolon, pri testo en kiu partoprenis 10000 vegetaranoj  kaj 10000 nevegetaranoj dum kelkaj jaroj (en Usono). La aǔtoro de la artikolo (kuracisto) komparis statistikajn tabelojn, laǔ kiuj li konkludis ke la vegetarana nutromaniero estas la pli saniga. Tiun artikolon komentis alia kuracisto, kies vortojn mi rememoras tiel: “Tia konkludo evidente baziĝas sur mensogo. Mi ne povas kredi, ke 10000 homoj konsentis propravole vivi kiel asketoj, dum kelkaj jaroj!” Do, laǔ la opinio de tiu homo, vegetarismo estus unu speco de imagita “asketismo”… kiu verŝajne eĉ ne ekzistas!  Kiam mi rememoras tion, mi pensas pri tiuj lingvistoj kiuj asertas, ke Esperanto eĉ ne estas lingvo, do fakte ĝi ne ekzistas.

Mi diris antaǔe ke inter kuracistoj regas malakordo rilate vegetarismon. Ofte mi demandas min: ĉu temas pri vera malakordo aǔ pri ŝajna malakordo, kaǔzata de miskomprenoj?

Bonŝance, pli kaj pli multaj kuracistoj apogas vegetarismon entuziasme, kaj ties ideojn sekvas pli kaj pli multaj personoj. Samkiel okazas pri la nombro de esperantistoj en la mondo, ankaǔ la nombro de vegetaranoj estas malfacile kalkulebla (kaj pro similaj kialoj).

INSTIGO AL KREEMO

La maljuna homo kiu gvidis miajn unuajn paŝojn al nova (por mi) vegetarana vivo estis poeto kaj kuracisto, samkiel Zamenhof. Li kreis poemojn en la pola lingvo, subskribante per plumnomo, kies signifo estas “Lumfilo”. Multajn similajn trajtojn mi trovis inter la biografio de Doktoro Esperanto kaj tiu de Doktoro Lumfilo. “L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco” akompanis ambaǔ vivo-vojojn. En la junaĝo, Doktoro Lumfilo studis kaj okcidentan kaj orientan medicinajn tradiciojn, pacience prilaborante siajn proprajn metodojn de kuracado pere de diversspecaj teoj kaj vegetaranaj dietoj. Kiam mi ekkonis lin, mi diris al li ke mi ja volus akiri pli sanigajn manĝkutimojn, sed verŝajne mi ne kapablos resti vegetarana longtempe, ĉar mi ne havas sufiĉe fortan volpovon. Li respondis: “Volpovon vi ne bezonas por tio. Imagpovon kaj poeziemon vi bezonas.” Li konsilis al mi manĝi senhaste, trankvile, meditante pri la malnova aforismo “Vi estas tio, kion vi manĝas.” Li sugestis, ke manĝante mi imagu la fontojn el kiuj mi ĉerpas la energion: mi imagu la belecon de fruktarbejoj, grenkampoj kaj legomĝardenoj dum diversaj sezonoj, ĝis mi sentos min kiel parton de tiuj plezuraj imagoj. Li esperis ke tia sperto donos al mi tiom da plezuro kaj animtrankvilo, ke post kelkaj semajnoj mi jam kutimiĝos manĝi “poemumante” kaj ne plu povos pensi alimaniere pri manĝado. Li pruntedonis kaj rekomendis al mi librojn pri la joga pensmaniero rilate dieton, pri malnovaj vegetaranaj tradicioj, pri Mahatmo Gandhi ks. Li konsilis al mi ke, se foje mi sopiros pri miaj antaǔaj manĝadkutimoj, mi imagu la etoson de buĉejoj, la kriojn de teruritaj bestoj… Li aldonis: “Se via imagpovo ne estos sufiĉe forta, provu viziti buĉejon. Restu tie sen fermi la okulojn, sen kovri la orelojn aǔ la nazon. Restu tie ĝis vi sentas ke neniam vi povos manĝi viandon denove. Se eĉ tia sperto ne sufiĉos por vi… tio simple signifos, ke vi ne meritas la bonon, kiun Dio donacas al la korpoj kaj al la spiritoj de vegetaranoj.”

Bonŝance, mia imagkapablo sufiĉis, do mi ne bezonis uzi la lastan recepton de la kuracisto.

