Strangaj nuboj - poemaro

Erik Tantal
2-a eldono 2022
pdf-versio


Enhavo
Enkonduko
  Strangaj nuboj
  Optimisma limeriko
  La masko
  Survoje per fervojo
  Politikisto
  Hunda sopiro
  Lumbrika nuptonokto
  Preskoboldo
  Ridatakoj
  Printempo
  La amo-vorto
  Vizito al la zoo
  Nekonata belulino
  Lerta pentristo
  Senpova
  Malfacilaĵoj
  La Hildebrand-kanto
Danko
Kolofono



Enkonduko

Mi konfesas, ke mi certe parte malobeas la unuan devon de la regularo „Dek devoj de Esperantistoj“:

Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto, kaj lasu la versfaradon al poetoj. [*1]

Kion signifas „Bone sciu la lingvon“?

Ja, mi jam dum multaj jaroj traktas Esperanton, sed mi ĉiam denove rimarkas, ke mi ĉiam trovas ion novan en tiu lingvo. Do, kiam sufiĉos? Ĉu mi devas atendi ĝis perfekteco? Ne, mi ne volas tion. Tial mi pardonpetas, se vi trovas erarojn.

Kion signifas „lasu la versfaradon al poetoj“?

Kiu estas poeto? Ĉu estas nur profesiuloj? Ne, mi certe ne estas profesiulo, sed mi ĉiam traktas la lingvon kun respekto kaj mi ĉiam klopodas plibonigi mian lingvan kapablon. Tial mi ĝojos, se vi sendos al mi viajn proponojn.



___________________________________________
[*1] https://eo.uncyclopedia.info/wiki/Esperantisto#Devoj_de_Esperantisto

Strangaj nuboj

Tie nun supre, en blua ĉiel',
migras vatbuloj, blankaj figuroj.
Estas la ver’, ne simple fabel’,
lerta artist’ kun akra martel’
zorgis pri la konturoj.

Ne longe videbla sur la ekran’.
Jen nova form’, kia freŝa aspekt’.
Ĝi malaperas, kia ĉikan’!
Rapida ŝanĝo, jen nova plan’!
Komprenas la arkitekt’.

Ankoraŭ aspekto kiel lepor’,
kaj tuj poste la nova vizaĝ’.
Ne estas temp’, nur restas vapor’,
kunpuŝita de forta motor’,
feliĉa sur la vojaĝ’.

Vizaĝo de l’ pork’ aŭ estas ĉeval’ ?
Kiu decidas? Tro peza demand’!
Neklara la bild’, ĉu estas narval’ ?
Ĝi naĝas en la ĉiela ĝangal’!
En maro sen ia strand'.


Optimisma limeriko

Foriris de l' ĉielo la suno.
Nun iras denove la luno.
Li vidas la teron.
Li konas la veron.
Por li estas nubo kaj puno.

Eĉ regas dum nokto teruro.
Ne povas ekdormi sciuro.
Ĝi timas la tagon,
ne ŝatas la plagon.
Nur ĝojas avida vulturo.

Malpaco en ĉiu regiono.
Nenie la ŝanc' por pardono.
Ni kaŭzas ruinon.
Ni konas destinon.
Sufiĉus nur unu bombono.

La ĝojo por ĉiu infano.
Sed ankaŭ por bunta fazano.
Li levas la voston,
eldiras la toston,
pro fino de ĉiu ĉikano.


La masko

La maskon ne forgesu vi sur ĉiu via voj‘.
Sen masko estus tragedi‘, nur stres‘ sen iu ĝoj‘.

En buso, trajno, en bazar‘ regas la kamuflaĵ‘.
Tute ne gravas la kolor‘, ĉar nigra, blanka, bunta ŝtof‘
ja estas nur dekor‘, ja pravas ankaŭ filozof‘.

Tial vi spiru kun trankvil‘, unue vi enspiru,
kaj poste vi elspiru, denove vi enspiru,
trankvila, ĝusta stil‘.

Baldaŭ en via dom‘, la masko pendas sur la hok‘,
el kuirej‘ venas arom‘, bongustas nun la artiŝok‘
kun saŭco kaj bier‘, la fin‘ de la sufer‘.

Sed maskon ne forgesu vi, alie morgaŭ tragedi‘.


