Aliaj pordoj malfermiĝas

Luiza Carol

Rakontaro, 2020

ENHAVO

Grafikaĵo de Luch OFER

ALIAJ PORDOJ MALFERMIĜAS

Dorela estis knabino, kiu loĝis en malgranda domo apud bela parko. Ŝiaj gepatroj estis kantistoj, kaj en ŝia familio, ĉiuj ludis diversajn muzikilojn aŭ almenaŭ ŝategis aŭskulti muzikon. Tial, nemirinde ke Dorela ŝatis kanti kaj deziris fariĝi kantistino. Ŝi ankaŭ lernis ludi gitaron.
La domo de Dorela havis tri ĉambrojn. Ĉiuj muroj estis tegitaj per specialaj materialoj, kiuj izolis la sonojn. Ankaŭ ĉiuj fenestroj havis specialajn ŝutrojn, per kiuj oni povis izoli la sonojn laŭnecese. Tiel, la patro kaj la patrino de Dorela povis trejniĝi kantante unuope, ĉiu en sia ĉambro, aŭ kantante duope en la sama ĉambro. Dum ilia ĉiutaga ekzercado, Dorela povis ĉeesti por aŭskulti ilin se ŝi volis. Ŝi ankaŭ povis resti en sia ĉambro kaj eventuale aŭskulti muzikon pere de radio. Ŝi povis ankaŭ kanti aŭ ludi gitaron sen ĝeni la gepatrojn.
Ĉe la domo de Dorela troviĝis malgranda korto, kun unu sola maljuna arbo. Multaj birdoj venis el la parko por viziti tiun arbon, je kies branĉoj la knabino pendigis ujojn por grajnoj. Dorela amis la birdojn. Ŝi amikiĝis precipe kun iu muzikema verda papago. Ŝi nomis lin Dodo, kaj li alvenis kiam ŝi alvokis lin. Dorela instruis lin diri “saluton”, por bonvenigi la esperantistajn amikojn de la familio. Kiam ŝi kantis en la korto, Dodo provis imiti ŝin. Kiam ŝi gitarludis, Dodo imitis la sonojn de la gitaro. Dorela eĉ instruis lin kanti ŝian nomon laŭ 3 muziknotoj: “DO… RE… LA…”
Kelkfoje, kiam Dorela revenis el la lernejo, Dodo rekonis ŝin ekde malproksime kaj bonvenigis ŝin kantante ŝian nomon:
“DO… RE… LA…”
Dorela prifieris pri sia verda amiketo kaj diradis al siaj gekolegoj:
“Jen mia lernanto Dodo. Mi instruas lin solfeĝi…”
Tiam la infanoj ridis.
Foje, Dorela malsaniĝis, sentis fortan premon en la gorĝo kaj komencis flustri anstataŭ paroli. La kuracistoj diris, ke ŝi bezonas nepran operacion. Ili promesis al ŝi, ke ĉirkaŭ du semajnojn post la operacio ŝi jam kapablos paroli normale, tamen ili ne certis ĉu ŝi povos ankaŭ kanti iam ajn.
Dorela ege maltrankviliĝis. Ŝi ĉiam revis fariĝi kantistino. Ŝi estis havinta apartan voĉon kaj tre talentis pri muziko, tial la tuta familio kaj ĉiuj konatoj konsideris ŝin onta kantistino… La ideo ke eble ŝi ne plu kapablos kanti estis por ŝi terura ŝoko…
La vesperon antaŭ la operacio, Dorela enlitiĝis kaj ekploris. Ŝi ne povis endormiĝi pro ĉagreno. Tiam ŝi petis aŭskulti trankviligan rakonton, samkiel ŝi kutimis peti kiam ŝi estis tre malgranda. Ŝia patrino sidiĝis apud la lito kaj komencis rakonti. Kaj jen tio, kion ŝi rakontis:

Foje, en fora urbo, vivis du ĝemelaj knabinoj en eta domo apud bela parko. Iliaj gepatroj estis kantistoj. La ĝemelinoj nomiĝis Mirela kaj Simila. Ili ambaŭ scipovis kanti kaj ludi gitaron, ili ambaŭ talentis, sed Mirela ja paciencis lerni muzikon kaj deziris fariĝi kantistino, dum Simila malpaciencis pri muzikaj ekzercoj, preferis matematikon kaj revis fariĝi inĝeniero. Ĉe la domo de Mirela kaj Simila, estis malgranda korto kun unu sola arbo. Verda papago kaj ruĝa papagino bildis neston en tiu arbo. La ĝemelinoj nomis la papagon Mimi kaj la papaginon Sisi. La gepapagoj estis tre muzikemaj kaj ĉiutage ricevis kun granda plezuro lecionojn pri solfeĝo. Mirela estis la instruistino de Mimi, kaj Simila estis la instruistino de Sisi. Tagmeze, kiam la ĝemelinoj revenis el la lernejo, la gepapagoj rekonis ilin de malproksime kaj bonvenigis ilin kantante:
“MI… RE... LA…”
“SI… MI… LA…”
La gepapagoj ŝatis ankaŭ imiti vortojn, kaj la knabinoj komencis instrui ilin Esperanton. Unu someron, en ilia urbo okazis Universala Kongreso de Esperanto. La gepatroj de la ĝemelinoj preparis koncerton por tiu evento, kune kun malgranda muzikbando. La knabinoj preparis sin por kanti dum la Infana Kongreseto. Ili instruis ankaŭ al Mimi kaj Sisi etan refrenon de kanto. La gajaj birdoj ŝategis tiun sperton kaj kantis laŭte, movante siajn piedojn ritme, kiel en danco. La ĝojo kreskis, kiam la papaga paro ekhavis 4 papagidojn. Oni nomis ilin Lala, Fafa, Rere kaj Solsol. Ili ŝatis aŭskulti muzikon.
Dum la Infana kongreseto, Mirela kaj Simila ekamikiĝis kun kelkaj infanoj kaj invitis ilin hejmen, por ke ili konatiĝu kun Mimi, Sisi kaj iliaj idoj. La infanoj estis ravitaj pri la talentaj gepapagoj. La ĝemelinoj regalis la geknabojn kaj la gepapagojn per granda fruktosalato kun multaj semoj kaj nuksoj. La gastoj nomis tiun deserton “BBBB”, t.e. “Bela Bunta Bongusta Bonodora”. La gepatroj de la ĝemelinoj proponis al la gastoj partopreni internacian infankoruson pere de interreto, kaj la infanoj konsentis provi tian eksperimenton. Entute, tiu renkontiĝo estis ege agrabla evento kaj por la gastoj kaj por la gastigantoj. Ilia amikeco plifortiĝis en la sekvaj jaroj, dum kiuj ili ofte kantis kune. La gepatroj de Mirela kaj Simila fariĝis alterne la dirigentoj de la interreta koruso.
Iun printempon, la ĝemelinojn trafis kontaĝa malsano, pro kiu ili ambaŭ bezonis operacion je la gorĝo. Post tiu operacio, Mirela estus dezirinta kanti denove, sed ne plu kapablis. Simila daŭre kapablus, sed ne plu volis kanti sen sia fratino. La tuta internacia koruso bedaŭris tiun okazaĵon.
Ankaŭ gitaron la ĝemelinoj ne plu volis ludi, kaj ili rifuzis ludi ajnan alian muzikilon kiun iliaj gepatroj proponis. Tamen ili fariĝis malgajaj, sentis sin kvazaŭ mankas en siaj vivoj io grava…
Tiam, la patro de la ĝemelinoj petis la korusanojn prezenti al Mirela kaj Simila kiel eble pli interesajn muzikilojn el siaj landoj aŭ el aliaj landoj. Li esperis, ke unu aŭ eble kelkaj el la muzikiloj de la tuta mondo fin-fine allogos la knabinojn, por ke la ĝojo de muziko reaperu en iliaj vivoj. La patrino diris al siaj filinoj:
“Kiam unu pordo fermiĝas, aliaj pordoj malfermiĝas. La vivo plenas je surprizoj. Oni neniam scias kie, kiel, kiam malfermiĝas la pordo de tute neatendita sperto…”
Dum kelkaj monatoj, Mirela kaj Simila ricevis filmetojn pri tradiciaj popolaj muzikiloj el la tuta mondo. Iliaj oreloj provis alkutimiĝi al buntaj tradiciaj muzikstiloj, kiuj taŭgas al la koncernaj muzikiloj. Fin-fine okazis ĝuste tio, kion la gepatroj esperis: ambaŭ knabinoj trovis sian preferatan muzikilon. Kaj ĝuste la saman muzikilon ili elektis: la tereminon.
Tiu ĉi ne estas popola muzikilo. Ĝi estas elektronika ilo, kiun inventis rusa fizikisto komence de la 20-a jarcento. Unu el la korusanoj ricevis okaze de sia naskiĝtago skatolon, kiu entenis la erojn el kiuj oni povas munti tiun fascinan muzikilon. La knabo fotis ĝin kaj poste sendis al la ĝemelinoj filmetojn, pere de kiuj oni povas vidi kaj aŭskulti tre talentajn spertulojn pri teremino. Kaj jen, okazis la miraklo: Mirela kaj Simila ekadoris la tereminon.
La tempo pasis kaj la ĝemelinoj kreskis. Mirela fariĝis komponisto, dirigento kaj spertulo pri teremin-ludado. Simila fariĝis inĝeniero kaj laboris en fabriko de muzikiloj. Ŝi perfektigis la tereminojn kaj kreis novajn variantojn. Ŝi kreis i.a. tereminojn, kiujn oni povas facile agordi laŭ la tradiciaj agordosistemoj de ajnaj muzikiloj de la tuta mondo…

Dorela delonge ĉesis plori. Kiam la patrino finis sian rakonton, Dorela flustris:
“Panjo, ĉu tiu muzikilo… vere ekzistas?”
“Jes, certe. Ĉu vi volas aŭskulti tereminon?”
Dorela jesis. Ŝia patrino alportis sian komputilon kaj tuj la ĉambron plenigis mallaŭta, trankviliga, rava muziko de teremino. Dorela fermis la okulojn. Rideto aperis sur ŝia vizaĝo.
La patrino malŝaltis la etan lampon apud la lito. Antaŭ ol eliri, ŝi diris:
“Ĉio bonordos, karulino… Bonan nokton…”
Sed Dorela ne plu aŭdis ŝin. Ŝi jam endormiĝis kaj estis sonĝanta pri papagoj…