Antaǔ ol iĝi vegetarano, mi opiniis, ke konscie elekti la plej sanigajn manĝaĵojn kaj eĉ mediti pri manĝado signifus forigon de vera plezuro rilate manĝadon. Nun mi pensas alimaniere. El mia nuna vidpunkto, manĝado sen poemumado similus seksumadon sen amo. Ju pli multe oni poemumas pri plezuro, des pli spirita ĝi fariĝas.

Por multaj homoj, inkluzive de mi, vegetarismo signifas manĝi poemece. Laǔ mia sperto, senviande oni povas kuiri sanige aǔ malsanige (mi jam donis ekzemplon de vegetarano kiu malsaniĝis pro maltaǔga vegetarana nutrado), bonguste aǔ malbonguste, rapide aǔ malrapide, multekoste aǔ malmultekoste, tradicie aǔ netradicie. Kompreneble, ju pli multaj estas la kriterioj de elekto, des pli mallonga fariĝas la listo de la eroj kiuj konsistigos la manĝaĵon. Tio estas granda defio al arteca kreado, laǔ mia opinio. Mi ĉiam klopodas kuiri kiom eble plej sanige kaj bonguste, kaj preskaǔ ĉiam mi preferas kuiri rapide. Kiam mi kuiras ne okaze de festoj aǔ specialaj eventoj, tiam mi klopodas ke la ingrediencoj ne estu tro multekostaj. Kiam mi ferias en diversaj landoj, mi ankaǔ provas uzi specifajn legomojn, semojn, spicojn, fungojn aǔ teojn kiujn oni tradicie kultivadas tie, por ke mia memoro konservu ion el la gustoj kaj la odoroj de tiu lando. Mi ofte adaptas tradiciajn receptojn laǔ miaj postuloj (ekzemple mi ofte anstataǔigas viandon per fungoj, kaŝtanoj aǔ melongenoj), kelkfoje mi kombinas receptojn kiuj apartenas al diversaj etnaj tradicioj, sed plej ofte mi simple eksperimentas miajn proprajn kreaĵojn. Fakte, mi neniam kuiras dufoje ekzakte la saman manĝaĵon, ĉar mi ege ĝuas esplori novajn gustojn ŝanĝante proporciojn, aldonante spicojn ks. Sufiĉas ke mi dolĉigu simplan teon per specifa suko de freŝa frukto troviĝanta plej ofte en iu specifa lando… kaj jen ĝi fariĝas bela feria travivaĵo, kiun mi ŝatos rememori poste.

Samkiel la lingvo Esperanto, vegetarana kuirado baziĝas sur poemeca interna ideo kaj postulas artecan kunmetadon de elementoj.

  SIMILAJ SOCIAJ ASPEKTOJ

En sia artikolo “Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?” (01), la elstara psikologo kaj verkisto Claude Piron parolas pri la socie saniga efiko de Esperanto, kiu kapablus kuraci la nunan tutmondan soci-originan “afazion”, t.e. la malfacilaĵon de lingva komunikado inter popoloj.

Oni pli kaj pli ofte parolas pri “lingva ekologio” kaj pri la grava rolo kiun Esperanto povus havi rilate tiun temon. En sia artikolo “Ĉu ekzistas lingva ekologio?”, Alain Favre diras: “Oni nun preskaǔ same parolas pri malapero de lingvoj, kiel pri malapero de specioj. Same kiel fakulo pri besta aǔ planta grupo, linvgisto sentas sin devigata protekti sian minacatan studobjekton.” (02)

Rilate al “lingva ekologio”, oni pli kaj pli ofte konsideras Esperanton kiel la plej justan solvon de gravaj problemoj, danke al ĝia neǔtraleco. En sia artikolo “Etnismo: defendo de ĉiu ajn etno, Esperanto por la homara etno” (03), João José Santos diras: “La lingvocido estas krimo kiu devus esti tiel grave punita kiel la etnocido, eĉ pro tio, ke unu implicas la alian.” Kaj en la sama artikolo, la aǔtoro difinas la rolon de Esperanto tiel: “Respekti ĉiujn kulturojn kaj individue la homon postulas taǔgan proponon: en la etnaj rilatoj oni parolu la etnan lingvon, en la naciaj rilatoj oni parolu la nacian lingvon, en la internaciaj rilatoj oni parolu Esperanton.”

Jen kial “lingvaj ekologiistoj” interesiĝas pli kaj pli multe pri Esperanto.

Kaj kio okazas pri vegetarismo ĉi-rilate? Ĉu ĝi helpas nur al la sano de individuo aǔ ĝi povus havi ankaǔ aliajn gravajn ekologiajn aspektojn?