Survoje per fervojo

Survoje per fervojo
al ĉefa stacidom'
vojaĝas mi kun ĝojo
kiel feliĉa hom'.

Nur ĝenas min la masko
pro l'aĉa pandemi'.
Ĝi zorgas pri la tasko,
pri sana strategi'.

Regas strikta regulo.
Ĉu taŭga aŭ ĉu ne?
Se dubus iu ulo,
venas la pun', ho ve!

Necesas la distanco
al via proksimul'.
Nur estas magra ŝanco
rekoni per okul'.

Rigardo al virino,
kaŝita, sen kaŝpens'.
Nun mankas la fascino.
Pro masko mankas senc’.


Eĉ belus la vizaĝo,
amika kun natur'.
Kovrita per bandaĝo
perdiĝas la plezur'.

Maloftas la momento
por bela maneken'.
kiam venas la prezento,
leviĝas la kurten'.

Ŝi manĝas pro malsato
kaj liberigas ŝin.
Jen venas rezultato.
Ŝi eĉ rigardas min!

Politikisto

Petro estas saĝa knabo,
kun la plan por la futur'.
Certe en altranga stabo.
Realiĝo pro l' natur'.

Panjo, ĉu vi scias jam?
Petro estas optimist'.
Kaj nun venas la proklam'.
Estos mi politikist'!

Ne kontenta la patrino.
Kia stulta la ide'!
Kial tiu halucino?
Simple diras mi nur: Ne!

Mi jam pensis pri l'motiv',
diras Petro kun certec'.
Profesi' kun bona viv',
estas part' de fama spec'.

Estos mi en televido.
Ĉiuj homoj konos min.
Estos mi asteroido,
ne nur laca zepelin'.

Mi vojaĝos tra la mond',
loĝos en kosta hotel',
kiel riĉa vagabond'.
Eĉ pli bona ol anĝel'.

Sed pripensu, mia filo.
Ne facilas reelekt'.
Tial restas la konsilo:
Sen elekto, sen protekt'.

Panjo, jen neniu ŝerc':
Mi ja estos lobiist',
arda por armilkomerc'.
Estos mi politikist'!

Hunda sopiro

Sur fenestrobreto sidas
hundo, kun sopir' rigardas
ĉiutage tra l' fenestro.
Stranga estas tiu besto.
Ne nur stranga,
kurioza
estas ankaŭ roza kato
en aliaflanka strato.
Kurioze
kaj mistere
ankaŭ sidas ĝi sur breto.
Kio estas la magneto?
Kato vere serioza,
kurioza,
grandioza,
proza,
roza.

Unu tagon sur la breto
estis ŝanĝo de l'sekreto.
Nia hundo ne plu gapis,
de l' fenestro nun eskapis
kun malĝojo
kaj sen bojo
ne plu mordis grasan oston
kaj mallevis lian voston,
ĉar la kato
de la strato
aliflanka ne plu estis
sur la loko, kie restis
florpotoj kun belaj floroj
por doloroj,
kaj la ploroj,
foroj,
koroj.

Posedanto de la hundo.
Li atendas ne ĝis lundo
kaj demandas najbarinon,
kiu tenas la katinon.
Kun kompreno
la forpreno
de la floroj sur fenestro
estas helpo por la besto
por rigardo
nun kun tardo
al la aliflanka hundo
kie nun eĉ je la lundo
sidas sur fenestrobreto.
Rigardeto.
Silueto.
Breto.
Reto.

Lumbrika nuptonokto

En la teron rampas la tervermo
kun volupto serĉas ĝi partneron.
La testikoj pleniĝis per spermo.
Ĝi preparis zorge la aferon.

Spermon ankaŭ portas kunludanto.
Ankaŭ ĝi nun rampas kun volupto.
Ĝi ne estas stulta diletanto,
ĉar sopire strebas ĝi al nupto.

Gefianĉoj en surtera lito.
Ambaŭ estas baldaŭ tre proksimaj.
Komenciĝas nun la nupta rito.
Amorantoj estas tre intimaj.

La terverm' estas hermafrodito.
Krom la spermo kreskas la ovoloj.
Reciproka estas la profito
por teneraj veraj karamboloj.

La partneroj dancas nun kun amo.
Baldaŭ jam aperas la kokonoj.
Nun la paro pretas por proklamo:
Pensu ne, ke tiuj estas ŝtonoj!

