Niaj sabatoj

Laure Patas d’Illiers

Ni transiris la vastejon, serĉante lokon, kie resti. Se iu rigardus de la ĉielo, ri vidus vicajn rektangulojn, kaj en ĉiu el ili, mozaikon de malpli grandaj rektanguloj. Ni ne tiel vidas. Ni ruliĝas surgrunde, turniĝas kaj denove turniĝas, ĉiam ortangule, serĉante nian ĉi-sabatan rektangulon.

Kiam ni okupas la deziratan parkolokon, ni malfermas la antaŭan maldekstran pordon, delikate, por ne tuŝegi, ĉu flankan veturilon, ĉu betonan foston. Ekstere, ni paŝas al vitra tegmento, kiu ŝirmas du longajn vicojn.

Kiu rimarkas, ke ĉiu aĉetĉareto eningiĝas en la antaŭan, kaj estas eningigata de la malantaŭa, kvazaŭ en sodomia ĉeno de romia bakanalo? Kion sentas ĉareto, malfermata, disponigota al iu ajn, kiu enfoldigos sian ĵetonon en ĝian fendon? Kiu superbazaro aŭdacos proponi aĉetĉaretojn el rozkolora plasto, kun rondeca formo kaj glata supraĵo?

Pri tiaj stultaĵoj ni mem tute ne pensas. Sub la vitra tegmento laŭ ni troveblas nurajn metalajn maŝinojn, kun ortaj anguloj, ilojn taŭgajn por efika uzo. Per decidemaj gestoj, ni enpuŝas ĵetonon kaj forte eltiras la ilon. Ni puŝas la ĉareton, laŭ trajektorio kiel eble plej rekta, ĝis la enirejo de la superbazaro. Tiam estas la ĝusta momento por kontroli la ĉareton: se ebentordita rado blokiĝus, ni nepre trafikus oblikve, kio estus kaj laciga kaj humiliga.

Enirinte, blindumita de la tro fortaj lumoj, ni momente staras, la listo enmane. Kie trovi pilojn? Ĉu en la sekcio pri elektro? Ĉu en tiu pri hejmriparado? Kiel esploristo, ni pene serĉas vojon tra malamika medio. En ĉiu direktoro de superbazaro kaŝiĝas sadisto, kiu plene ĝuas pro ofta ŝanĝo de la mapo de sia vendejo. Kiel kompleksigi la butikumadon de naiva kliento, kiu venis kun la modesta ambicio aĉeti 6 litrojn de lakto, 1 kilogramon de spagetoj, necesejan paperon kaj elektran ampolon? Kiel devigi rin laŭiri komplikan itineron, kiu preteriros budojn de reklamitaj varoj kaj ties tentoj: hodiaŭ esceptaj rabatoj sur la arĝentaj juveloj, ĉokoladopralinoj -20%, T-ĉemizo 8 jara 8 eŭroj, pico Reĝino 2 por la prezo de 1?

Ĉefe, la infero - de ni ĉaretostirantoj - estas la aliuloj - kaj ties ĉaretoj.

La ĉareto de la gemaljunuloj, aŭ de tutsola maljunulino, tiu malrapidas kiel testudo, tiu maĉas murmurojn per la restantaj dentoj, tiu petas de ni la skatolon tie en la supra breto ne ĉi tiu skatolo sed la alia, tiu horlonge legadas etikedon grumblante ke la literoj tro malgrandas, estas malsufiĉe da spaco por preterpasi, ni malantaŭ plu stampfas.

La ĉareto de la buboj, la pliaĝa puŝas la ĉareton kie tronas la plijuna sur stakitaj vindopakaĝoj, la granda amuziĝas, zigzagas kiel eble plej rapide, tio ridigas la bebon, ili kolizias la vandojn, la bretarojn, la stakojn da varoj, la aliajn ĉaretojn, je ĉio ŝoko ili krias kaj ridegas, infanoj nepre estu malpermesitaj en vendejoj.

La ĉareto de la ino, kiu laciĝas pro puŝado, tial ŝi lasas ĝin tie, ie ajn, dum ŝi foriras serĉi ion kaj alion, tiu pleniĝas iom post iom, tiu plurestas samloke, tiu embarasas meze de la pasejo, tiu malhelpas trafikon, pri nia ĝeno ŝi fajfas.

La ĉareto de la edzo, tiu serpentumas, tiu hezitas, ties maldekstra mano senmove tenas telefonon gluata al la maldekstra orelo por senĉesa dialogo kun la edzino, ties dekstra mano iom sendepende palpas allogan plurkoloran pakumon, se la telefona voĉo malaprobas la dekstra mano tuj obeas la ukazon kaj forlasas la artiklon, tamen kelkfoje la dekstra mano silente enŝovas ion en la ĉareton.

La ĉareto de la dungito, giganta, pli alta ol ni, plenplena je kartonoj da vendaĵoj, tiu lokas ĝin antaŭ bretaro, ne eblas enŝoviĝi por preni varon, tiu longtempe plenigas la bretojn sen atenti la ĉirkaŭantojn, kiam ni demandas nur etan informon, aŭ petas artiklon el la plej alta breto, tiu ne rifuzas, tiu ne rajtas diri ne al klientoj, tiu obeas, tamen kun mieno de buldogo, mieno kiu signifas, ne rekomencu, mi ja laboras, mi havas neniun tempon por perdi pro komplezo.