Jen kiel Luiĝi Rokamoriĉe, elstara aktivulo de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), resumas koncize la ĉefajn malavantaĝojn de viandmanĝado, en la artikolo “Kies problemo? La malsato en la mondo.”:

“Por manĝi mortintajn animalojn, kiujn ili ne bezonas ĉar la produktoj de la Tero sufiĉas por nutri ĉiujn terloĝantojn, la homoj:

– torturas animalojn per suferiga, kontraǔnatura, intensa bredado;

– forhakas pluvarbaregojn, kiuj estas la pulmoj de la Tero, por doni spacon al la furaĝkultivado por brutoj;

– malŝparas la rimedojn de la planedo t.e. 50% el la akvo kaj 70% el la tero de la planedo estas uzataj por la animaloj;

– malŝparas tre valorajn, ĉiuspecajn energifontojn;

– poluadas la medion, la akvojn, per nekredebla amaso da bestaj forĵetaĵoj, kiuj kreas ĉenon de poluadoj, kiuj atingas la aeron, la teron, la homajn nutraĵojn;

– la manĝado de bestaj produktoj kaǔzas malsanojn: 70% el la homaj malsanoj esas kaǔzitaj de la manĝado de bestaj produktoj, sed la malsanoj trafas ankaǔ plantojn kaj animalojn pro la poluado de la medio kaǔzita de la bestaj forĵetaĵoj.” (04)

La logika konkludo de tiuj aspektoj estas ke ju pli malmultan viandon oni manĝas, des pli efike oni plibonigas la nunan ekologian situacion de la planedo. Tio povas fariĝi grandega temo de “poemumado”,  por tiuj kiuj ŝatas poemumi manĝadon.

Oni ne forgesu ke ne nur vegetaranoj kutimas “poemumi” manĝadon. Laǔ plej multaj plenkreskuloj, manĝado signifas tradicion, kutimojn akiritajn dum infanaĝo. Oni ja “poemumas” manĝadon tre ofte, senkonscie aǔ konscie. Ekzemple: oni manĝas pensante pri la patrino aǔ la avino kiu kutimis manĝigi onin antaǔ longe; oni rememoras amatajn urbojn aǔ vilaĝojn kie ni manĝis kune kun parencoj aǔ amikoj; oni rememoras festojn okaze de eventoj ktp. Senkonscie aǔ konscie, oni kelkfoje iel sentas, ke ŝanĝo de manĝadkutimoj signifus forgeson de onia amo por la familio, la landaj tradicioj ktp.

Tamen, ĉiukaze, la kutimojn oni ja perfidas. Neniu manĝas hodiaǔ ekzakte samkiel oniaj praavoj, ĉar la manieroj de terkultivado kaj bestobredado tute ŝanĝiĝis. Fakte la tuta ĉirkaǔaĵo ŝanĝiĝis, inkluzive de la aero, la akvo, la grundo, la klimato… Kion ajn ni manĝas nun malsimilas al tio, kion niaj praavoj manĝis. Krome, en nia tempo, ne nur la buĉado de bestoj estas kruela, sed ankaǔ la vivkondiĉoj de tiuj fariĝas pli kaj pli kruelaj en modernaj industriaj bienoj.

Kiam mi komprenis, ke la vegetarana kuracisto fakte proponis al mi elekti konscie inter du stiloj de poemumado, mi elektis la vegetaranan stilon, ĉar tiu ŝajnas al mi   saniga, justa kaj taǔga por mia animo. Fakte, tiuj estas la samaj kriterioj laǔ kiuj mi decidis lerni Esperanton: ankaǔ ĝi ŝajnas al mi sanigajusta kaj taǔga por mia animo.

NOSTALGIO PRI EDENO

Eble la sopiro pri Edeno ekzistas en ni ĉiuj, profunde enŝovita en la subkonscion ekde la infanaĝo. Eble ĉiu ajn homo, siamaniere, sopiras pri “la Bono”. Eble ni malsimilas nur tiel, kiel malsimilas niaj imagoj pri “la Bono”…

Frateco kaj justeco – “la interna ideo” de Esperanto – ŝajnas iusence klopodo ripari la pekojn de la homaro, anstataǔigante malamon kaj vantecon per amo inter popoloj. Tia sinteno ŝajnas deziro meriti denove la bonan vivon de Edeno. Jen kiel bele kaj poemece priskribas Claude Piron la lingvon Esperanto: “Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.” (05)

“La homo kiu defiis Babelon” – tiel oni nomis la iniciatinton de Esperanto en la libro kiu havas la saman titolon, t.e. la biografio de Ludoviko Lazaro Zamenhof verkita de René Centassi kaj Henri Masson (06). Kaj vere, la ideo de tutmonda lingvo rememorigas onin pri la Biblia tempo antaǔ la Babelturo, t.e. antaǔ ol Dio punis la homojn pro ilia vanteco, kaǔzante la lingvan konfuzon por malhelpi al ilia interkompreniĝo.