Preskoboldo

Aŭtoro komencis editi,
forgesis profunde mediti.
Li serĉis titolon,
forgesis kontrolon,
kaj poste li povis nur ŝviti.

Aŭtoro daŭrigis laboron,
sed baldaŭ li sentis angoron.
La tekst' estis preta,
ĝi estis kompleta,
sed grumblis la saĝa lektoro.

Kial estas grava eraro?
Vi fuŝis ja nur sen komparo!
La vort' estu pugno!
Sed vi skribis pugo!
Eĉ ridas la dromedaro.

Ridatakoj

La doktoro Frenezulo
zorgas ne nur pri pustulo.
Ĝuas li grandan prestiĝon.
Do, esperu resaniĝon.

Benjamin havas problemon.
Ofte li eligas ĝemon,
ĉar li daŭre devas ridi.
Tiam li ne povas vidi,

ĉar pro rido fluas larmoj.
Kontraŭ ĝi ne estas armoj.
Venas li al kuracisto,
ĉar li estas optimisto.

Helpu min kara doktoro!
Multaj ridoj sen humoro.
Mi suferas pro torturo.
Helpu per akupunkturo.

Mia kara Benjamino.
Nek la pinglo nek morfino
helpus kontraŭ la torturo.
Helpas nur mia fakturo.

Post rigardo al kalkulo
malaperos rid-stimulo.
Tre efika la kuraco.
Dankon jam pro la donaco.

Printempo

Nun floras la pomarbo.
La vintro estas for.
Printempa freŝa farbo.
Printempa flor-odor'.

Varmaj sunradioj tuŝas
vian haŭton kun abund'.
En la mola herb' vi kuŝas.
Ĝoju pri ĉiu sekund'.

Senĉese pepas birdoj nun.
Belega la prezent'.
Ne estas nuboj, nur la sun'.
Printempa firmament'.

La amo-vorto

Franclingva vort' estas l'amour,
trovebla en literatur'.
La angloj simple diras love,
facile skribas stenograf'.

Vi nur bezonas tiun vorton
en ĉiuj lingvoj de la mond'.
Bone influu vian sorton.
Vi mirus baldaŭ pri l' respond'.

Koreoj flustras nur sarang,
ja tiu vort' ne estas slang'.
Láska, estas ĉeĥa esprim',
sed diru tion nur sen tim'.

Forgesu ne, ke en Kenio,
en ĉiuj lokoj de la land',
mapenzi estas ĉiam ĉio.
Pri tio mankas la demand'.

Pliajn ekzemplojn serĉu mem.
Hungaroj vokas szerelem.
Prononco estas la problem'.

Vizito al la zoo

En la bela zoopark'
loĝas ne nur tigroŝark'.
Tie vivas kanguru',
urso kaj la kakatu'.
Tial venas vizitant'.
Tion scias elefant'.

Kiam, kiam, onklo Ĵon?
Por l' bilet kiom da mon'?
Petas Petro sen pacienc'.
Tamen estas konsekvenc'.
Tranĉu heĝon kaj eĉ pli',
Vi laboru nun por mi!

Petro jesas sen grumblad'.
Grava estas nur persvad'.
Ek al l' zo' kun la bilet'!
Onklo plendas pro l'buĝet'.
Petro gaje saltas nun.
Lin favoras la fortun'.

Blanka urso kaj azen'
ĝojas en la bestĝarden'.
Petro kaj orangutang'
ambaŭ klakas per la lang'.
Li sidiĝas apud ĝi.
Jen amik', ne fantazi'.

Ambaŭ fiksrigardas nun,
lumigitaj per la sun'.
Harmoni', sen iu paŭz'
inter du, pro kia kaŭz'?
Estas vera amikec'
malgraŭ la alia spec'.

Iru nun, venu kun mi!
Estas onkla opini'.
Petro volas resti nur.
En la zo' estas plezur'.
Vera estas nun la fakt'.
Du amikoj en kontakt'.

Nekonata belulino

Kiom ofte mi nur preterpasis?
Kiom ofte mi ne vidis vin?
Kiom ofte venis mi kaj pasis?
Tiom ofte regis nur rutin'.

Kiom ofte blinde mi nur paŝis?
Tiel stulta estis mi. Kial?
Ĉu vi vere vin intence kaŝis?
Vi ja kreskas teren’ sen vual’.

