La Insulo La Mirinda

Erik Tantal

Scienc-fikcia rakontosen spacveturado
1-a Eldono 2019

Enhavo:

Antaŭparolo

Lingvojn vi povas lerni je ĉiu aĝo. Tre ĉarmege estas, se vi provas tion sen lernolibroj. Krome vi ne bezonas kursojn. Nur pensu al malgrandaj infanoj. Ili ne uzas skribitajn vokablojn, tamen ili akiras la lingvon kvazaŭ lude. Konsentite, maljunuloj povas travivi problemojn se ili lernas tiamaniere. Eventuale dum la longa vivo ili jam sukcese uzis aliajn metodojn. Tamen rekomendindas provo. Akompanu la germanan protagoniston dum lia vojaĝo al la fora insulo La Mirinda kaj partoprenu liajn spertojn pri lernado. Neniu povis antaŭimagi la efektojn por lia sekvanta vivo.

Tiu ĉi rakonto estas nur fikcio. Similecoj kun veraj okazaĵoj kaj vivantaj aŭ mortintaj homoj estas tute hazardaj.

1-a Parto

Alveno

Ekzakte kiel li antaŭe imagis, li komprenis neniun vorton. „Saluto, al kie vi iran?“, demandis la belaspekta juna virino ĉe la baraĵo. Ŝia malhelblua uniformo plaĉis al Martin. Sed nun temas ja pri la vojo al la ĝusta buso. Iomete honteme li montris la identkarton kun la informoj pri sia ĉeestado. Tamen la afabla kontrolistino evidente postulis plu: „Yia pasporto!“ Jes, tio estis klara. Li subite prezentis sian pasporton kaj senprobleme rajtis preterpasi. Sed li ĉiam ankoraŭ ne sciis kien li devis iri. Li balbutis: „Eh, kie mi trovos mian buson?“ Evidente ŝi komprenis tion kaj donis al li etan slipon dirante la komplezajn vortojn: „Usez la buso numero tridek-kwin. Yi trovon ji tie!“ Per tio ŝia etendita brako montris al la ĝusta direkto. Feliĉe ke Martin povis deĉifri la numeron 35. Krome sur la slipo li ekkonis etan superrigardon pri la lokoj, kie la busoj forveturas. Martin dankis kaj rapidegis al la buso.

Enirante la buson li nur bezonis montri sian identkarton. Martin estis kontenta ĉar li ricevis sidlokon en la fronta parto de la buso. Tion li ja deziris jam antaŭ la vojaĝo. La veturado daŭris ĉirkaŭ unu horon. Tiu paŭzo estis vere bonvena, ĉar la antaŭa ŝipveturado estis preskaŭ torturo por Martin. Ĉi tie en la buso la milda lulado de la veturilo ne ĝenis lin. Finfine li nun troviĝis sur la insulo  La Mirinda. La gekolegoj taksis lin frenezulo. Kial li, la instruisto  Martin Beckst, kiu devis labori ankoraŭ nur unu jaron? Kial li konsentis fari tiun vojaĝon preskaŭ sen tempo por pripensi? La aliaj vehemente rifuzis la oferton. La vojaĝo apartenis al projekto de la lingvistika fakultato de la universitato. Temis pri la demando ĉu oni povus orientiĝi sur la insulo La Mirinda dum unu monato sen antaŭa scio de la tie parolata lingvo. Martin ne timis pro tiu postulo. Por li la ofertita vojaĝo estis bona ŝanco partopreni pliklerigan aranĝon je la lasta fojo en lia kariero. Dum tio li atendis epizodojn kun granda simileco al ferioj.

Sur La Mirinda estis establita mondskale unika socio. Post multaj penigaj jardekoj la konsilistaro finfine rajtis okupi „sian insulon“. Kompreneble tio ne estis vera posedaĵo. La insulo plue restis parto de la giganta ŝtato Azistano, kiu memkompreneble postulis adekvatan kvoton de la impostoj. Sed la intertraktoj kun la registaro promesis ampleksan aŭtonomion. Ĉio estis ordigita laŭ internacia juro. La tuta insulo estis disponigita al la konsilistaro de la Mondlango-fondaĵo, kiu celis evoluigi tutan socion uzante Mondlangon kiel oficialan lingvon. La unua loko sur la insulo tiamaniere iĝis loko de la komenco. Tial la nomo estis Ekeyo. Ĝi intertempe estas la ĉefurbo de la insulo kun multe da hoteloj. La buso portis Martin tien.

Bonvenon

„Bonveno mistulo Beckst!“ estis skribita sur granda kartona ŝildo, kiun montris la hotelservisto al la elbusiĝantaj vojaĝantoj. Do, Martin ne povis vojerari. Li intertempe jam kaptis la frazaĵon por salutado kaj laŭte vokis: „Saluto!“ Sed li ne povis doni plian kontribuon al la konversacio. Tamen tio sufiĉis por la komenco. La servisto prenis lian valizon kaj antaŭenpaŝis dirante „Sekwez mim, yia cambro esan en la tria etajo“. Martin vere ĝojis, ke li komprenis la vortojn por  ĉambro kaj tria etaĝo. Verŝajne tiel li devus enpreni multajn vortojn dum la venontaj tagoj. Li ankoraŭ ne riskis pensi al eblaj propraj respondoj. Dum la preparadoj por tiu projekto oni jam indikis tiajn problemojn. Sed ĉiuokaze ne estis permesite fari skribitajn notaĵojn. La celo estis la plene „natura“ lernado. „Ĉu tio vere estas bona en mia aĝo?“, li pensis.

La ekipo de lia ĉambro estis tre eleganta. Sur muro montriĝis granda bildo de la insulo La Mirinda. Estis projekcio, kiun li povis kontroli per konzolo kiel televidaparaton. Martin esperis nun ankaŭ atingi novaĵojn en sia gepatra lingvo, sed tiu ne funkciis. Ĉiuj kanaloj uzis nur Mondlangon. Martin metis la enhavon de sia valizo en la ŝrankon kaj nun volis ĝui refreŝiĝon de la duŝo. En tiu momento la hotelservisto frapis al la pordo. Li evidente petis eniron. „Mistulo Beckst, cu yi vidan la swimeyo?“, li demandis kaj gvidis la atenton de Martin al la balkono. De tie oni havis bonan superrigardon pri granda parto de la hotela arealo. „Tie la swimeyo“, li plurfoje ripetis kaj montris al la naĝejo, kiu estis ĉirkaŭita de impona herbejo. Finfine Martin komprenis. Li ŝanĝis sian ŝvitmalsekan vestaĵon al la banŝorto kaj sekvis la serviston nur kun mantuko al la naĝejo. „Yia cambro esan en la tria etajo, la numero esan dek-kwar.“ Per tiuj vortoj la servisto foriris. Martin  supozis, ke tio estis la numero por lia ĉambro. Li ne plene komprenis la indikon, sed li scias ja ke la ĉambro troviĝas en la tria etaĝo. Tio sufiĉus, li trankviligis sin, prenis la duŝon kaj saltis en la klaran akvon.

Li ne estis sola. Maljuna viro kaj juna virino ankaŭ profitis de la bonveniga refreŝiĝo dum tiu varma somera vetero. Post pli ol cent metroj da senpaŭza naĝado Martin permesis al si etan ripozon je la rando de la baseno. Li provis iomete kaŝi sian tro dikan ventron, ĉar  la juna virino alproksimiĝis. „Yi certe esan muas nova gesto“, li aŭdis, sed nur komprenis „nova gesto“ ne sciante ĝustan respondon. Li nur kapjesis kaj ripetis: „Nova gesto“. La juna kunnaĝantino tuj rimarkis, ke li evidente apenaŭ parolis Mondlangon. Tamen ŝi ne rezignis pri kroma konversacio. „Mi esan Petra“, ŝi diris. Per ŝia dekstra mano ŝi montris al si mem. Poste ŝi ripetis la frazeton kaj donis kompletigon al Martin, kiun ŝi ankaŭ plurfoje ripetis: „Mi ay yi.“ Dum tio ŝi alterne montris al si mem kaj poste al li. Tiam sekvis: „Mi esan Petra ay vi esan.“ Estis vere helpema por Martin, kiu nun riskis diri: „Mi esan Martin.“ Li ĝojis pri tiu propra sukceso kiel malgranda lernanto. Petra ridis. Per plata mano ŝi batis la akvosurfacon kaj adiaŭis: „Mi esan Petra ay vi esan Martin, til revido!“ Poste ŝi naĝis al la kontraŭa flanko de la baseno kaj forlasis la naĝejon. Martin ne havis ŝancon sekvi ŝin.