Foto de Jozefo NEMETH

LA FLORHOMO

Mi ekvidis ĝin de malproksime. Tiun serenan someran dimanĉon, mi estis grimpinta en la montaro ekde frumatene kaj ĵus haltis por ripozi. Mi estis freŝa abituriento kaj alvenis al tiu fora lando, por pasigi kun mia familio agrablajn feriojn en la pura aero de la montaro. Tiun tagon mi decidis grimpi tute sola en la silento de la arbara pado, por mediti trankvile, ĉu mi aliĝu al la fakultato de biologio aŭ al tiu de astrofiziko. Mi rigardis suben al la ŝoseo kiu serpentumis el la larĝa valo, kaj ĝuste tiam mi ekvidis… ĝin! Ĝi similis sorantan sunfloron kaj ĝi estis nekredeble bela, en la tagmeza sunlumo. Mi supozis, ke ĝi estas kajto aŭ eble soranta fotilo. Ĝi estis supreniranta malrapide el la valo kaj moviĝanta tra la aero samkiel granda orkolora meduzo moviĝus en akvo. Ĝi proksimiĝis kaj turniĝis super mia kapo kelkan tempon. Mi jam povis vidi, ke ĝi estis nek kajto nek fotilo. Sed kio ĝi estis?
Kiam ĝi proksimiĝis je distanco de nur kelkaj paŝoj, de sub la flor-aspekta aĵo videblis tigo kun verdaj folioj kiel brakoj. Ĝi malfaldis delikatajn radikojn, per kiuj ĝi alkroĉiĝis al apuda stumpo. Mia konsterno aliformiĝis en supozon, ke mi ekdormis kaj estas sonĝanta. Trifoje mi provis fermi la okulojn kaj denove malfermi ilin, por kontroli ĉu la vizio malaperus. Ĝi ne malaperis. Tio kion mi havis nun antaŭ miaj okuloj povus ŝajni tute normala sunfloro. Tamen ĝi radiis ion strangan kaj samtempe allogan, ion kion mi ne kapablas nun priskribi.
“ - Saluton!” - ĝi diris malrapide, per kantanta virina voĉo.
“ - Saluton!” - mi respondis ridante. “Ĉu vi estas parolanta roboto?”
“ - Ne. Mi estas florhomo de alia planedo.”
Mi jam ne kuraĝis moviĝi, timante ke mi vekiĝus kaj tiam la bela sonĝo forvaporiĝus. En mian memoron revenis malnovaj fabeloj, kaj mi ekpensis ke eble mi renkontas sorĉitan belulinon, kiun mi heroece malsorĉos... Mi demandis:
“­- Ĉu vi fakte estas homo?”
“ - Jes kaj ne” - ĝi respondis. “Se vi nomas ‘homo’ estaĵon penskapablan kaj emocikapablan, laŭ tia difino mi ja estas homo. Sed mi havas korpon de planto, tial mi diris ke mi estas ‘florhomo’.”
Mi tute konfuziĝis. Sed ĝi aldonis, ke ankaŭ por ĝi estis granda ŝoko renkonti sur nia planedo parolantajn bestojn. Tamen ĝi jam alkutimiĝis pri tio.
Mi demandis, ĉu mi estas dormanta dum ni parolas.
“ - Jes kaj ne” - ĝi diris. “Vi troviĝas mezvoje inter dormo kaj maldormo.”
Laŭ ĝiaj klarigoj mi komprenis, ke ĝi kapablas vidi la bioenergiojn kiujn la estaĵoj radias. Tio signifas ke rigardante min, ĝi vidis la tremantajn nuancojn de la energioj agantaj en miaj menso kaj animo. Mi maltrankvile kaj iom timeme demandis min, ĉu ĝi kapablas influi min pere de hipnozo.
“- Ne maltrankviliĝu, mi ne estas danĝera.”- ĝi diris, kvazaŭ aŭdante miajn pensojn.
Mi demandis:
“ - Ĉu vi aŭdas miajn pensojn?”
“ - Jes kaj ne…”
Mi jam malpaciencis: “Ĉu vi ne povas respondi alimaniere ol ‘jes kaj ne’?”
Ĝi ridis por la unua fojo ekde kiam ĝi alvenis. Ĝia rido estis homeca, iom infaneca, bonhumora, trankvila, en kontrasto kun la stranga malrapideco per kiu ĝi prononcadis vortojn. Ĝi diris ke, se oni klopodas esprimi la veron, estas ofte malfacile respondi unuvorte. Kaj mi tutkore konsentas pri tio nun, kiam mi mem strebas priskribi tiun nekutiman eventon en mia vivo, apenaŭ trovante taŭgajn vortojn.
Ĝi aldonis:
“- Jes, mi kapablas aŭdi viajn pensojn, sed nur kiam vi esprimas ilin pere de via voĉo. Alikaze mi ne aŭdas ilin. Tial mi respondis kaj ‘jes’ kaj ‘ne’ al via demando. Tamen laŭ la radiado de via bioenergio, mi vidas la kolorojn de viaj emocioj kaj konscias, kiam io maltrankviligas aŭ ĝenas vin.”
Laŭ ĝiaj klarigoj evidentiĝis, ke la vorto “mensogo” estas tre stranga por ĝi, ĉar ĝi ne kapablis kompreni, kial entute la “besthomoj” uzas la penskapablon por kaŝi siajn verajn sentojn kaj pensojn. Ŝajnas ke dum jarmiloj, la tuta historio de la florhomoj baziĝis sur senĉesaj klopodoj evoluigi siajn esprimkapablojn, por kundividi siajn verajn sentojn kaj pensojn. Evidentiĝis, ke tiu tasko estas ju pli malfacila, des pli ilia spirita vivo fariĝas pli kaj pli prilaborita. Sed ajna klopodo kundividi falsajn sentojn kaj pensojn ŝajnis al ili absurda.
La florhomo nomis sin Mirabela, ĉar tiun nomon ĝi ricevis sur la tero. Maljuna sinjorino, ĉe kiu ĝi loĝis dum ĉirkaŭ du jaroj, nomis ĝin tiel, kaj al ĝi plaĉis tiu nomo. Ni babilis longtempe. Ĝi rakontis interesajn aferojn pri si mem kaj sia fora planedo. Ĝi diris, ke tie ekzistas multaj aliaj plantoj kaj tre multaj bestoj, sed nur la sunfloroj estas penskapablaj. Oni povas kalkuli kelkdekon da specioj de sunfloroj, kaj ĉiu specio havas sian lingvon kaj siajn tradiciojn. Komunan lingvon ili ne havas kaj ne bezonas. Ili kapablas iel alproprigi diversajn lingvojn, pere de bioenergio. Kiam Mirabela estis ĉirkaŭirinta min antaŭ ol alteriĝi, ĝi iel trovis en mia cerbo la tutan vortprovizon de la lingvo en kiu mi estis pensanta. Tiam ĝia menso kopiis kaj iel komprenis ĝin. Plurajn detalojn pri tio mi ne scias.
Mirabela estis la lasta el aro da similaj estaĵoj, kiuj estis alvenintaj al nia planedo antaŭ pli ol du jaroj. Ili perdis la kontakton kun sia planedo, kaŭze de la elektra radiado ĉirkaŭanta la teron. Evidentiĝis, ke la florhomoj estas tre ĝenataj de elektronikaj aparatoj, kiuj ne nur malhelpas al ilia kapablo komuniki inter si, sed ankaŭ ege malsanigas ilin kaj endanĝerigas ilian vivon. Ajna aparato ĉu mekanika ĉu elektronika timigas kaj konfuzas ilin, kaj ili malkapablas protekti sin kontraŭ la rapideco de aŭtoj, busoj, trajnoj ktp. Entute surteriĝis 22 florhomoj, sed post 2 semajnoj nur Mirabela restis vivanta. La plejparton el ili mortigis rapidaj veturiloj, kemiaĵoj, televid-antenoj, telefon-antenoj, alt-frekvencaj polusoj ktp. Tri el ili sukcesis kontakti simpatian vilaĝanon, sed la konsekvencoj estis katastrofaj. Tiu homo ekteruriĝis, supozis ke temas pri danĝeraj alilandaj aparatoj por spionado kaj tuj anoncis la policon. Rapide oni kaptis ilin pere de malsimplaj elektronikaj aparatoj, oni radiografiis ilin kaj oni konkludis… ke ili estas simplaj sunfloroj. Kompreneble, post kiam la teruraj aparatoj mortigis ilin, ili fariĝis simplaj velkintaj floroj. Verŝajne, la vilaĝanon oni konsideris frenezulo…
Post kiam ĝi perdis ĉiujn siajn kunulojn, Mirabela ploris longtempe kaj decidis eviti ajnan kontakton kun la homoj de la tero, kiujn ĝi jam timegis. Dum semajnoj ĝi iradis malgaje kaj solece en la montaro, kiel eble pli malproksime de homaj domoj kaj elektraj antenoj. Foje, dum forta pluvo kun hajlo, ĝi ŝirmis sin en izolita malplena fojno­-ŝirmejo. Tie ĝi sidiĝis sola, pensante malgaje pri la strangaj homoj de la tero, kiuj ŝajnis al ĝi malicaj kaj absurdaj estaĵoj… Subite ĝi sentis sin tuŝita de ĝuste tia estaĵo, kiu elprenis ĝin en siaj manoj. Mirabela frostiĝis kaj fermis la okulojn, atendante la morton. Sed la estaĵo tenis ĝin delikate kaj alparolis ĝin tenere...
Tiel komenciĝis la ĉirkaŭ du-jara rilato inter Mirabela kaj s-ino Orlanda, la bonkora maljunulino kiu donis nomon al ĝi kaj gastigis ĝin unue en sia ĝardeno kaj poste ankaŭ en sia domo.
S-ino Orlanda estis ege maljuna emerita instruistino de bazlernejo. Ŝi ekamis la mirindan floron ekde la unua momento kiam ŝi vidis ĝin. Ŝi baldaŭ konsideris la instruadon al Mirabela kiel la pinton de sia kariero kaj eĉ la plej gravan sencon de sia tuta vivo! Ŝi uzis ĝisfunde sian dumvivan sperton por kuraĝigi kaj helpi la plej eksterordinaran lernanton, kiun ajna terana instruisto havis iam ajn…
Mirabela estis diligenta kaj scivolema. La florhomoj ne uzas skribadon kaj legadon sur sia planedo, sed ilia memoro multe transpasas la normalan memoron de la teranaj homoj. Mirabela kapablis aŭskulti sian instruistinon dum multaj horoj kaj parkerigi ĉion kion ŝi diris. Ĝi kapablis akumuli fulmrapide grandan kvanton da informoj, kvazaŭ ĝia menso estus komputilo. Sed ĝi ankaŭ komprenis kaj interpretis tre bone la informojn. S-ino Orlanda instruis ĝin legi flue dum nur unu horo. Poste, Mirabela legis unu post la alia ĉiujn librojn, kiuj troviĝis en la librobretaro de ĝia gastiganto. Ĝi elprenis po unu libron per siaj fortaj radikoj, metis ĝin sur la tablon kaj trafoliumis ĝin pere de la folioj. Ĝiaj okuloj rapide fotokopiis la paĝojn, kaj ĝia memoro konservis ĉion, kio ŝajnis al ĝi interesa kaj eventuale utila.
La maljunulino ofte plendis pri diversaj doloroj dum ilia kunloĝado. Mirabela vidis kun bedaŭro la kolorojn de tiuj doloroj, komprenis la bioenergiajn malekvilibrojn kaŭzintajn ilin, kaj iom post iom lernis liberigi sian gastiganton de suferoj. Kiel ĝi faris tiun terapion, ĝi ne kapablis klarigi, sed s-ino Orlanda sentis sin pli kaj pli bone en la kompanio de la florhomo. Ĉiuvespere, la duopo kantis kune ĉu teranajn ĉu aliplanedanajn kantojn, kaj iliaj voĉoj intermiksiĝis gaje.
Ili interkonsentis ke, almenaŭ portempe, la ĉeesto de Mirabela sur la tero estu sekreto, por ke la troa scivolo de aliuloj ne ĝenu ĝin. La du filinoj de s-ino Orlanda kutimis viziti ŝin ĉiutage, por alporti manĝaĵojn kaj helpi ŝin pri domlaboroj. Ili ĝojis pri la subita gajeco de sia patrino. Al ili ŝajnis, ke s-ino Orlanda lastatempe parolas kaj kantas sola…
Mirabela pasigis multan tempon en la trankvila ĝardeno de s-ino Orlanda, trinkante lumon kaj babilante kun ŝi pri la similecoj kaj malsimilecoj inter la du planedoj. Al miaj demandoj, Mirabela respondis, ke la florhomoj nutras sin kutime nur per aero, akvo kaj lumo. La radikojn ili uzas precipe por alkroĉiĝi al diversaj aĵoj kiam ili ripozas. Sed ili povas ankaŭ ankriĝi en la grundo kiam la vento blovas. La grundajn sukojn ili bezonas trinki nur kiam ili estas semoj kuŝantaj en la grundo. Tiam ili estas beboj, kiuj ankoraŭ ne bezonas lumon, tamen akvon kaj iom da varmeta aero ili ja bezonas. Kiam ili fariĝas etaj infanoj, ili jam estas ŝosoj, kiuj eklernas trinki pli kaj pli da lumo, ĝis ili kreskas kaj kapablas sendependiĝi de la grundo. Mirabela jam atingis la aĝon kiam la florhomoj havas semojn en sia planedo, sed sur la tero ĝia korpo ne donis semojn, bedaŭrinde.
Iom post iom, Mirabela kreis por si novan veston el bioenergiaj radioj, pli bone adaptitan al la kondiĉoj de la tero. Helpe de s-ino Orlanda, ĝi iom post iom alkutimiĝis eniri ŝian domon kaj toleri la elektran lumon, la telefonon, la komputilon, la polvosuĉilon… Tamen tiu vesto tute ne protektis ĝin kontraŭ poluataj aero kaj akvo, ne helpis ĝin reagi ĝustatempe al la rapideco de la veturiloj… Ĉirkaŭ la izolita dometo de la junulino, kiu troviĝis rande de eta montara vilaĝo, la aero estis ege pura, la matena roso kaj la pluvogutoj ne entenis venenojn. Sed Mirabela devis ankoraŭ multe labori por realigi sian idealan veston, kiu permesu al ĝi moviĝi libere ie ajn sur la tero.
La tempo pasis, kaj s-ino Orlanda sentis sin pli kaj pli laca. Ŝi ekkomprenis, ke ŝia vivo proksimiĝas al la fino. Mirabela konsciis pri tio. Pli kaj pli ofte ili preĝis kune, en silento, fermante la okulojn. Ĉiu el ili preĝis laŭ sia propra kutimo, en sia propra lingvo. Estis mirinde kiom similaj estis iliaj kredoj kaj iliaj preĝoj, ĉar por ili ambaŭ la esenco de la vivo estis amo kaj sincereco.
Ili kune parolis pri la estonteco. S-ino Orlanda opiniis, ke nenio okazas hazarde en la mondo. Tial ŝi tutkore esperis, ke Mirabela sukcesos adaptiĝi tutece al la kondiĉoj de la tero, kaj ĝia korpo fin-fine donos semojn el kiuj novaj florhomoj aperos. Ili ambaŭ revis pri la pliboniĝo de la tuta homa socio danke al la influo de la nemensogemaj kaj amemaj florhomoj, ili revis pri la disvastiĝo de nova terapio kontraŭ doloroj, ili revis pri la starigo de interplanedaj rilatoj riĉigontaj kaj la materiajn kaj la spiritajn vivojn de ambaŭ planedoj…
Unu nokton, s-ino Orlanda transpasis en la transmondon serena kaj ridetanta, sen ajna sufero. Mirabela kisis ŝin ame kaj foriris.

Nun ĝi troviĝis apud mi, petante helpon por adaptiĝi kiel eble pli bone al la kondiĉoj de nia planedo.
Mi hezitis.
Mi ektimis.
Kio okazus se evidentiĝus, ke tiu bela estaĵo estas fakte ruza kaj danĝera? Eble ĝi volas uzi mian helpon, por venigi danĝerajn estaĵojn sur la teron…
“- Se vi ne fidas min, mi foriras. Adiaŭ”- ĝi diris per malgaja voĉo kaj komencis malsupreniri al la valo.
Ĝia malgajeco eniris mian koron dolorige.
“- Atendu!” – mi kriis kaj subite leviĝis. “Atendu ke mi pripensu la aferon…”
Ĝi haltis sur la serpentumanta ŝoseo. Ĝi ŝanceliĝis.
“- Ĉu vi tutkore deziras helpi min?” – ĝi demandis.
“- Mi ankoraŭ ne scias… Jes kaj…. NEEEEEEEEEEEEE!”
Peza kamiono subite surveturis ĝin sur la ŝoseo kaj ellasis densan fumon malantaŭe.
Mi gapis senvorte malsupren. Ĉu mi ĵus vekiĝis el sonĝo?

