La verda kato

Laure Patas d’Illiers

Iam, antaŭ longa tempo, en malproksima reĝlando, vivis princino. Ĉar ŝi estis tiel bela kiel suna tago, oni nomis ŝin Sunlumo. Ŝia patrino la reĝino mortiĝis dum ŝia naskiĝo. Ŝia patro la reĝo reedziĝis iom poste kun vidvino, kiu jam havis filinon.

Sunlumo kreskis kaj fariĝis belega knabino. La duonpatrino estis ĵaluza pri la beleco de Sunlumo, ĉar ŝia propra filino estis tiel malbela kiel bufo. Ŝi abomenis Sunlumon kaj malafable traktis ŝin. La malgranda princino ofte ploris pro malfeliĉo.

Iun tagon la duonpatrinaĉo ordonis al la princino iri al la puto por ĉerpi akvon. La obeanta princino iris al la puto kaj plenigis sian sitelon. Revenante hejmen ŝi rimarkis du knabojn, kiuj fikse rigardis arbon. Sur malalta branĉo, kato senmove kuŝis. Neniam oni vidis tian kato. Ĝia felo estis tute verda kiel la folioj ĉirkaŭe. « Ranaĉo, ranaĉo ! » mokante kriis la knaboj. Ili plukis ŝtonojn, por ĵeti ilin al la kato. Por malhelpi ilin, la princino levis sian akvoplenan sitelon kaj ĵetis la akvon al la knaboj. La malsekaj knaboj rapide forkuris.

La princino alvenis al la stranga kato kaj dolĉe alparolis ĝin. Ŝi karesis ĝian felon, kiu estis glata kaj silka, kiel la nova printempa herbo. La kato rigardis ŝin per ĝiaj malhelverdaj okuloj, kiuj brilis kvazaŭ du smeraldoj. La princino prenis la katon en siaj brakoj. Ŝi vidis ke la kompatinda besto estas vundigita, tial ĝi ne povis forkuri. Ŝi revenis al la puto portante la katon kaj la sitelon. Tie ŝi replenigis la sitelon kaj helpis la katon trinki.

« Portu min en la arbaron » diris la kato. La princino portis la katon sub la plej proksima arbeto de la arbaro, kie ŝi metis ĝin surteren. La kato malrapide forrampis kaj malaperis inter la verdaj foliaroj. La princino reiris al la ĉerpo, reprenis sian sitelon kaj revenis hejmen. La duonpatrinaĉo riproĉis ŝin pro la longa tempo.

Post kelkaj tagoj, la duonpatrinaĉo diris al Sunlumo : « La princo de la najbara reĝlando morgaŭ venos viziti vian patron. Mi volas ornami la hararon de mia filino per la plej belaj floroj en la tuta mondo. Tiel ŝi plaĉos al li, kaj ŝi edziniĝos lin ». Do ŝi ordonis al la princino iri al malproksima monto, por serĉi la mirindajn florajn, kiuj onidire tie troviĝas. Ŝi minacis la princinon bati ŝin, se ŝi revenus sen la florojn. Fakte la florojn ne tiom interesas ŝin, sed ŝi volis malproksimigi la princinon, por preventi renkonton inter ŝi kaj la princo. Ankaŭ ŝi esperis, ke la princino mortu, ĉar multajn danĝerojn enhavas la arbaro kaj la monto.

La princino obeante foriris kunportante korbeton por meti la florojn. Ŝi enpaŝis la arbaron. Tie ŝi provis direkti sin al la monto, sed la arbaro estis granda kaj densa, kaj fine ŝi tute perdiĝis. La nokto silente proksimiĝis. Sub la branĉoj estis jam malhela. Strangaj bruoj ĉirkaŭis. La kompatinda knabino sidiĝis sub arbo kaj tremante ekploris. Neniam ŝi povos reiri hejmen ! Certe lupoj aŭ malbonaj elfoj mortigos ŝin ĉi nokte !

Subite du brilantaj okuloj aperis sub malalta branĉo. Ĉu lupo ? La besto silente alproksimiĝis. Ne lupo ĝi estis, sed la verda kato ! Pro la mallumo la princino ne distingis la verdan koloron. Tamen ŝi estis certa, ke tiu estis la stranga verda kato, kiun ŝi estis savinta. Ŝi sentis la silkan felon laŭlonge de siaj kruroj, kaj ŝi vidis la verdajn okulojn rigardi ŝin.