En hotelo

Senprobleme Martin trovis sian ĉambron. La numeron li ne bezonis, li bone rememoris la ĝustan pordon. Kion diris la servisto? Estas klare, „dek-kwar“ signifas 14. Jes, nun estus oportune lerni la sistemon de la nombroj. Sed li ja ne rajtis uzi librojn. „Tiam mi devas pacience atendi“, li trankviligis sin. Li nun vivas ja ankaŭ sen preparadoj por instruhoroj, sen korektoj, sen konferencoj, eĉ sen kunvenoj por la gepatroj. „Tio estas vere bona tempo antaŭ la pensiiĝo“, li filozofis kaj post la duŝado li kuŝiĝis sur la komforta sofo. Li ankaŭ ne bezonis fari notojn pri siaj spertoj sur  La Mirinda. Post la projekto li nur devus partopreni seminarion. Tie estos la analizo. Tio signifas, ke la venontaj semajnoj pasus tute sen streso. Tamen restis kelkaj duboj. Ĉu li havus sufiĉan akceptemon por novaj vortoj? Ĉu hodiaŭ li vere optimume lernis? Kiujn vortojn li entute komprenis? Li laciĝis kaj komencis postfari sieston.

„Saluto – pasporto – buso – tridek-kwin – cambro – tria – etajo – swimeyo – nova – gesto – mi – yi – Petra!” Tiuj vortoj aŭdiĝis, kvazaŭ iu flustris. Martin dum la sonĝo ripetis ĉiun unuopan vorton. Dum la dormo li movis siajn lipojn je ĉiu vorto. Se iu estus nur vidinta lian vizaĝon! Je ĉiu vorto montriĝis granda kontenteco. Antaŭ la fono de la sonĝo moviĝis ondoj, montoj, arboj kaj domoj. Ili kvazaŭ preterflugis la fenestron de la veturanta buso. Sed subite Martin troviĝis en la naĝejo, li surakviĝis aŭskultante la klaran vorton „Petra“. Li ektimis. La sonintenso kaj la tembro distingiĝis de la antaŭaj flustritaj vortoj. Krome iu frapis al la pordo. „Mi esan Petra“, li aŭdis. Estis la fino de la sonĝo. Rapide li superĵetis la banmantelon kaj iris al la pordo.

Vere, tie staris Petra, kune kun la maljuna viro, kiu ankaŭ ĉeestis en la naĝejo, dirante: „Pardonez mim, mi invitan yim iri al kafeyo.“ Martin nur komprenis „Pardonu kaj kafejo“, sed li ne sciis kiel li reagu. Honteme li alrigardis la viron, kiu atendis apud Petra je la pordo. Subite li rememoris la unuan lecionon el la naĝejo. Li donis sian manon al la viro dirante: „Saluto, mi esan Martin.“ Al tio tuj venis la respondo: „Mi esan Logan, la patro de Petra.“ Do, ĉio estis klara, Martin nun devis iri kun Petra kaj Logan al la kafejo. Li montris al sia vestaĵo, kiun li ankoraŭ bezonis. Tion ili komprenis ankaŭ sen vortoj. Ili paŝis iomete malantaŭen kaj atendis en la koridoro. Triope ili poste direktiĝis al la lifto.

Nur nun Martin rimarkis la surskribojn en la koridoro. Apud etaj piktogramoj li trovis helpemajn indikojn, ekz. LIFTO, ELIREYO, TREPARO, TERASO.  En la lifto pendis superrigardo, kiu ankaŭ montris la kafejon en la unua etaĝo. Petra kaj Logan konis la vojon kaj paŝis antaŭen. Al la kafejo apartenis bela teraso, kie oni trovis sidlokojn sub grandaj ombreloj. La servistino tre atenteme provizis la gastojn unue kun glasoj, plenigitaj de malvarma akvo. „Cu yi volan trinki kafo sen or kum lakto?“, ŝi demandis. „Kum lakto“, respondis Petra. Logan mendis „Sen akvo“. Ankaŭ Martin faris tion. La peĉnigra kafo konfirmis por li la supozon pri la signifo de la vortoj „sen“ kaj „kum“. Do, tio estis facila afero. Logan poste mendis, sen demandi, tri pecojn da pomkuko kun kremo. Tio estis bona bazo por la komunikado en la malgranda grupo.

„Kiel esprimi dankon?“, demandis Martin. Liaj novaj amikoj ne regis la germanan, sed Logan alproksimiĝis kaj flustris: „Danko.“ Mondlango ja ankaŭ uzas kelkajn radikojn el la germana lingvo. „Danko pro la kako“, menciis Petra kaj montris al sia telero, kie troviĝis ankoraŭ nur malmultaj kukeroj. Martin levis sian tason kaj riskis „Danko pro la kafo“, denove per la kontenta vizaĝesprimo, kiun li jam ekzercis dum la sonĝo. Tiel la lernado estas ĝuinda, li pensis kaj demandis sin: „Mi nepre devas trovi similan metodon por ke miaj gelernantoj pli bone lernu dum la lasta jaro antaŭ mia pensiiĝo.“ Sed nun li ja devis koncentriĝi al la situacio ĉi tie, do, li ĝue formanĝis la lastan kukopecon. Petra kaj Logan adiaŭis per „Til revido“ kaj „Til balde“. Martin bone kaptis la vorton „balde“ ĉar ĝi sonis kiel la germana „bald“ (baldaŭ). Tial li tuj reagis ankaŭ per tiu esprimo.

La Mirinda

Dum la venontaj tagoj Martin ankoraŭ ne riskis iri en la urbon. Li restis en la apudeco de la hotelo. Tie li profitis de la bonaj kontakteblecoj kun multaj homoj. Ĉiu estis tre komprenoplena. Ili ja sciis ke li ankoraŭ ne ĝuste regas Mondlangon. Sed, kion oni povus atendi post tiel mallonga tempo? Tamen Martin havis la impreson, ke li kreske komprenis plu. Multaj vortoj ja havis trunkojn, kiujn li jam konis el la angla, sed ankaŭ el aliaj lingvoj. Li krome registris, ke Mondlango kombinas tiajn radikojn kun difinitaj silaboj. Do, li nun bone kaptis, ke la vorto kafeyo estas kunmetaĵo el kaf, ey, kaj o, ey por indiki la lokon, kaj o por signi la substantivon. Estis klare, ke li, la komencanto, bezonis malrapidan kaj precizan paroladon de la vidalvidulo. Ĝis nun li vere nur trovis tiajn homojn. Ĉiuj kunloĝantoj en la hotelo kaj ankaŭ la servistaro respektis lin kaj treege klopodadis. Ŝajne ĉiuj konas lian situacion. Fakte sur La Mirinda estis bona kutimo, ke oni loĝigas novalvenintajn komencantojn sole en la hotelo, kie la servistaro kaj ĉiuj gastoj perfekte regas Mondlangon. Ili ĉiam estis invitataj helpi la komencanton laŭeble bone.

Sur la insulo dum la lastaj jardekoj Mondlango vere iĝis la oficiala lingvo. La plejmultaj novaj setlistoj jam venis kun bonaj lingvoscioj. En la familioj alkreskis nova generacio kun la gepatra lingvo Mondlango. „Ekantos“, la komencantoj,  estis raraj. Sed dum la lastaj jaroj ili ĉiam pli ofte venis kiel turistoj kaj kiel partoprenantoj en lingvistikaj projektoj. Martin ja estis por tio bona ekzemplo. Por ĉiu loĝanto de la insulo estis afero de honoro, doni ekstran atenton al novalveninta komencanto. Ĉe tio estis neskribita leĝo, neniam uzi la lingvon de la gasto. Kompreneble multaj loĝantoj de la insulo ankaŭ regis aliajn lingvojn. Sed por la „Ekantos“ tio estis rigardata malkonvena. Intertempe tiu kutimo iĝis bone konata  en la tuta mondo. Do, la turismaj burooj antaŭinformis la vojaĝantojn. Sed tiu obstineco de la insula loĝantaro iĝis alloga marko por La Mirinda.

Martin spertis tiun trajton tre intense. Por li nur eblis konversacii supraĵe, ĉar li ne havis kontakton al germanoj. Krome li ne povis uzi siajn lingvosciojn el la angla kaj la franca, kiujn li taksis esti sufiĉe bonaj. Ĉiaj interparoladoj taŭgis nur por simplaj aferoj. Se li volis aŭdi pliprofundigitan paroladon, li devis ĉeesti la diversajn prelegojn, kiujn ofertis la hotelo en la malgranda salono. Ĉi tie oni povis aŭskulti pli longajn kaj pli informriĉajn mondlangajn frazojn. Por komencantoj estis tre bone, ke tiuj prelegoj ofte ankaŭ montris etajn filmojn. Tio helpas maldensigi la informojn. Tamen tiamaniere Martin povis lerni nur pasive.