La vegetarana nutromaniero rememorigas onin pri la sesa tago de la mondkreado, kiam Dio kreis la homon kaj diris al li: “Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.” (07)

Multaj saĝuloj kaj sanktuloj kiuj instruis kompaton al la homaro estis vegetaranoj, sed parto el ili ne estis tiaj. Oni ofte asertas, ke estus ridinde provi fariĝi pli kompatemaj ol tiuj saĝuloj kaj sanktuloj kiuj ne estis vegetaranoj. Laǔ mi, la temo de diskuto ne devus esti kiel tiuj manĝis en sia tempo, sed kiel tiuj manĝus se ili vivus nun, en la nunaj cirkonstancoj, kiam la poluado de la planedo pligrandiĝas ĉiutage kaj la situacio de la bestoj kreskigataj por viando fariĝas pli kaj pli terura (mi ne parolas nur pri la buĉado mem, sed ankaǔ pri la teruraj vivkondiĉoj de la bestoj en modernaj industriaj bienoj) .

Jen kion diris la fama greka filozofo kaj matematikisto Pitagoro, pri la graveco de la homa nutromaniero:

” Dum la homoj daǔre mortigos bestojn, ili daǔre mortigos unu la alian. Vere, tiu kiu semas morton kaj doloron, ne rikoltos ĝojon kaj amon.” (08)

Kaj jen kion diris la fama fizikisto Albert Einstein:

“Nenio utilos al la homa sano kaj pligrandigos la ŝancojn de la vivo sur la Tero tiel multe, kiel la evuluo al vegetarana nutromaniero.” (09)

Jen la opinio de la fama kuracisto D-ro Albert Schweitzer:

“Homo ne trovos pacon por si mem, antaǔ ol li enprenos ĉiujn vivantajn estaĵojn en la kampon de sia kompato.” (10)

Ni ne forgesu, ke la iniciatinto de Esperanto aprobis vegetarismon kaj morale subtenis ĝin. Ĉar Zamenhof estis kuracisto, lia sinteno rilate tiun aferon aparte gravas. En sia artikolo “Kio estas vegetarismo?”, Zamenhof ŝajnas ŝati kaj la parktikan kaj la poemecan flankojn de vegetarismo:

“Nemezurebla estus la rekompenco, se manĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando. Nun la vilaĝano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus sufiĉa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ĝi fruktojn kaj legomojn. Al tio ĉi la laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol ĉe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankaŭ la homo klera volonte sin okupados, ĉar ĝi postulas lian tutan spiriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado ĉiam laboron sub espero.” (11)

En “Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto” (1903), Zamenhof inkluzivigis la rakonton “La hejmo de la metiisto” (de Nov-Jorka kuracisto, rerakontita de E. Weilshäuser), kiu apogas vegetarismon.

Dum la iniciatinto de Esperanto morale subtenis vegetarismon,  lia amiko Lev Tolstoj estis ege entuziasma vegetarano kiu morale subtenis esperantismon. Jen kiel la fama rusa romanisto difinis “la Bonon” de Esperanto:

“Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur dank’ al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo”. (12)