Foto de Jozefo NEMETH

REVA KAJ LA SONĜA MONDO

Foje, en iu fora lando, okazis granda epidemio de terura malsano, kiun neniu kuracisto kapablis kuraci. Tiam multaj homoj forpasis. Tra la tuta lando multaj infanoj orfiĝis, multaj gepatroj restis sen infanoj… Oni opiniis, ke la bienaj bestoj disvastigas la malsanon. Pro tio, oni mortigis amason da bienaj bestoj kaj enterigis ilin ege profunden en la teron.
Dum tiu terura tempo, rande de iu ege malfeliĉa vilaĝo estis supervivanta orfa knabino ĉirkaŭ 9 jaraĝa, kiu nomiĝis Reva. Ŝi loĝis apud granda densa arbaro.
Estis varmega longa somero. La knabino ne plu ŝatis tranokti en la malgaja forlasita domo, kie ŝiaj gepatroj estis malsaniĝintaj, suferintaj kaj forpasintaj. Ŝi preferis dormi en la korto, ene de eta ligna kabano, kiun ŝia patro estis konstruinta antaŭ longe, por ŝi kaj por ŝiaj pupoj.
Ĝuste antaŭ sia forpaso, la patrino de Reva diris al ŝi:
“- Ne timu, filino mia. Restu bonkora, kuraĝa kaj esperoplena. Mi amas vin kaj neniam forlasos vin. Mi baldaŭ fariĝos sonĝpatrino kaj vizitos vin en viaj sonĝoj. Mi neniam ĉesos ami vin.”
Kaj ĝuste tiel okazis. Ĉiunokte, la sonĝpatrino vizitadis sian filinon en ties sonĝoj. En tiuj sonĝoj, ili kune promenis, ludis kaj kantis gajajn kantojn. Reva precipe ĝuis la fabelojn pri aliplanedanoj, kiujn rakontadis ŝia sonĝpatrino. Krome, tiu ĉi instruis sian filinon bani sin ĉiumatene en la pura akvo de proksima arbara fontano kaj nutri sin per bongustaj beroj kaj aveloj troviĝantaj apud la fontano. En la komenco, Reva timis la ombron de la arbaro. Sed la sonĝpatrino konsilis ŝin:
“- Ne timu la arbaron, Reva. Ĉiuj lupoj kaj vulpoj iam kaŝiĝantaj tie jam delonge malsaniĝis kaj mortis, post kiam ili estis ŝtelintaj kaj manĝintaj malsanajn porkojn kaj kokinojn. Ankaŭ la ursoj kaj la korvoj mortis, post kiam ili estis manĝintaj el rubujoj. Neniu danĝera estaĵo troviĝas nun en la arbaro.”
Tiam Reva ekkuraĝis kaj iris sentime al la arbaro. Sed ŝi trovis nur tro malmultan manĝaĵon kaj ŝi laciĝis trairante kardejojn kaj marĉojn. La sekvan nokton, la sonĝpatrino diris al ŝi:
“- Morgaŭ matene vi trovos novan amikinon en la arbaro. Se vi kaj ŝi kundividos viajn manĝaĵojn, la vivo fariĝos pli facila por vi ambaŭ.”
Kiam ŝi vekiĝis, Reva saltis pro ĝojo. Ŝi rapide banis sin kaj tuj komencis esplori la arbaron. Ŝi iris pli kaj pli profunden en la arbaron, ĝis ŝi trovis tre junan porkineton, kiu rigardis ŝin scivole. Ĝi estis tre pura kaj odoris je framboj. Reva karesis ĝin kaj pensis: “Kiom delikata ĝi estas! Kiel ĝi atingis tiun lokon? Ĉu ĝi falis el iu kamiono? Kiel ĝi supervivis ĝis nun? Ĉu ankaŭ ĝi havas sonĝpatrinon helpantan ĝin?”
La porkineto murmuris ion amikeme kaj subite ekkuris, haltante ĉiujn kelkajn paŝojn por rigardi malantaŭen, kvazaŭ ĝi invitis la knabinon sekvi ĝin. Kaj Reva ja sekvis ĝin, scivole. Sub iu granda kverko, la porkineto haltis. Ĝi komencis forpuŝi la falintajn foliojn kaj branĉojn, ĝis ĝi malkaŝis aron da grandaj blankaj fungoj. Reva pensis: “Kiel ĝi sciis, ke la fungoj troviĝas ĝuste tie? Mia patrino diris, ke mi kundividu manĝaĵojn kun mia nova amikino. Tio signifas, ke tiuj fungoj devas esti manĝeblaj ankaŭ por homoj, ne nur por porkoj...”
Tiel Reva kuraĝis gustumi la blankajn fungojn. Tuj evidentiĝis, ke temas pri la plej bongusta manĝaĵo kiun ŝi iam ajn konis. Poste la knabino invitis la porkineton manĝi bongustajn avelojn, kiujn ŝi kolektis. La porkineto tre ĝojis pri tiu frandaĵo, ĉar ĝi ŝategis avelojn, kvankam ĝi estis tro malalta por kolekti ilin el la avelujo kaj ĝis tiam kapablis manĝi nur la malmultajn avelojn falintajn surgrunden. Ekde tiu tago, Reva kaj la porkineto helpis unu la alian trovi manĝaĵojn kaj ili fariĝis tre bonaj amikinoj. Evidentiĝis ke la porkineto loĝis borde de la rivero, apud eta akvofalo kie ĝi banis sin ĉiutage. Ĝi estis tre pura besto kaj Reva ofte pensadis: “Verŝajne ĝia sonĝpatrino instruis ĝin esti tiom pura”.
Reva ne permesis al la porkineto sekvi ŝin hejmen, ĉar ŝi sciis ke oni mortigus ajnan beston kiun oni vidus en la vilaĝo. Cetere, Reva vizitis neniun najbaron, ĉar la malsano estis rapidege disvastiĝanta kaj pro tio ŝia sonĝpatrino konsilis ŝin kontakti neniun. Kaj neniu najbaro provis viziti ŝin, ĉar delonge oni ne vidis ŝin kaj do oni supozis, ke ŝi forpasis. Fakte neniu havis tempon eĉ pensi pri Reva, ĉar la fia malsano trafis ĉiujn apudajn familiojn.
Dum malfeliĉo, timo kaj despero kreskis en la vilaĝo, Reva sciis nenion pri tio. Ŝi pasigis gajajn tagojn en la arbaro kaj eĉ pli gajajn noktojn en la kabano, kie ŝi travivis belajn sonĝojn.
Kiam la somero proksimiĝis al la fino, la sonĝpatrino diris al Reva unu nokton:
“- Reva kara, vi jam devas rekomenci la lernadon. Morgaŭ matene iru al la loĝejo de la porkineto, poste daŭrigu la vojon kune kun ĝi laŭ la riverbordo suben. Vespere vi ambaŭ renkontos viajn senaĝajn geinstruistojn.”
Dirite kaj farite. La sekvan tagon, la knabino plektis kolĉenojn el bonodoraj floroj por si mem kaj ankaŭ por la porkineto. Tiel ornamitaj, gajaj kaj esperoplenaj, ili ekiris laŭ la riverbordo suben. Kiam vesperaj ombroj komencis ĉirkaŭi ilin, jen ili alvenis al bela soleca domo kun grandaj fenestroj. La du posedantoj de tiu domo estis atendantaj ilin fronte de la pordo, por bonvenigi ilin kaj plej ame inviti ilin enen. Tuj evidentiĝis, ke la “senaĝaj geinstruistoj” (kiel oni kutimis nomi ilin) estis tre afablaj viro kaj virino, kiujn antaŭ nelonge la sonĝpatrinoj de Reva kaj de la porkineto vizitis sonĝe. La geinstruistoj havis la mirindan eblecon moviĝi laŭvole inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj, ĉar ili venis el alia planedo, kie oni posedas multajn kapablojn nekonatajn sur la tero. Ekzemple, ili kapablis moviĝi fulmrapide inter diversaj planedoj, scipovis kuraci multegajn malsanojn de homoj kaj bestoj ktp. Fakte ili ne estis senaĝaj, sed ili povis moviĝi laŭvole tra siaj aĝoj, do ili vojaĝis libere inter infaneco, juneco, mezaĝeco kaj maljuneco. Kiam Reva renkontis ilin, ili ĵus decidis prezenti sin mezaĝaj.
Dum 10 jaroj Reva loĝis en la domo de la “senaĝuloj” kaj lernis de ili centojn da sekretoj de la arbaro. Interalie ŝi lernis, ke iu violkolora dolĉa bero, kiun ŝi ŝatis manĝi ekde kiam ŝi lernis piediri, estis protektinta ŝin kontraŭ la terura malsano trafinta multegajn familiojn. Tiu bero kreskis en arbusto tre proksime de ŝia domo, sed neniu sciis, ke Reva kutimas manĝi ĝin. Okazis io stranga: ĉiufoje kiam la knabino iris al tiu arbusto, neniu rimarkis ŝin. Kaj ĉiufoje kiam ŝi volis preni tiajn berojn hejmen, ŝi iel perdis survoje la korbeton en kiun ŝi estis metinta ilin. Kaj poste, ŝi ĉiufoje forgesis rakonti pri tio, kvazaŭ la arbusto ekzistis nur en ŝia sonĝo…
La knabino ankaŭ lernis ke tiu bongusta fungo kiun la porkineto scipovis malkaŝi estis tre satiga kaj saniga, do ĝi multe helpis ilin supervivi en la arbaro.
Reva lernis rekoni kaj kolekti multajn sanigajn radikojn, tigojn, fruktojn, semojn, foliojn, fungojn... Ŝi lernis prepari bongustajn kuracilojn, kiuj prezentiĝis kiel teoj, sukoj, supoj, kaĉoj, kukoj ktp. Ŝi lernis ankaŭ kuraci multajn malsanojn de bestoj. Estas nekredeble kiom multe la geinstruistoj sukcesis instrui ŝin dum nur 10 jaroj...
Dum tiuj jaroj, ŝia sonĝpatrino ofte vizitis ŝin en sonĝoj. La sonĝpatrino de Reva troviĝis en fora loko, kie ŝi estis lernanta multajn sekretojn pri la homa cerbo. Ŝi estis studanta pri la rilatoj inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj kaj klopodis kompreni la diversajn manierojn laŭ kiuj oni povas transpasi de unu mondo al alia. Fakte ŝi esperis trovi ie, en iu mondo aŭ en la spaco inter mondoj, sian edzon, kiun ŝi neniam kapablis viziti pere de sonĝo. Kial ŝi ja povis viziti sian filinon sed neniel povis viziti ankaŭ sian edzon, tio estis mistero kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis. La lernado de la sonĝpatrino estis longdaŭra kaj igis ŝin travivi multajn aventurojn en diversaj mondoj.
Intertempe, la geinstruistoj de Reva sendis la porkineton en iun belan arbaron de alia planedo, kie loĝis unika specio de amikemaj aproj, ĉe la limo inter sonĝa kaj nesonĝa mondoj. Tie la porkineto maturiĝis rapide, lernis trovi multajn speciojn de bongustaj fungoj kaj radikoj neekzistantaj sur la tero kaj igis la patrino de ĉarmaj aproporkidoj.
Tiel pasis 10 jaroj. Reva fariĝis bela kaj saĝa junulino. Taŭgatempe, la geinstruistoj forlasis nian planedon. Antaŭ ol foriri, ili brakumis la knabinon kaj diris:
“- Reva, fidu ĉiam viajn belajn sonĝojn kaj provu realigi ilin. Post nia foriro, iru kelkajn horojn laŭlonge de la rivero suben. Baldaŭ vi alvenos al bela urbo, kie vi trovos unu el la plej bonaj lernejoj de tiu ĉi planedo.”
Poste ili bondeziris al ŝi kaj adiaŭis, promesante viziti ŝin ofte en sonĝoj. La larĝaj kaj altaj fenestroj de ilia domo malfermiĝis, la blankaj kurtenoj eliris kaj leviĝis kiel vualaj veloj, la tuta domo elteriĝis samkiel malpeza karavelo, kiu iom post iom fandiĝis en la violkolora ĉielo de la tagiĝo.

***
Reva malfermis la okulojn meze de arbaro. Ŝi estis dorminta sur mola musko. La violkolora lumo de la tagiĝo videblis tra la branĉoj de granda kverko. Kiel ŝi alvenis tien? Kial? Kiom longe ŝi estis dorminta ĉi tie?
Ŝi rigardis siajn piedojn. Ŝi portis la samajn etajn sandalojn kun kiuj ŝi foriris el la vilaĝo. Do ŝi estis denove eta knabino. Ĉe ŝia kolo troviĝis kolĉeno el iom velkintaj floroj, kiuj daŭre bonodoris… Ŝi tuj rekonis la florojn. Ĉu la renkontro kun la senaĝuloj okazis nur en sonĝo? Ĉu ŝi plektis la kolĉenon hieraŭ matene?
Reva sentis sin konfuza kaj hezitema. Ŝi provis trovi la porkineton, sed tiu malaperis. Ĉu dum la nokto ĝi atingis la misteran arbaron de mildaj aproj?
La knabino rememoris la lastajn konsilojn de la senaĝuloj kaj ekiris kuraĝe laŭlonge de la rivero suben, ĝis ŝi atingis urbon.

***
En la urbo, afablaj homoj gvidis la knabinon al la orfejo. Tien alvenis multaj aliaj infanoj dum la lastaj monatoj. Alvenis ankaŭ multaj plenkreskuloj, kiuj volontulis helpi la pedagogojn kaj instruistojn de la orfejo. Afabla paro da tiaj volontuloj decidis adopti la etan Reva. Ili zorgis, ke ŝi havu normalan vivon, en amema familio.
Reva rememoris dum sia tuta vivo la konsilon de la senaĝuloj: ŝi fidis siajn belajn sonĝojn kaj provis realigi ilin.
Kiam ŝi iĝis plenkreska, Reva fariĝis biologo. Dekojn da jaroj ŝi diligente esploris ĝisfunde la ecojn de ĉiuj violkoloraj beroj, ĝis ŝi sukcesis krei efikan kuracilon kontraŭ la kontaĝa malsano kiu forprenis la vivojn de ŝiaj gepatroj.
En la arbaro kiun Reva transiris tiam, vivas nun unika specio de malgrandaj aproporkoj mildaj kaj sendanĝeraj. Ili aspektas sveltaj kaj moviĝas rapide. Onidire ili kutimas bani sin tre ofte en malgranda akvofalo, ili estas ege puraj kaj odoras je framboj. Multaj turistoj vizitas la arbaron ĝuste por admiri tiujn amikemajn, sentemajn, inteligentajn kaj ludemajn bestojn.










Aranĝo de Luiza CAROL

LA RINGOLEPOROJ

Hieraŭ oni festis la duan naskiĝtagon de mia nepino, la filino de mia filino Flora. Oni invitis ŝiajn gekuzojn kaj geamiketojn. Entute ses geinfanoj inter 2 kaj 5 jaraĝaj ludis kune sur la tapiŝo kaj ĝuis la hieraŭan eventon.
Flora, mia filino, preparis kelkajn surprizojn por la infanoj. Unu el la surprizoj estis ses boligitaj terpomoj, metitajn cirkle sur rondan pledon. Flora skulptis la terpomojn laŭ formoj de leporoj, kun verdaj rondaj okuloj el pizo kaj etaj muzeloj el olivoj. Ĉiu terpoma leporo havis sur la verto po unu solan longan orelon el folio de pureo, kaj ĉirkaŭ la radiko de ĉiu orelo troviĝis verda ringo el kukumo. Sed la plej mirinda fakto estis tio, ke ĉiu terpoma leporo kurbis sian solan orelon maldekstren kaj enpikis ĝian pinton en la dekstran parton de la orelradiko de sia maldekstra kunulo. Tiamaniere, ĉe la unua rigardo ŝainis, ke ĉiu leporo havus po 2 orelojn, kvankam sur la pledo troviĝis entute ses leporoj kaj ses lepororeloj.
Jen granda mirindaĵo, kiu emociigis la infanojn kaj ricevis laŭdojn de la plenkreskuloj. Sed verŝajne neniu sentis tiom fortan emocion kiel mi. Mia koro ekbatis forte kiam mi demandis:
- Flora, de kie venis al vi tiu ideo?
- Mi tute ne scias – ŝi respondis.
- Ĉu vi vidis foje ion similan? Ĉu vi eble sonĝis ion similan?
- Mi tute ne scias – ŝi ripetis.
La gastoj ariĝis ĉirkaŭ la pledo kaj komentis laŭte, dum en mian memoron revenis la plej stranga sonĝo de mia ĝisnuna vivo. Ĝi okazis pli ol tridek jarojn antaŭe, sed mi rememoras ĝin tiom klare kaj detale, kvazaŭ nur hieraŭ mi travivis ĝin…

***
Ofte mi demandis min, ĉu entute temis pri sonĝo, aŭ eble pri unu el tiuj strangaj fabeloj, kiujn Flora kaj mi elpensadis ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo, kiam ŝi estis infano. Verdire, ni ambaŭ havis kelkfoje sonĝojn influitajn de niaj fabeloj… kaj aliflanke niaj sonĝoj influis novajn fabelojn, tiel ke ni facile povis konfuziĝi…
Tiutempe ni loĝis en Rumanio, dum la griza historia epoko de “Sekuritate”. Mankis varmo en la domoj, apenaŭ troviĝis manĝaĵoj en vendejoj, la homoj vivis en ĉiutaga vivminaco… Tiam multaj homoj malaperis subite, ĉar oni arestis ilin pro imagitaj kulpoj kaj turmentis ilin en prizonoj. Iliaj najbaroj kaj konatuloj eĉ ne kuraĝis demandi kie troviĝas la malaperintoj. Multaj homoj riskis siajn vivojn provante fuĝi eksterlanden. Kelkfoje la limgardistoj mortigis tiujn ĉe la landlimo. Tamen, multaj sukcesis elmigri kaj kreskigi siajn infanojn en pli normala etoso, en foraj landoj.
En tiu tempo mi estis juna kaj senedziĝinta. La patro de Flora forlasis min por alia virino, kaj ne plu interesiĝis pri mi kaj la infano. Mi estis infanĝardenisto en Bukareŝto kaj alportis mian filinon ĉiutage al la infanĝardeno kie mi laboris. Flora kutimiĝis pri tio, ke mi estas samtempe ŝia patrino kaj ŝia infanĝardenisto. Ŝi iel komprenis, ke mi amas ĉiujn infanojn, tamen neniun tiom multe kiel ŝin. Ŝi sciis ke vespere, kiam ni revenas hejmen, mi apartenas nur al ŝi. Kaj tiam, en nia eta ĉambro, ni elpensis fabelojn kaj sonĝojn nur por ni mem…
Flora estis 6 jaraĝa kiam oni mortigis la fi-diktatoron de Rumanio, kaj finiĝis tiu malbela paĝo en la historio de Eŭropo. Ŝi apenaŭ rememoras ion ajn pri tiu periodo. Ĉu ŝi tamen rememoras… la ringo-leporojn? Ĉu?...