« Kial vi ploras ? » demandis la kato. La princino rakontis ĉiujn siajn malfeliĉojn. La kato deklaris « Mi povas helpi vin. Mi estas reĝo en tiu arbaro. Ĉiuj bestoj obeas min. » Ĝi sible fajfis. Aglo tuj aperis kaj surteriĝis ĉe ili. La kato prezentis la mision. Aŭdinte tion, la aglo fiere starigis sian kolon, ŝveligis sian plumaron kaj laŭte respondis : « Mi plenumos facile tion, ĉar mi estas tre forta kaj tre scioplena. Mi ofte vidis la mirindajn montoflorojn proksime al niaj nestoj. Knabineto, donu la korbeton. Morgaŭ matene mi alportos ĝin plena je floroj ». La aglo prenis la korbeton per sia beko kaj flugis rapide ĉielen.

La kato malforte gratis la arbŝelon per siaj ungoj. Granda araneo tuj malsupreniris laŭ sia fadeno, ĉe la nazo de la kato. La du bestoj senbrue interparolis, kaj poste la araneo suprenriris. La kato diris al la princino « Venu kun mi, nun ni dormu ». La princino paŝis malantaŭ la kato sub la branĉojn. Ili atingis du arbojn, inter kiuj estis teksita grandega araneoreto en formo de hamako. La princino kuŝiĝis en la hamakon. La kato rondiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekronronis. Tie ili ambaŭ trankvile dormis la tutan nokton.

La princino vekiĝis frue kiam la suno leviĝis. Sur tero apud la hamako, ŝi trovis sian korbeton, plena da belegaj orkoloraj floroj. La verda kato kondukis ŝin rapide ekster la arbaro. La princino tre dankis ĝin kaj karesis ĝian belan helverdan felon.

Kiam la duonpatrinaĉo vidis la revenintan princinon kun la floroj, ŝi preskaŭ svenis pro kolero. Ŝi tuj prenis la brakon de la princino, supreniris kun ŝi longan ŝtuparon de altega turo, kaj enŝlosis ŝin en senfenestra ĉambreto sub la tegmento. La kompatinda princino ploris kaj vokis por helpo, sed neniu audis ŝin.

Alvenis en la kastelon la princo de la najbara reĝlando, bela juna viro. Li estis luksege akceptata. Dum la tagmanĝo, la duonpatrinaĉo sidigis la gaston ĉe sia filino. La filino surhavis robon el ora teksaĵo kaj portis diamantaj juvelojn. En ŝia hararo brilis la mirindaj montofloroj. Tamen ŝi estis malbela kiel bufo. La princo surpriziĝis, ĉar antaŭ sia vizito li estis aŭdinta pri la bela princino de tiu reĝlando. Li demandis al la reĝo « Ĉu vi havas aliajn infanojn ? ». La duonpatrinaĉo tuj respondis « Ni havas alian, sed ĝi estas tro juna por manĝi kun plenkreskuloj ».

Subite io verda saltis sur la tablon, kaj poste sur la kapon de la filino. Estis la verda kato ! Ĝi grategis la vizaĝon de la filino, kiu kriis pro doloro. « Monstro ! Diablo ! » ekkriis la timantaj ĉeestantoj. La princo stariĝis kaj eltiris sian glavon el sia glavingo por protekti sian najbarinon. La verda kato saltis sur la tablon, kaj rapidege forkuris el la salono. La princo kuris post la kato, alte tenante sian glavon. Kelkaj servistoj malpli rapide trotis post li tenante tranĉilojn.

La kato antaŭ la princo kuris tra la korto de la kastelo, eniris la altegan turon, supreniris la ŝtuparon ĝis la pordo de la ĉambreto. La kato rampis sub la pordo kaj malaperis. La princo audis virinan plorantan voĉon malantaŭ la pordo. Li frapis la seruron per sia glavo ĝis la pordo malfermiĝis. Tiam la princo ekvidis la plej bela knabino, kiun li jam vidis. Sunlumo diris « Mi estas la princino, la reĝino enŝlosis min ». La princo respondis « Jes, vi estas la princino, la vera princino, la bela princino de miaj sonĝoj ! Ĉu vi volas edziniĝi kun mi ? ». Sunlumo rigardis la belan princon kaj ridetis al li. Mano en mano, ili malsupreniris la ŝtuparon. En la kastelokorto atendante staris ĉiuj. Neniu aŭdacis ataki la katon, kiu kuŝis sur la ŝultro de la princino kiel feltokolumo.

La princo kaj la princino alvenis al la reĝo. La princo diris « Ni kune foriros al mia reĝlando. Tie ni edziĝos ». Ili kunsidiĝis sur la ĉevalon de la princo kaj paŝis el la kastelo.

La princo kaj la princino rajdis ĝis la arbaro. Tie la princino lastfoje karesis la katon, kaj ĝi saltis surteren. La princo kaj la princino adiaŭis la katon kaj forpaŝis. La verda kato sidiĝis sub arbo kaj  longe rigardis la gejunulojn sur la blanka ĉevalo, forirante al senfina feliĉo.