En la enirhalo troviĝis afiŝo kun la surskribo: „Por turantos: evento pri La Mirinda, 16:00, Disbiga Salono, dua etajo“. Tio estis evidente avizo por prelego pri la insulo. Martin ne volis preterlasi tiun okazon kaj venis ĝustatempe. En la Malgranda Salono kunvenis kelkaj turistoj. Ankaŭ Petra kaj Logan ĉeestis. La preleganto salutis la aŭskultantojn. La prelego komenciĝis per filmo, kiu unue montris la insulon el birdoperspektivo. La Mirinda havas areon de 935 km2, 18 000 homoj loĝas ĉi tie. La firmteron oni atingas en nur 2 1/2 horoj. Krom la ĉefurbo Ekeyo troviĝas ankoraŭ tri malgrandaj lokoj. Al tiu apartenas la belaspekta haveno en la sudo. La plej granda parto de la insulo estas senhoma. Sur la orienta flanko la grandaj kampoj provizas la insulanojn per agrikulturaj produktoj. La okcidenton regas la montaro kun la abundaj arbaroj. En la norda parto granda minejo elterigas koltanon, kiu estas tre valora mineralo por la produktado de elektronikaĵoj. Pro tio la insulo disponas pri grava enspezfonto. Aliaj fontoj estas la fiŝkaptado kaj la turismo. Ekde ĉirkaŭ dudek jaroj  La Mirinda estas internacie konata pro sia fama universitato. Krome en multaj renomaj lernejoj oni instruas Mondlangon. Ĉirkaŭ mil studentoj kaj lernantoj ĉiujare venas al la insulo por lerni ĉi tie. Ili loĝas ĉe privataj gastigantoj aŭ en modernaj internulejoj.

Nun la preleganto prezentis la ĉefurbon  Ekeyo, kie vivas la plimulto de la insulanoj. En la urbo troviĝas nur malmultaj frapantaj konstruaĵoj escepte de la pompa universitato. Tre interesa estis la detala priskribo de la apartaj urbokvartaloj kaj la stratoj. Unue videblis areo, kiu havis tipan malnovan ĉinan aŭ korean aspekton. Malvastaj kurbaj stratetoj, tuj ekkoneblaj tegmentoj, antaŭ la domoj suramasiĝis ĉiaj eblaj aĵoj. La homoj grandskale estis azianoj. La sekvantan straton oni certe ankaŭ trovus en Francio. Antaŭ la multnombraj restoracioj la homoj sidis sur komfortaj seĝoj babilante kaj trinkante kafon. Kaj tute apude, post la proksima kruciĝejo, oni havis la impreson esti en Usono. Tiele la filmo daŭriĝis. Finfine oni atingis tipan germane aspektan straton. Martin tuj sentis sin esti hejme. La sola diferenco estis la surskriboj je la domoj. Ĉiu estis skribita kaj en Mondlango kaj en la germana lingvo, do:  Bakeyo/Bäckerei, Barbiro/ Frisör, Tayloreyo/Schneiderei k.t.p. La filmo ankaŭ montris, ke la homoj en la diversaj stratoj interbabilis per la gepatraj lingvoj. Tion Martin ne estis atentinta. La oficiala lingvo sur La Mirinda estis Mondlango, sed la homoj, kompreneble, alportis ja ankaŭ la gepatran lingvon kaj uzis ĝin en familioj kaj en rekta najbareco. Tamen ili ĉiutempe scipovis komunikiĝi per Mondlango. Dum venonta ekskurso Martin planis nepre viziti la germanan kvartalon.

Bankedo

Elirante la Malgrandan Salonon Martin renkontis en la koridoro Petra kaj Logan. „Guda vespo, Martin. Venez kum mu al la manjeyo.“ Martin komprenis nenion, sed Petra montris al la indiko sur la vando de la koridoro. Tie videblis bildo kun sago al forko kaj tranĉilo apud la vorto „Manjeyo“. Jes, estis la sesa horo post tagmezo, do preskaŭ jam tempo por vespermanĝo. Kaj Martin pensis, ke akompanantaj amikoj ĉiam estus bonaj por la manĝo. En la manĝejo hodiaŭ la seĝaro estis aranĝita tute alie. Je muro troviĝis servejo kaj longa tablo. Tie jam prezentiĝis abunda bufedo. El la laŭtparoliloj mallaŭte sonis  klasika muziko. La plimulto de la gastoj jam okupis la seĝojn je la apartaj rondaj tabloj. Ĉiu tablo disponis pri ses seĝoj. Petra direktiĝis al tablo, kie jam sidis juna paro. „Cu esan loko?“, ŝi demandis. „Yes, vi povan sidi tie“, respondis la juna viro. Galante li ekstariĝis kaj eĉ prezentis sin: „Mi esan Hugo, studento el Paris ay mia amikino esan Lina. Xi anke studan en Paris.“ Nun ĉiuj najbaroj de la tablo salutis unu la alian kun mencio de la propra nomo. Ankaŭ Martin partoprenis tiun agadon fiere proklamante: „Mi esan Martin, edukoro el Hamburg.“ Li ja jam lernis la vorton „edukoro“ de Logan. Li ja ankaŭ estis instruisto. Tute subite la konversacio rompiĝis, ĉar la muziko abrupte ĉesis. Sur la malgranda podio staris la elegante vestita hotelĉefo petante silenton. Tiam li evidente klarigis la planojn por la sinsekvo de la vespero. Tion Martin tute ne komprenis. Li senhelpe alrigardis siajn vidalvidulojn sed ricevis nur kompatemajn rigardojn.

Post kelkaj minutoj venis la momento. La bufedo estis malfermita por ĉiu gasto. Subite la homoj amasiĝis antaŭ la longa tablo kaj kaŭzis atendovicon. Logan verŝajne jam konis tiajn aranĝojn kaj ruze retenis sin. Li indikis la apudan servotablon. Tie tute ne estis alkuro. Ĉiu povis tie senstreĉe sin provizi per trinkaĵo. Cetere, la oferto sur la granda tablo estis tute sufiĉe abunda. Ne eblis perdi la terenon. La alkuro ĉe la bufedo post mallonga tempo malkreskis. Logan kaj liaj kunuloj povis nun trankvile rigardi kaj elekti la manĝetojn. Sed Martin preskaŭ ne sukcesis manĝi ion. La studenta paro gaje uzis la kunvenon por doni kromlecionon. Ĉiun manĝeton, al kiu Martin direktiĝis, ili priskribis kun simplaj ‘Tio esan’-frazoj: „Tio esan rostita potatos, tio esan karno, tio esan salado kun majonezo,“ k.t.p.

Subite la trankvilo en la salono ĉesis. La malgrandaj teleroj kaj la glasoj tre rapide malpleniĝis kaj la homoj devis ekstari kaj zorgi pri nova provizo. La biero vere bongustis. Krome Martin ja ne povis tiom multe paroli. Tial li verŝajne tro rapide kaj tro multe trinkis. Logan rimarkis tion kaj ridetis. Ĉe ĉiu levo de la glaso, kiun li registris ĉe Martin, Logan ankaŭ levis sian glason kaj vokis: „Mu tostez!“ Tion nun ankaŭ Martin ripetis, ĉiam pli kun pli laŭta voĉo. Ankaŭ la aliaj partoprenis tiun ludeton, kompreneble tre bone por la etoso. La organizanto de la bankedo povas esti nun tre kontenta. Intertempe venis kantisto, kiu stariĝis sur la podio. Li provis atingi la atenton de la publiko per muzika prezentado. Tiamaniere la vespermanĝo transformiĝis senceremonie al gaja balo. Sed Martin ne ŝatis tion. Li adiaŭis: „Til revido! Mi  pediran en la gardeno.“

Ekskurseto

Hodiaŭ la unuan fojon sola en la urbo. Martin sentis iom da nesekureco, kvankam li nun regis kelkajn simplajn frazojn. Kaj li sciis la signifojn de „yes“, „ne“ kaj „kie?“ Tio certe sufiĉus por la komenco. Krome la ĉefurbo estis ja relative malgranda urbo, tial oni povas sin orienti certe tre facile. Li jam promenis tra pli grandaj urboj. For de la hotelo li piediris laŭ la ĉefstrato direkte al la centro, ĉar de tie multaj stratoj kondukis reen al la periferio.