Jes, iun vesperon vizitis nin kelkaj unuorelaj ringoleporoj, kiuj transdonis al mi nekutiman leteron. Ĝi estis fakte propono de elmigro por mi kaj Flora. Sed ne temis pri alia lando. Temis pri alia dimensio. La ringoleporoj kapablis translokigi nin en paralelan universon. Kiam ili kunigis siajn orelojn, ili realigis inter si iun rondan energikampon, ene de kiu ili povis kunporti homojn kaj aĵojn. La letero parolis pri iu genetikan kodon, kiun la leporoj manipulis laŭinstinkte, sed tiun frazon mi ne komprenis. Ĉiukaze la letero vaporiĝis, dum la leporoj atendis mian reagon. Mi havis konfuzajn sentojn. Mi ja estis dezirinta elmigri se eblus, sed al alia lando, certe ne al alia universo... Mi pensis: “Mi certe sonĝas. Kaj en sonĝo nenio tro grava povas okazi. Kial mi ne akceptu la proponon?”
Mi prenis mian filinon en la brakoj kaj la leporoj ĉirkaŭis nin. Ili kunigis siajn orelojn kaj… en kelkaj sekundoj ni troviĝis en alia mondo, kie atendis nin juna ĉiĉeronino. Laŭ ties klarigoj ni komprenis, ke ni estis sur paralela terglobo, kaj ene de ĝi en paralela Eŭropo, kaj ene de ĝi en paralela Rumanio, kaj ene de ĝi en paralela urbo Bukareŝto.
La konstruaĵoj similis, la parkoj similis, la malnovaj tramoj similis. Nur la homoj malsimilis. La homoj de tiu universo kapablis manipuli genetikajn kodojn, tial ili ĉiuj trapasis simplajn genetikajn operaciojn, kiuj malpliigis draste siajn egoismojn. Fakte, ĉiuj senescepte kapablis ami ĉiujn aliajn tiom multe kiel sin mem. Jen ĉio. En tiu paralela Bukareŝto, la homoj estis same malriĉaj, sed ili kundividis siajn propraĵojn egale. Neniu estis pli malriĉa ol siaj najbaroj. La tramoj kaj busoj estis same malnovaj kaj primitivaj. Sed neniu havis sian privatan aŭton. Ene de la malnovaj tramoj, la homoj helpis unujn la aliajn, neniam forpuŝiĝis, neniam sakris, ĉiam protektis maljunulojn, infanojn, gravedajn virinojn… La ĉiĉeronino parolis pri tre simplaj robotoj, kiuj aŭtomate parigas virojn kaj virinojn. Neniu geedziĝo fiaskis, neniu paro perfidis la geedzan ĵuron. La malnovaj preĝejoj estis malfermitaj tage kaj nokte. La homoj eniris tien ofte, dankante al Dio pro siaj senpekaj vivoj. Ili ne bezonis predikojn, ne bezonis konfesi ion ajn, fakte eĉ ne bezonis pastrojn. Ili nur dankis al Dio pro la vivo, dankis ankaŭ pro la morto, kiun ili ne timis. Manipulante genetikajn kodojn, ili jam sukcesis kuraci ajnajn fizikajn dolorojn. Tial malsanoj ne terurigis ilin. Morto signifis por ili nuran translokiĝon en novan nekonatan dimension, eble malpli enua ol tiu en kiu ili vivis. Ili ne tro bedaŭris la mortojn de siaj familianoj, ĉar ĉiukaze ili amis ĉiujn homojn egale samkiel sin mem, do ne aparte gravis kiu el ili ĵus forlasis la vivon. La artoj malprosperis kaj estis malaperantaj. Ja neniu spertis aliajn emociojn krom la egala amo por ĉiuj. Pri kio do parolu la poemoj? Pri kio oni komponu kantojn? La teatroj kaj koncertsalonoj aliformiĝis en grandaj restoracioj, ĉar nur la kuirado prosperis el ĉiuj artoj. La homoj ŝatis kunmanĝi kaj dume kunbabili. Pri kio ili babilis? Samkiel en nia paralela Bukareŝto: pri elmigrado. Ĉiuj revis elmigri el tiu enua vivo. Sed kien? Kiel? Eblis elmigri nur pere de interkonsento, kiam oni trovis anstataŭiganton el alia dimensio kaj oni interŝanĝis la lokojn.
La ĉiĉeronino kondukis nin al unu el la infanĝardenoj de la urbo. Ĝi similis nian infanĝardenon, sed estis pli granda. Ĝi havis multajn dormoĉambrojn, ĉar la infanoj kutimis tranokti tie. Ili amis la infanĝardenistojn samkiel siajn gepatrojn, do ili ne sopiris reveni hejmen. Fakte ili sopiris pri nenio. Ili emociiĝis pri nenio. Ili kunludis trankvile, sen kvereloj, sen larmoj, sen krioj.
Unu el la knabinoj similis mian filinon. Ŝi rigardis nin scivole, sen emocie.
- Tiu ĉi estas mia filino - diris la ĉiĉeronino senemocie. Subite mi ekkonsciis, ke la ĉiĉeronino similis min okulfrape, kvazaŭ ŝi estis mia imago en spegulo. La konstato ŝokis min, ektimigis min. Mi prenis la manon de Flora. Ŝi tremis, ŝia korpo algluiĝis al la mia kaj ŝi flustris:
- Mi volas iri hejmen, panjo…
La ĉiĉeronino rigardis rekte en miajn okulojn kaj demandis:
- Ĉu vi kaj via filino volus interŝanĝi la vivojn kun ni? Ĉu vi pretus vivi ĉi tie anstataŭ ni?
- Mi volas hejmen… – ripetis Flora.
Mi rifuzis la proponon de la ĉiĉeronino rapide, senhezite.
Kaj la sonĝo finiĝis.
Ĉu ĝi estis sonĝo?


Imaga portreto pri Laozio (“La Maljunulo”). Lignogravuraĵo.
[Laŭ Esperanta Vikipedio.]

LA PLEJ GRAVA LIBRO

Tiu ĉi historio okazis en la komenco de la dudeka jarcento.
D-ro Printempo estis tre maljuna kuracisto, kiu vivis en bela urbo de Ĉinio. Li estis spertulo pri dietiko kaj akupunkturo. Ekde kiam li pensiiĝis, li ne plu vizitis pacientojn. Liaj eksaj lernantoj, kiuj intertempe fariĝis junaj kuracistoj, ofte vizitis lin por ricevi utilajn konsilojn, pruntepreni librojn aŭ simple babili kun la saĝa amikema maljunulo. Kelkfoje, tiuj junuloj rakontis al li pri tre novaj kuracmetodoj kaj ankaŭ alportis al li novajn librojn, ĉar d-ro Printempo estis ĉiam scivola pri novaĵoj. Pli kaj pli ofte, d-ro Printempo mem bezonis akupunkturan terapion. Liaj eksaj lernantoj tre bonvole helpis lin pri tio; ili ĝojis pruvi tiamaniere siajn amon kaj dankemon.
Ne nur kuracistoj vizitis lin. Li havis multajn familianojn kaj geamikojn, kiuj profitis pri liaj spertoj kiam li estis juna, kaj nun ĉirkaŭis lin ame kaj respektoplene. Ofte ili kantis por li malnovajn kantojn, kiujn d-ro Printempo amis, kaj ili akompanis sin per muzikinstrumentoj. Inter liaj geamikoj troviĝis multaj eksterlandanoj, ĉar en sia juneco d-ro Printempo vojaĝis multe, gastis kaj ankaŭ gastigis multe. Krom la ĉinan, kiu estis lia denaska lingvo, li scipovis ankoraŭ kelkajn etnajn lingvojn plus Esperanton, tial li korespondadis en kelkaj lingvoj kaj ankaŭ kolektis librojn en kelkaj lingvoj. Krom fakajn librojn pri medicino, li havis beletraĵojn el la tuta mondo, librojn pri diversaj religioj kaj filozofioj, pri vegetarana kuirado, muziko, pentroarto, fizikaj ekzercoj k.a. En preskaŭ ĉiuj libroj troviĝis etaj paperoj, enhavantaj notojn kaj komentojn fare de la doktoro mem aŭ de aliaj legintoj. Kaj en multaj libroj troviĝis ankaŭ belaj paĝomarkoj, broditaj aŭ pentritaj. Kelkajn el ili pentris la doktoro mem, en sia junaĝo. Multajn librojn li ricevis de geamikoj, kiuj skribis belajn dediĉojn sur la unuan paĝon. Kelkajn librojn havis du aŭ eĉ tri dediĉojn, ĉar li ricevis ilin de geamikoj kiuj siavice ricevis ilin de siaj geamikoj. Parton el la libroj, li heredis de siaj gepatroj aŭ de siaj pli maljunaj gefratoj. Tiuj libroj havis dediĉojn adresitajn al liaj parencoj, subskribitajn de ties geamikoj, kiujn li ne ĉiam konis. Tutan historion pri amo kaj amikeco entenis lia libraro…
Sed la tempo pasis. Iom post iom, d-ro Printempo malfortiĝis. Li preskaŭ neniam suferis pri doloroj, ĉar liaj junaj kolegoj bonege zorgis pri tio. Tamen li bezonis pli kaj pli multan ripozon kaj silenton. Li jam akceptis nur malmultajn gastojn, pli kaj pli malofte. Li ne plu pruntedonis librojn; li donacis ilin al tiuj, kiujn li amis. Li pasigis multan tempon sola, trafoliumante siajn karajn librojn antaŭ ol donaci ilin. Li skribis sur la unuajn paĝojn varmajn kortuŝajn dediĉojn (ofte aldonitajn al antaŭaj malnovaj dediĉoj) kaj ame donacis siajn librojn unu post la alia. La librobretaroj pli kaj pli malpleniĝis, kaj la librojn anstataŭis florpotojn. S-ro Printempo ne emis admiri florojn senigitajn de radikoj kaj velkiĝantajn en vazoj. Li preferis potojn kun bona grundo, en kiuj liaj plantoj kreskis kaj ekfloris, vivante tiom longe kiom eblis. Tiuj plantoj ĝuis la sunon enirantan la ĉambron tra grandaj fenestroj, kaj dum someraj tagmezoj, kiam la lumo estiĝis troa, delikataj kurtenoj protektis ilin.
Post kiam neniu libro troviĝis sur la bretaroj, dro Printempo komencis pasigi longan tempon meditante inter siaj floroj pri la homoj kaj la libroj kiujn li amis en sia vivo. Iamaj amikoj kaj libroj ofte enigis liajn sonĝojn, dum la pli kaj pli multaj horoj kiujn li pasigis dormante. Unu nokton, aperis en lia sonĝo tiu fascina ĉina poeto kaj filozofo, vaste konata en la tuta mondo laŭ sia kromnomo: La Maljunulo. En la sonĝo, La Maljunulo ŝajnis la spegula imago de la doktoro. Li ridetis afable kaj etendis la manon al la doktoro.
“Ne timu,” – diris La Maljunulo – “eĉ mil kilometra vojaĝo komenciĝas per unu nura paŝo.”
La doktoro vekiĝis kun profunda emocio. Li parkeris tiujn famajn vortojn de La Maljunulo en sia infanaĝo, sed nun la samaj vortoj akiris pli profundan signifon por li. Longtempe li meditis pri tiu sonĝo. Fin-fine li serĉis en sia ŝranko malnovan kartonan skatolon. Tie, inter malnovegaj fotoj kaj desegnoj, troviĝis flava eluzita libro. D-ro Printempo estis ĉirkaŭ kvin jaraĝa, kiam li ricevis de sia patro tiun libron. Nun li malfermis ĝin per tremantaj manoj. Sur la unua paĝo videblis la vortoj, kiujn lia patro skribis tiam: “Tiu ĉi estas la plej grava libro de via vivo”. Inter la bildoplenaj paĝoj, la doktoro trovis kartonan paĝomarkon, sur kiun li mem desegnis floreton iam, per sia mallerta mano de eta infano. Sur la dorsa flanko, la paĝomarko blankis, kvazaŭ ĝi atendus ke oni aldonu al ĝi ion.
D-ro Printempo aliris sian skribotablon kaj kaligrafiis per peniko sur la blankan flankon de la paĝomarko, la faman aforismon de La Maljunulo: “Mil kilometra vojaĝo komenciĝas per unu nura paŝo.”
Longtempe li trafoliumis la karan libron. Poste li enmetis la paĝomarkon en ĝin kaj lasis ĝin sur la skribotablo.
Tiuvespere, La Maljunulo denove vizitis lin en sonĝo kaj denove etendis al li la manon. Kuraĝe, scivole, trankvile, serene, d-ro Printempo faris la unuan paŝon sur la nova nekonata nebula vojo.
Post tiu sonĝo, la doktoro neniam vekiĝis.

La sekvan tagon, kiam la gefiloj de d-ro Printempo eniris la floroplenan ĉambron, nur unu nura libro troviĝis tie, sur la skribotablo. Ĝi estis la unua ABC-libro de ilia patro.

