Nevidebla

Laure Patas d’Illiers

(Literatura Foiro 2020/06)

Vi eliras el la metroo. Ja nur vi. Ĉiuj aliaj paŝas en la kontraŭa direkto. Vi krucigas unue tiujn, kiuj enprofundiĝas en la metroan ŝtuparon, poste tiujn, kiuj stacien hastas sur la trotuaro. Ĉiuj krucigas vin, vin ne rigardante. Kiel ĉiam. Neniu vidas vin. Vi estas la nevidebla virino.

Vi paŝas ĝis la domego de la BPCE. Eniro tra la vitra turnopordo. En la enirhalo vi traŝovas vian karton tra la kontrolilo, kies ekrano afiŝas la nuna horo, je 18:26. En la mastruma ĉambro, neniu. Kutime, Samia kaj vi kune parolas kelkajn minutojn. Malgravaj banalaĵoj pri la ĉiutaga vivo, tiaj paroloj, kiuj nenion diras sed varmigas. Samia ne estis amikino – vi havis neniun tempon por amikeco – tamen ŝi estis rigardo, rideto, voĉo. Ekde hodiaŭ vi ne plu vidos unu la alian, alihore ŝi deĵoros. En la afiŝita horaro vi konsultas viajn proprajn taskojn. La 14a etaĝo, kiel kutime. Vi surmetas vian kitelon. Vi kontrolas vian ĉareton kaj ĝin puŝas ĝis la ŝarĝolifto. La lifto pli proksimas, sed vi ne rajtas uzi ĝin. En la ŝarĝolifto, vi traŝovas vian karton kaj premas la butonon 14. La pordo fermiĝas kun bruaĉo de metalo sur metalo. Malrapide, ĝi supreniras. Dummomente vi havas nenion por fari. Malofta lukso, kiun vi ĝuas.

Knarante iomete, la pordo malfermiĝas al silenta koridoro. Vi puŝas vian ĉareton al la plej proksima laborĉambro. La polvotuko en mano, per la alia vi frapetas sur la pordo. Neniu respondo. Malrapide, vi malfermas. Neniu ene. Des pli bone, kiam senhomas laborĉambro, ĉio pli rapidas. Tukoviŝado sur la skribotablo kaj etaj tabloj. Eliri portante la paperkorbon, malplenigi ĝin en la grandan sakon alkroĉitan al via ĉareto, reeniri kaj remeti la korbon surplanken.

Ek al la sekvanta laborĉambro. En la 14a etaĝo, troviĝas 57 el ili. Ankaŭ troveblas kunvenejoj, kvin malgrandaj kaj  unu granda. De ĉambro al ĉambro. Ĉiuj senhomaj. Bonŝance. Pli bonas por ĉiuj. Neniu dezirus vidi vin. Kiam – malofte – okazis ke ĉeestas homoj, vi klare konsciis, ke vi ĝenas ilin. Kelkaj rapide diris « saluton » kaj tuj redirektis sian rigardon al la komputila ekrano. Neniu dezirus scii, de kiu sia laborĉambro estas purigata. Neniu deziras ekkoni vian nomon, nek vian vizaĝon. Vi estu la nevidata virino.

Kiel knabineto, pli malpli dujara, vi tre ŝatis uzi balailon kaj viŝtukon. Tion diradis via patrino, vi mem ne memoras. Supozeble vi estas naskita, ĝuste por tion fari. En la mondo ekzistas du specoj de homoj. Tiuj, kiuj laboras sidante en laborĉambroj. Kaj tiuj, kiuj purigas la laborĉambrojn, kiam la aliaj estas foririntaj. La kasto de la nevideblaj.

Vi kontentas esti dungita kaj perlabori vian vivon. Multaj aliaj ŝatus okupi vian postenon. Se vi iĝus malsana, aŭ tro maljuna, oni facile anstataŭigus vin.