Vere, kiel li spektis jam en la filmo, unue venis la ĉina kvartalo. Tra la malvastaj stratoj vagis multaj turistoj. En la malgrandaj butikoj oni povis vendi ĉion ajn, ekz. vestaĵojn, teknikaĵojn, vivrimedojn kaj ludmaterialojn. Oni trovis eĉ etajn bestojn kiel kuniklojn kaj kokidojn. Por la vizitantoj la multnombraj kuirejoj preparis ĉiujn ajn manĝaĵojn. Se oni disponis pri sufiĉa poŝmono, oni ne havis ŝancon por malsatmorti. Sed Martin ankoraŭ ne malsatis. Li serĉis la germanajn stratojn. Tie li volis viziti bakejon aŭ tavernon, tiajn, kiujn li konis de sia hejmlando. Sed li bezonis ankoraŭ iom da tempo. Unue li trovis italan angulon. Pro la hodiaŭa varma vetero li permesis bongustan glaciaĵon al si. Por tio li ne bezonis lingvosciojn.

Je la sekvanta kruciĝejo li atingis germane aspektan straton. La domoj estis konstruitaj kiel en frankonia urbeto. Senhezite li direktis sin al la plej proksima bakejo. Enirante Martin gaje salutis germanlingve. Malantaŭ la tablo du maljunaj virinoj kun ruĝaj kepoj de la firmao ordigis la elmontraĵojn kaj pakis la freŝajn bulkojn kaj panojn en la bretaron. „Pumperniklo, ĉi tie vere troviĝas pumperniklo“, Martin laŭdis la oferton kaj mendis glason da kafo kaj du tranĉaĵojn, kompreneble kun butero. Ĉi tie li ne bezonis Mondlangon. La komunikado okazis tute en la germana lingvo. Ŝajnis ke ĉiuj pensis, ke li estis enlandano kun germana deveno. Ĉe la fenestra flanko Martin prenis lokon je rustika lignotablo kaj komencis manĝi siajn favoratajn pantranĉilojn. „Permesez, ke mi sidan proksa de vi?“, petis agrable aspektanta viro kun longa barbo. Li ankaŭ alportis kafon kaj panon.

Finfine nun estis okazo por „ĝusta“ konversacio. Elmontriĝis, ke tiu viro estis germandevena.  Li nomiĝis Werner Baldall. Jam ekde dek jaroj li loĝis sur la insulo. Hodiaŭ li ĝuis sian liberan tagon kaj ankaŭ ŝatis viziti la germanan bakejon. Werner laboris je la alia flanko de la urbo kiel lektoro en la universitato. Tie li gvidis kursojn por Mondlango kaj la germana lingvo por studentoj. Sur La Mirinda oni povis lerni multajn diversajn lingvojn. Estis avantaĝe, ke la studentoj kaj lernantoj tre facile trovis gastigantojn kun la ĝusta lingvo. Ili ankaŭ preskaŭ ĉie povis paroli la lernatan lingvon en ĝusta ĉirkaŭaĵo, en la diversaj stratoj de la ĉefurbo.

„Kion signifas La Mirinda? Mi konas tiun esprimon verdire nur kiel marko por limonada trinkaĵo“, demandis Martin. Werner klarigis: „Jes, tiu estas la nomo de la fama limonado. Oni diras ke la posedanto de la firmao estis Esperantisto. Kaj Mondlango ja estas Esperantido, do planlingvo, bazita je Esperanto kaj Ido. La Mondlango-fondaĵo longe serĉis plaĉan nomon por nia insulo. Kaj ĉiuj konsentis, ke ĝi vere estas mirinda.“ Martin kaptis la ŝancon al la klarigo por kromaj demandoj, kiujn li  ĝis nun arigis. Werner komprenis tion. Li konstatis ke ne estas normale, lasi novalveninton  preskaŭ tute sen subteno. Krome oni ne optimume preparis Martin por tiu projekto. Li ricevis nur magrajn informojn pri la insulo. Nun li aŭdis, ke Azistano havis diversajn intencojn pri la insulo. Unue la grandpotenco povis montri sian bonan internacian sintenon tre efektive al la cetera mondo. Sed ankaŭ ekonomiaj pripensoj gravis. Ĉiujare La Mirinda allogis multajn turistojn. Tiuj homoj plejmulte utiligis la viziton ankaŭ por kroma vojaĝo al la firmtero. Eĉ pli grava estis la pliboniĝo de la internaciaj kontaktoj kun firmaoj kaj la interŝanĝo kadre de sciencoj kaj tekniko. Dum tio la institucioj por edukado donis la plej grandan kontribuon. Kompreneble, tio ankaŭ estis en akordo kun la fondintoj de la Mondlango-Ŝtato. Neniam antaŭe ekzistis pli bonaj kondiĉoj por la disvastigo de Mondlango.

Martin devis konfesi, ke tiuj informoj plejparte estis novaĵoj por li. Entute, li ĉiam ankoraŭ tro malmulte sciis pri Mondlango. Ankaŭ la kolegaro en lia lernejo ja ne sciis multon pri tiu lingvo. Nur kelkaj sciis, ke Mondlango estis kreita ĉefe de He Yafu kiel postsekvanto de Esperanto por plibonigi la internacian komunikadon. Sed la ideo neniam altiris multajn homojn. „Tio certe ŝanĝiĝos“, emfazis Werner, „ĉar nun ekzistas iu, kiu konatiĝis kun Mondlango en tute natura maniero. Tiaj spertoj certe havos efektojn.“ Per tiu aludo li adiaŭis. Antaŭe ambaŭ kolegoj interŝanĝis siajn adresojn.

Pripensado

Enpensiĝinta Martin reiris al la hotelo. Kion li komencis? Ĉu li vere lernu tiun novan lingvon? Li ja ne plu estis tiel juna. Kaj, kial? Li regis la anglan kaj iomete ankaŭ la francan. Ĝis nun tio tute sufiĉis por li. Verdire, li  eĉ ne tiel ofte uzis ilin. Li instruis natursciencojn kaj ne devis prepari la tiel nomitan „dulingvan instruadon“ kiel aliaj kolegoj. Jes, kelkfoje li ĝojis, se li, aŭskultante popmuzikon el la radio, komprenis la tekstojn de la famaj anglaj kantoj. Eĉ la anglajn novaĵojn li povis pli-malpli kompreni. Sed lasttempe ofte aperis novaj esprimoj, kiujn li ne konis. Kaj la francan lingvon li tute neglektis post la lernejaj jaroj. „Ĉu tio ne estas superflua lukso? Ni malŝparis tiom da tempo por la lingvoinstruado! Certe  ankaŭ aliaj homoj spertis tion“, li pensis, kaj rememoris siajn eksterlandajn vojaĝojn kiam li ofte devis uzi la „manojn kaj piedojn“ por subteni la balbutantan komunikadon, simple ĉar mankis la ĝustaj lingvoscioj.

Martin vidis klare pri la limigita efiko de tiu mallonga restado sur La Mirinda. Per tio li ne povis atingi sekurigitajn lingvosciojn. Krome li ja taksis la tutan aferon nur agrabla tempopasigo. Jes, estas ĝuinde, se oni neatendite komprenis novajn frazojn. Kaj estis tre kontentige, se li povoscius paroli ĝustan Mondlangon. Sed tio estis la plej peza afero. Ĉiam, kiam li volis diri ion en Mondlango, li bezonis treege longan tempon por prepari la vortojn en la kapo. Kaj mankis tiom multaj. Ja, iam li devus komenci la lernadon de la vokabloj, li sciis tion. Se ĉu li vere volis? Iom post iom venis la duboj. Restas ankoraŭ du semajnoj. Kiel li devus sinteni? Dum tiuj pensado subite okazis interrompo.

„Saluto, Martin. Al kie yi iran?“, demandis Lina. Ŝi ankaŭ venis de la urba ekskurso kun sia amiko Hugo, kaj estis scivolema pri la celo de Martin. Li respondis: „Mi iran al la hotelo.“ Nun li povis apliki kion li lernis. Hugo klarigis, ke antaŭ la vespermanĝo estus ankoraŭ kelka tempo por trinki glason da vino kaj direktiĝis al proksima bistroo. Martin nur parte komprenis lin. Sed tiam li ankaŭ ekvidis la restoracion kaj konsentis. Antaŭ la gastejo la tri sidiĝis apud tablo. La kelnero venis. Martin mem volis mendi la trinkaĵon. „Vino mu trinkan“, li proklamis, sed li ne antaŭvidis la diversecon je tiu kampo. Do, li bezonis helpon de Hugo. Sed la diraĵon por startigi la trinkadon li ja bone memoris. „Mu tostez!“, li gaje vokis.