La ĉareto de la gapvagulo, tiu probable venas ĉiutage promeni ĉi tie, tiu pasas, repasas, prenas skatolon, foriras je du metroj, hezitas, malopinias, finfine revenas, prenas plian skatolon, komparas, remetas ambaŭ sur la breton, restadas antaŭ bretaro, kaŭriĝas por trarigardi la plej malaltan breton, stariĝas sur la pintoj de la piedoj fikse rigardante la plej altan, tiu nenion decidas, neniam kontentiĝas, tiu tutan tagon bezonus por plenigi sian ĉareton.

La ĉareto de la kverelantaj geedzoj. Kial tiom da? Ĉu kverelemaj paroj pli ofte butikumas? Ĉu duopa aĉetado vekas konfliktojn? Kiam fakuloj ekzamenos tiun gravan esplorkampon? Tiuj disputas pri la prezoj, ha mi tute rifuzas pagi dudek eŭrojn por via kafo estus ridinde, tiuj disputas pri la enhavo, ha ne prenu rigardu ene estas gluteno aŭ palmoleo aŭ kemiaj aldonaĵoj, tiuj disputas pri legomoj, ha vi ja scias ke mi malbone digestas florbrasikon, ha se vi solus vi manĝus nur rizon kaj nudelojn, la malakordo naskas kritikojn laŭte ĵetatajn, pro via pezo vi ne prenu tiom da biero aŭ ĉokolado aŭ ĉipsoj, dume ili obstrukcas la vojon, estas muskloj ne graso ĉiudimanĉe mi piedpilkadas, malfacilas interrompi la spektaklon, vi pli drinkas ol sportumas, pardonu min bonvolu iomete flankenpuŝi vian ĉareton, ne parolu pri mia pezo kiam via propra pugo bareliĝas, por ke mi povu pasi, fermu vian klapon lardulo.

Kiam nia ĉareto finfine plenas, stariĝas kaprompa afero, elekto de la pagejon. Stirante aĉetĉareton ni alfrontas la saman problemon kiel stirante en aŭtoŝoseo al pagostacio: kiun vicon elekti. Ĉiufoje ni amare konstatas, ke najbara vico pli rapidas ol nia. Kial? Kiel? Ĉu la sciencistoj havas la respondon?

La vico antaŭ la pagejo estas universo densa, premiita. Ĉiu provas puŝi sian ĉareton kiel eble plej proksime al la antaŭa. La rigardoj akre gvatas la ĉirkaŭaĵojn por antaŭsenti malbonajn surprizojn kaj malfruojn.

La multnombra familio, tiel plenplenas la ĉareto ke la stakita enhavo superas la randojn, por liberi spacon la beboseĝo estis fermfaldita, la bebo ekstere alkroĉiĝas kaj provas grimpi, la patrino pene anhelas puŝante, la ĉareto pezas, la aliaj gefiloj ekprenas saketojn de bombonoj el la bretaro antaŭ la pagejo, la patrino krias kontraŭ ili per raŭka voĉo, kiam estas ŝia vico ŝi metas la artiklojn unu post unu sur la rultablon, ŝi forte elspiras kliniĝante por manpreni plian, senfinas, ĉiam plurestas ion funde de tiu malbenita ĉareto.

La ventkapulo, ri ne pesis siajn fruktojn, ri prenis artiklon sen prezoetikedo, ri vane serĉas sian fidelkarton, ri kredas sin amuza, ri ridas, kio ridigas la kasisto, ambaŭ ridegas, la kasisto kontentas, la incidento kreas paŭzon, ambaŭ fajfas pri la atendantaj klientoj, la malantaŭaj klientoj fiksrigardas ilin per furiozaj okuloj, kliento kaŝe murmuras se oni tiel kretenas oni restu hejme, la aliaj klientoj obtuze jesas.

La problemulo, tiu montriĝas tuj, ekde la unua artiklo komenciĝas senĉesa diskutado, la reklamo 3 por la prezo de 2 validis nur lastan semajnon, via rabatoslipo delonge kadukiĝis, la 30% rabato estas rezervita al la posedantoj de fidelkarto, jes mi konstatas difekton en tiu ĉi artiklo sed mi ne rajtas pro tio repagi la prezon vi pritraktu la aferon al la enireja budo, la ĉekojn ĉi tiu kaso ne akceptas, ha via kreditkarto ne funkcias, provu froti la icon, probable vi trifoje mistajpis la kodon, la maksimumon de elspezoj vi jam atingis, atendu mi nun alvokas la ĉefon.

La lerta skipo, unu tuj vicatendas al la pagejo kun ĉareto preskaŭ malplena, dum la alia ĉien kuras kaj alportas ĉion por plenigi ĝin, estas tutsimple, ili gajnas tempon, ni devus same fari, sed kiam ni provis ĉiufoje fuŝis la afero, ni interdisputis post la pagejo, ĉiam ni forgesis aŭ eraris pri io, tia ideo ne taŭgas al ni.

Ni postlasas la ŝosean pagostacion - pardonu ni volas diri la vendejan kasejon - la trafiko fluas, ni rapidas eksteren, la ĉareto pezas sed al ni ne gravas, ni havas flugilojn ĉe la brakojn, la vojo liberas, ni ĝoje slalomas en la vastega parkejo, ni plenpulme spiras, finfine finiĝas la aĉa aĉetoj - ĝis la venonta sabato.