Kion vi plej dezirus, estus ricevi novaĵojn de Nur. Kiam Nur naskiĝis, ŝi lumigis vian vivon. Vi sole edukis ŝin. Tiel bone, kiel vi kapablis. Por ŝi vi volis vivon pli bonan ol la via, ankaŭ ol ties de via patrino. Vi sukcesis. Ŝi estis diligenta lernantino, ŝi eĉ studis en universitato. Kiam Nur parolis pri siaj studoj, per nekonataj komplikaj vortoj, vi ŝajnigis komprenon. Antaŭ pluraj monatoj, ŝi foriris labori en foran transoceanan landon. En siaj mesaĝoj, Nur ne parolas pri reveno ĉi-tien. Supozeble ŝi laboras en tia laborĉambro, kia ĉi tiu. Ŝi transiris la limon, aniĝis la kaston de tiuj, kiuj laboras sidante al skribotablo. En ŝia laborejo, ĉu ekzistas homoj, kiuj purigas la laborĉambrojn? Ĉu, kiel la aliaj, ŝi evitas rigardi ilin?

En la laborĉambro 14-23, vi malfermas la fenestron dum momento. Bonŝance ke en tiu domego eblas malfermi la fenestrojn. Vi enspiras la eksteran aeron. En novembro, frue noktiĝas. La trotuaroj estas malplenaj. En tiu oficeja kvartalo, neniu paŝas dum la vespero. Vi ŝatas rigardi, revi,  imagi ke vi estas ekstere. Vi laboris la tutan tagon ĉi-tie, en ĉi tiu laborĉambro. Alveninte ĉi-matene, vi alkroĉis vian mantelon al ĉi tiu vestohoko. Matene, vi tajpis sur la klavaro de ĉi tiu komputilo, faldis kaj malfaldis ĉi tiujn stakigitajn paperojn. Tagmeze, vi babilis kun kolegoj, kune manĝante en la subtera kantino. Posttagmeze, vi kunsidis kun kolegoj en unu el la kunvenejoj. Tie vi kune diskutis, interŝanĝis ideojn. Ili rigardis vin kaj atente aŭskultis viajn parolojn. Je la 18a vi malsupreniris samlifte kun kolegoj. Vi kune eliris la domegon, meze de la fluo de elirantoj. Forlasante vin, ili diris "Ĝis morgaŭ" rigardante vin. Morgaŭ matene, ili ridetos kaj salutos vin per via propra nomo... Suspirante, vi malfermas la fenestron kaj reprenas vian polvotukon.

Puŝi la ĉareton ĝis la 14-25. Tuko, paperkorbo. La 14-27. Tuko, Paperkorbo. Hodiaŭ kiel hieraŭ, morgaŭ  kiel hodiaŭ.

En la 14-33, vi rimarkas vian respeguliĝon en la malluma fenestro: tiu maldika nigra silueto estas vi. Alproksimiĝante vi hezitas. Ĉu vere via, ĉi tiu triangula vizaĝo kun malhelaj orbitoj? Kvazaŭ fantomo, droninto. Kiel malbela vi estas! Bonŝance, neniu vidas vin.

Laŭlonge de la horoj, la ĉareto ŝajnas plipeziĝi. Via dorso laciĝas, malsupre, ĉe la lumboj. Ankaŭ la piedoj ekdoloras. Ili ŝveliĝis, iom post iom, paŝo post paŝo. Vi devintus fari kiel Samia, alporti paron de ŝuoj tro grandaj.

Laborĉambro post laborĉambro. Denove kaj denove. Ĉirkaŭ vi, plidikiĝas la silento. Vi ne plu konscias la pasantajn horojn. En la fenestroj, la peĉnigra nokto similas veluran kurtenon. Ĉu ankoraŭ ekzistas mondo tie ekstere? Ĉu vi jam trairis la tutan etaĝon? Ĉu vi senĉese rekomencas prizorgi jam prizorgitajn ĉambrojn? Ĉu la tabloj estas tro puraj kaj la korboj tro malplenaj? Ĉu vi daŭre laboros ĉi-tie, ĉambro post ĉambro, dum eterno?

En laborĉambro kiel la aliaj, vi alproksimigas seĝon al la fenestro. Vi malfermas kaj longe viŝas la fenestrobreton per via tuko. Vi kontemplas la ĉielon. Kvieta, pura, nigra. Vi surgrimpas sur la seĝon kaj kliniĝas tra la fenestro. Malsupre, hipnotas la malhela rubando de la trotuaro. Kvieta, pura, nigra. Kiu rimarkus se vi malaperus? Kiu scios, se forviŝiĝis la virino nevidebla?