Lina provis enmeti etan lingvan lecionon por iomete doni subtenon al Martin, ĉar lia frazo je la mendo ne estis senerara. Ŝi prenis slipon kaj pentris per simplaj strekoj vireton, apud tio cirklon kaj sur la dekstra flanko glason kun vino. „Tio esan Martin ay tio esan vino. Cu yi komprenan?“ Jes, Martin komprenis tion. Bonhumore li montris sian preskaŭ malplenigitan glason kaj avizis: „Vino trinkan mi.“ Lina ridetis. Ŝi ĝojis pri sia aktiva lernanto, sed li faris denove eraron. Tial ŝi akcenthave diris: „Martin trinkan vino.“ Tre malrapide ŝi ripetis tion, sed Martin ne komprenis, kion Lina volis. Lina plurfoje ripetis la ĝustan vortordon kaj skribis la vorton „trinkan“ en la cirklo sur la slipo, ekzakte inter la bildo de la vireto kaj la glaso. Tiam ŝi pentris en sama maniero, katon, cirklon kaj muson. „Kato manjan muso“, ŝi laŭte klarigis. Martin bone reagis: „Ah, mi komprenan! Kato manjan muso ay Martin trinkan vino!“ Hugo kompateme mendis novan glason da vino. Tiel li lerte ĉesigis la etan instruhoron. Martin gaje pagis la fakturon kaj pensis: „Jes, tiamaniere oni bone sukcesus dum lernado. Sed ankaŭ tia vojo bezonas ŝviton, kaj, nur ne konsideri la necesan nombron da glasoj.“

Finkuro

La lastaj du semajnoj rapide pasis kiel flugo. Martin ankoraŭ ne konis la tutan insulon. Tial li pli intense zorgis pri turismaj aktivecoj. Li unue projektis la rondvojaĝon per la buso, poste per ŝipo kaj fine estis planita la migrado tra la montaro sub faksperta gvidanto. Ankaŭ Petra kaj Logan ĉi tie partoprenis. La gvidanto unue parolis kun ĉiu partoprenanto. Li informiĝis pri la sanstato kaj donis gravajn informojn pri la ekskurso. Pro sekurecaj kaŭzoj li eĉ provis uzi la gepatran lingvon de siaj protektatoj. Por tio li petis subtenon de aliaj partoprenantoj, kiuj povas helpi dum la tradukoj. Li ja ne regis ĉiun lingvon. Kelkaj timis la ekskurson pro eventuale tro rapida marŝado. Sed tio estis senbaza. La plej malrapida migranto kompreneble difinas la rapidecon.

La pejzaĝo estis ekstreme impresa. Ankaŭ la vetero subtenis la migradon. Hodiaŭ la ĉielo estis iom nuba, sed ne pluvis. Oni bone eltenis la relative altan temperaturon, ĉar ĉiam malforta vento donis refreŝigon. „Mi aman la montos“, revis Petra. Tiu amo por la montoj ankaŭ montriĝis, ĉar ŝi faris la plej multajn fotojn. Ankaŭ Martin ŝatis la montojn, sed li restis honesta. Li ne ŝatis la suprendeklivon. Tial li menciis ridaĉante: „Mi aman la maro.“ Kompreneble, tie ne estis tiel penige por li. Kaj li krome timis la torturojn de la malsupreniro.

Ankoraŭ unufoje Martin renkontiĝis kun Werner, ĉifoje en germana trinkejo. En la hotelo li adiaŭis plejeble ĉiujn novajn konatulojn. Tiam venis la tempo por ekveturo. Iomete melankolie li rerigardis el la fenestro de la buso. Sur la pramŝipo li kaptis la lastajn fotojn de La Mirinda.

2-a Parto

Laboro

La seminario por la analizo de la Mirinda-projekto ne okazis tuj post la reveno. Ĝi estis prokrastita al la unua semajno dum la aŭtunaj ferioj. Sekve por Martin nun denove komenciĝis normala reĝimo de la laboro. Feliĉe ke li povis uzi la semajnfinon por la preparado de la instruhoroj. Kompreneble unue li volis rakonti multon al siaj gelernantoj. Ili ja konis nek la foran insulon La Mirinda nek la internacian lingvon Mondlango. Bedaŭrinde tiu strategio estis limigita, ĉar la venontaj limtagoj por testoj kaj ekzamenoj jam estis fiksitaj. Antaŭ tiaj okazaĵoj li devus zorgeme sekurigi la fakajn bazojn por la gelernantoj. Por tio ankaŭ necesis bona interakordo kun la gekolegoj, kiuj anstataŭis lin dum la foresto. Nun montriĝis, ke ĉiuj enviis lin. Ĉiam denove li aŭdis: „Vi ja povis ĝui la tempon. Mi bedaŭras, ke mi ne ankaŭ partoprenis tiun projekton!“

La lernejestro petis de Martin, ke li donu detalan raporton pri la projekto dum la venonta konferenco. Ankaŭ la gepatra konsilaro montris sian intereson. Por tio oni jam serĉis plaĉan limtagon, kompreneble por la vespero. Do, tio signifis kroman laboron. Ne plu venos la trankvilaj monatoj por la estonta pensiulo. La preparadoj por tiaj aranĝoj bezonis multe da tempo. Martin kutime ŝatis tian laboron, sed nun pro manko da tempo streso minacis lin. Li bezonis detalajn informojn pri tiu internacia lingvo. Feliĉe, ke ekzistis aktiva Mondlango-klubo en Hamburgo. Tie li povis trovi helpon. Krome li multe ĉerpis el la reto. Per tiu okupado li neeviteble konkeris novan instrufakon, kvankam Mondlango ankoraŭ ne estis regula fako en lernejoj. Do, ne estis ripozo post la vojaĝo. Krome je semajnfino kontaktis lin reportero. Li petis lin doni intervjuon pri la vojaĝo kaj Mondlango. Martin ne estis atentinta tiom da bruo. Ankaŭ la novaj konatuloj de La Mirinda skribis al li retleterojn, kompreneble en Mondlango. Martin sentis iom da tropostulo. Feliĉe ke li trovis komputilan tradukiston, sed por la respondo li ankoraŭ ne pretis.

Reagoj

La artikolo pri la Mirinda-projekto aperis jam post kelkaj tagoj en la loka gazeto. Sekve en la lernejo kreskis la intereso pri kromaj informoj. Martin registris, ke siaj gelernantoj tute memstare komencis trakti la temon Mondlango. Ili simple prenis la informon el la reto kaj transdonis ĝin reciproke. Unu lernanto eĉ planis instali propran Mondlango-laborgrupon. Ankaŭ la gepatroj sendis pozitivajn signalojn. Unu el la gepatroj mem estis Mondlango-parolanto. Li ofertis sian subtenon por eventuala projektsemajno al Martin. Nur la kolegaro montris maltrankvilecon. Multaj el ili verŝajne timis, ke nun la traktado de la nova lingvo iĝus kroma devo. La ŝarĝo por instruistoj ja estis sufiĉe alta. Oni povas bone kompreni tion, neniu ŝatis plian laboron. Aliaj kolegoj jam havis firman opinion pri Mondlango kaj ne taksis ĝin esperiga. Ofte Martin aŭdis: „Tio ĉiuokaze malsukcesos. Ni ja havas la anglan lingvon, ĝi estas la internacia lingvo. Kial ankoraŭ tiu Mondlango?“

Martin vole-nevole troviĝis en situacio, kiu postulis engaĝi sin. Li tute ne kontraŭis la anglan, ankaŭ la vasta disvastiĝo ne ĝenis lin. Estis ja tre favore, ke tiom multe da homoj povas komunikiĝi per tiu lingvo. Same bone estus, se germano renkontas eksterlande iun, kiu ankaŭ regas la germanan. Martin tre bone rememoris mallongan restadon sur la flughaveno de Tokio. Tie li tiam spertis kelkajn problemojn pro la bagaĝo. La komunikado per la angla ne tiom bone pasis, sed feliĉe ke unu servisto regis la germanan. Do, la problemo estis rapide solvita. Martin bone memoris tion, ĉar la japana helpanto tiam treege ĝojis pri siaj propraj lingvoscioj. Kompreneble same ĝojinda estus komunikado per alia komuna lingvo, ankaŭ per Mondlango! Oni diras, ke tiu lingvo tre bone taŭgas por internacia komunikado. Sed kial?