Foto de Jozefo NEMETH

LA STELKAROTO

Jen ĝi! Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?

***

Pluvis tiun tagon en la komenco de julio, la lastan fojon kiam mi vidis Ĉielarkon. Li estis gastinta ĉe mi dum du semajnoj kaj tiutage jam preparis sin por reveni hejmen. Sian trajnbileton li jam aĉetis, sed ankoraŭ ne decidis per kiu trajno foriri. La trajnhoraron li metis sur la tablon, sub la florvazeton, el kiu freŝa leontodo ŝajnis rigardi nin. Kiam li enmetis la floron tien? Li verŝajne vekiĝis multe pli frue ol mi kaj gimnastikis en la ĝardeno. Ekde kiam li venis ĉe mi, ĉiumatene aperis nova floro en la vazeto, sed neniam mi rimarkis, kiam li alportis ĝin…

Ĉielarko kaj mi ekamikiĝis unu jaron antaŭe, pere de Dua Vivo, kie ni ambaŭ ĉeestis prelegojn, kunvenojn kaj spektaklojn en Esperanto. Iom post iom ni malkovris, ke ni havas multegajn komunajn interesojn kaj renkontiĝis pli kaj pli ofte tie, en la artefarita mondo. Ĉielarko estis la nomo de lia “avataro” tie, sed ni ambaŭ kutimiĝis uzi la nomojn de niaj “avataroj” ankaŭ tie ĉi, en la reala vivo. Do li nomis min Abio, kaj mi ŝatis tion.

Mi estas ĉirkaŭ 36 jara kaj loĝas en malgranda domo, ne malproksime de la vilaĝa lernejo, kie mi instruas historion kaj Esperanton. Mi estis sola en julio, tuj post la eksedziĝo, kaj ĝojis havi dum la ferio agrablan gaston, kiu forigu mian solecon. Ni ankaŭ planis, ke mi vizitu lin je la mezo de aŭgusto. Nun estas la mezo de aŭgusto. Hodiaŭ mi devas decidi, ĉu mi vizitu lin.

Ĉielarko estas biologo, preskaŭ 10 jarojn pli juna ol mi, vegetarano samkiel mi, emas naĝi kaj bicikli, amas la naturon, interesiĝas pri historiaj kaj sciencfikciaj romanoj… Ni pasigis bonan tempon kune.

Nun, kiam mi rememoras tiujn du semajnojn, dum kiuj ni babilis ĉiutage, kune piediris kaj biciklis, kune vizitis muzeojn en la granda apuda urbo… nun, mi opinias, ke li ja estis iom stranga… Tamen, pasintmonate, mi apenaŭ rimarkis tion. Mi ne volas diri, ke lia aspekto estis stranga. Ne, ne. Li aspektis tiom ordinara kiel sia avataro, kvazaŭ li estus ties kopio: averaĝa alteco, averaĝa dikeco, averaĝa vestaĵo… Eĉ averaĝajn inteligentecon kaj klerecon li ŝajnis posedi, kiam oni babilis kun li pri bagatelaĵoj. Sed kiam temis pri seriozaj aspektoj de la vivo, li ŝajnis multe pli matura ol mi, malgraŭ sia aĝo. Li ĉiam evitis paroli pri sia propra vivo, sed li instigis min paroli pri la mia. Ĉielarko ŝajnis havi tre seriozajn konojn pri historio, kaj kiam li faris nur hazardajn komentojn pri la nuna monda politiko, mi tuj sentis min kiel infano fronte al lia profunda pensmaniero. Kelkfoje li ŝajnis aŭdi miajn pensojn, sed tio ne ĝenis min. Male, tio donis al mi bonan senton de amikeco kaj fido, tial mi faris al li longajn konfesojn pri io ajn, kio pasis tra mia cerbo…

Mi faris al li kelkajn demandojn pri lia lando, liaj familianoj, liaj geamikoj… Li ĉiam respondis: “Ne gravas, pri tio ni havos amason da tempo paroli kiam vi estos mia gasto, venontmonate. Nun la ‘turisto’ estas mi, do ni parolu pri via lando, via vivo, viaj planoj pri la estonteco…” Dunja, lia koramikino, ne povis akompani lin ĉi tien, sed ili alvokis unu la alian ĉiujn kelkajn horojn kaj parolis longtempe. Li insistis paroli “nur duope” kun ŝi, tial li ĉiufoje iris en kiel eble pli izolitan lokon por babili trankvile per poŝtelefono, malproksime de ies oreloj. Por ne ĝeni ilin, mi ne faris tro multajn demandojn pri tio. Mi neniam vidis la foton de tiu junulino, kun kiu li babiladis. Foje mi demandis lin, ĉu li havas ŝian foton en sia poŝtelefono. “Foto?!” li miris, kvazaŭ mi faris strangegan demandon. Poste, kvazaŭ li rememorintus ion, li diris: “Ha, foto! Mi komprenas… Ne, mi ne havas ŝian foton.”

Kaj venis la lasta tago de lia vizito. Lia valizeto atendis tute preta apud li. La trajnhoraron li metis sur la tablon, sub la florvazeton.

“Kara Abio”- li diris – “mi volas fari al vi gravan konfeson.”

Mi ne estis tro surprizita. Mi iel estis diveninta, ke li kaŝas ion. Mi montris al li tiom da fido kaj varmo, ke ŝajnis al mi tute natura lia deziro rompi sian sekretemon. Mi tuj supozis, ke li volas ekloĝi ĉe sia koramikino, kaj estos al li malfacile reciproki mian gastigemon venontmonate, laŭ la promeso. Tio ne estintus por mi grava afero. Mi povintus atendi alian okazon por viziti lin. Ni jam estis tre bonaj amikoj, do mi ne ofendiĝintus pro bagatelo.

“Mi estas… aliplanedano…”- li deklaris hezite, embarase, kvazaŭ li mem pridubus siajn vortojn.

Mi ekridis. Li embarasiĝis eĉ pli.

“Pli ekzakte, mi estas… avataro de aliplanedano. Mia avataro estas ĉi tie, dum mi mem estas hejme, en fora galaksio, fronte de sfera ekrano por tridimensiaj imagoj. Por mi, tie ĉi estas iusence mia ‘Tria Vivo’. Jen ĉio.”

Li estis tre serioza. Mi subite ektimis.

“Ne timu, Abio…” – li diris milde.

Mi maltrankviliĝis, demandis min, ĉu li aŭdas miajn pensojn.

“Mi ne aŭdas viajn pensojn, sed sentas viajn emociojn… mi ne kapablas klarigi kiel... Nun mi sentas ĉe vi timon, koleron, malfidon… Ne indas timi, Abio. Mi ja estas via amiko. ”

Mi jam kredis lin. Sed mi sentis min ofendita, perfidita. Mi fidis lin tutkore, akceptis lin kiel fraton… dum li mensogis pri sia deveno, sia identeco… mensogis pri ĉio.

“Mi ne povintus klarigi al vi tion ekde komence” – li diris, por senkulpiĝi.

Mi ne konsentis. Kial li ne povintus diri la veron? Li devintus demandi, ĉu entute mi volas akcepti tian strangan estaĵon en mian domon, ĉu ne?

“Mi estas homo, samkiel vi, el biologia vidpunkto. Mi volas diri ke tie, kie mi estas nun, ĉe mia sferkomputilo, mi estas homo kiel vi, el biologia vidpunkto. Sed kion vi vidas nun, estas mia avataro. Tiu estas farita el la sama materialo, kiu konsistigas sonĝojn. Jen… jen…”

Antaŭ miaj okuloj, Ĉielarko aliformis sian vizaĝon, sian korpon… Poste li reprenis la antaŭan formon.

“Ne timu, mi ne estas monstro en la realo. Fakte, tiun ĉi avataron mi konstruis ĝuste laŭ mia reala formo. Vi ne havos surprizon, kiam vi konos min sur mia planedo. Mi aspektas ĝuste tia ĉi.”

Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin. Kial mi risku fari tian strangan vojaĝon?

“Ne timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputilekrano, samkiel okazas dum viaj vojaĝoj en Dua Vivo. Vi vizitos min pere de avataro, samkiel mi faris ĉi tie. Se vi laciĝos aŭ ne ŝatos ion, vi simple ĉesigos la ludon.”

“La ludon!”- mi kriis. “Vi parolas pri ludo!! Honesta ludo postulas interkonsenton, ĉu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis vin, dum vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!”

Ni kverelis longtempe tiun matenon. Mi ekkoleris kontraŭ li, kaj ne povis pardoni lin.

Antaŭ ol foriri, li diris:

“Mia invito validas, Abio. Se vi volos viziti min… mi akceptos vin tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.”

“Kial mi plu fidu vin, mensogulo?” – mi respondis kolere.

“Mi neniam mensogis” – li diris.

Tiam mi furioziĝis: “Fulmotondro! Ĉu vi ne diris tute klare, ke vi loĝas sur la tero?!!”

“Jes”- li diris. “Sed tio ja veras. Mi ja posedas loĝejon sur la tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran loĝejon. Mi ofte gastigas konatulojn tie. Ankaŭ vin mi povintus inviti tien sen konfesi ion ajn, kaj tiukaze vi verŝajne estintus kontenta. Provu kompreni, Abio… Ĝis nun, mi neniam fidis ajnan teranon sufiĉe, por konfesi la tutan veron. Fakte, vi estas mia unua vera amiko sur tiu ĉi mondo. Mi ege bedaŭrus, se mi perdus vian amikecon…”

“Kaj via koramikino? Kion pri ŝi? Ĉu ankaŭ kun ŝi vi ludas la saman filudon?”

“Dunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke ŝi ne havis tempon akompani min ĉi-somere, ĉar ŝi preparas sin por trapasi gravan ekzamenon. Ŝi studas genetikon. Kiam vi vizitos min, vi ekkonos ankaŭ ŝin.”

Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke eble li estas freneza.

“Mi diris nenian mensogon” - li insistis. “Mi nur prisilentis parton de la vero. Tio akcepteblas eĉ inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu diras ĉion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti ĉion pri si… devus esti ege teda, ĉu ne?”

El racia vidpunkto, li pravis. Ankaŭ mi prisilentis diversajn aferojn… Sed tiuj ne estis tiom gravaj!

“Mi pardonpetas…” – li diris malgaje. “Mi ne volis oftendi vin. Mi esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estas… kaj tre ĝojus, se vi decidus viziti min. Abio, antaŭ kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via ĝardeno. Ĝi troviĝas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne temas pri ordinara karoto. Ĝi kreskos stelforme, iom malsimile al normala karoto. Ĝi kreskos dum ĉirkaŭ 3 semajnoj, poste vi povas elterigi ĝin. Musoj aŭ leporoj ne tuŝos ĝin, ĉar ili ne rekonos ĝin kiel karoton. Se vi montrus ĝin al teranaj biologoj, ili dirus, ke ĝi estas tute ordinara legomo, nur ĝia formo estas iomete malkutima. Tio kion mi enmetis en ĝin estas farita el la sama materialo kiel la homaj sonĝoj. Nur por vi mi kreis ĝin. Nur por via korpo kaj menso ĝi efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi akceptos ĝin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia planedo, sufiĉos boligi kaj manĝi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron, kiu aperos ĉe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun avataron pere de via komputilo, laŭ maniero kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne hezitu. Ne rifuzu al vi la plezuron pliriĉigi vian vivon per tiu travivaĵo. Fidu min, Abio. Mi neniam trompis vin.”

Li etendis la manon por adiaŭi, sed mi rifuzis etendi la mian. Li malaperis.

***

Jen ĝi! Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Ĝi similas oranĝkoloran polpon… Sed polpojn mi timas kaj malŝatas. Kial mi kuraĝus meti en la buŝon tiom strangan aĵon? Supozu ke Ĉielarko estas malica perfidulo, kiu donis al mi danĝeran legomon? Supozu ke, se mi mergus ĝin en bolantan akvon, la aĵo aliformiĝus en monstron? Supozu ke, la aĵo multiplikiĝus subite per la sama rapideco, per kiu mikroboj multiplikiĝas… Tiam la tuta tero estus rapide invadita de avidaj detruemaj karotpolpoj…

Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus manĝigi min danĝeran legomon sen mia scio, ĉu ne? Kaj estintus al li pli facile agi tiel, ol igi min sopiri pri lia ĉeesto. Ĉar jes, li mankas al mi. Mi troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al alia ĉion, kion ili faras aŭ pensas. Aliflanke… se oni kaŝas antaŭ amiko ĝuste la esenco de sia vivo… ĉu tio signifas vera amikeco? Hmmm… Kion signifas la esenco de onia vivo? Ĉu aparteno al specifa loko aŭ specifa raso estas la plej grava eco per kiu oni identigas homon? Ĉielarko estis gaja, sentema, ŝercema, sportema... Li babilis kun mi pri la terana historio, terana muziko… Ĉu ĉio, kion li ja kundividis kun mi estas malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis? Fakte, li eĉ ne sekretigis sian devenon tro longe… Kial, fakte, aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondiĉe tute nekonatan teranon? Kial ni, teranoj, meritus tian fidon? Eble se mi decidos travivi similan sperton en lia planedo, mi estos eĉ pli malfidema kaj sekretema ol li, fronte al nekonataj aliplanedanoj… Kial? Oni ne povos mortigi min. Oni eĉ ne povos kapti min. Sed kial mi fidu aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por sciencaj esploroj… Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al mia sano? Ĉu mi anoncu la policon? Bah, oni kredus, ke mi freneziĝis. Mi havas nenian pruvon pri lia vizito.

Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?


