Kafaromo

 

Kaf-aromo

De Ediberto Bentes Pinna.
Traduko al Esperanto: Luiz A. de O. Coelho
Ilustraĵo de Liette Lêla

Simpla filtrilo “Melitta”… estas papersaketo, per kiu oni verŝas bolantan akvon sur  kaf-pulvoron… kiom da rememoroj! Hodiaŭ, mi ne scias kial, plenumante la ĉiutagaĵon, kuirante kafon, en tia scenejo, ĉe tia karakteriza aromo… mi memoris pri vi. Tiam vi diradis: karulo… ĉu vi kuirus kafon por mi? Mi tute ĝoja alkuirejis por plenumi vian peton. Al mi tiam ne plaĉis kafo. Tamen mi ĝuis la senton havigi al vi ordinaran, sed ege bongustan plezuron. Tuj poste al mi ekplaĉis kafo kun lakto, kaj eĉ taseto da kafo. Vi ŝatis sen-aldonan, pure nigran kafon. Mi ne scias, ĉu iu asocias la odoron, kiu invadas la tutan domon ĉe  kaf-kuirado, al la sento de komforto, de hejmeco, de amata afero. Tia sento povus esti en pluraj diversaj lokoj, neniel rilataj al hejmo… sed temas pri sento tre agrabla kaj komforta. Nu… hodiaŭ mi memoris pri vi pro la odoro de kuirata kafo… Ĉu eventuale io de via ĉiutaga vivo memorigas vin pri mi? Mi ŝatus se jes …   mi ĝojus se per “jes” vi respondus.