La respondon al tiu demando donis raporto el radioelsendaĵo. La moderatoro evidente konis la gazetan artikolon pri la vojaĝo de Martin, ĉar li informis la aŭskultantaron pri ĝi. La troigita titolo de la disaŭdigo estis: „Lerni Mondlangon en nur unu monato sur fora insulo.“ Tio estis eĉ erariga, ĉar post nur unu monato oni ne povas atendi tian rezulton. Feliĉe ke la moderatoro poste korektis tiun neadekvatan aserton kaj donis detalajn informojn pri La Mirinda kaj speciale ankaŭ pri la ideo de la internacia lingvo Mondlango. Li ĝuste argumentis ke Mondlango estas neŭtrala lingvo, facile lernebla. Neŭtraleco tial, ĉar du homoj, kiuj uzas tiun helplingvon, normale estis devigitaj antaŭen lerni ĝin. Interparolanto, kiu  uzus sian gepatran lingvon, kompreneble profitus de tio kompare al la vidalvidulo kun alia gepatra lingvo. Li uzus tiam ja fremdan lingvon. Sed tiu argumento nun estis iomete malfortigita pro la evoluo sur La Mirinda, kie intertempe troviĝis jam multaj homoj, kiuj kreskiĝis kun la gepatra lingvo Mondlango. La dua argumento, kompreneble, estus pli konvinka. Sed Martin ĝis nun ne povis bone prijuĝi la aferon. Li ja nur dum mallonga tempo konatiĝis kun Mondlango.

Sed dum la seminario montriĝis, ke preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de la projekto atingis tre bonajn rezultojn en la testoj. Entute dek instruistoj vojaĝis al La Mirinda kaj tie lernis kiel Martin. Ĉiuj pleje konstatis pozitivajn spertojn. Ili nur estis dezirintaj iom pli da subteno de la lingvistika fakultato.

Engaĝiĝo

Sur lia telefonrespondilo Martin subite aŭdis la sekvan peton: „Saluton Martin, jen Bernd Hertmann. Mi ricevis informojn pri via vojaĝo al La Mirinda. Ĉu vi povas kontakti min foje?“ Martin ne konis ĉi tiun homon, sed li estis ja scivolema, do li kontaktis lin. Li esperis, ke tiu Bernd eble ankaŭ helpus je la venonta projektsemajno. Unu el la gepatroj jam promesis tion, sed tio ne plenumiĝis. Kontraŭe, Bernd volis lian subtenon.

Nuntempe temis pri kolektado de subskriboj. Bernd estis la fondinto de la asocio, kiu volis konkurenci denove sub la nomo de Mondlango por Eŭropo en la venontaj eŭropaj balotoj. Sed en Germanio oni bezonis almenaŭ 4000 subskribojn de homoj subtenantaj ĉi tiun ideon. Kompreneble, neniu atendis grandan sukceson. Ĉiuokaze, la ideo partopreni la baloton estis bona okazo por paroli denove kun la homoj pri Mondlango.

Krome, tiamaniere oni povis montri, ke Mondlangistoj ankaŭ volis preni respondecon en la politika kampo. Montriĝis, ke multaj homoj tute ne konis tiun lingvon. Kaj multaj rifuzis la subskribon kaj kritikaĉis: „La asocio estas tro malgranda kaj bagatela. Tio neniam funkcios.“ Do, oni devus atendi frustracion dum la kolektado de la subskriboj. Sed Bernd menciis, ke la raportoj pri La Mirinda plibonigus la situacion signife. Li tiam finis kun la rimarko: „Do, vi estas nun la ĝusta homo por ni. Kion vi pensas? Ĉu vi povus helpi nin kolekti la subskribojn?“

Martin petis tempon por pripensado. Li eĉ ne ĝuste komencis lerni Mondlangon. Aliflanke, li trovis ĉi tiun peton sufiĉe tenta. Sendepende pri Mondlango, dum la lastaj jaroj li ofte koketis kun la ideo engaĝiĝi en politikaj aferoj. Sed la streso en la laborejo neniam permesis tion. Tamen tia ekskuzo ne plu validus pro la venonta pensiiĝo. Krome, temis ja „nur“ pri la kolektado de subskriboj.

La programo de la asocio Mondlango por Eŭropo plaĉis al li, do li ankaŭ povus subteni Bernd. Li komencis fari reklamon en la familio kaj la ĉirkaŭaĵoj. Sed li ne kuraĝis prezenti la formularojn tute sola sur la strato. Tial li petis sian maljunan samlernejanon Gernot pri helpo kaj sukcesis. Kune, ambaŭ stariĝis en vivoplenaj, ne tro larĝaj stratoj kaj tie simple montris al la pasantoj la paperojn. Multaj estis scivolemaj kaj lasis sin informi. Kelkfoje naskiĝis eĉ longa konversacio. La fakto, ke Martin ĵus revenis de la „Mondlanga Insulo“ helpis konvinki ilin. Li povis doni aŭtentikan informon pri la vigla helplingvo. La plejmulto prenis konon de tio, sed nur kun granda mirego. Kune kun Gernot, ili povis kolekti pli ol 200 subskribojn dum 6 posttagmezoj.

La tuta tutlanda kampanjo sukcesis. Estis eĉ pli ol la necesaj 4000 subskriboj registritaj ĝustatempe. Bernd dankis ĉiujn kolektantojn kaj atendis maltrankvile por la venonta baloto, en kiu lia ascocio rajtas partopreni. Denove ĝi klopodis trovi pli da subtenantoj, ĉi tiun fojon pli da voĉdonantoj. Kaj tio ne estis facila. La ascocio havis malmultajn financajn rimedojn. Ĉiuj dungitoj estis volontuloj. Donacoj estis tre maldikaj. El ĉi tiuj, Bernd havis ĉirkaŭ 200000 reklamajn etikedojn presitajn. Ĉi tiuj nun devis esti disdonitaj tra la tuta lando. Sed kiu volis fari ĉi tion?

Ĉiu, kiu iam okupiĝis pri distribuado de slipoj, scias la malfacilaĵojn. Ofte oni staras dum horoj en trablovata angulo ĉe la stacidomo kaj ĝojas, se la pasanto rigardas la paperon. Kelkfoje ĝi estas eĉ akceptita. Sed se la pasanto pensas, ke li estas ekstere de la vidodistanco, tiam la slipo flugas rekte sur la straton. Certe, ankaŭ la slipoj, kiujn oni metas en la fendetojn de la leterkestoj, travivas similan sorton. Sed tion la distribuanto ja ne povas registri. Restas nur la espero, ke eventuale iu prenas konon de ĝi. Sed kiom da paŝoj oni bezonas en urbokvartalo kun envicaj domoj por ĵeti ekz. mil flugfoliojn en la leterkestojn? Ĉiuokaze vi ricevas la ŝancon bone konatiĝi kun la vizitita distrikto.

Foje en la semajno Martin vizitis la lokan Mondlango-klubon. La kunvenoj komenciĝis je 7.30 posttagmeze, sed li volis veni unu horon antaŭe. Ekde la pasinta monato li lernis tre intense. Ĉiutage li prenis tempon por ekzercoj kaj la grava ripetado de la vokabloj. Ĉio okazis en memstudado. Li ĝojis, ke Jan el la klubo pretis subteni lin. En la sekvaj semajnoj ili ofte kunvenis unu horon antaŭ la oficiala komenco de la klubo por kontroli la ekzercojn. Jan surpriziĝis, ke Martin jam faris tian progreson en tiel malmulta tempo. Post ĉi tiu kroma horo, la reala kluba vespero komenciĝis. La hodiaŭa temo bone kongruis al la aktuala aktiveco de Martin.

„Mi ne alte ŝatas tiun ideon. Por kio estas tiu asocio Mondlango por Eŭropo? Mondlango estis kreita kiel facila helplingvo por la tuta mondo.“ Ĉi tiu aserto enkondukis la diskuton. Ĉeestantoj estis inter alie Jan, Horst, Rolf, Birgit, Rikardo kaj kompreneble Martin. Montriĝis, ke nur malmultaj interesiĝis pri politiko. Kvankam oni preskaŭ ĉiam plendis pri la nuna politika situacio, neniu ofertis konstruivajn proponojn. Martin provis konvinki la samideanojn: „Engaĝiĝi por Mondlango en Eŭropo neniam estas malutila afero. Kaj per tio oni ja tute ne kontraŭas la eblecon, uzi Mondlangon ankaŭ en la cetera mondo.“

Li tiam parolis pri siaj impresoj el La Mirinda. Li klarigis, ke ĉi tiu malgranda, preskaŭ aŭtonoma Mondlango-ŝtato  montris jam tre sukcesan disvolviĝon. „Kial tia ideo estas subtenata en malproksima Azistano, dume ĉi tie en Eŭropo ni ofte ankoraŭ trovas homojn, kiuj tute ne konas Mondlangon?”, li demandis la rondon. Lia najbaro Jan subtenis lin: „Jes, mi ankaŭ pensas tiel. Ĉu vi scias, ke Josef Zauner jam proponis en 1931 uzi Esperanton por komunikado en unuigita Eŭropo? Zauner vivis en Rumanio kaj pledis tre frue, ekz., ankaŭ por la enkonduko de komuna monero en Eŭropo.“

Kompreneble, denove troviĝis iuj, kiuj parolis kontraŭ la Eŭro, sed la plimulto en la kunveno estis por Eŭropo. Jan provis instigi la kunvenon demandante: „Kian kontribuon povus doni Mondlango por plibonigi la situacion en Eŭropo? Rememoru la paroladon de iama Federacia Prezidanto. Li ankaŭ atentigis nin pri la manko de komuna lingvo en Eŭropo.“ Kompreneble, kiel atendite, la sekvanta parolo temis pri la angla lingvo. Ĉiuj sendube konsciis, ke la angla estis la aktuala komuna lingvo.