Grafikaĵo de Luch OFER

MJAJA KAJ LA FIŜO

Mjaja estas blanka juna kato, kiu apartenas al tiu aparta specio devenanta de alia planedo. Vi verŝajne scias, pri kiu specio mi parolas: la parolkapabla kaj sorĉokapabla specio. Niatempe, nur malmultaj ekzempleroj troviĝas sur la tero, kaj ili kutime kaŝas siajn kapablojn fronte de la homoj. Nur maloftege okazas, ke tiaj katoj tamen alparolas homojn, sed tiam temas pri aparte fidindaj personoj, kiuj ne malkaŝas tiun sekreton.
Ĝuste tia bonŝanca persono estas Prof. Epsilono, la gastiganto de Mjaja. Li estas maljuna vidvo, kiu pensiiĝis ĝuste antaŭ ol okazis la eksterordinaraj eventoj pri kiuj mi rakontos. Li estis vivanta tiam en bela urbo, kien la sala mara akvo enigas tra longaj kanaloj. Tra la kanaloj glitas lignaj boatoj, kaj inter la bordoj de la kanaloj estas belaspektaj pontoj el ŝtono. Prof. Epsilono estas sciencisto, kiu estis laborinta dum jardekoj en fama scienca instituto. En lia apartamento, Mjaja sentis sin tre bone. Tri foje tage, la Profesoro pretigis por ŝi teleron kun manĝaĵo kaj bovlon kun freŝa akvo. La katino pasigis multajn agrablajn horojn babilante kun la Profesoro. Ili ambaŭ ŝatis sidiĝi vespere sur brakseĝon, por kundividi pensojn kaj sentojn aŭ por aŭskulti muzikon. Mjaja havis ankaŭ pilkojn por ludi, sed se la vetero estis favora, ŝi preferis pasigi ekstere la tempon antaŭ la tagmezo. La Profesoro faris por ŝi pordeton, tra kiu ŝi povis eliri kaj reveni, kiam ajn ŝi deziris.
Dum iu printempa mateno, Mjaja eliris por ĝui la freŝan brizon kaj la sunon. Ŝi promenis senzorgeme sur ponto, gaje ronronante tiom laŭte, ke ŝi ne plu aŭdis kamionon kiu proksimiĝis malantaŭ ŝi. La stiristo de la kamiono hupis subite kaj surdige ĝuste apud la katino, kiu apenaŭ havis tempon salti flanken kaj… falis en la akvon. Neniu boato troviĝis proksime. Neniu homo. Mjaja abomenis akvon kaj ne scipovis naĝi. En akvo ŝi ne kapablis ronroni, kaj sen longa speciala ronronado ŝi ne kapablis fari sorĉojn. Ŝi estis terurita. Ŝi jam estis sinkanta. Ŝi baraktis senpove, despere.
Kaj tiam, ŝi sentis ke iu puŝas ŝin supren. Estis granda forta fiŝo. Ĝi naĝis kun Mjaja sur sia dorso kaj alportis ŝin al la bordo. Mjaja apenaŭ povis kredi siajn okulojn. Ŝi dankis al la fiŝo. Ŝi konfesis al ĝi, ke ŝi kapablas fari sorĉojn. Ŝi demandis la fiŝon, kion ĝi dezirus, por ke ŝi provu montri al ĝi sian dankemon. Sed la fiŝo silentis. Ĝi malsupreniris profunden en la akvon kaj malproksimiĝis.
Tagmeze, Mjaja alvenis hejmen lacega, malseka, malsata. Ŝi iris rekte al sia telero por manĝi. Tie ŝi haltis kaj rezignis. Ŝi kuŝis sur sia kuseno kaj ekmeditis. Ŝi sciis, ke ĝuste tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo. La Profesoro neniam fiŝkaptis. Li estis vegetarano. Sed por Mjaja, li ĉiam aĉetis skatolojn kun manĝaĵoj kiuj taŭgas por katoj. La bestkuracisto estis dirinta al li, ke vegetarana manĝaĵo ne taŭgas por katoj. Li diris: “Via kato ne mortus, se vi nutrus ĝin sen ajna viando. Dum kelkaj tagoj, eĉ semajnoj, ĝi povus manĝi sen viando. Sed post ankoraŭ kelka tempo, ĝi fariĝus senforta kaj ĝia sano iom post iom malpliboniĝus. Se vi volas vegetaranan dorlotbeston, prenu hamsteron aŭ papagon. Eventuale vi povus vegetaranigi hundon, sen ajna risko por ties sano. Sed katoj bezonas manĝaĵojn por katoj.” Tamen la Profesoro volis nek hamsteron, nek papagon, nek hundon. Per neniu alia besto li volus anstatauigi la katinon. Do li kutimiĝis aĉeti al ŝi skatolojn kun specialaj manĝaĵoj por katoj. Plej ofte ili manĝis samtempe, ĉiu kun sia propra telero. Mjaja estis scivola kaj ĉiam petis gustumi poiome el la manĝaĵoj de la Profesoro, do li metis en ŝian teleron po iom el preskaŭ ĉio. Li sciis, ke Mjaja ne ŝatas salon, cepon kaj spicojn, do li kuiris sen tiuj ingrediencoj, nur por plezurigi ŝin. Tamen, li ĉiam havis sur la tablo salon, cepon kaj multajn specojn de spicoj, kiujn li malavare aldonis nur en sian teleron. Glaciaĵojn kaj aliajn dolĉaĵojn Mjaja ne rajtis gustumi, ĉar la bestkuracisto al neniu kato permesas tion.
Do tiutage, Mjaja kuŝis sur sia kuseno kaj ekmeditis. Kiam la Profesoro revenis hejmen, ŝi rakontis al li pri kio okazis. Ŝi diris:
“- Eĉ se la fiŝo petis nenion de mi, tamen mi volas fari ion, kio plezurigus ĝin: mi volas iĝi vegetarano, samkiel vi.”
“- Sed vi estas kato! Vi ne estas homo!” – kontraŭis la Profesoro.
“- Jes, mi estas kato, sed apartenas al aliplanedana specio.” – diris Mjaja. “Tion la bestkuracisto ne scias kaj eĉ ne devas scii. Tamen, eble mia korpo estas malsimila al aliaj katoj…”
La Profesoro rememorigis al Mjaja, ke ĝis tiam ŝi estis ricevinta vakcinojn kaj medikamentojn samkiel ĉiuj katoj, kaj ŝia korpo reagis tute normale. Li ankaŭ rememorigis al ŝi, ke iu amiko apotekisto parolis al li pri iuj piloloj, per kiuj oni povus suplementi la manĝaĵojn de katoj, se oni nepre volas vegetaranigi ilin. Sed Mjaja abomenis pilolojn, ne volis provi ilin tiam kaj ankaŭ ĉi-foje ne volis.
Tiuvespere ili manĝis kune kinoan kaĉon kun sojlakto. Kaj ili interkonsilis longe, pri kiel solvi la problemon estonte.
Kiam la Profesoro enlitiĝis, Mjaja sidiĝis kiel kuseno sur la kovrilon apud liaj piedoj. Ŝi ekronronis laŭ speciala maniero, kiun neniu instruis al ŝi iam ajn, sed ŝi iel naskiĝis kun tiu aliplanedana talento. Ŝi ronronis monotone kaj ritme la tutan nokton, dum la Profesoro dormis. Ŝi ronronis pensante kun amo kaj danko pri la bonkora fiŝo, pri la Profesoro, pri ĉi tiu bela planedo kie ŝi naskiĝis. Ŝi ronronis ĝis tagiĝis kaj la Profesoro vekiĝis.
Tiumatene, Prof. Epsilono sentis sin eksterordinare vigla kaj memfida, plen-plena je novaj ideoj, pri kiuj li sonĝis dum la nokto. Li preparis por Mjaja avenan kaĉon kun kokuslakto kaj forlasis la domon murmurante gajan melodion.
***
Prof. Epsilono vendis sian aŭton, por aliformi la garaĝon en laboratorion. Tie li laboris ĉiutage, dum Mjaja atendis pacience kaj esperoplene. La katino elpensis pli kaj pli prilaboritajn ritmojn de ronronado. Ju pli arteca fariĝis ŝiaj noktaj ronronadoj, des pli entuziasme kaj kreeme laboris la Profesoro dum la tagoj. Tiel pasis preskaŭ du semajnoj. Kaj jen iuvespere li diris al Mjaja:
“- Ni sukcesis!”
Mjaja volis tuj enigi sian langon en la testotubon, sed la Profesoro petis, ke ŝi atendu lin en la salono. Tie ili kune festis la eventon. La Profesoro metis sur teleron flavecan fungon, ne pli grandan ol ovo de kokino. Li dividis ĝin en du egalajn pecojn. Mjaja manĝis sian pecon tuj, laŭtege ronronante pro feliĉo. La Profesoro rostis iom sian duonon sur krado, aldonis iom da citronsuko, olivoleon, selon kaj pipron... gustumis malrapide… kaj diris kontente:
“- Vera frandaĵo!”
La Profesoro sukcesis obteni novan specion de fungo, en kiu ja troviĝis i.a. ĝuste tiu substanco, kiun katoj nepre bezonas por esti tute sanaj, sed kiu normale mankas en plantoj kaj fungoj. Tio signifis, ke Mjaja jam povis manĝi vegetarane sen ajna risko por sia sano. Kia ĝojo!
Post tiu evento, la Profesoro aliformis sian balkonon en fungejon. Li metis tien bretarojn, kie la fungoj povis kreski en ombro kaj malsekeco, je konvena temperaturo. Kiam la rikolto de fungoj estis sufiĉe granda, la Profesoro jam prezentis sian laboron ĉe la Akademio de Sciencoj.
***
Prof. Epsilono kaj Mjaja transloĝiĝis en alian urbon, kie la Profesoro aliĝis al granda teamo de sciencistoj eksperimentantaj novajn speciojn de fungoj. Ĉion kion mi rakontis al vi, mi scias de iu amikema parolanta katino, kiu fidas min kaj babilas kun mi foj-foje. Ŝi loĝis kelkan tempon en la sama kvartalo kun Mjaja kaj ili fariĝis bonaj amikinoj. Sed tiu katino ne plu havas novaĵojn pri Mjaja kaj la Profesoro. Aŭ eble ŝi ne volas diri tion, kion ŝi scias… Tiaj katoj estas kutime sekretemaj…

Grafikaĵo de Luch OFER

KIEL ONI ESPERANTISTIGAS FIŜON

Marina, la avino de Peĉjo, estis entuziasma esperantistino kiu ege deziris, ke ŝiaj genepoj scipovu Esperanton. Foje, ŝi legis iun pedagogian artikolon asertantan, ke tre eta infano kapablas lerni Esperanton plej rapide kaj facile, kiam li aŭ ŝi aŭdas ĉiutage kaj la nacian lingvon de la familio, kaj Esperanton. Tamen, por ke la infano ne konfuziĝu, la aŭtoro de la artikolo konsilis, ke unu sola ano de la familio alparolu lin aŭ ŝin ekde komence nur Esperante, dum la aliaj uzu la nacian lingvon. “Kiom utila artikolo!” – pensis Marina, kaj decidis provi la validecon de tiuj konsiloj.
Kiam Peĉjo estis du aŭ tri jaraĝa, li ne estis aparte babilema eĉ en la gepatra lingvo. Esperanton li tute ne parolis, tamen ja komprenis iomete. Marina kutimis elpreni lin de la infanĝardeno ĉiutagmeze kaj pasigi kun li la tempon ĝis la gepatroj revenis el siaj oficejoj. Tio signifis 4-5 horojn ĉiun labortagon, dum kiuj ŝi alparolis la infanon nur Esperante. Sed Peĉjo neniun vorton respondis. Li nur kapjesis aŭ kapneis, kelkfoje ridis kiam ŝajnis al li, ke Marina ŝercas…
Tamen li scipovis eldiri krivortojn de bestoj, sed… ĉu entute oni povas nomi tiujn “vortoj”? Fakte, Marina kutimis demandi: “Kion diras la kokino?” Kaj Peĉjo respondis: “Kluk! Kluk!”. Marina demandis: “Kion diras la bovino?” Kaj Peĉjo respondis: “Mu!! Mu!!” Tiu ludo fariĝis pli interesa, kiam Marina demandis: “Kion diras la fiŝo?” Tiam Peĉjo silentis kaj movis la lipojn, kvazaŭ por kisi iun. Li estis ĉarma kiam li faris tion, tial Marina demandis ree kaj ree: “Kion diras la fiŝo?”
Post kelka tempo, la avino provis inversigi la ludon. Ŝi demandis: “Kiu diras ‘Mu’?” Sed Peĉjo ne respondis, nur ridis. Li verŝajne pensis, ke Marina ŝercas, aŭ ke ŝi forgesis kiel oni ludas la ludon ĝuste.
Semajnoj pasis, monatoj pasis, sed Peĉjo neniun veran vorton eldiris en Esperanto. Li tamen ne adresiĝis al sia avino en la lingvo de siaj gepatroj. Eble li pensis, ke la avino ne scipovas ĝin. Kiam li estis kun la avino, li simple esprimis sin kiel simieto, pere de gestoj kaj mienoj. Kelkfoje Marina ŝajnigis, ke ŝi ne komprenas. Tiam li malpaciencis, ekploris, piedbatis la plankon, sed neniun vorton eldiris.
Ĝis unu tagon, kiam ili promenis kune laŭ la riverbordo. Tiam, ili renkontis najbaron fiŝkaptantan. Tiu sidis sur eta seĝo kun sitelo apud li. Peĉjo rigardis la sitelon kaj vidis tie fiŝon en akvo. La fiŝo baraktis, saltetis kaj movis la buŝon kvazaŭ ĝi estus krianta, sed neniu krio aŭdeblis. Tiam Peĉjo proksimiĝis de ĝi tute fascina kaj kriis: “Iŝo! Iŝo!”
La najbaro nenion komprenis, sed Marina… estis ravita! Ŝi jam ekpensis, kiel ŝi baldaŭ telefonos al ĉiuj siaj geamikoj kaj fanfaronos (ho, fanfaronegos!) pri tio, ke ŝia nepo eldiris sian unuan Esperantan vorton… eĉ se li misprononcis ĝin, ĉar al li estis malfacile eldiri “fiŝo”... sed tio tute ne gravas, ĉu? Vorton li eldiris! Kaj veran vorton, ne nuran “krivorton”!
Marina aĉetis la fiŝon de la najbaro kune kun la sitelo. Hejme, ŝi enmetis la fiŝon en larĝan kuvon, donis al ĝi herbojn kaj alportis al ĝi specialan manĝaĵon el la bestvendejo. La fiŝo iom post iom trankviliĝis kaj rigardis ĉirkaŭe. Oni nomis ĝin Iŝo.
Peĉjo iom post iom kutimiĝis babili Esperante kun Iŝo. Komence, li alvokis ĝin: “Venu Iŝo! Venu!” Li kuris ĉirkaŭ la kuvo kaj Iŝo sekvis lin ene de la kuvo, ŝanĝante direkton tuj post kiam Peĉjo ŝanĝis direkton. Marina donis al ili pilketon, por ke ili ludu kune. Peĉjo ĵetis la pilketon en la akvon kaj diris: “Kaptu! Kaptu!” Kaj Iŝo kaptis la pilketon por forpuŝi ĝin reen. Peĉjo tenis la pilketon super la akvo kaj diris: “Saltu, Iŝo! Saltu!” Kaj Iŝo saltis lerte, dum Marina aplaŭdis entuziasme…
Semajnoj pasis, kaj Peĉjo iĝis pli kaj pli babilema en ambaŭ lingvoj, kiujn li scipovis. En la infanĝardeno li parolis nacilingve, kun la gepatroj kaj aliaj personoj li parolis nacilingve, sed kun Marina kaj Iŝo li parolis Esperante. Li jam delonge kapablis prononci “fiŝo”, sed Iŝo restis la nomo de la fiŝo.
Printempe, kiam la akvo de la rivero ŝvelis, Marina demandis la nepon: “Kion vi pensas, Peĉjo? Ĉu vi ŝatus vivi en eta ĉambro kiel kuvo tiom longe?”
Peĉjo kapneis.
“Nu, mi supozas, ke ankaŭ Iŝo ne plu ŝatas tion. Ĝi verŝajne sopiras pri sia familio…”
Marina kaj Peĉjo alportis la fiŝon al la rivero kaj enmetis ĝin en la ondojn. Peĉjo ĵetis al ĝi pilketon. Iŝo gaje saltis kelkajn fojojn, kvazaŭ por saluti siajn eksajn gastigantojn. Poste, ĝi iris malproksimen kaj malaperis.
“Iŝo ĝojas…” diris Peĉjo kaj ridetis.

