Dialogo en la kosmo

Laure Patas d’Illiers

“Nun finiĝas nia kunsido. Ĉu vi deziras trinki iom da vino aŭ da biero?” demandis la riĉa, malalta voĉo de Hans, la spacoŝipestro. Tuj li aldonis “aŭ fruktosuko?” al Ines. Ŝi kapjesis, kun unu mano sur sia graveda ventro kaj la alia sur la genuo de sia edzo Atanas. “Dankon, alkoholon mi ne trinkas, por ke nia bebo kresku sana, fortika, klera, kaj iam kapablos paroli tiel bele kiel García Lorca.”

“Sed via infano neniam parolos kiel García Lorca. Ĉiuj infanoj en nia spacoŝipo, via bebo kaj la venontaj aliaj, parolos nur la anglan, kompreneble.” Harry, la sekretario, kutimis korekti la erarojn de siaj kolegoj. Lia lentuga vizaĝo ne montris ĝin, sed ene li fieris pro la precizeco de siaj vortoj kaj pro sia perfekta kembriĝa akĉento.

Atanas ekridis. “Tutcerte ne! Al mia bebo mi lernigos la bulgaran. Mi kantos la lulkantojn de mia infaneco, mi rakontos la mirindajn malnovajn fabelojn de mia lando!” Li ne plu aspektis kiel specialisto de protonomotoroj. Liaj okuloj fariĝis revemaj, li subite aspektis multe pli juna, pli dolĉa.

La akuta voĉo de Harry malkompate laŭtis. “Ni estas nur 12 en tiu ĉi spacoŝipo. Kiam ni atingos la planedon Kepler-22b, depende de la nombro de naskoj, ni verŝajne estos pli malpli 20. Nia grupo devos klopodi pluvivi kaj kreski en malfacila medio. Estus stulte, eĉ krime, perdi tempon pri malutilaj lingvoj.”

Neniu respondis. Dum longa momento, la grupo restis senmove. Ĉiu rigardadis nur sian glason. Kompreneble, Harry pravis… Tamen…

Subite Manoela ekparolis. “Nu, jes, ni bezonas nur unu lingvon. Kaj nuntempe, en la spacoŝipo, ni parolas angle inter ni. Sed en Kepler-22b, estos alia afero. Eblas elekti alian lingvon. La portugala estas tiel muzika, la portugala poezio estas…” Ŝi ne plu povis aŭdiĝi. Ĉiuj parolis samtempe, en  konvikonta tono. Plej forte supersonis la voĉo de Mikhaïl, arde deklamante rusajn versojn, kun vibregaj “r”.

“Dooonng!” La metala kruĉo, kiun Hans ĵus frapis per kulero, silentigis ilin. La ŝipestro koleris. “Ĉu vi estas skipo de teknikistoj aŭ aro de blekuloj? Estas reguloj respektendaj ĉi tie. Bonvolu paroli kviete, laŭvice.” Li etendis fingron: “Ines, komencu!”.

“Kial ni parolu la anglan en la estonteco? Mi ne konsentas pri tio.”

Harry levis la manon kaj prononcis, malrapide, kiel profesoro al lernanto: “Nia spacoŝipo deflugis el Usono, kaj la plimulto el ni studis en usona universitato. Vi ja scias, ke Usono estas la plej pova nacio el la tuta mondo.”

Ines ŝultrumis. “Nur el la tuta tero. Tio ne plu gravas. Ekde kiam ni ne plu kapablis komuniki kun la tero, ni fariĝis sendependaj. Nun ni obeas nur al ni mem.”

La okuloj de Harry serĉis ĉirkaŭe kaj fiksis sur Julia. Ŝi kuntiris la brovojn, hezitis, kaj finfine diris, ne rigardante lin: “Nu, mi estas usona civitanino, sed… Sciu, mi naskiĝis en Tijuana, en Meksiko. Mia unua lingvo estis la hispana. En Usono estis devige paroli la anglan, sed ĉi tie ne plu.”

La sinteno de Harry iom ŝanceliĝis. La malgranda, diketa virino, kiu estis staranta ĉe li, afable ridetis al li. Ŝia milda voĉo ŝajnis trankviligi lin. “Harry, mia kara, kiam mi renkontis vin, mi preskaŭ ne komprenis la anglan. Mi lernis ĝin, mi vivis kun vi en Anglio. Vi ne bezonis lerni eĉ unu korean vorton. Ĉu vi konscias, ke en nia spacoŝipo vi estas la sola homo, kiu parolas sian denaskan lingvon? Provu kompreni niajn opiniojn.”

“Kim, mi aŭdis vin.” Harry serioze respondis. “Sed bonvolu rezoni. Inter ni ekzistas 12 denaskaj lingvoj! Ne eblas kontenti ĉiujn skipanojn.” Lia voĉo fariĝis pli memfida. “Ne ekzistas alia solvo, krom plu uzi la anglan.”

“Ni organizu baloton!” proponis Mikhaïl. “Tiel ni demokrate elektos la lingvon.”

“Stultaĵo!” tuj tondris Hans. “Ĉu vi ne antaŭvidas la rezulton? Kompreneble ĉiu voĉdonos por sia propra lingvo. Tiu diskuto estas nur senutila babilado. Nu, malplenu vian glason, kaj ek al la laboro!” li ordonis.

Tiam, malforta kristala voĉo demandis “Ĉu mi rajtas paroli?”. Kiyoko malofte partoprenis en diskutoj. Ŝi interesiĝis pli pri la kosmo ekster la ŝipo ol pri la vivo ene. Kiel la sola astronomo en la skipo, ŝi nelacige kaj silente laboris. La surprizitaj skipanoj rigardis ŝin kaj atendis.

“Kiam mi estis juna, en Tôdai, en Japanio, mi lernis la anglan. Estis malfacile, mi studis jarojn post jaro, tamen mi malbone regas tiun lingvon.” La aliaj interŝanĝis embarasajn rigardojn. Kutime, neniam Kiyoko parolis pri si, neniam ŝi publike plendis pri io ajn. “Kio helpis min tiam, estis alia lingvo. Estas strange, sed veras. Mi lernis tiun lingvon, kaj poste la lernado de fremdan lingvon fariĝis atingebla. Tiu lingvo estis miraklo por mi. Ĝi estas tiel facila! Laŭdire, ĝi estas dekoble pli facila ol ĉiuj aliaj lingvoj. Homoj de ĉiuj landoj rapidege lernas ĝin.” Ŝi ne plu parolis per sia kutima malvarma voĉo, ŝia tono estis tute nova. “Mi povas instrui vin dum la vojaĝo. Antaŭ nia alveno en Kepler-22b, ni ĉiuj flue parolos. Fidu min, mi petas…” Longe ŝi paroladis, meze de la fascinitaj skipanoj.

Kiam ŝi ĉesis paroli, silento mallonge ŝvebis. Hans laŭtis “Ĉu vi konsentas provi lerni tiun lingvon de Kiyoko? Mi ja konsentas”. Unu post la alia, aŭdiĝis la konsentoj de la skipanoj. Nur unu mankis. Harry staris senmove, rigide, kun duonfermitaj okuloj. Silente Kim tuŝis lian brakon, tre malforte, preskaŭ kiel kareso al timanta infano. Harry levis sian rigardon, hezitis, finfine flustris sian respondon.

“Jes”.