Nun estis Horst, kiu kaptis la parolon: „Ĉiuokaze ni scias, ke kontraŭstari la anglan ne helpas. Kompreneble mi uzas la anglan por internaciaj kontaktoj, kelkfoje ankaŭ la hispanan, sed mi rimarkis, ke mi ofte atingas miajn limojn tre rapide. Tiam estus avantaĝe se mi povus uzi alian lingvon, kiun mia vidavidulo same komprenas. Kaj Mondlango vere estus tre helpema.“ „Ĝuste“, konsentis Rolf, „tio estus tre utila por firmaoj. Ili tiam bezonus oferti iliajn servojn nur per malmultaj lingvoj, nur per tiuj, kiuj estas aktuale la plej postulitaj kaj kompreneble ankaŭ per Mondlango. Oni ja ne povas ĉiam oferti ĉiujn lingvojn.“

„Sed kiel ni konvinku niajn politikistojn? Ili tute ne volas trakti Mondlangon“, plendis Birgit, kiu jam plurfoje provis kontakti politikajn partiojn. Nur en unu kazo ŝi sukcesis. Ŝi persvadis la partion akcepti aldonon por la eŭropa programo. Tie oni nun legas, ke la partio subtenas klopodojn por plibonigi la rektan komunikadon inter la civitanoj de la EU ekzemple per la uzo de la neŭtrala internacia lingvo Mondlango. La aliaj partioj plejofte tute ne respondis aŭ sendis negativan deklaron. En unu kazo, tamen, la malakcepto estis sufiĉe ĝentila, ĉar oni taksis Mondlangon tre simpatia ideo. Mankus la porparolantoj, ĉar neniu kredas ke tiu ideo havus ŝancon al realiĝo. Je la fino de la diskuto oni decidis, ke la temo de la venonta kunveno estu Eŭropo. Jan konsentis prepari la necesajn informojn.

Eŭropo

„Kiu estas eŭropano? Ĉu estas ĉiuj niaj kunloĝantoj? Do ankaŭ usonanoj, azianoj, afrikanoj?“ Sur tiaj demandoj neniu povis doni certan respondon. Jan tuj reagis per demando anstataŭ respondo: „Kaj kion vi pensas pri la germano, kiu elmigris al Aŭstralio aŭ Singapuro? Ĉu li ankoraŭ restas germano, eĉ se li akceptis la tiean civitanecon?“ Montriĝis, ke la aparteneco al ŝtato ne estas difinita nur de la pasporto. Certe la propra taksado kaj ankaŭ la ĉirkaŭaĵo influas tion. Jan aldonis: „Temas pri la demando, ĉu ekzemple aziano, kiu vivas nun ĉi tie, sentas sin eŭropano, kaj ĉu la aliaj eŭropanoj akceptas lin. Malgraŭ ĉio, li certe ankoraŭ plue sentos samtempe esti aziano.“ Martin emfazis: „Tute ne gravas, se oni samtempe sentas sin konektita al malsamaj landoj aŭ etnaj grupoj. Estas nur malbone, ke en la lasta tempo kreskis la fortoj, kiuj volas revenigi malnoviĝintan nacian ŝtaton“. Tion ankaŭ pensis ĉiu en la kunveno. Tamen la demando pri la faktoroj, kiuj determinas la eŭropan identecon, ankoraŭ ne estis respondita.

Jan proponis esprimplenan formuladon: „Eŭropano estas tiu, kiu ĉi tie sentas sin komforta, kiu volas resti ĉi tie kaj kiu ankaŭ engaĝiĝas por Eŭropo. Same, germano estas tiu, kiu ĉi tie sentas sin komforta, kiu volas resti ĉi tie kaj kiu ankaŭ engaĝiĝas por nia lando. Tion vi ankaŭ povas skribi por la aliaj.“ La sekvanta debato traktis la ideojn, kiuj fiksis Eŭropon ekde la Franca Revolucio. Tio signifis liberecon, egalecon, fratecon. Sed elmontriĝis, ke tiaj ideoj estas ankaŭ subtenitaj en aliaj kulturoj. Do oni ne povas taksi ilin tipajn eŭropajn trajtojn. „Ni bezonas eŭropan reĝon aŭ imperiestron, kiu devas kompreneble paroli Mondlangon. Tiel li povus montri, ke li ne favoras nur kelkajn de siaj regatoj“, diris Mira, aldonante: „Vi konas ja la entuziasmon por la brita reĝa familio. Speciale la germanoj admiras ilin, ĉu ne? Certe tia reprezentanto povus kunigi ĉiujn eŭropanojn kaj poste ne plu estus problemoj kun nia identeco.“

Kompreneble en la salono troviĝis adeptoj de tiu reĝa ideo, sed oni pleje favoris elektitan prezidantecon. Kaj certis, ke tia prezidanto ankaŭ devus paroli Mondlangon. Jan nun provis enfokusigi la kunvenon al pli realismaj celoj. Li raportis pri la ekzistantaj eŭropaj movadoj, kiuj aperis en diversaj landoj. Ili ofte manifestaciis kontraŭ la malamikoj de Eŭropo kaj kontraŭ tiuj, kiuj ankaŭ malkaŝe montris sian ksenofobion. Jan postulis: „Ni Mondlangistoj devas kuniĝi kun la eŭropaj grupoj. Resti solaj ne estas solvo. Tiam ni atingos nenion!“

Konkludoj

Survoje al sia apartamento, Martin devis pensi precipe pri la lasta propono, kiu rilatis al la kuniĝo kun aliaj grupoj. Jes, li ne bezonis atendi la rezulton de la asocio „Mondlango por Eŭropo“ je la venontaj balotoj. Lastan fojon en Germanio ili gajnis malpli ol 0,5 per mil de la voĉdonoj. Verŝajne ankaŭ ĉifoje oni ne povus atendi pli. Kaj kion la aliaj partioj atingus? Martin sidiĝis antaŭ sia komputilo serĉante la rezultojn de la lasta eŭropa baloto. Jes, la aliaj partioj aspektis pli bonaj. Ne estis hurdoj en tiuj balotoj, sed oni devus gajni almenaŭ 0,6 % por akiri sidlokon. La Mondlangistoj estis mejloj for de tio. Dek aliaj grupoj ricevis nur 0,1-0,4 % pokaze. Kial ili ne kuniĝis antaŭ la balotoj? Ili atingis nur  1,8 % kune, sed tio povus sufiĉi por tri sidlokoj. Tiaj nombraj ludoj trairis la menson de Martin kaj li sonĝis, ke la Mondlangistoj iĝus la motoro por la kuniĝo de ĉiuj diversaj malgrandaj partioj. Tiam estus la ŝanco enriri la parlamenton kun unu piedo.

Nun Martin vere komencis pensi politike. Li formulis proponon, kiun li prezentis ĉe la ĉefkunveno de la asocio Mondlango por Eŭropo:

„Pli da paco en la mondo, pli da justeco por homoj kaj por la medio, por vivinda, sekura estonteco! Tiuj estas celoj, kiujn ni trovas en preskaŭ ĉiuj partioj, ankaŭ en la grandaj, kiuj regas la politikan estradon. Sed la homoj ne plu fidas la politikistojn sidante jam jardekojn en la parlamentoj sen plenumi la promesojn. Tial multaj civitanoj estas seniluziiĝitaj kaj eĉ ne plu iras al la balotoj. Sed kelkaj nun voĉdonas por unu el la malgrandaj partioj. Ĉi tie, kontraste al la establitaj partioj, oni retrovas la celojn, kiuj ĝis nun ne estis realigitaj. En tiaj partioj kunvenas tre aktivaj homoj. Tamen, malgraŭ siaj grandaj penoj, ili ofte atingas nur rarajn sukcesojn. Kutime ne estas sufiĉa subteno por eniri la parlamenton. Kaj poste, antaŭ sekvantaj balotoj, oni devas denove kolekti subskribojn por ricevi nur la permeson por la partopreno je la baloto. Estas klare, ke tiam apenaŭ restas tempo por agadoj kaj kampanjoj, kiujn oni vere bezonus por konvinki la publikon. Tiel la malgrandaj partioj plejofte ne havas la ŝancon atingi sufiĉajn voĉdonojn. Kaj la celoj, kiujn oni direktis, restos en granda distanco.