En 1891, kiam li estis 63 jaraĝa (kaj kiam Zamenhof estis 32 jaraĝa), Tolstoj verkis ege pensigan artikolon, kiu kontraǔstaras perforton, apogante kompaton al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Ĝi nomiĝas “Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado” kaj Tolstoj skribis ĝin kiel enkondukon al la rusa eldono de la libro “La etiko de nutrado” (“The Ethics of Diet”) de Howard Williams. (13) Tiu artikolo estas leginda tutece por tiuj kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri la fascina personeco de Tolstoj. Oni ne forgesu, ke tiun artikolon skribis unu el la plej gravaj verkistoj en la historio de la homaro, do ne estas mirinde, ke ĝi estas ne nur interesa, sed ankaǔ ege konvinka, emocia kaj literature belega. La aǔtoro pritraktas vegetarismon ne nur teorie, sed li ankaǔ konfesas la proprajn sentojn priskribante siajn travivaĵojn rilate nutradon: la ŝanĝon kiu okazis en sia koro, la dialogojn kun diversaj vilaĝanoj (inkluzive de honestaj buĉistoj) kaj eĉ la vizitojn ĉe buĉejoj. Li protektas nek sin nek la legantojn kontraǔ la abomena etoso de buĉejo, samkiel li protektis nek sin nek la legantojn kontraǔ la teruraĵoj de milito en sia romano “Milito kaj paco”.  Tamen, en ambaǔ okazoj, abomenaj realaĵoj aliformiĝas en artecajn paĝojn kiuj tuŝas oniajn koron kaj menson plej profunde kaj neforgeseble. Des pli kortuŝa ŝajnas al mi tiu artikolo, ke ties vortoj ne apartenas al imaga protagonisto, sed rekte kaj plej nature al Lev Tolstoj mem. La aǔtoro ne ŝajnas intence “literaturi” en tiu verko, kvankam belega beletraĵo tute nature aperas rekte el la koro kaj la menso. El tiu grava artikolo, mi prezentas sube nur mallongan fragmenton, kiu rilatas al buĉado de bestoj:

“Ni ne povas ŝajnigi, ke ni ne scias tion. Ni ne estas strutoj kaj ne povas kredi, ke malkonsentante rigardi aferon, kiun ni ne volas vidi, tiu ne plu ekzistos. Tia cirkonstanco okazas precipe kiam tio kion ni ne volas vidi estas tio, kion ni ja volas manĝi.” (14)

Laǔ mi, la artikolo de Tolstoj valoras precipe pro sia morala beleco kaj pro la espero, kiun ĝi kapablas doni al la leganto. Kiam oni legas tiun artikolon, oni sentas ke pere de ĝi Tolstoj celis kulpigi nek sin nek aliajn pro la krueleco de la mondo. Male, oni finas la legadon kun sento de fiereco, pro la fakto ke ni estas homoj kaj tial ni kapablas elekti niajn agadojn, malsimile al kruelaj bestoj. La artikolo igas onin esperi, ke oni ja kapablas eduki sin mem por plibonigi sian pensmanieron kaj sian vivmanieron…

Evidentiĝas ke vegetaranoj, samkiel esperantistoj, estas esperemaj personoj. Do, ne mirinde ke vegetaranaj esperantistoj estas duoble esperemaj. Tial mi verkis tiun ĉi eseon kun la espero, ke ĝi povus igi kelkajn nevegetaranajn esperantistojn pripensi iom pri vegetarismo kaj ĝia signifo en nia tempo.

MI NE ESTAS KURACISTO. TIU ĈI ESEO NE ENHAVAS KOMPETENTAJN KONSILOJN DE KURACISTO. KIU SERIOZE PENSAS IĜI VEGETARANO, TIU NEPRE DEVAS PETI KONSILOJN DE PROFESIA VEGETARANA DIETISTO.

NOTOJ:

 (01) Claude Piron en la bulteno “SES Informas” 2007, numeroj 2 k 3

(02) Alain Favre en la bulteno “SES Informas” 2007, numero 1

(03) João José Santos en la revuo “La Karavelo”, decembro 2007

(04) Luiĝi Rokamoriĉe en la revuo “Esperantista Vegetarano” 2005

(05) Claude Piron “Mi kredas je la Bono. Mi kredas je Esperanto.” el Leciono 3 en la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-Lando”, Rotterdam 2005

(06) René Centassi kaj Henri Masson “La homo kiu defiis Babelon” (L’Harmattan 2001, Parizo kaj Montrealo)

(07) La Sankta Biblio, Genezo, 1:29

(08) Elangligita citaĵo, Pythagoras en

http://www.cultureofpeace.org/quotes/vegetarian-quotes.htm

(09) Elangligita citaĵo, Albert Einstein

(10) Elangligita citaĵo, Albert Schweitzer

(11) L. L. Zamenhof “Kio estas vegetarismo?” en “Kajeroj el la Sudo” n-ro 35, julio 1997 / unuafoje aperinta en “La Esperantisto” 1893.

(12) Citita de Ulrich Lins en “La danĝera lingvo”, eldonejo Progreso, Moskvo 1990, paĝo 26.

(13) En 1912, Ana Ŝarapova tradukis la enkondukon el la rusa en Esperanton, kaj ĝi aperis ĉe la Eldonejo Posrednik, Moskvo.

(14) Citaĵo elangligita el Leo Tolstoy “Essays and Letters”, New York: H. Frode, 1909 ( tradukita el la rusa en la anglan de Aylmer Maude).