Grafikaĵo de Luch OFER
laŭ romiana reliefo de la muzeo Louvre en Parizo (Francio)

LA NAŬ INSTRUISTINOJ EL PARNASO

(Scienc-fikcia rakonto laŭ grekaj antikvaj legendoj)

ANTAŬ TRE LONGE
Antaŭ miloj da jaroj, kiam la historio de la homaro apenaŭ komenciĝis, la Teron vizitis aliplanedanoj, kiuj similis homojn. Iliaj korpoj estis ĉiam junaj kaj belaj, krom kiam ili intence volis igi sin aspekti kiel abomenindaj monstroj, por timigi la homojn. Ili nek maljuniĝis, nek malsaniĝis, nek sentis fizikajn dolorojn. Ili kapablis vojaĝi facile kaj rapide inter planedoj kaj galaksioj. En ilia komunumo, la nivelo de la scienco estis miloble pli alta ol la iama nivelo de la antikvaj homoj sur la Tero. El multaj vidpunktoj, iliaj sciencaj konoj kaj ilia teknologio ege surpasis eĉ niatempan kulturon. Iliaj karakteroj similis tiujn de la teranoj. Do, tiuj aliplanedanoj kapablis mensogi, envii, avari, ekkoleri, kalumnii, ŝteli, murdi ktp. Sed ili kapablis ankaŭ ami, kompati, entuziasmiĝi pri io bela, malavari, sincere amikumi, helpi, teni siajn promesojn ktp. La rilatoj inter tiuj aliplanedanoj kaj la antikvaj teranoj estis tre diversaj. La aliplanedanoj ofte uzis hipnozon, kiel metodon por influi homajn sentojn, pensojn kaj agadojn. Ŝajnas ke tamen ili ne povis uzi la saman metodon por influi unuj la aliajn, do ene de ilia komunumo aperis oftaj konfliktoj. Iliaj hipnoz-influoj estis kelkfoje bonefikaj, alifoje malbonefikaj por la koncernaj homoj. La aliplanedanoj kapablis fariĝi nevideblaj per la homaj okuloj, kiam ajn ili deziris. Ili ankaŭ kapablis aliformiĝi en aliajn estaĵojn por atingi siajn celojn.
Ŝajnas ke nun, tiuj aliplanedanoj ne plu troviĝas sur la tero. Oni ne scias, ĉu ili forlasis nian planedon definitive. Eble parto el ili revenos aŭ jam revenis. Iuj supozas, ke ili eĉ ne foriris, sed decidis kaŝi sin pro diversaj kialoj… Cirkulas centoj da rakontoj pri tiuj aliplanedanoj kaj miloj da supozoj. La antikvaj homoj nomis ilin “dioj” kaj “diinoj” kaj dediĉis al ili belajn templojn, el kiuj multaj daŭre konserviĝas.

LA NAŬOPO
Ĉi tie mi rakontos pri tre famaj antikvaj aliplanedanaj instruistinoj, kiuj laŭ onidiroj loĝis antaŭ tre longe sur la greka montaro Parnaso. Ili estis naŭ fratinoj, tre talentaj kaj sentemaj. Ili klopodis instrui al la antikvaj teranoj diversajn artojn kaj sciencojn, por ke la vivo sur la Tero fariĝu pli bela kaj la homoj fariĝu pli sentemaj. Ili iniciatis individuajn lecionojn kaj elektis siajn lernantojn laŭ kriterioj kiujn la homoj nek konis nek povis influi. Neniu lernanto estis invitita viziti ilin ĉe ilia mistera montara loĝejo. La fratinoj mem decidis kiun kaj kiam viziti. Ilian propran metodon de instruado oni nomis “inspiro”, kaj la naŭ instruistinojn oni nomis ankaŭ “inspiristinoj” aŭ “muzoj”.
La patro de la inspiristinoj estis Zeŭso, la ege potenca reĝo kiu regnis super la diaro kaj la homaro. La patrinon de la inspiristinoj oni nomis Mnemozino (“La Memoriga”), ĉar ŝi scipovis signife influi la memorkapablojn.
La naŭ fratinoj nek kapablis nek deziris “inspiri” iun ajn kontraŭ ties volo. Fakte la homoj plej ofte petegis la favoron fariĝi iliaj lernantoj, sed nur malmultajn ili akceptis. Ĉiu ajn el la naŭ inspiristinoj havis siajn apartajn talentojn, siajn proprajn kompetentojn kaj siajn prioritatajn spertojn. Laŭ tiuj specifaj spertoj, ili dividis inter si specifajn pedagogiajn taskojn. Ili ĉiam kunlaboris tre efike, tial ili fariĝis brila imitinda ekzemplo de harmonia teama laboro.

ERATO, POLIMNIO kaj KALIOPO
La naŭ inspiristinoj bone konsciis pri la graveco de poezio koncerne la evoluon de la homa spirito. Tial, tri el ili elektis instrui poezion. Tiuj klopodis igi la homojn esprimi sin klare kaj bele. Kiam oni klopodas esprimi sin pere de vortoj, la pensoj pliprofundiĝas kaj la emocioj nuanciĝas. Tio signifas, ke la poeziema triopo multege helpis la homaron maturiĝi.
Unu el tiuj inspiristinoj ŝatis instrui pri verkado de ampoemoj, tial oni nomis ŝin Erato (“La Aminda”). Alia inspiris la homojn verki himnojn pri vivoĝojo kaj danko al la dioj, tial oni nomis ŝin Polimnio (“La Himnara”). Alia inspiristino, kiun oni nomis Kaliopo (“La Belvoĉa”) pro ŝia ĉarma voĉo, kutimis instrui pri eposoj rilatantaj al heroecaj agoj kaj al filozofio.
Iom post iom, la lernantoj de Erato, Polimnio kaj Kaliopo komencis esprimi sin ne nur pere de versoj, sed ankaŭ pere de artecaj prozaĵoj. Pere de ĉiuj literaturaj ĝenroj (poemoj, rakontoj, teatraĵoj, eseoj) la homoj kutimiĝis imagi paralelan mondon, pli interesan kaj sencoplenan ol la reala. Tio instigis ilin doni sencon al siaj propraj vivoj kaj riĉigi siajn vivospertojn. Verkante kaj legante beletraĵojn, la homoj komencis ankaŭ filozofumi.
Multaj lernantoj de Erato, Polimnio kaj Kaliopo kutimiĝis ankaŭ pentri aŭ skulpti siajn mensajn imagojn. Iuj aliformis siajn ampoemojn en pentraĵojn aŭ skulptaĵojn pri siaj amatoj aŭ amatinoj. Aliaj aliformis siajn himnojn dediĉitajn al la potencaj dioj de la tero, la suno, la akvo kaj la aero en pentraĵojn kaj skulptaĵojn pri belegaj pejzaĵoj, bestoj, floroj aŭ fruktoj, ofte en pentritajn aŭ skulptitajn portretojn pri la dioj mem. Aliaj artistoj ilustris famajn rakontojn pri realaj aŭ imagaj eventoj. La tri inspiristinoj konsideris ĉiujn pentraĵojn kaj skulptaĵojn kiel videblajn kaj tuŝeblajn poemojn kaj prifieris inspiri ilin.
Oni deklamis aŭ kantis ampoemojn kaj eposojn dum geedziĝ-festenoj. Tiam oni ĝuis belaspektajn frandaĵojn kaj bonodorantajn trinkaĵojn, kiuj bonhumorigis la festantojn kaj helpis ilin fariĝi pli kaj pli kreemaj. La gastigantoj preparis tiujn festenojn pacience, entuziasme kaj kun granda amo, por plezurigi la novajn geedzojn kaj la gastojn. Erato kaj Kaliopo konsideris tiujn artecajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kiel videblajn, tuŝeblajn, flareblajn kaj gustumeblajn ampoemojn kaj eposojn. Dum tradiciaj religiaj festoj, oni pensis pri la potencaj dioj kapablaj helpi aŭ malhelpi la vivon de la homoj. La vortoj de la himnoj esprimis la homan deziron pri bona vetero, pri bona rikolto kaj pri sano. La kortuŝaj preĝoj kaj dankesprimoj okazis ĉirkaŭ bele dekoraciitaj tabloj plenaj je bongustaj bonodorantaj manĝaĵoj. Kaj tiuj frandaĵoj fariĝis ĉiujare pli kaj pli evoluitaj. La homoj kuiris pli kaj pli bonguste kaj samtempe pli kaj pli sanige, plibonigis multajn speciojn de fruktoj kaj legomoj, elpensis novajn receptojn… Tiamaniere, la homoj bone konsciis pri la sankta energio kiun oni ricevas de la tero, suno, akvo kaj aero.
Polimnio konsideris tiujn artecajn frandaĵojn kiel videblajn, tuŝeblajn, flareblajn kaj gustumeblajn danko-himnojn, dediĉitajn al la dioj de la tero, de la suno, de la akvo kaj de la aero. Ŝi estis fiera ke ŝi inspiris ilin.
Iom post iom, la poemeca pensmaniero komencis integriĝi en la ĉiutagan vivon de la homaro.
Sed, kiam Zeŭso observis la agadojn de Erato, Polimnio kaj Kaliopo, lia frunto sulkiĝis pro maltrankvilo…

EŬTERPO kaj TERPSIKORO
Du el la inspiristinoj ŝategis muzikumi kaj danci. Plej ofte ili instruis duope. Kvankam ambaŭ kapablis kaj muzikumi kaj danci, unu el ili preferis muzikon. Tiu ĉi kantadis, muzikludadis aŭ aŭskultis muzikon ĉiutage ekde vekiĝo ĝis enlitiĝo kun plezurego, tial oni nomis ŝin Eŭterpo (“La Muzikema”). La alian oni nomis Terpsikoro (“La Dancema”), ĉar ŝi prioritatis dancon. Eŭterpo helpis siajn lernantojn krei kantojn prezenteblajn unuope aŭ koruse. Terpsikoro elpensis diversajn ritmojn, paŝmanierojn kaj stilojn de movado, kiujn la lernantoj efektivigis unuope aŭ grupe.
Erato, Polimnio kaj Kaliopo bonvole helpis pliriĉigi iliajn muzikajn kaj dancajn kreaĵojn per artecaj vortoj, taŭgaj juveloj kaj vestaĵoj.

Tamen, kiam Zeŭso observis la agadojn de Eŭterpo kaj Terpsikoro, lia vizaĝo ombriĝis pro malkunsento…

TALIO kaj MELPOMENO
Alia duopo estis Talio (“La Floranta”) kaj Melpomeno (“La Melodia”). Ili ĉiam bezonis unu la alian kaj helpis unu la alian.
Talio estis tiel nomata, ĉar ŝi aspektis ĉiam gaja kiel freŝa floro. Ŝi tre amis florojn, arbojn kaj grenojn, tial ŝi ofte inspiris siajn lernantojn pri agrikulturaj laboroj. Ŝia bonhumoro akompanis la homojn dum festoj dediĉitaj al semado aŭ rikoltado, samkiel dum festenoj planitaj okaze de gajaj eventoj, kiel ekzemple geedziĝoj aŭ naskiĝoj. El ĉiuj inspiristinoj, Talio posedis la plej multenombrajn kaj diversajn talentojn. Talio helpis la homaron irigi la grundon kaj obteni pli kaj pli multajn bongustajn kaj sanigajn fruktojn, legomojn kaj grenojn. Ŝi estis spertulo pri geometrio kaj arkitekturo, tial ŝia ĉeesto ĝojigis sciencistojn, inĝenierojn kaj laboristojn kiuj elpensis kaj realigis ŝoseojn, pontojn kaj domojn. Talio kutimis stimuli kaj la raciemon kaj la emociemon de la homoj. Ŝi estis ege amata precipe pro tio, ke ŝi inspiris al siaj lernantoj la kapablon kompreni la ĝojojn de aliuloj, kune kun la deziro kundividi siajn ĝojojn. La homoj inspiritaj de Talio fariĝis ŝercemaj kaj gajaj, ĉiam pretaj igi aliulojn ridi aŭ rideti. La humuro kiun Talio inspiris estis bonintenca kaj saniga, tute senmalica.
Melpomeno ricevis tiun nomon, ĉar ŝi havis fascinan voĉon, per kiu ŝi inspiris al la lernantoj la kapablon kompreni kaj kompati suferantajn aliulojn. La tristeco kiun ŝi inspiris, vekis en la homoj la deziron helpi la malfeliĉulojn aŭ almenaŭ kuraĝigi tiujn. Melpomeno ankaŭ ŝategis ludi liron kaj iuj eĉ supozas, ke estas ŝi kiu inventis tiun ĉarman muzikilon. Ŝiaj bonkoreco kaj kunsentemo akompanis la homojn dum ties tristaj momentoj, kiel ekzemple dum funebraj tagoj aŭ kiam okazis grandaj malfeliĉoj.
Talio kaj Melpomeno ŝategis aktoradon kaj deklamadon. Ili kutimis kunlabori kun Erato, Polimnio kaj Kaliopo. Nur imagu, kiom enuigaj estintus ajnaj beletraĵoj, kiuj nek vekus en vi senton de kompato nek amuzus vin… Sen Talio, la vivo estintus griza kaj senĝoja, sed sen Melpomeno mankintus amo, do la tuta vivo estintus sensenca. La homaro bezonis ilin ambaŭ por akiri animan ekvilibron.
Talio kaj Melpomeno kunlaboris brile okaze de longaj spektakloj, kiuj okazis en belaj amfiteatroj. Por tiuj tre popularaj eventoj, Melpomeno inspiris tragediojn kaj Talio inspiris komediojn. La spektantoj aprezis tiujn spektaklojn kaj partoprenis ilin amase. Geniaj verkistoj prezentis siajn verkojn sur tiuj scenejoj. La publiko estis entuziasma, reagis kun granda intereso, ploris aŭ ridis kune kaj komentis kun pasio.
Malgraŭ tio, kiam Zeŭso observis la agadojn de Talio kaj Melpomeno, liaj okuloj malheliĝis pro malkontento…