En la lastaj eŭropaj balotoj ne plu estis hurdo de 5%. Sed eĉ tia obstaklo ne estus problemo por alianco el multaj malgrandaj partioj. Alianco havus pli grandan ŝancon por atingi siajn celojn. Tio certe ne estis nova ideo. Ankaŭ en la pasinteco oni provis fari tion, sen sukceso. La kaŭzo estis, ke la pli fortaj grupoj ofte subpremis la pli malfortajn partnerojn. Tial en aliancoj, la pli malgrandaj partoj simple pereis.

Por eviti tian evoluon, mi proponas, ke ĉiu aliĝanta partio principe tenas ĝian programon kaj organizan strukturon. Tamen partio, kiu kuniĝas sub la komuna tegmento, iĝas kvazaŭ laborgrupo. Por tio, kompreneble, oni nepre bezonas tolerecon kaj kapablon al konsento. Jam nun en grandaj partioj ekzistas t. n. aloj kun celoj, kiujn la majoritato ne subtenas. Oni certe devas jure sekurigi tian strukturon. Krome estas necese kompari la apartajn programojn de la laborgrupoj. El tio oni devas ekstrakti la komunan kernon. Sed antaŭ tia laboro, oni bezonas sufiĉe grandan nombron da interesataj membroj kun preteco prepari la unuiĝon.

Sed kial eĉ unu elektus tian partion, kiu havas ĉion en sia programo, kio ankaŭ troviĝas je la aliaj? Tio estas konvena demando. Oni nun devus indiki la celojn, kiujn aktuale la establitaj partioj tute ne subtenas. Bona ekzemplo certe estus la necesa ŝanĝo de nia nuna ekonomia modelo. Ĉiam ankoraŭ oni postkuras la fantomon de la eterna kreskado, malgraŭ la scio, ke per tio nia planedo pereus. Per tio la subevoluintaj regionoj suferus de daŭre kreskanta malabundo. Krome plifortiĝus la danĝero por militoj. Alia grava punkto estas, kompreneble, ke ĉiu grupo, kiu partoprenas la kuniĝon, ankaŭ subtenas Mondlangon. Sed tio ja ne signifas, ke ĉiu devas nun komenci la lernadon.

Estas klare, certe ke ne ĉiuj partioj taŭgos por la fuzio. Ĉiuokaze ili devus subteni la komune akceptitan programon por ebligi efektivan alternativon al la establitaj partioj. Mi proponas eblan nomon por la nova partio LA RONDA TABLO!“

Laŭtaj aplaŭdoj venis de ĉiuj flankoj. Ne nur Bernd, kiu ĉeestis al la kunveno, estis surprizita. Por ĉiuj Martin ja estis nur diligenta subtenanto, kiu kolektis subskribojn. Nun ili bonvenigis lin kiel pli aktivan kunbatalanton en siaj vicoj. Sed  ĉiuj plenkonscie sciis, ke ebla efektivigo de ĉi tiu propono daŭros plurajn jarojn. Tamen, spontanee oni establis komitaton, kiu volis zorgi pri la kontaktoj al aliaj partioj. Post la eŭropaj balotoj oni devus profundigi tiujn rilatojn. Plej frua partopreno de la Ronda Tablo estus je la postsekvantaj balotoj. En la kapo de Martin nun aperis la jena penso: „Tiam mi estos jam kvar-jara pensiulo. Kial mi ne pli frue komencis mian politikan engaĝiĝon?“

Balotoj

4% el ĉiuj voĉoj en Germanio, respektinda sukceso! Sed la Mondlango-partio ne povis gajni sidejon en la Eŭropa Parlamento. Tamen, tio estis granda impulso por la Mondlangistoj. Ankaŭ en la amaskomunikiloj traktis tiun rezulton kun granda intereso kaj respekto. La titoloj, kiel kutime je tiaj eventoj, ofte estis pli sensaciaj ol faktaj: MIRINDA BALDAŬ ANKAŬ EN EŬROPO aŭ LERNI DE LA INSULO aŭ ĈU MONDLANGO SAVAS EŬROPON? Kelkaj gazetoj jam raportis pri la planoj unuigi malgrandajn partiojn. Krome, kiel atendite, venis la jenaj titoloj: LA RONDA TABLO – NOVA FORTO aŭ LA RONDA TABLO – LA SOLVO!

Martin ĝojis, ke liaj penoj evidente valoris. Sed por la venonta somero li jam fiksis longan vojaĝon. Kompreneble, al LA MIRINDA.

 

> > >  F I N O  < < <

Suplemento

Esprimoj

Mondlango-frazoj kaj vortoj el la teksto

(Pardonu pro eventualaj eraroj!)

Saluto, al kie yi iran?

Saluton, kien vi iras?

Yia pasporto!

→Via pasporto!

Usez la buso numero tridek-kwin.

→Prenu la buson numero 35.

Yi trovon ji tie!

→Vi trovos ĝin tie!

Ekeyo

→Ekejo

Bonveno mistulo B.

→Bonvenon, s-ro B.

Sekwez mim, yia cambro esan en la tria etajo.

→Sekvu min, via ĉambro estas en la tria etaĝo.

Cu yi vidan la swimeyo?

→Ĉu vi vidas la naĝejon?

Tie esan la swimeyo.

→Tie estas la naĝejo.

la numero esan dek-kwar

→la numero estas 14

Yi certe esan muas nova gesto.

→Vi certe estas nia nova gasto.

Mi esan Petra.

→Mi estas Petra.

Mi ay yi.

→Mi kaj vi.

Til revido!

→Ĝis revido!

Pardonez mim, mi invitan yim iri al kafeyo.

→Pardonu min, mi invitas vin iri al la kafejo.

LIFTO, ELIREYO, TREPARO,TERASO

→lifto, elirejo, ŝtuparo, teraso

Cu yi volan trinki kafo sen or kum lakto?

→Ĉu vi volas trinki kafon sen aŭ kun lakto?

Danko pro la kako.

→Dankon pro la kuko.

Til balde!

→Ĝis baldaŭ!

Por turantos:

→Por turistoj:

disbiga salono

→malgranda salono

Bakeyo, Barbiro, Tayloreyo

→bakejo, barbiro, tajlorejo

Guda vespo!

→Bonan vesperon!

Venez kum mu al la manjeyo.

→Venu kun ni al la manĝejo.

Cu esan loko?

→Ĉu estas loko?

Yes, vi povan sidi tie.

→Jes, vi povas sidi tie.

Xi anke studan en Paris.

→Ŝi ankaŭ studas en Parizo

edukoro

→instruisto

rostita potatos.

→rostitaj terpomoj

karno

→viando

salado

→salato

Mu tostez!

Ni tostu!

Permesez, ke mi sidan proksa de vi.

→Permesu, ke mi sidas proksime de vi.

Kato manjan muso.

→Kato manĝas muson.

Mi aman la montos.

→Mi amas la montojn.

Nombroj

1     un
2     bi
3     tri
4     kwar
5     kwin
6     siks
7     sep
8     ok
9     nef
10   dek
11   dek-un
20   bidek
30   tridek
100 cent

nefcent nefdek-nef = 999
mil = 1000

Danko

Multajn instigojn kaj ideojn por tiu rakonto mi ricevis dum konversacioj kaj korespondado en Esperantujo. Mi dankas ĉiujn, kiuj donis al mi tiujn impulsojn. Grandan dankon al Robert Bogenschneider por la korektado kaj multaj proponoj, kiuj plibonigis la tekston.

La aŭtoro

Klaus Friese naskiĝis 1949, studis kemion kaj biologion en Universitato Hamburgo kaj instruis en gimnazio. Dum la lastaj jaroj de sia laboro li povis ekkapti Esperanton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj.

Kolofono

Titolo

La Insulo La Mirinda

Aŭtoro

Erik Tantal

Version 1.1

  1. •  Eldono

Kopirajto

© Klaus Friese, alinome Erik Tantal, Hamburg 2019

E-Mail: friese@esperanto-hamburg.de

Titolbildo

https://images.nasa.gov/details-PIA21691.html
https://www.nasa.gov/multimedia/guidelines/index.html

Still Images, Audio Recordings, Video, and Related Computer Files for Non-Commercial Use

NASA content – images, audio, video, and computer files used in the rendition of 3-dimensional models, such as texture maps and polygon data in any format – generally are not copyrighted. You may use this material for educational or informational purposes, including photo collections, textbooks, public exhibits, computer graphical simulations and Internet Web pages. This general permission extends to personal Web pages.