Estas tempo, plene mi vekiĝu.
Estas tempo por la tag’ de l’ ŝanĝ’
Ne demandu, simple nur kliniĝu!
En herbej’ troviĝas la aranĝ’.

Eta plant’ kun floro belaspekta,
mankas pomp’, sed ĉiam estas ŝik’.
Ne trudema, simple nur ĉarmega.
Ĝuste taŭga por bona lirik’.

Rozkolora Robert-geranio.
En herbej’ ŝi estas sinjorin’.
Ŝi briletas ja pro simpatio.
Por la mond’ ŝi estas la princin’.

En Eŭropo, ankaŭ en Afriko,
en Azio vivas ŝi kun ĝoj’.
Ankaŭ vi nun estu koramiko.
Trovu ŝin, ŝi estas ĉe la voj'.

Lerta pentristo

Pentrist' en studio pensadas
pri nova verk', vera artaĵ.
Pentrist' jam laŭte fanfaronas:
Art' ne nur temas pri amaĵ'.

Pentrarton bonan faros mi.
Estos plezuro por spektanto
Altir' pro la belec' de ĝi.
Mi famos kiel artkreanto.

Sed eĉ post multaj longaj horoj
mankas ide', malgraŭ la pen'.
Ne plaĉas por l'artist la floroj.
Do, li ekdormas sur l' kusen'.

Dormeto vere helpas lin.
Venas koncepto kaj impeto.
Kolor' nun estu la karmin',
koloro por la tuta breto.

Venontan tagon la pentristo,
ravita de l' bela malnet',
li sentas sin vera artisto.
Pli alta estu la budĵet'.

La bildo estas preta nun.
Motivo ja ne plu necesas.
Karmin' signifas ja fortun'.
Kun bilda kadro ĝi belegas.

Senpova

Mi sentas min senpova.
Okazas tiom multe.
Nun estas mi senmova
kaj ploras nur singulte.

Mi timas pro malsanoj,
pro krimoj kaj milit',
pro tiom da skandaloj,
eĉ ankaŭ pro l' moskit'.

Stultec' kaj malbraveco
abundas en la mondo,
kondukas al sklaveco.
Englutos nin la ondo

de aĉaj diktaroroj,
frenezaj kaj avidaj.
Nur kaptas nin hororoj.
Ni estas forlasitaj.

Do, venku la mizeron!
Eĉ mankus la savant’
Ne ŝatas ni inferon.
Ne helpas la plorkant'.

Malfacilaĵoj

Malsekiĝanta, ŝanĝeliganta,
edziniĝanta, malakceptanta,
nekomparebla kaj prognozebla,
neestingebla kaj rezistebla.
Ĉu vi komprenas?
Ĉu vi dormplenas?
Ĉu atentema
kaj interstela?

Nepriplorata, supertaksata,
alkutimiĝita,
sunbruligita.
Kial doloro?
Ne estas valoro.
Ne taŭgas la floro.
Tro frua horo.
Ba, ba, likvoro!

La Hildebrand-kanto

Atingis min raporto,
ke du soldatoj inter la armeoj
Hildebrand kaj Hadubrand koliziis tie solaj.
Filo kaj patro preparis armilojn,
Ili rektigis siajn kirasojn
kaj fiksadis la glavojn,
firme al la feraj ringoj,
du viroj rajdantaj al la batal'.
Mi esperantigis la unuan verson de la verŝajne plej malnova ĝermana heroa kanto (de la 9-a jarcento post Kristo)

Danko


Multan dankon al ĉiuj, kiuj helpis malaperigi la erarojn. Tio estas ja peza laboro, ĉar ne temas nur pri ortografio. Gravis ankaŭ la kontrolo de la rimoj kaj la prozmetro.

Krome mi estas tre dankema por la inspiroj, kiujn mi trovis en la libro ‚Koploj kaj filandoj‘ de Jorge Camacho.

Kolofono

Titolo
Strangaj nuboj
Aŭtoro
Erik Tantal, alinome Klaus Friese
Versio 1.0
2-a eldono, 2022
Aŭtoraj rajtoj
© Klaus Friese, Hamburg
Retpoŝto
friese@esperanto-hamburg.de
Titolbildo
Erik Tantal
Hejmpaĝo
Esperanto-klaus.de