Liaj gepatroj ripetis, Joĉjo, estu granda knabo, rigardu, neniu monstro kaŝas sin sub via lito, kaj Joĉjo silente kapjesis. Tamen pri la ekzisto de alia monstro li certas. Kelkfoje, dum la nokto, ĝi vekiĝas. Joĉjo, terurita en sia lito, aŭdas tra la muro ĝiajn gruntadojn kaj ĝiajn raŭkajn anhelojn. Kiam revenas la silento, Joĉjo ne trankviliĝas. Eble ĝi venos vori lin, post ĝi formanĝis liajn gepatrojn, tiu monstro kiu kaŝas sin sub ilia lito.