LA MALNOVA FONTOPLUMO

La malnova fontoplumo

Lenke Szász

Ŝi kutimis konservi ĉiujn fakturojn, eĉ tiujn pagitajn jam antaŭ jardekoj. Kiam ŝi malfermas la plenplenan tirkeston, ĉiam falas papero el la amaso, kaj longe ŝi devas serĉadi, kiam ŝi bezonas ion. Jam estas la tempo selektadi kaj forĵeti ĉion, kio certe neniam plu estos bezonata.Estas bela, suna tago de aŭtuno. Ŝi malfermas la fenestron por lasi la milde varman aeron eniri. Tian veteron oni nomas „indiana somero”

En la kontraŭa flanko de la strato troviĝas restoracio. Apud la restoracio staras buso, kaj sur la teraso de la restoracio sidas turistoj, videble emerituloj, kiuj profitis la malaltigitajn prezojn ekster la turisma ĉefsezono. La muzikistoj nun komencas ludi malnovan kanton, laŭ la supozita gusto de tiu societo. „ Falis ĉiuj petaloj de la rozoj / Kiam ni disiĝis, en vespera horo”… Ŝi ekridetas. Tiu estis populara romanco, dum la studentaj jaroj multfoje ili kantis ĝin. Eksmodiĝinta, sentimentala kanto, sed  estis bone ree aŭdi ĝin. Ŝi eksidas ĉe skribotablo, por selekti la amasiĝintajn paperaĵojn, kaj forĵeti ĉion ne plu bezonatan: fakturojn pri elektro, pri radio kaj televid – abono, malnovajn receptojn, malnovajn kalendaretojn. Post kontrolado de la dato, ŝi ĵetas ilin en paperkorbon, kaj daŭrigas la selektadon.

Jen malnova fontplumo. Ŝi ekhaltas. Tiun fontplumon delonge ŝi ne uzis, ĝi kuŝis en la amaso de paperaĵoj. Ĝia pinto estas tro eluzita, kun restaĵo de inko sekiĝinta . Ĝi estas senvalora, forĵetinda. Nuntempe oni skribas per globkrajono, aŭ per komputilo. Tamen ŝi hezitas forĵeti ĝin. Dolĉe sonas la eksmodiĝinta romanco: „Falis ĉiuj petaloj de la rozoj…” La muzikistoj vidas, ke ĝi plaĉas al la emerita turistaro, kaj ripetas la melodion. Ŝi aĉetis tiun fontoplumon antaŭ tridek jaroj. Estis malgranda papervendejo en la strato, tra kiu Li iris ĉiutage al sia  laborloko. Iutage ŝi nur esperis ekvidi Lin, kaj volis ŝajnigi, ke la renkonto okazas nur hazarde. Kiam ŝi elpaŝis el la vendejeto, ŝia koro faris grandan ekbaton. Li proksimiĝis sur la trotuaro. Ankaŭ Li ekvidis ŝin, kaj ekridetis afable. Tiu rideto kaj lia voĉo ĉiam ravis kaj senarmigis ŝin. Antaŭ jardeko ili estis geamantoj. Malofte ili renkontiĝis, ili loĝis en malsamaj urboj. Inter la raraj renkontiĝoj restis la telefonado. Lia varma baritono ĉiam vekis  sopiron en ŝia koro. Tamen ŝi rompis la rilaton post unu jaro. Kiam foje ŝi vizitis Lin neanoncite, la pordon malfermis juna virino en negliĝo. Bonŝance, ŝi havis animregadon, kaj post sekunda hezito ŝi diris ridetante al la junulino: – Pardonon, mi eraris la etaĝon. – kaj pluiris. La virino ridetis, kaj fermis la pordon. Certe ŝi ne dubis pri la „ eraro”.

Doloris, tre doloris ŝia koro. Poste ŝi diris al Li, per ŝercema voĉo, telefone:
–   Mi gratulas vin pro la nova amatino.
–   Pri kio vi parolas? – li ŝajnigis nekomprenon. Tiu junulino en negliĝo. – Ho, pri ŝi vi parolas? Ŝi estas filino de mia frato. – li diris. Kompreneble ŝi ne kredis, ja Li havis reputacion de granda donĵuano. Ŝi ne plu telefonis, ne plu vizitis Lin. Ŝia vivo fariĝis malplena. Pasis jardeko. Li ne plu estis juna, ŝi fariĝis kvardekjara. Foje bofratino volis ofendi ŝin dum kverelo, kaj diris: – Vi kuŝis kun alia viro, mi scias.  – Ŝtultaĵon vi parolas. – respondis ŝi kun rido, kaj forlasis ŝin. Sed dum ŝi pluiris, vekiĝis rememoroj, kaj ŝi havis strangan senton. Tio ne estis kolero kontraŭ la bofratino, sed iu nepriskribebla dolĉeco… de la iamaj kunestoj kun tiu malfidelulo.

En la teraso de la restoracio sonis plu la romanco: „ Falis ĉiuj petaloj de la rozoj”, kaj ŝi haltis en la selektado de paperaĵoj. Ĉu li edziĝis intertempe? Jam li verŝajne ne plu ĉasas jupojn, ja ankaŭ Li maljunuĝis. Denove ŝi sentis la iaman sopiron, kaj decidis vojaĝi en lian urbon. Ne, ŝi ne vizitos Lin, ja ili disiĝis. Sed ŝi iros en tiun straton, kie li iras al sia laborejo, kaj iras hejmen post la laborhoroj. Nur por vidi Lin! Ni ambaŭ jam ne plu estas junaj. – ŝi pensis. –  Mi kvardekjara, li sesdek. Povas esti, ke li jam havas edzinon. Ne gravas, mi deziras… nur revidi Lin. Nur vidi Lin, ŝanĝi kun Li surstrate kelkajn banalajn frazojn!  Ŝi devis trompi sin mem per tiu mensogo, alie ŝi ne havus kuraĝon serĉi renkontiĝon .

Kaj ne, Li ne edziĝis intertempe, nek fariĝis indiferenta al virinoj. Li invitis ŝin trinki kafon en lia hejmo, kaj ŝi akceptis. Nur por la kafo, kompreneble… „Ja ni ne plu estas junaj, nenia danĝero, ni babilados dum kafotrinkado, kiel malnovaj amikoj”… tiel ŝi trompis sin mem. Kaj ŝi volis trompi Lin.  Pro falsa virina fiereco.

Sekvis unu jaro de feliĉo, sopiro, kaj… doloro. Denove pro alia virino. Ŝia plej bona amikino, kiun ŝi prezentis al Li. Kia stultaĵo! La duobla perfido de la plej amataj vere doloris ŝin. Ŝi neniam perfidintus la plej bonan amikinon, kaj neniam supozis, ke la amikino tion farus. Poste ŝi iom senkulpigis la amikinon. „Ankaŭ ŝi estis ravita de Li, kiel mi. Ne eblas rezisti al lia ĉarmo. La amikeco tamen finiĝis.

Kaj jen tiu eluzita fontoplumo. Senutila, forĵetinda. Ŝi tenis ĝin reveme en la mano… kaj remetis ĝin en la tirkeston.