URANIO kaj KLIO
Uranio (“La Ĉiela”) kaj Klio (“La Raportema”) estis inspiristinoj kiuj kompletiĝis unu la alian kaj multe dependis unu de la alia. Uranio kaj Klio, samkiel Talio, stimulis tre multe la racion de siaj lernantoj, dum la aliaj fratinoj stimulis precipe la emociojn kaj la sentojn.
Uranio ŝategis precipe okupiĝi pri astrologio kaj astronomio, tial ŝi ricevis sian nomon. Pere de astrologio, Uranio scipovis malkovri multajn sekretojn pri la estonteco. Ŝi kapablis antaŭvidi gravajn eventojn kaj konsili la homojn kiel agi por preventi malfeliĉojn aŭ por ne misitrafi siajn ŝancojn pri feliĉo. Nur al tre malmultaj speciale elektitaj lernantoj, ŝi konsentis inspiri la raran kapablon antaŭvidi la estontecon. Tiu kapablo estis samtempe arto kaj scienco, kaj postulis apartan denaskan inklinon. Uranio ankaŭ inspiris siajn lernantojn malkovri leĝojn de matematiko, kemio kaj fiziko, por kompreni kiel moviĝas la planedoj kaj la steloj. La evoluo de la sciencoj helpis ankaŭ al la kreado de pli kaj pli belaj kaj fortaj konstruaĵoj. Interalie, oni konstruis amfiteatrojn por longaj teatro-spektakloj. La inspiristinoj ĉeestis naŭope tiajn spektaklojn kaj prifieris pri siaj lernantoj. La harmonia kunlaboro inter la naŭ instruistinoj, helpis la homojn aprezi la ekvilibron inter raciemo kaj emociemo. Ekzemple, homoj kutimiĝis admiri ne nur la fascinan belecon de la steloplena ĉielo, sed ankaŭ la perfektan kongruecon inter ĉiuj fizikaj leĝoj kiuj gvidas la stelojn kaj la planedojn. Tiel la teranoj komencis jam revi pri kosmaj vojaĝoj…
Klio, la plej aĝa el la naŭ fratinoj, inspiris al siaj lernantoj la kapablon esplori kaj kompreni la historion de la homaro, samkiel la kapablon priskribi la gravajn eventojn akurate, klare kaj fidele. Ŝi helpis siajn lernantojn selekti el inter multegaj ĉiutagaj eventoj ĝuste tiujn, kiuj vere gravas kaj indas esti menciitaj en historiaj libroj, por ke la sekvaj generacioj povu ekscii la veron pri la spertoj de siaj antaŭuloj. La historiaj verkoj inspiritaj de ŝi provis veki en la animoj de la legantoj admiron kaj imitemon rilate al valoraj sciencaj kaj artaj realigoj aŭ al noblaj sociaj agadoj, kiuj estis okazintaj aŭ ĝuste okazantaj. Samtempe, ili vekis la kritikemon koncerne erarojn kiujn la homaro estis farinta aŭ faranta kaj la deziron neniam ripeti la samajn erarojn. Iom post iom, la eventoj kiujn la historiaj verkoj priskribis fariĝis famaj kaj la herooj okazigintaj tiujn eventojn fariĝis same famaj. La plej bonaj sciencistoj kaj artistoj kaj iliaj kreaĵoj fariĝis pli kaj pli bone konataj kaj multaj homoj volis imiti ilin. Honesteco estis la ĉefa virto kiun Klio fortigis en la homaj animoj. Onidire ŝi estis la plej filozofiema el la naŭ fratinoj, ĉar ŝi konis gravajn sekretojn pri la pasinteco, laŭ kiuj ŝi povis helpi la homaron modli sian estontecon.
Klio kaj Uranio kompletiĝis unu la alian: sen bona kompreno de la pasinteco, oni ne povas imagi la estontecon; sen ajna mensa imago pri la estonteco, oni ne povas kompreni la signifon de la pasintaj kaj de la nunaj historiaj eventoj.
Zeŭso observis la agadojn de Uranio kaj Klio, kaj liaj pugnoj streĉiĝis pro kolero…

LA VIVO NE IRAS ĈIAM GLATE
Kutime la dioj konsideris sin mastroj de la homoj kaj kondutis al tiuj laŭ siaj kapricoj. Preskaŭ ĉiam la dioj ordonis al la homoj, punis ties eventualan malobeemon kaj altrudis al ili sian volon. Tute malsimila estis la konduto de la naŭ instruistinoj el Parnaso. Tiuj amis kaj estimis la homojn, neniam altrudis sian volon. Per sia inspir-metodo, la naŭopo provis helpi la lernantojn memlerni, por ke tiuj spertiĝu pri diversaj artoj kaj sciencoj. La homoj admiris la instruistinojn kaj ĉiam bonvenigis ilin. Kiam oni admiras iun tutkore, oni klopodas simili tiun. Do, la homoj strebis fariĝi kiel eble pli saĝaj, pli sanaj, pli kreemaj kaj amemaj danke al la influo de tiuj ĉarmaj estaĵoj. Iom post iom, aperis eĉ homoj kapablaj inspiri aliulojn, ĉar normale tien kondukis ilin ilia deziro imiti la inspiristinojn. Do la naŭopo inspiris ankaŭ la arton kaj sciencon de pedagogio. Tiamaniere, parto el la lernantoj fariĝis instruistoj, kiuj instruis ontajn instruistojn, kiuj instruis ontajn ktp.
Intertempe, la plejmulto el la aliaj dioj kutime malŝatis la rapidan evoluon de la homa kreemo, ĉar ili ne volis, ke la homoj fariĝu iliaj rivaloj. Kaŝobservante la homojn, la dioj rimarkis, ke tiuj fariĝas pli kaj pli sanaj kaj belaj. Intertempe, la artecaj kreaĵoj fare de la homoj iĝis pli kaj pli emociigaj kaj parto el ili surpasis eĉ tiujn de la dioj mem. Ankaŭ la sciencaj kreaĵoj de la homaro estis evoluantaj rapide. La historiaj verkoj priskribis akurate kaj fidele ne nur la agadojn de la homoj, sed ankaŭ tiujn de la dioj. Tiuj ĉi ofendiĝis pro tio, ke la historiaj verkoj ofte priskribis ankaŭ iliajn difektojn kaj iliajn erarojn. Do, multaj dioj malkontentis pri la maniero laŭ kiu la naŭ fratinoj influis la homaron.
Zeŭso mem malkontentis pri la realigoj de siaj naŭ filinoj, precipe pri tiuj de Klio kaj Uranio. Zeŭso timis, ke Klio povus malkaŝi hontindajn eventojn el lia pasinteco, dum Uranio povus informi la homojn pri tio, ke lia regno ne estos eterna…
Iun tagon, Zeŭso alvokis ĉiujn diojn en sian majestan nuban palacon sur la Monto Olimpo. Tie li proklamis:
“Mi ordonas al vi kontraŭstari kaj puni la vantajn homojn, kiuj deziras fariĝi similaj al ni.”

LA LONGA KONFLIKTO
La plejparto de la dioj ekĝojis pri la decido de Zeŭso, ĉar ĝuste tion ili delonge deziris kaj eĉ instigis. Aliaj dioj simple indiferentis pri tio. Kelkaj bonkoraj dioj loĝantaj en arbaroj, riveroj kaj lagoj simpatiis la homojn, sed iliaj fortoj estis tre limigitaj kaj kutime ne kuraĝis kontraŭstari la tre potencajn diojn. Nur la naŭ instruistinoj el Parnaso aŭdacis senkaŝe malobei sian patron. Timiga kaj fortega estis Zeŭso, fulmon kaj tondron li posedis kaj manipulis, sed kiam li vidis larmojn en la okuloj de siaj plej amataj filinoj, lia koro fandiĝis kaj tuj li fariĝis tolerema kaj pardonema… Tial Zeŭso kelkfoje ŝajnigis ne rimarki la malobeemon de la naŭopo, kvankam li ja instigis la aliajn diojn detrui aŭ difekti multegajn homajn kreaĵojn… Do, la konduto de Zeŭso estis kaprica kaj malfacile antaŭvidebla, samkiel la ŝanĝanta montara vetero...
Ricevinte la ordonon de Zeŭso, multaj potencaj dioj interkonsentis difekti aŭ neniigi la homajn kreaĵojn kaj malhelpi la laboron de la naŭ instruistinoj. Arogantaj kaj ambiciaj dioj komencis aliformi pli kaj pli ofte la varman homan kompaton en egoisman kompaton de si mem. La sanigan homan ŝercemon, ili aliformis tre ofte en malican ironion. Pro la malicaj influoj de tiuj dioj, la rilatoj inter kreemaj homoj ofte ŝanĝiĝis draste: iliaj sentoj de admiro aliformiĝis en envion, ilia sincera helpemo aliformiĝis en malamikan kritikemon. Ambicio kaj egoismo pli kaj pli ofte aliformis la krean kunlaboron en konkuradon. Tiel, kreemaj gekolegoj iĝis rivaloj. Kalumnioj kaj mensogoj venenigis pli kaj pli multajn homajn animojn. Famo kaj mono fariĝis la ĉefaj celoj de la homa kreemo. Por famo kaj mono, iuj dancistoj kaj muzikistoj fariĝis tiom ambiciaj kaj konkuremaj, ke ili preskaŭ aliformis siajn publikajn prezentadojn en sportajn atingojn. Iuj dancistoj iĝis maldikaj kiel skeletoj, por ke iliaj spinoj fariĝu pli kaj pli flekseblaj. Onidire foje, la spino de juna dancistino frakasiĝis sur la scenejo kaj ŝi restis tie senmova, dum la publiko estis aplaŭdanta, supozante ke ŝi atingis la plej artecan kurbigon de sia korpo… Iuj muzikistoj, trejniĝis ludante per siaj muzikiloj po multegajn horojn ĉiutage, ĝis la muskoloj de iliaj manoj difektiĝis. Aliaj ekzercis kantadon ĝis iliaj gorĝoj grave malsaniĝis. Por fariĝi famaj riĉaj kuiristoj, iuj elpensis allogajn sed malsanigajn manĝaĵojn, kiuj entuziasmigis la klientojn sed samtempe malsanigis tiujn. Por fariĝi famaj kaj riĉaj, iuj verkistoj ĉesis ajnan intencon pensigi aŭ emociigi la legantojn. Anstataŭe, ili klopodis distri la legantojn pere de kiel eble pli konsternigaj manieroj. Onidire iu poeto, ambiciante atingi eksterordinaran originalecon, sendis hazardan sinsekvon de vortoj al literatura revuo kaj subskribis ĝin. Ŝajnas ke tiel li akiris grandan prestiĝon kaj eĉ lanĉis novan literaturan modon… Novaj pentristoj kaj skulptistoj strebis atingi originalecon pere de sensencaj kreaĵoj, kies prezoj altiĝis kaj malaltiĝis subite laŭ la kapricoj de rapide ŝanĝeblaj modoj. Onidire, unu el tiuj “laŭmodaj” artistoj iĝis fama kaj riĉa vendante “pentraĵojn” fare de lia simio, kiujn li subskribis per sia propra nomo… Novaj malhonestaj politikistoj influis malhonestajn historiistojn. Tiuj ĉi prezentis la homan historion tiel, ke la homoj ne plu lernu el ĝi kiujn erarojn oni devus eviti, sed kontraŭ kiuj devus venĝi unu generacio post la alia, senfine… Fiaj diktatoroj avidaj je famo kaj mono suferigis milionojn da homoj kaj instigis al longaj kruelaj militoj. Ankaŭ en landoj kie ekzistis demokratio, mensogemaj politikistoj trompis kaj suferigis siajn popolojn. Ju pli da militoj, des pli da armiloj estis bezonataj. Novaj sciencistoj kaj teknikistoj obsedantaj pri famo kaj mono uzis siajn talentojn por krei armilojn… Ju pli evoluitaj fariĝis la armiloj, des pli kruelaj fariĝis la militoj…. Malicaj dioj detruis aŭ falsigis valorajn antikvajn dokumentojn atestantajn pri la veraj historiaj eventoj. Ili detruis aŭ falsigis ankaŭ dokumentojn antaŭvidantajn la estontecon de la homaro kaj disvastigis opiniojn de ĉarlatanaj astrologoj, kiuj devojigis la energiojn de la homoj.
Intertempe, la naŭ instruistinoj el Parnaso daŭrigis siajn kutimajn agadojn kuraĝe kaj vigle. Helpis ilin ilia patrino, Mnemozino. Tiu ĉi plifortigis la memorkapablojn de la etaj infanoj, tiel ke ili povu memori facile kaj neforviŝeble ĉion ajn, kion oni instruas al ili kun sincera amo kaj entuziasmo.
Zeŭso kaj aliaj kapricaj dioj ŝanĝis tre ofte siajn kondutojn koncerne la homojn, sed la naŭ instruistinoj restis ĉiam fidelaj al la homoj. Iom post iom, Klio komprenigis al la homoj la fakton, ke la tiel-nomataj “dioj” ne estis ĉiopovaj kaj ilia regno ne estis eterna. Danke al Klio, la homoj komencis paroli pri tio, ke la tutan universon regas iu potenca senkorpa mistero, kiu estas la eterna fonto de vivo kaj amo… La mondo ŝanĝiĝis... Venis tempo, kiam Zeŭso kaj liaj kapricaj familianoj tediĝis pri sia longa turisma vizito sur la tero, des pli ke ankaŭ la homoj reciprokis tiun tediĝon. Do la aliplanedanoj decidis forlasi la Teron kaj aliformiĝi en aliajn estaĵojn aliloke.
Jam pasis multaj jarcentoj de ilia foriro. Oni ne scias, ĉu ili intencas reveni. Aŭ eble ili jam revenis kaj kaŝiĝas? Iliaj iamaj influoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj, daŭre konserviĝas en nia socia vivo.
Iuj supozas, ke la bonkoraj inspiristinoj fariĝis anĝeloj, por daŭre helpi la homaron. Eble ili ofte enkorpiĝas en homojn, kiuj vartas aŭ instruas infanojn stimulante ties kreemon. Ĉu vi rimarkis, kiom multaj infanoj kapablas kanti, danci, pentri, modli, deklami, fabeli, prepari fruktosalatojn, konstrui kastelojn… Domaĝe ke tiom da kreemo ofte perdiĝas, kiam la infanoj kreskas kaj temptas ilin diversaj ambicioj… Ĉu ne?

===


Foto de la somero de 2019

Luiza CAROL naskiĝis la 1-an de marto 1947 en Bukaresto (Rumanio) kaj komencis publikigi beletraĵojn en 1969. En 1980 ŝi transloĝiĝis en Israelon. Ŝi iĝis vegetarana en 1982 kaj eklernis Esperanton en 2005. Ŝi verkas rakontojn, poemojn, teatraĵojn, eseojn kaj kantojn.

Aliaj libroj en Esperanto de la sama aŭtoro:
* “Rakontoj por ĉiuj aĝoj” (rakontaro) 2009
* “Tikiriki Tok el strobilo” (rakontaro) 2017
* “Kantoj por geamikoj” (kantaro) 2018

http://luiza.luch.co.il