La abelistoj

Luiza Carol

(Parko. Aperas aro da gelernejanoj, minimume 3. Ili estas adoleskantoj, sufiĉe altaj por ke oni povu konfuzi ilin kun plenkreskuloj. Ili portas abelujojn  kaj estas vestitaj per identaj abelistaj kiteloj. Ili parolas unu post la alia aŭ samtempe, kelkfoje koruse, laŭ la reĝisora decido.)

GELERNEJANOJ: – Jen taŭga loko. Ĉi tie ni sidiĝu por manĝi. – Kiom bele! – Ha, ha! Ĉiuj pensas, ke ni estas abelistoj! – Neniu rekonas nin! – Neniu povas plendi pri ni! – Vivu la libereco! (Ili sidiĝas kaj elprenas el la abelujoj manĝaĵojn. Ili ekmanĝas kaj babilas intertempe.) – Ni havos la tutan tagon por ĝui libercon! – Brave!! – Sed, se oni punos nin? – Kial? Ni ne forŝtelis la abelujojn. Ni mem faris ilin. – Sed, se oni punos nin, ĉar ni ne troviĝas nun en la lernejo? – Ba! Miaj gepatroj ne kutimas demandi ion ajn pri la lernejo. – Ankaŭ la miaj. (Subite ili flustras) – Sst! S-ro T. D. ! Li alproksimiĝas ! – S-ro T. D. ?! Nu, li ne rekonos nin! – Li ne devas suspekti ion ajn. Rapidu… forkaŝu la manĝaĵojn… Provu aspekti kiel seriozaj abelistoj… – Forkaŝu ankaŭ la rubaĵon… – Kial? – Veraj abelistoj ne malpurigus la parkon… – Brave! Nun vi parolas samkiel s-ro T. D. ! – Li nenion suspektos. Li preterpasos sen rimarki nin…

INSTRUISTO: Saluton!… Pardonu min… ĉu eblas ekscii kion vi faras? Ĉu vi translokigas abelujojn ĉi tien en la parkon? Ĉu la abeloj ne estos ĝenantaj…

GELERNEJANOJ: – Ne, ne… – Tute neĝenontaj… – Ni translokigas nenion. Ni nur ricevas lecionojn pri abelbredado. – Jes, jes! Kompreneble! Ni lernas kiel manipuli abelujojn, kiel surmeti kitelojn…

LERNEJANO A: Mi instruas tiujn gejunulojn! Mi estas la instruisto!

INSTRUISTO: Aha! Do, vi ne havas abelojn ĉi tie… Bone, bone… (Li malproksimiĝas, poste revenas.)

Vidu, mi estas instruisto kaj tre ĝojus aranĝi instruan ekskurson kun mia klaso… La gepatroj de miaj lernantoj delonge petas min… Ili dezirus fari iun surprizan ekskurson kune kun siaj gefiloj kaj la instruistoj… Ĉu vi komprenas? Hmmm… ili dezirus kunesti pli longe kun siaj gefiloj, pli bone ekkoni ankaŭ la instruistojn… Ni de kelkaj tagoj pripensas, kiun ekskurson elekti. Kaj nun, venis al mi subite la ideo, ke ekskurso al abelejo estus tre interesa. Abeloj estas fascinaj estaĵoj, ĉu ne? Observi ilian vivon povas fariĝi tre interesa okupo, ĉu ne? Ĉu vi povus gvidi nin, sinjoro? Jen, tiu ĉi estas mia vizitkarto. Bonvolu kontakti min por diskuti pri tio… Ni pagos pro via helpo, kompreneble.

LERNEJANO A: Pardonu… Mi… ne havas tempon! Tute ne povas…  Sed atendu! Mi ja prenos la vizitkarton. Mi havas konatulon, kiu ĝuste taŭgas por tiu afero… Mi certas pri tio!

INSTRUISTO: Dankegon! Ho, dankegon!

LERNEJANO A: Li kontaktos vin! Nun pardonu nin, char ni estas okupitaj.

INSTRUISTO: Havu bonan tagon, do. Ĝis! (Li foriras.)

GELERNEJANOJ: (Flustre.) – Kio okazis al vi? Kial vi prenis lian vizitkarton?

LERNEJANO A: Kial ne? Mi donos ĝin al mia onklo. Li estas abelisto kaj certe ĝojos pri tio. Verŝajne li eĉ ne postulos monon. Pensu iomete, kiom bone ni povus amuziĝi tiamaniere!

GELERNEJANOJ:  – Jes, jes! Mi ŝatas ekskursojn! – Eĉ s-ro T. D.  estas kelkfoje agrabla… – Abeloj interesos nin! – Stultaĵoj! Mielo interesos nin! – Bagateloj! Gravas, ke niaj gepatroj… havis bonan ideon… – Gravas, ke okazos ekskurso! – Ho, ekskurso! Baldaŭ okazos ekskurso!

FINO